Выбрать главу

Ekvidante virinon eniri la tombejon, li sulkigas la frunton, prenas la pipon el la buŝo kaj fikse rigardas ŝin. Komence li ne povas distingi, kiu laŭiras la vojeton el konkoj, kiu ĉirkaŭas la tombejon kaj la sulkoj pliprofundiĝas. Nur post kiam la virino faris kelkajn paŝojn sur la al la ĝardeno kondukanta vojeto, li kredas, ke ŝi estas sinjorino Klomp , kaj sulkigante la frunton plej eble profunde, li estas certa, ke ŝi estas tiu sinjorino.

– Estas neordinara tempo por promenado –, pensas li, kaj sensulkiginte la frunton, li iras al ŝi renkonte kaj salutas amike.

– Bonan tagon, pastro! – diras sinjorino Klomp  kaj ŝi plue laŭiras la vojeton kondukantan al la ĝardeno. La pastro, por akompani ŝin, devas sin turni; li sin turnas kaj ili promenas unu flanke de la alia. Strabe la pastro rigardas la sinjorinon kaj spite al sia miopeco li rimarkas, ke ŝi venas por priparoli ion neordinaran, tamen tuj rigardante antaŭ sin, li diras:

– Bela vetero hodiaŭ, sinjorino.

– Tre bela, pastro.

– Eĉ pli bela ol hieraŭ.

– Jes.

– Mi tamen antaŭsentas pluvon.

– Ĉu vi antaŭsentas tion?

– Jes, miaj kaloj doloras, kaj tiam ĉiam ekpluvos. Ili promenas plue.

Refoje li strabe rigardas ŝin kaj dum dekono da sekundo lia frunto sulkiĝas; tiam li tuŝas per la pipo belan rozon, kiun ili ĵus estas preterpaŝontaj, kaj li diras plue:

– Pro miaj rozoj mi esperas, ke miaj kaloj doloru ankoraŭ pli multe, ĉar ili bezonas akvon..., la rozoj memkompreneble.

La sinjorino ne respondas, sed tusetas du aŭ tri fojojn; ŝajnas kvazaŭ kelkaj vortoj volas eliri el ŝia gorĝo, sed subite renkontas barilon; la tusetoj tamen ne forigas tiun barilon kaj ŝi promenas plue.

Ili nun estas en la mezo de la ĝardeno; rekte antaŭ ili sin trovas la nefermita pordo de la pastrejo, kaj la sinjorino alpaŝas al ĝi, dirante:

– Pastro, mi bezonas vian konsilon.

Rapida rideto plilarĝigas la barbon de la predikisto, ĉar li jam rimarkis, ke liaj miopaj okuloj divenis ĝuste.

– Ho, se mi povoscias doni ĝin, sinjorino, mi estos je via dispono.

Li pipe montras la nefermitan pordon kaj la sinjorino transiras la sojlon. La pastro ŝin sekvas kaj ambaŭ staras en la larĝa koridoro. La antaŭĉambra pordo staras ankaŭ nefermita, kaj denove la longa pipo montras al la sinjorino, ke ŝi estas invitata eniri.

Ŝi eniras kaj la trian fojon la pastro uzas sian pipon ... nome por montri seĝon. Ambaŭ sidiĝas.

Sinjorino Klomp  rigardas esplore ĉirkaŭe kaj la pastro, spite al sia miopeco rimarkas, kion tio signifas. Li ekstaras kaj fermas la pordon kaj sidiĝinte denove, li diras:

– Mi estas je via dispono, sinjorino Klomp .

– Mi unue havas ion por informiĝi, pastro... hm!... hm!... Ĉu ĉiuj naskitaj infanoj devas esti enskribataj?

– Jen tre stranga demando –, pensas la pastro, kiu ne klare komprenas, kaj li respondas al tiu stranga demando per la vortoj:

– Kompreneble mi enskribas ĉiujn naskitajn infanojn, post kiam mi baptis ilin.

– Jes, memkompreneble, sed mi ne aludas la preĝejan registron, sed tiun de la komunum-estraro.

La pastro ne povas ne sulkigi tre profunde la frunton kaj la sinjorino, rimarkante la surprizon de la pastro, diras plue:

– Ĉu vi scias, post kiom da tagoj nove naskitaj infanoj devas esti enskribataj?

– Post dudek kvar horoj ... sed...

– Jes, pastro, mia demando estas iom stranga, sed antaŭ ol klarigi ĝin, mi dezirus ekscii, ĉu malplenumo de tiu devo estas leĝe punata.

– En realo, jes.

– Ĉu severe?

– Tio dependos de la motivoj de la malplenumo.

– Supozu, pastro, ke malobeanto ne scias, ke tiu devo ekzistas.

– Sed, ni ja ne povas supozi, ke tiaj homoj sin trovas tie ĉi.

