Klomp , kiu preskaŭ neniam sin okupas pri la buterfarado, okaze preteriras la laktejon kaj rigardas internen. Li tuj rimarkas, ke ĉio ne marŝas bone, ĉar unu el la servistinoj ne laboras, sed staras ĉe la laktobarelo, farante nenion kaj rigardante antaŭ sin. Li restas staranta ekstere kaj atendas por vidi, ĉu ŝi eklaboros. La mutulino eklaboras, sed nur mallongan tempon, ĉar jen ŝi denove faras nenion. Klomp ĝojas, ke li venis kaj ke ĝuste en tiu tempo ĉio ne marŝas bone. Li eniras la laktejon, sed la mutulino ne atentas lin; kun premitaj lipoj ŝi staras ĉe la barelo farante nenion. Klomp staras kun la manoj en la poŝoj kaj ne eltiras ilin. Fikse rigardante la mutulinon, li paŝas al ŝi per kvar longaj pezaj paŝoj, kaj per la kubuto tuŝegas ŝin. Rika rigardas lin, sed tuj poste jam tute ne atentante la farmiston, ŝi reprenas sian antaŭan sintenadon. Klomp ruĝiĝas pro indigno, atendas minuton por vidi, ĉu ŝi komencos labori, sed vidante, ke la tuŝego restis sen rezulto, li la duan fojon ŝin tuŝegas, sed pli forte. La mutulino estas surprizita, ĉar ŝi ne komprenas, kion intencas la farmisto. Ŝi turnas al li la dorson, sed ne eklaboras.
Du aliaj servistinoj, ankaŭ laborantaj en la laktejo, ekhaltis por vidi tion, kio okazos, ĉar ili konas la mutulinon kaj scias, ke ŝi obeas nur al la mastrino.
– Eklaboru! – krias Klomp al ili. La servistinoj obeas, sed retenas kun peno mokan rideton. Rika tamen ne obeas kaj Klomp por la tria fojo puŝegas ŝin kubute. La mutulino sin turnas al li kaj minace rigardas la farmiston, kies kolero ekflamis. Li montras kubute la barelon kaj krias: – Laboru!
Rika , anstataŭ obei, metas ambaŭ manojn sur siajn koksojn kaj mokincitante rigardas la farmiston rekte en la okulojn.
Subpremata rido eksonas post Klomp kaj la servistinoj sin turnas por ne vidigi la mokantajn, ridantajn vizaĝojn.
Klomp furioziĝas tiagrade, ke li jam ne povas regi sin. Li elpoŝigas unu manon kaj batas la mutulinon sur la vangon.
Kun raŭka terura ekkrio la batita kaptas apud si starantan balailon kaj puŝas ĝin en la vizaĝon de la farmisto. Lia ĉapo defalas de lia kapo kaj laŭtaj ridegoj de la servistinoj aŭdiĝas post li. Li nun elpoŝigas la duan manon por refoje bati la mutulinon, sed ĉi tiu alte levas la balailon, kiu per mirinda rapideco tuj refalas sur la kranion de ŝia atakanto. La farmisto kriegas kaj blasfemas kiel ebria homo kaj estas ĵetonta sin sur la mutulinon, sed ŝi kuras post la barelon. Klomp volas ekkapti ŝin, sed refoje la balailo sin levas. La farmisto sin kurbigas por eviti la baton, sed faletas sur la glataj kaheloj de la laktejo; anstataŭ kapti la mutulinon, li kaptas la bareltabulojn, la barelo ŝanceliĝas, renversiĝas kaj rulas sur la falintan farmiston, sur kiun surverŝiĝas la tuta blanka enhavo de la barelo. Kiel fiŝo en ŝlimaĵo Klomp baraktas sur la planko. Li ekstaras kaj la buterlakto fluadas el ĉiuj liaj vestoj. Li denove volas ataki la mutulinon, sed ŝi staras antaŭ li kiel vundita tigrino kaj svingadas la balailon kun tiom da lerteco, ke la farmisto ektimas kaj paŝas posten.
Ĝuste en tiu momento eniras la farmistedzino.
Tuj divenante tion, kio okazis, ĉar ŝi konas la karakterojn de la gebatalantoj, ŝi iras kviete al Rika , skuas la kapon kiel signo de malaprobo kaj sen peno prenas la balailon, kiun ŝi metas teren; tiam ŝi kaptas ŝian manon kaj sin direktas al la apuda kuirejo.
