– Io mistera sin kaŝas sub tio –, pensas sinjorino Klomp kaj sin klinante super la vitraĵo de la fenestro flanke de la pordo, ŝi rigardas internen. Ŝi neniam vizitis la loĝantinon, sekve ŝi ne povas vidi, ĉu io ŝanĝiĝis en la sola ĉambreto; tamen ŝi esplore rigardas ĉiuloken, sed vidas nur unu tablon kaj kvar seĝojn, el kiuj unu estas kovrita per tuko. Nenio suspektinda trafas ŝiajn okulojn, tamen io sendube ŝanĝiĝis aŭ okazis en tiu ĉambro, ĉar alie ne estus necese fermi la dompordon per tiu seruro. La sinjorino ĉirkaŭiras la dometon, rigardas tra ĉiuj fenestroj, sed rimarkas nenion eksterordinaran. Ŝia virina instinkto tamen certigas al ŝi, ke la mutulino ne sen kaŭzo almetis tian seruron. Pripensante momenton, ŝi foriras.
Estas proksimume tagmezo, la sablaj nubetoj sin sekvas rapide sur la vojeto kaj la mutulino alproksimiĝas sian hejmon. Foriginte la seruron, ŝi eniras, metas la korbon en la koridoron kaj alpaŝas al la tuke kovrita seĝo. Ŝiaj brilantaj okuloj sin fiksas sur la knabeton. Li ridas kiel nur infano povas ridi. La mutulino ne aŭdas ĝin, ŝi vidas la ridadon kaj feliĉe rigardas la malgrandan Moseon kun amo kaj emocio. Ŝi balbutas kelkajn raŭkajn kriojn, kiuj tamen ne timigas la knabeton, ĉar li jam kutimis al ili kaj scias, ke post tiuj krioj sekvos la dolĉa lakto. Post kiam ŝi sufiĉe longe ĝuis la ridadon de la knabeto, ŝi elprenas lin el la kesteto, purigas lin, almetas puran vindotukon, kaj turninte la dorson de sia seĝo al la pordo, ŝi suĉigas la infanon. Subite ŝajnas al ŝi, kvazaŭ nigreta ombro sin ŝovas sur la vando antaŭ ŝi. Aliulo ne rimarkus tion, sed surdmutuloj rimarkas preskaŭ ĉion. Ŝi sin turnas, sed vidas nenion. Tuj poste la sama ombro reŝoviĝas, sed tuj malaperas. La mutulino refoje sin turnas, sed neniu staras ĉe la fenestro ekster la domo.
– Eble nubo preteriris –, ŝi pensas, kaj denove ŝi rigardas la suĉantan infanon.
Kiam li suĉtrinkis ĝissate, ŝi remetas lin en la kesteton, premas kison sur la anĝelan vizaĝan kaj staras en kurba sintenado, rigardante la etulon, ĝis kiam ŝia dorso doloras. Tiam ŝi turnas sin por eliri, ĉar estas kvarona horo antaŭ la unua. Sed apenaŭ la lignoŝuoj klaketis kvarfoje sur la kahelplanko, ŝi kun teruro ekhaltas, ĉar rekte antaŭ ŝi staras la farmistedzino, kiu kun pala vizaĝo, kiu esprimas kompaton, surprizon kaj bedaŭron, baras al ŝi la elirejon de la ĉambro.
Terurekkrio eliras el inter la lipoj de la mutulino kaj mastrino kaj servistino sin rigardas. Neniu el ambaŭ scias, kion pensi, nek kion ekfari.
La servistino timas, ke ŝi perdos la infanon, ĉar oni malkovris lin; la mastrino ekpensas, ke la infano naskiĝis en ĉi tiu dometo kaj teruraj flankpensoj akompanas tiun konjekton. Ŝi tamen ne kondamnas la mutulinon, kiun ŝi ja devas konsideri kiel naivan senkulpan kreitaĵon.
La mastrino kiel unua rompas la mortan silenton, regantan en la ĉambro kaj ĝemdiras:
– Ho Dio, knabino, kion vi faris!?
La mutulino ne aŭdas la parolojn, sed ŝi konscias, ke la mastrino juĝas nejuste pri ŝia konduto. Ŝi volas komprenigi, ke la infano ne naskiĝis al ŝi, kaj kiel li envenis en ŝian dometon. Ŝi fingre montras Moseon sur la enkadrigita bildo, prenas la kesteton, starigas ĝin sur la tablon kaj faras gestojn por montri, ke fremdulo enportis la kesteton; tiam ŝi frapetas kelkajn fojojn per la montrofingro sur sian bruston, skuadas la kapon, kvazaŭ por diri:
– Li ne estas mia, mi trovis lin sur la tablo en tiu ĉi kesteto, same kiel tiuj virinoj sur la bildo trovas tiun infanon en kesteto sur la akvo.