– Tamen supozu momenton.

– Nu, tiaokaze la puno ne estus tre severa..., sed mi ne kom...

– Kaj vi ne povas kompreni, kial mi informiĝas pri tio. Mi do devas paroli pli klare, sed antaŭe vi permesu, ke mi faru alian demandon: – Kion vi opinias pri la fraŭlinoj de nia domareto?

– Kiom mi scias, ĉiuj estas honestaj kaj bonmoraj.

– Mi samopinias, sed honestulino povas esti delogata kaj trompata...

La pastro metas la pipon sur la tablon, sed tuj reprenas ĝin, kaj sin klinante antaŭen tiel, ke la pipo tuŝas lian ŝultron, li flustras...

– Ĉu unu el la filinoj de ĉi tiuj loĝantoj...?

– Okaze mi rimarkis, ke unu el ili havas tri- aŭ kvarmonatan infaneton... kiu ne estas enskribita.

– Tri- aŭ kvarmonatan infanon!... Kiam vi rimarkis tion?

– Antaŭ duona horo.

La pastra vizaĝo ŝanĝiĝis. La sulkoj sur lia frunto pliprofundiĝis, kaj lia malsupra makzelo elstaras ankoraŭ pli multe ol kutime. La bona viro enprofundiĝas en pensojn, lia pipo traboradas la blankajn harojn sur lia kapo, kvazaŭ ĝi volas serĉi sur la kranio la solvon de la enigmo, kiu tiel subite okupas liajn meditojn.

– Kiu do povas esti tiu knabino? – li demandas al si. Li konas ĉiujn, vidas ilin preskaŭ ĉiutage, sed neniam li rimarkis ion suspektindan. Fine li flustras:

– Kiu ŝi estas?

– La mutulino.

– Rika !? – La serĉanta pipo jam ne serĉas sur la kranio inter la haroj de la pastro, sed falas el la mano de la konsternita viro, kaj kvar pecoj tintas sur la planko inter la piedoj de la du interparolantoj.

– Pardonu –! diris la sinjorino, ĉar mi ekterurigis vin.

– Ho, tio ja ne estas grava... ĝi estas nur argila pipo...

Sinjorino Klomp  kolektas la pecojn kaj metas ilin singarde sur la tablon, tiam ŝi atendas por ekaŭdi, kion diros plue la pastro, sed li silentas ankoraŭ momenton, fine li diras:

– Tamen, estas ja neeble, ke la infano estas ŝia. Mi vidas ŝin preskaŭ ĉiutage.

– Mi ankaŭ pensis tion, sed ŝi havas infaneton, mi ĝin vidis antaŭ duona horo –, kaj la sinjorino rakontas detale ĉion, kion ŝi spertis en la dometo de la mutulino.

La frunto de la pastro subite sensulkiĝas kaj rideto refoje plilarĝigas lian barbon; tiam li diras:

– Nu, povas ja esti, ke ŝi trovis la infanon.

– Sur la tablo?

– Jes, kial ne? ... la pordo, kiel vi diris, estis ĝis antaŭ kelkaj tagoj ĉiam nefermita, kaj nekonata persono eble eniris kaj postlasis la kesteton kun la infano ... Ĉiuokaze mi esploros tion kaj parolos kun la vilaĝestro, por ke la infano povu esti enskribata. Mi klopodos, ke laŭleĝa persekuto estos evitata.

– Sed kiel trovi pruvojn, ĉu la infaneto estas ŝia aŭ ne? Rika  ne povas paroli.

– Estos malfacile; sed mi ekzamenos la kesteton, eble ĝi havigos al mi la fadenon, laŭ kiu mi povos eliri el ĉi tiu labirinto.

Sinjorino Klomp  ĝemas. Ŝi kompatas la mutulinon kaj estus tre feliĉa ne nur, se la pastro pruvus, ke la infano estas trovito, sed ankaŭ, se Rika  ne renkontus malagrablaĵojn.

Ŝi ekstaras, dankas la pastron kaj eliras. La pastro akompanas ŝin ĝis la makadama vojo; tiam li donas al ŝi la manon kaj post saluto ili disiras; la pastro al sia domo por pripensadi tiun strangan aferon kaj la sinjorino iras al la farmejo.

Intertempe Rika  estas laboranta en la laktejo. Ŝi staras nun ĉe alta laktobarelo, el kiu ŝi forigas la ĵus faritan buteron. Per ambaŭ manoj ŝi ĉerpas la naĝantan buteron el la barelo kaj metas ĝin en argilan poton. De tempo al tempo ŝi interrompas tiun laboron kaj staras kun premitaj lipoj kaj rigardas sencele antaŭ sin, pensante pri la infano kaj pri la mastrino, kiu malkovris la sekreton; kaj ŝi estas malkvieta.