Pli ol milfoje la mutulino venis en ĉi tiun butikon, kaj ĉiam la spicisto elprenis tian papereton kaj leginte ĝin, enmetis sukeron, sapon, oleon kaj cetere. La mutulino instinkte konscias, ke tia papereto kvazaŭ parolas kaj ke la viro komprenas la desegnaĵojn starantajn sur ĝi, sed ŝi jam ne miras pri tio. Instinkte ŝi ankaŭ konscias, ke ĉiuj homoj (nur ne ŝi mem) per movadoj de la buŝo povoscias kompreni sin reciproke, kaj ankaŭ pri tio ŝi jam ne miras, sed estas io alia, kio naskas ŝian miron multfoje, nome ke homoj movas la lipojn kaj per tio parolas kun aliaj homoj, kiuj estas en alia ĉambro. Fine ŝi tamen konsciis, ke tia interkompreniĝado okazas pere de organo, troviĝanta interne de la oreloj, ĉar ĉiuj hundoj, katoj kaj ĉevaloj ekmovetas la orelojn, kiam la homoj parolas al ili. Kelkfoje ŝi bedaŭris, ke al ŝi mankas tiu organo, sed jam de longe ŝi rezignaciis kaj ŝin kontentigis la penso, ke ŝi povoscias kompreni multajn movadojn de la buŝo.
La korbo nun estas plena kaj Rika forlasas la butikon por returni sin al la farmejo de Klomp kaj tuj poste la lignoŝuoj tuŝadas laŭtakte la straton de la vilaĝo, poste la makadaman vojon kaj fine la sablon de la flankvojeto kondukanta al la farmejo.
La farmisto Klomp okaze vidas alproksimiĝi la mutan servistinon, kiu ĉe ĉiu paŝo postlasas sian postsignon, nome nubeton el sablo, kiun ŝia lignoŝuo ĵetas flanken.
Klomp , kiu rigardas la geservistojn kiel necesan malbonaĵon, kaj toleras ilin en sia domo kaj sur siaj kampoj nur por laboradi, staras nun en la mezo de la sabla vojeto, kun la manoj en la poŝoj.
La mutulino preterpasas lin kun rapida kapklino, sed ne montrante la blankajn dentojn, ĉar ŝi ne amas la farmiston, sentante, ke li siaflanke tute ne estimas kaj eĉ ne ŝatas ŝin. Klomp resalutas kun preskaŭ nevidebla mangesto, refoje enpoŝigas la manon kaj ekmarŝas kelkajn paŝojn sur la vojeto. Tiam li iras trans tabulon, kiu kuŝas de la vojeto ĝis unu el la kampoj, kaj iras tie plue per longaj malgraciaj paŝoj por esplori, ĉu ĉio estas en ordo, nome: ĉu la “necesa malbonaĵo” diligente laboras sur la kamparo. Intertempe li kalkulas, kiom li perlaboros tiun someron per siaj fruktoj, tute ne plu pensante pri la mutulino, kiu eniras lian farmejon por laboradi ĝis la vespero. –
La liberajn horojn, kiuj restas al Rika , ŝi uzis por kudri siajn vestojn kaj triki siajn ŝtrumpojn; tiel pasis por ŝi jaro post jaro. Tiel pasas ankaŭ ĉi tiu somero kaj alproksimiĝas nova sezono kun novaj monatoj ĝis refoje venos la monato majo.
En tiu monato ĉiuj servistoj kaj servistinoj ĝuas liberan semajnon kaj ordinare faras nenion krom amuziĝi en la vilaĝaj trinkejoj aŭ en la urbo, kien ili iras por elspezi tiom da mono, ke post la sepa tago restas al ili preskaŭ nenio.
Rika neniam partoprenis al tio, ĉar ŝi estas surdmuta; ŝi pasigas tiujn liberajn tagojn en sia dometo, purigante ĝin de la subtegmentejo ĝis la kahelplanko, kaj se restas kelkaj tagoj, ŝi vizitas siajn fratojn kaj fratinojn, loĝantajn en la apudaj vilaĝoj.
Refoje venis tia libera semajno, kaj puriginte sian dometon, ŝi iris al Uskvert , al frato, kiu loĝas tie kun sia familio. Ŝi foriris tien tute ne ŝlosinte la pordon de sia dometo, ĉar tiu pordo estas senserura; neniam oni forŝtelis ion el la dometo, kaj ŝi tute ne pensas pri tio, ke ŝtelisto eniros por forpreni la meblojn dum ŝia malesto.
Du tagojn poste, en la mateno ŝi refoje forlasas sian fraton per returni sin al sia dometo. Aŭtomate kiel ĉiam ŝi laŭiras la makadaman vojon de Uskvert al Warfum . En Warfum ŝi aĉetas lanon ĉe butikisto, kie ŝi kutime ankaŭ aĉetas aliajn bezonaĵojn por triki kaj kudri, kaj duonan horon poste ŝi staras sur la ŝtona strateto antaŭ la pordo de sia dometo. Ŝi malfermas ĝin, levante la riglilon, eniras, trairas la koridoreton ĝis la ĉambra pordo kaj subite ekhaltas. Tiu pordo estas fermita, kaj ŝi ne fermis ĝin, kiam antaŭ du tagoj ŝi forlasis la ĉambron.