Rika sekvas kiel ŝafido. La farmistedzino prenas ambaŭ manojn de sia servistino kaj refoje skuante la kapon, ŝi duone riproĉe, duone malĝoje rigardas en la okulojn de la mutulino. Ĉi tiu ektremetas, falas sur la genuojn kaj kaŝante la vizaĝon sur la antaŭtuko de sia mastrino, laŭte ekkriploras pro eksciteco kaj nervemeco. Tuta ŝia korpo skuiĝas. La farmistedzino karesas al ŝi la kapon kaj levas ŝian vizaĝon, kiu banas en larmoj. Iom post iom Rika rekvietiĝas, fine ekstaras kaj ambaŭ iras en la laktejon, kie la du servistinoj purigas la kahelplankon. Iliaj vizaĝoj estas ankoraŭ ruĝaj pro ridado. Ili scias, ke la mutulino atendas ordonojn nur de la mastrino, sed ili ne estis atendintaj, ke ŝi tiel kuraĝe repagus unu solan vangfrapon de la farmisto, tiom pli, ĉar li estas vera giganto kaj dekfoje pli forta ol Rika . Ili kun ĝojo vidis, ke la farmisto, post kiam lia edzino forkondukis Rika , foriris el la laktejo, eĉ ne rigardante post si, kaj tiel malseka de la blanka bano, ke li lasis longajn striojn da buterlakto post si de la loko de l’ batalo ĝis la antaŭdoma pordo, tra kiu li malaperas por almeti sekajn vestojn. La servistinoj fine haltigas la ridadojn. Ili scias, ke Klomp , kiu en realo estas malkuraĝulo, jam ne revenos por esplori, ĉu ĉio marŝas bone en la laktejo.
Rika reprenas sian laboron kaj la farmistedzino sin turnas al la servistinoj por informiĝi pri la kaŭzo de la stranga bapto, kiun ĵus ekhavis ŝia edzo kaj ili detale ĉion rakontas de la komenco ĝis la fino.
– Mi ja konjektis, ke li ŝin batis –, ŝi diris, kaj vidante ke Rika laboras, ŝi kviete iras al la familia ĉambro, kie ŝi trovas Klomp . Li almetis jam alian pantalonon kaj staras antaŭ la spegulo por kombi al si la harojn ankoraŭ malsekajn pro la akvo, per kiu li purigis ilin. Vidante eniri sian edzinon, li iom hontas, sed ĉar lia fiereco estas vundita kaj li estas ankoraŭ en kolera humoro, li diras kun voĉo tremetanta:
– Mi forpelos tiun malbenitan mutulinon!
Kviete sinjorino Klomp respondas:
– Vi ne rajtas forpeli ŝin.
– Ĉu mi ne rajtas?... Ŝi spertos tion!
– Vi ne rajtas, ĉar vi ŝin batis.
– Kiu diris tion?... Ĉu la servistinoj babilis al vi?
– Neniu bezonis elbabili tion; ŝia vango estis ruĝa pro la bato.
Klomp ektimetas kaj diras:
– Mi tamen preskaŭ ne tuŝis ŝin.
– Vi ne pensis pri tio, ke mano tiel forta kiel via, ĉiam tuŝas tro forte.
– Sed ŝi ne laboris kaj ne obeis, kiam mi ordonis al ŝi eklabori.
– Kiamaniere vi ordonis?
– Per mia kubuto.
– Vi ne rajtas tuŝi ŝin per la kubuto; vi estas malprava.
– Ho jes, kompreneble, mi malpravis; nur virinoj ĉiam pravas, eĉ se ili estas mizeraj servistinoj.
– Mi neniam tuŝas Rika , tamen ŝi ĉiam obeas al mi; ne estas necese komandi aŭ tuŝi ŝin per la kubuto, simpla rigardo sufiĉas.
– Sekve mi ne rajtas ordoni geservistojn, al kiuj mi pagas?
– Memkompreneble vi rajtas komandi, sed ne puŝante kaj batante. Estu de nun pli saĝa kaj jam ne okupu vin kun servistinoj. Sen viaj komandoj la laboro marŝas tre bone en la laktejo.
Klomp almetas veŝton, jakon kaj kaptante sian ĉapon, li foriras murmurante, sed dirante nenion plu. Li hontas, li estas humiligita, tamen li bolas pro kolero, sed li estas tro malkuraĝa por ĝin eksplodigi nun. Li iras sur la kampojn, eble tie li renkontos laboriston, kiu same kiel Rika ne laboras kaj li promesas al si, ke li sur tiun sentaŭgulon libere ellasos sian ĝis nun retenitan koleron. Liaj dikaj piedoj malgracie paŝon post paŝo portas lin plue, dum la pezaj ŝuoj dispecigas la argilpecojn sur la kampo, kvazaŭ ĉiu el tiuj pecoj kaŝus en si surdmutan servistinon. Li rigardas ĉirkaŭe, sed ... ĉio marŝas bone, ĉar sur la kampoj la laboristoj laboras diligente, kaj fine por serĉi distradon, li saltas trans la foson sur la makadaman vojon, kaj laŭiras ĝin ĝis la vilaĝo, kie li en trinkejo trovas konsilon ĉe kelkaj glasetoj da brando.
Rika dume laboradas sen interrompo, ne pro la farmisto, kiu ŝin insultis, sed pro la mildaj rigardoj de lia edzino.