Rika sentas pli ol iam antaŭe, ke Klomp estas aroganta stulta diablo, kiu ŝin malamas, sed ŝi ne timas lian malamon. Ŝi sentas ankaŭ, ke la mastrino estas anĝelo, kiu komprenas, estimas kaj ŝatas ŝin, kaj helpos al ŝi ne nur kontraŭ tiu diablo, sed ankaŭ por protekti la infaneton, kaj feliĉa rideto naskiĝas sur ŝia vizaĝo. La kavetoj en la vangoj dum momento pliprofundiĝas kaj jam ne pensante pri la survango, nek pri la farmisto, ŝi enpense kaj image vidas la knabeton en sia dometo, kaj ŝi daŭrigas sian laboron, feliĉa, ke la horo alproksimiĝas, kiam ŝi povos rapidi hejmen por suĉigi kaj varti lin.
Tria Ĉapitro.
Kiel matenmanĝas la geedzoj Klomp Vesteto por baptontoNovaj vestoj Rika eniras konstruaĵon, kie ŝi ĉeestas strangan por ŝi ceremonionLa viro, kiu tiras malsupren ŝnuregonMoseo Landman kaj lia infanecoLa orgenoMoseo, ido de Orfeo.
Kelkaj tagoj pasas kviete. Klomp , kiel ĉiuj Brej anoj kaj Warfum anoj ekaŭdis pri la trovito de la surdmuta Rika . Kelkaj ne kredis, ke ŝi trovis la infanon kaj jam esploris inter si, kiu povus esti la patro de la knabeto. Kelkaj tamen, konantaj la mutulinon, kaj kiuj ŝin vidis ĉiutage, kredas al la vortoj de la pastro, per kies bonaj zorgoj la infano estis enskribata kiel trovito, sub la nomo Moseo. Li elektis tiun nomon, ĉar la knabeto, same kiel Moseo el la Biblio, estis trovita en kesteto, kaj ĉar la mutulino, kiam ŝi laŭ sia maniero klarigis, kiel ŝi trovis sian Moseon, de tempo al tempo fingre montris Moseon sur la enkadrigita bildo.
Estas nun dimanĉo kaj la oka horo en la mateno. La geedzoj Klomp sidas kune ĉe la tablo kaj matenmanĝas. Li intertempe legas gazeton kaj ŝi enverŝas kafon kaj pretigas kelkajn infanvestetojn. Klomp , manĝante grandajn pecojn da pano kun fromaĝo, strabe rigardas trans la gazeton, kiun li tenas preskaŭ horizontale antaŭ si, kaj ekvidas la vestetojn. Li konjektas, ke ili estas por la infano de Rika , sed preskaŭ ne kuraĝas informiĝi pri tio. Li bolas pro retenata kolero, ĉar li malamas la mutulinon; kaj ĝenas lin, ke lia edzino tiel sin interesas pri la trovito. Sinjorino Klomp kviete trinkas sian kafon, manĝas sian buterpanon kaj de tempo al tempo daŭrigas aranĝi la vestetojn. Fine la farmisto jam ne povas regi sin kaj pro kolero enbuŝigas grandan pecon da pano. Ĝi preskaŭ sufokas lin; li tusas per ĉiuj fortoj kaj kiam fine li sukcesis engluti la pecegon, li estas ruĝa kiel ĉerizo. Li fintrinkas la tason da kafo kaj montrante per la gazeto la vestetojn, kiujn lia edzino kunfaldas, li demandas:
– Kio estas tio?
– Vestetoj.
– Tion mi vidas..., sed por kiu?
– Por Moseo.
– Por la trovito?... Hm!... Ĉu la mutulino mem ne povas prizorgi tiujn vestojn?
– Ŝi povas, sed mi volas surprizi ŝin.
– Surprizi!?
– Jes, la infano havas sufiĉajn vestojn, sed ili ne taŭgas por la ceremonio.
– Ceremonio!?
– Moseo kompreneble devas esti baptata kaj por tiu ceremonio li bezonas specialajn vestetojn.
– Nu! ... ĉu vi devas pretigi ilin?
– Mi ne devas, sed plaĉas al mi pretigi ilin, ĉar Rika ne komprenas, nek pri baptado, nek pri vestoj bezonataj por tiu baptado.
– Ĉi tiu infano devas esti baptata!?
– Memkompreneble!... Ni loĝas en kristana vilaĝeto, kie ĉiuj infanoj estas dece baptataj. Kial do oni farus escepton kun Moseo?
– Jen io bela!... Ĉu la parencoj de la mutulino ne povas zorgi pri ĝi?
– Sendube ili povos, sed mi ja povas ankaŭ, kaj la pastro petis al mi aranĝi ĉion.
– Hm! ... bela afero!
– Vi do ne kontraŭstaros?