Ŝi pripensas pri tio laŭ sia maniero, ne per vortoj, sed per imagoj. Enpense ŝi vidas iun eniri kaj eliri la dometon, sed kiu eniris kaj eliris?... Kial oni eniris kaj eliris?... Ŝi kaptas la ringon, pendantan sur la pordo kaj hezitas, ĉu ŝi eniros aŭ ne. Enpense ŝi vidas personon en la ĉambro kaj ŝi ellasas la ringon, per kiu ŝi estas levonta la riglilon, pripensas momenton kaj eliras la koridoreton eksterdomen por rigardi tra la fenestro, ĉu vere iu estas en la ĉambro. Ŝi klinas sin por enrigardi trans la vitraĵon, kiu kovras la malsupran parton de la fenestro. Neniu enestas, sed sur la tablo staras bruna kesteto. Larĝe Rika malfermas la okulojn kaj stranga sono eliras el ŝia buŝo. Ŝi ne timas, ĉar kesteto ne povas fari malbonon, sed estas al ŝi enigmo, kiel la kesteto venis tien ... kaj kio do enestas? ... Ŝi rigardas ĉirkaŭe por vidi, ĉu eble persono ie staras, kiu enportis la kesteton, sed la sabla vojeto estas senhoma same kiel la kamparo. Enpense ŝi vidas la farmistedzinon, kiu enportis la kesteton por surprizi sian servistinon, kaj vidigante por momento la blankajn dentojn, la mutulino forlasas la fenestron kaj eniras la dometon. Ŝi turnas la ringon de la ĉambra pordo, la riglilo sin levas kaj per du longaj paŝoj, kiuj klaksonas sur la kahelplanko, ŝi staras antaŭ la stranga surprizaĵo. La kovrilo estas nek najle-, nek ŝnurefermita, sed staras tiel, ke ŝi povas vidi parton de la enhavo, nome blankan tolaĵon. Rika ekpensas pri sia lito kaj image vidas novajn litkovrilojn, kaj singarde ŝi forŝovas la kestkovrilon. Subite ŝi puŝas ĝin tiel forte, ke ĝi falas sur la plankon. Ŝi ne aŭdas la bruon, kiun ŝi per tio kaŭzis, sed rigardas kun larĝe malfermitaj okuloj en la kesteton, ĉar tie kuŝas, duone kovrita per tola tuko, mirinde bela infaneto. Ŝi ne kredas al siaj okuloj kaj staras momenton rigardante la “surprizaĵon”, ne sciante, kion pensi aŭ fari. Ŝi paliĝas kaj la neatendita surprizo tiel ektuŝas ŝin, ke ŝi devas apogi sin kontraŭ la tablo, ĉar ŝiaj kruroj ektremas kaj tiu sama stranga sono, kiun nur mutulo povas aŭdigi, eliras refoje el ŝia gorĝo, sed baldaŭ ŝi regas sin. La falanta kovrilo vekis la infaneton, kiu nun per grandaj brunaj okuloj rigardas la mutulinon. Rideto ludas sur la buŝeto de la infano, kiu kuŝas tie kiel anĝeleto.
Strangaj pensoj kaj imagoj amasiĝas en la kapo de Rika .
– Kiel venis tien tiu infano?... Kial oni ĝin metis tie sur la tablon?... Ĉu ĝi estas donaco?... Ĉu oni venos por repreni ĝin?
La infano ridas kaj sen timo rigardas la mutulinon. Ŝi forprenas la tolaĵon, metas ĝin flanke de la kesteto kaj jen la infaneto estas simila al la malgranda Moseo en la kesteto sur la akvo de Nilo. Antaŭ Moseo staras belaj fraŭlinoj, belaj princinoj kun ventumiloj en la mano, kaj ili estas prenontaj Moseon el la kesteto, naĝanta sur la akvo inter la altaj kanoj. Antaŭ ĉi tiu bruna kesteto sur la tablo staras la mutulino, kiu vole-nevole rigardas la bildon sur la muro, kaj ankaŭ ŝi estas elprenonta sian Moseon.
– Kiel longe li kuŝis en ĝi?... Ŝi pripensas pri tio, sed subite alia ekpenso ŝin frapas.
– Ĉu la infano soifas aŭ malsatas?... Eble ne, ĉar ĝi ne ploras, sed ridas.
– Ĉu ĝi estas pura kaj seka?
Rika scias sperte, ke multaj infanoj kelkfoje ne ploras, kiam ili estas malsekaj, kvankam estas necese, ke ili estu puraj kaj kuŝu en sekaj vindotukoj.
Ŝi prenas la infaneton sur la brakon kaj ridas al ĝi; la infaneto malfermas la buŝon kaj movetas la lipojn. Rika scias, ke ĝi eligas sonojn, sed ŝi ne aŭdas ilin. Ŝi tamen ĝojas, ke la etulo ridas, kaj ŝi premas ĝin al sia koro, dum larmoj rulas al ŝi sur la vangoj pro emocio... Ŝi pensas memore al siaj gefratoj, kiam ili estis tiel malgrandaj kiel ĉi tiu infaneto... Ŝi remetas la etulon en la kesteton, pretigas varmetan akvon kaj forigas la vindotukon. Tion saman ŝi faris pli ol milfoje, kiam la gefratoj estis suĉinfanoj, kaj ŝi estas lertulino en tiu laboro. La infano (ŝi nun vidas) estas belforma knabeto. Ŝi purigas lin kaj ekpensas pri vindotukoj, laktobotelo kaj aliaj necesaĵoj kaj pri tio, kion ŝi devos fari kun la knabeto, kiu estas tiel bela kaj dolĉa. Image ŝi vidas malriĉajn gepatrojn kun multaj infanoj, tiom multaj, ke ili ne sufiĉe bone povas nutri ĉiujn. Image ŝi vidas plue, ke la patro metas ĉi tiun knabeton en la kesteton kaj alportas lin en ŝian dometon, ĉar ŝi estas lerta vartistino kaj havas sufiĉan monon kaj tempon por prizorgi la etulon.