La farmistedzino komprenas malbone la gestojn de sia servistino, ŝi prenas la knabeton sur la brakon kaj admiras lian belan kapeton kun la brunaj, preskaŭ nigraj okuloj kaj samkoloraj haroj; tiam ŝi metas lin sur siajn genuojn kaj pripensante la strangegan okazon, ŝi rigardas antaŭ sin.
Rika staras senmove kaj pensas:
– Ĉu oni forprenos lin de mi? – Tiam ŝi tuŝas la brakon de la sinjorino. Ĉi tiu rigardas ŝin. Rika refoje frapetas al si la bruston komprenigante: – Li ne estas mia –; tiam ŝi metas la fingron sur sian buŝon, etendas brakon en la direkto de la farmejo kvazaŭ por diri, ke la mastrino pri la infano ne parolu al Klomp . La sinjorino, kiu bone konas sian edzon, decidas, ke ŝi provizore ne parolos al li pri tio, ĉar li jam ne tolerus la mutulinon en la farmejo, kiam li ekscius, ke ŝi havas infanon, kaj ŝi kapneas; tiam ŝi ekstaras por foriri.
Estas nun preskaŭ la unua horo, kaj Rika starigas la kesteton sur la seĝon flanke de la fajroloko, ekkaptas la korbon kaj sekvas sian mastrinon eksteren. Tie ŝi ŝlosas la pordon kaj kuratingas sur la vojeto la farmistedzinon, kiu direktas siajn paŝojn al Brej . Haltigante ŝin per la brako, ŝi refoje fingre montras la farmejon kaj frapetas al si la buŝon.
– Ne! – diras la sinjorino, kapskuante, – Ne! ... mi ne parolos!
Rika ridetas, rekvietiĝas kaj ŝiaj lignoŝuoj turnas la kalkanumojn al la mastrino, kiu iras plue al la domareto, dum la mutulino rapidas al la farmejo.
Sinjorino Klomp dume iras malrapide plue, pensante ke ŝi do konjektis prave, ke io eksterordinara okazis en la ŝlosita dometo. Ŝi enprofundiĝas en pensojn. – Ĉu Rika naskis tiun infaneton? Sed tio ja estas neebla; ŝi neniam havis interrilatojn kun viroj, kaj eĉ se ŝi havus interrilatojn, ŝi estas honestulino... Sed senhontulo povus delogi kaj trompi ŝin..., tamen ankaŭ tio estas neverŝajna...; Rika neniam malsaniĝis, alvenis ĉiutage al sia laboro kaj forrestis nur dum la libera semajno, kaj en tiu semajno la knabeto jam de longe estis naskita, ĉar li havas almenaŭ tri monatojn... – Cento da tiaj pensoj trairas ŝian kapon, fine ŝi diras al si:
– Sed ni ne povas ĉiam kaŝi la infanon, la homoj fine ekscios pri tio...
Irante plue ŝi atingas la domareton kaj la preĝejon kun la malalta pinta turo. Ĝi staras meze de la alte lokita enterigejo inter tomboŝtonoj kaj tombofostoj, indikantaj la nomojn de la sub si ripozantaj mortintoj. Krucojn oni ne vidas tie, ĉar la loĝantoj de Brej apartenas al la protestanta religio.
Post la enterigejo staras en bela ĝardeno la blanke pentrita domo de la predikisto. Mallarĝa vojeto iras de la tombejo al la ĝardeno kaj la predikisto promenas tie kun libro en la mano kaj longa argila tabakpipo en la buŝo. Li estas viro de meza kresko, ankoraŭ fraŭlo kaj ĉiam nigre vestita. Li havas nebelan aspekton, ĉar lia malsupra makzelo staras tro multe antaŭen, sed por kaŝi tiun malbelaĵon, li portas barbon, kiu kovras ne nur la mentonon ĝis la lipo, sed ankaŭ la vangojn. Lia barbo, same kiel liaj kraniharoj estas tute blankaj, ĉar li estas jam sesdekjara viro. Li estas miopa, kaj rigardante per la grizaj okuloj personojn, kun kiuj li parolas, li ĉiam sulkigas la frunton, imagante, ke tiam li pli klare povas vidi.
Jam tridek jarojn li loĝas en la domareto Brej kaj ne volonte forlasus ĝin, ĉar li kutimis al ĝi kaj al la blanka domo, kie li loĝas kun maljuna mastrumistino kaj juna servistino. Li konas ĉiujn homojn de la ĉirkaŭaĵo kaj la junajn li ĉiujn baptis. Kvankam li ne estas elokventa paroladisto (li kutimas legadi siajn predikojn) oni tre ŝatas lin pro liaj bonaj moroj kaj pro la amika, preskaŭ intima maniero, per kiu li kondutas kun la Brej anoj. Li estas la konsilanto de ĉiuj kaj tre ŝatas, ke oni venas al li por peti lian konsilon.