Выбрать главу

– Ĉu ŝi devas gardi lin?

Kiam ŝi denove rigardis la knabeton, ĉi tiu ridas refoje kaj Rika  sin klinas super li, kisas lin kaj ekpensas:

– Mi gardos, flegos kaj mi amos lin.

Sed jen alia ekpenso:

– Ĉu oni forprenos de ŝi la etulon?

Ŝi malkvietiĝas; oni propravole donacis al ŝi la knabeton, ŝi volas gardi lin sekrete, por ke neniu povu lin forpreni. Ŝi ekstaras por serĉi lokon, kien ŝi povas plej bone meti la kesteton tiel, ke neniu de ekstere povus vidi ĝin. Flanke de la kamenkapuĉo estas sufiĉa loko por starigi seĝon, kaj sur tiun seĝon ŝi povus meti la kesteton, kiun ŝi uzos kiel lian liteton. Stariginte la seĝon kun la kesteto tien, ŝi eliras kaj rigardas tra la fenestroj por esplori, ĉu el tie enrigardanto povas rimarki ŝian etulon. Ŝi tuj reiras hejmen, turnas la dorson de la seĝo al la fajroloko, pendigas tukon sur la apogilon, kaj refoje eliras por esplore rigardi. Ŝi estas kontenta, ĉar ŝi vidas nur la tukon. Enirante la duan fojon, ŝi estas kaptata de la ekpenso, ke oni povas forŝteli la knabeton dum ŝia forestado kaj tuj ŝi decidas havigi al si seruron por ĉiam ŝlosi la pordon, kiam ŝi devas lasi la infanon sola. Sed tiun seruron ŝi volas posedi kiel eble plej baldaŭ. Ŝi metas la kesteton sur la liton, fermas la litopordojn kaj eliras por senprokraste aĉeti la seruron, ĉar jam post kelkaj tagoj ŝi regule devos esti eksterdome por laboradi ĉe Klomp ... Ŝi eliras.

Aŭtomate, sed pli rapide ol alitempe, la lignoŝuoj disĵetas la sablajn nubetojn kaj scivole la malmultaj homoj, kiujn ŝi renkontas survoje, rigardas posten al la mutulino kaj ekmiras pro la rapideco, kun kiu ŝi kontraŭ sia kutimo sin direktas al la vilaĝo.

Veninte tien, ŝi iras al forĝisto kaj fingre montras seruron kun ŝlosilo kaj du ferajn krampojn. Ŝi aĉetas ilin tuj pagante. Forlasinte la forĝiston, kiu miras pro la tuja pagado, ĉar Klomp  pagas nur unu fojon ĉiujare, kion li bezonis dum tiu tempo, la mutulino eniras butikon por aĉeti botelon por suĉinfano kaj aliajn bezonaĵojn por la etulo. La butikisto komence ne komprenas, kion ŝi deziras, sed esplorrigardinte, ŝi fingre montras kion ŝi volas aĉeti, kaj la viro miras, ĉar la farmistedzino ne havas infanojn; sed Rika  ne atentas lian miron kaj post kapklino ŝi forlasas la butikon.

Reveninte al sia domo, ŝi per la lignoŝuo enbatas unu krampon en la pordokadron kaj la alian en la pordon tiel, ke la kurbaĵoj preskaŭ sin tuŝas por trairigi la seruron. Esplorinte poste, ke la krampoj sidas fortike, ŝi eniras kaj prenas la kesteton de la lito kaj metas ĝin sur la seĝon ĉe la fajroloko. La knabeto dormas kviete. Rika  eliras, ŝlosas la pordon, kaj aŭtomate, sed rapide la du lignoŝuoj disĵetas la sablajn nubetojn sur la vojeto, ĝis kiam ŝi malaperas en la farmejo por preni lakton. Tiun lakton ŝi prenas en la laktejo kaj enpoŝiginte la plenan botelon, kiun neniu povas vidi, ĉar la plej malsupra abelujo estas tiel larĝa, ke ŝi povus sen peno kaj nerimarkite kaŝi sub ĝi dek botelojn.

Reveninte hejmen, ŝi prenas unu alumeton el alumetujo kaj metas ĝin sur la kamenkapuĉon, ĉar ŝi volas poste pagi la prenitan lakton, kaj ne povosciante legi aŭ skribi por noti la botelojn, ŝi post kelkaj tagoj kalkulus per la alumetoj, kion ŝi ŝuldos al Klomp .

Ŝi nun boligas iom da lakto por doni al la knabeto, kiam li vekiĝos.

Kviete ŝi eksidas ĉe la kesteto, sen interrompo rigardante la anĝeleton, kiun la sorto tiel subite kaj mistere lokis sur ŝian vojon.