Klomp , ne respondante al tiu demando, diras plue:
– Kiu certigas, ke la gepatroj de la infano estas kristanoj?... Oni diris en la vilaĝo, ke li estas simila al juda infano.
– Eble li estas judo, sed tio ne malhelpas. Multaj judoj fariĝas kristanoj.
– Povas ankaŭ esti, ke li estas turko.
– Turko!?
– Jes, turko... Ĉiuj turkoj havas nigrajn harojn kaj nigrajn okulojn.
– Tio ankaŭ ne malhelpas. Ĉiu povas fariĝi kristano, eĉ turko.
– Kaj kiam li devas esti baptata?
– Hodiaŭ.
– Hodiaŭ!?
Klomp forĵetas la gazeton kaj kun surprizo li rigardas sian edzinon.
– Hodiaŭ!? – li rediras. – Kial vi ne jam parolis pri tio?
– Ĉar antaŭ kelkaj tagoj vi petis al mi, ke mi jam neniam parolu pri Rika .
Klomp ekpromenas tien kaj reen en la ĉambro. Li pensas pri tio, ke li ĉiam iras preĝejon dimanĉe, ne el religiaj motivoj, sed por pasigi parton de la por li enuigaj dimanĉoj. Se li ankaŭ nun iros, li sidos preskaŭ vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun Rika , ĉar lia preĝeja benko staras tuj antaŭ tiu, kie kutime sidas la gepatroj, kies infanoj devas esti baptataj. Li povus nun resti hejme, sed ne kuraĝas timante, ke oni mokos lin poste en la vilaĝa trinkejo, ĉar sendube lia malesto estus rimarkata kaj priparolata. Ĉiu ekaŭdis pri la renversita laktobarelo, kaj oni dirus, ke li ne venis en la preĝejon pro la mutulino.
Sinjorino Klomp divenas facile, ke ŝia edzo prefere ne irus nun al la preĝejo, nome por eviti Rika , sed ŝi tute ne aludas tion. Silentante ŝi prenas la vestetojn, ekstaras, vestas sin por eliri; tiam ŝi diras al Klomp :
– Vi ja ne devas ĉeesti la baptadon.
– Sed kion diros la farmistoj, se mi malestos? Ili diros: Klomp ne kuraĝis iri preĝejon pro la mutulino.
– Lasu ilin paroli.
– Mi dezirus, ke tiu malbeninda mutulino estu ĉe ĉiuj diabloj!
Sinjorino Klomp kapskuas, sed ne respondas al tiu deziro, ĉar ŝi konas sian edzon kaj ne volas inciti lian koleron. Trankvile ŝi do prenas la paketon kun la vestetoj sub la brakon kaj eliras.
La farmisto restas en la ĉambro; li staras kun disstarigitaj kruroj, kiuj ŝajnas pli multe esti kruroj de elefanto ol de viro; li sin klinas kaj postrigardas ŝin tra la fenestro.
Ŝi iras al Rika . Atinginte ŝian dometon, ŝi rigardas tra la vitraĵo de la fenestro kaj vidas, ke la mutulino suĉigas la knabeton. Rika tamen tuj rimarkas la mastrinon, ĉar ŝi rigardas post sin. Rideto ludas sur ŝia vizaĝo kaj fingre montrante la pordon ŝi petas la sinjorinon al si.
La farmistedzino eniras kaj montras la paketon.
Rika levas la brovojn supren kaj la kavetoj en ŝiaj vangoj pliprofundiĝas, ĉar ŝi divenas tuj, ke la mastrino volas surprizi ŝin.
Minuton poste ambaŭ sidas unu flanke de la alia, kaj dum la infano suĉas kaj laŭvice rigardas la virinojn, sinjorino Klomp malfermas la paketon, elprenas la vestetojn kaj pendigas ilin sur unu el siaj manoj, kiun ŝi levas alten por montri, kiel sidos la blanka kufeto, la blanka jupeto kaj cetere.
Rika admir-ekstariĝas kaj dankas la mastrinon per laŭtaj krioj kaj manpremo. Ŝi fingre montras la biblian Moseon por diri, ke ŝia Moseo estos tiel bela kiel tiu alia, kaj sinjorino Klomp kapklinas ridetante kvazaŭ por diri: Vi estas prava..., li estas tiel bela.
Moseo nun trinkis sufiĉe kaj li estas vestata per la novaj neĝblankaj vestetoj. La mastrino prenas lin sur la brakoj kaj ekstaras je kelkaj paŝoj por vidigi al la mutulino, kiel bele aspektas ŝia knabeto, kaj Rika kunfrapadas la manojn pro ĝojo kaj admiro. Ŝi volas repreni la infanon, sed sinjorino Klomp subite prezentas al ŝi alian paketon kaj geste diras:
– Malfermu! ... ĝi estas via.