Ŝiaj vangoj estas pli ruĝaj ol kutime, ŝiaj okuloj brilas pli hele ol iam antaŭe. Amplene ŝi admiras la belan estaĵon, kies patrino ŝi volas esti kaj por kiu ŝi volas laboradi ĝis kiam li fariĝos bela plenkreska junulo. Ho, kiom da pensadoj kaj imagoj atakas la mutulinon! Inter ili estas nur unu, kiu maltrankviligas ŝin: La patro povus reveni por repostuli la knabeton, sed se li revenas, ŝi volas peti, ke li cedu lin al ŝi, ĉar ŝi povas labori por li kaj prizorgi lin, kaj tion ŝi volas.

Minutoj pasas..., horoj pasas kaj jam ekvesperiĝas, sed la mutulino sidas kviete kun interplektitaj manoj kaj atendas pacience por suĉigi sian adoptiton por la unua fojo.

Dua Ĉapitro.

Kian karakteron havas surdmutulojLa gefarmistoj Klomp Sinjorino Klomp  fariĝas scivolaMalkovraĵo de sinjorino Klomp Stranga interparolado de du virinojKial rompiĝas la pipo de la pastroLa farmejo de Klomp Stranga interbatalo kaj stranga banoKiel la farmistedzino rekvietigas Rika .

Preskaŭ ĉiuj surdmutuloj havas la saman karakteron. La plej multaj estas tre sentemaj por bonaj traktadoj kaj servemaj al ĉiuj, kiuj siaflanke sin montras indulgaj kaj amikaj al ili. Kontraŭe ili estas kapricaj kontraŭ personoj, kiuj ilin mokas, turmentetas aŭ malbone traktas, jen al tiuj mokantoj aŭ malbontraktantoj ili sin montras malservemaj, jen ili agas kontraŭ ili laŭ indiferenta maniero.

La edzino de Klomp , kiu havas senteman karakteron, sin montras ĉiam kompatema kaj intima al la muta servistino, precipe ĉar tiu ĉi estas diligenta, ne perdante sian tempon farante nenion, sed konstante laboradas, eĉ se aliaj servistinoj de tempo al tempo trovas okazon senbezone forĵeti sian tempon.

Matene Rika  kutime de la dekdua ĝis la unua horo iras al sia dometo; la farmistedzino lasas ŝin iri, ĉar post kiam ŝi revenis, ŝi uzas tiel bone kaj diligente sian tempon, ke neniu el ĉiuj servistinoj ŝin superas. Rika  laboris jam tiom da jaroj ĉe Klomp , ke neniu bezonas montri al ŝi, kion ŝi devas fari. Kiam la melkado estas okazinta, la mutulino per si mem ĉiam scias, kiun novan laboron ŝi povas komenci, kaj se kelkfoje ŝi ne tuj scias kion fari, kaj se ne komisioj estas farotaj, tiam ŝi nur rigardas sian mastrinon. Tiu bezonas nur unu mangeston por diri, kie ŝi povas trovi alian laboron. Neniu krom la farmistedzino ordonas al ŝi, ĉar la aliajn la mutulino tute ne atentas, eĉ ne la farmiston mem. Ŝi obeas al la farmistedzino volonte, ĉar ĉi tiu ĉiam estas amika. Rika  sentas, ke ŝia mastrino ŝin komprenas kaj ŝi komprenas reciproke la mastrinon, por kiu, se bezonus, ŝi riskus sian vivon. Reciproka intimeco kaj amikeco unuigas tiujn du virinojn kaj pro tio la mutulino (eĉ ne aludante ĝin) restas en la sama farmejo, dum aliaj servistinoj ĉiujare je fiksita tempo antaŭ la monato majo devas esti redungataj.

Dum kelkaj tagoj la edzino de Klomp  rimarkis, ke Rika  kelkfoje interrompis sian laboron, kaj ke ŝi enpense rigardas sencele antaŭ sin, dum rideto glitas sur ŝia vizaĝo. Ŝi rimarkis ankaŭ, ke la mutulino pli rapide ol laŭkutime iras al sia dometo ne nur la tagmezon, sed ankaŭ vespere post la dumtaga laboro. Io eksterordinara sen ia dubo devas esti la kaŭzo de tio, kaj ĉar virinoj estas scivolaj, ankaŭ la mastrino de Rika  estas tia, kaj ŝi decidas spionadi la servistinon.

Pasis nun semajno, de kiam la mutulino adoptis la infaneton, kaj estas la deka en la mateno. La lignoŝuoj ĵus laŭtakte disĵetas la sablajn nubetojn sur la vojeto kaj la duobla abelujo kun la blanka kufo sin direktas rapidmove al la vilaĝa spicisto, ĉar Rika  devas fari komisiojn. La mastrino ŝin sekvas per la okuloj, ĝis kiam la stranga figuro tute malaperis; tiam laŭirante la vojeton el sablo, ŝi iras al la dometo, kies pordo (kiel ŝi jam multfoje vidis) estas ĉiam nefermita. Kiel granda estas ŝia surprizo, kiam ŝi vidas nun la pezan seruron, kiu al ŝi baras la enirejon de la dometo. Sinjorino Klomp  ekkaptas, levas kaj ellasas la seruron, kiu kun laŭta bruo refalas sur la pordon.