Выбрать главу

Rika  komprenas, obeas kaj eltiras el ĝi blankan kufon, belan silkan mikskoloran antaŭtukon kaj paron da ŝuoj.

Ŝuojn Rika  neniam portis kaj ŝi miras, refoje supren tirante la brovojn; tiam ŝi frapetadas per la fingro la ŝuojn kaj sin mem kaj demandis per tio:

– Ankaŭ miaj?

La mastrino kapklinas ridetante kaj geste diras:

– Almetu ilin!

Rika  almetas ilin kaj feliĉe la novaj ŝuoj sidas bone. Kiel knabineto, kiu por la unua fojo surhavas novajn botetojn, tiel la mutulino admiras la ŝuojn kaj faras kelkajn paŝojn sur la kahelplanko. Tiam ŝi surmetas la kufon kaj la antaŭtukon kaj rigardas sin en la spegulo.

Estas nun proksimume la naŭa kaj duono. La farmistedzino signodonas, ke la mutulino sekvu ŝin eksteren, sed ĉi tiu restas staranta, ne sciante, kial eliri. La mastrino jam estas kun la infano en la koridoro kaj denove signodonas.

Rika , kiu fidas en ĉio la mastrinon, sekvas kaj ambaŭ eliras en la direkton de Brej .

Strangaj pensoj eniras la kapon de la mutulino: Kial ŝi devas iri kun la mastrino?... Kien?... Kial la infano ĉeestas?...

Ili iras plue laŭ la sabla vojeto. La ŝuoj de Rika  nun tute ne flanken ĵetas nubetojn el sablo, ĉar ili estas tre malpezaj, kaj estas al ŝi, kvazaŭ ŝi irus nudpiede. Ili atingas la makadaman vojon kaj Rika  ekvidas, ke la paŝoj de la mastrino sin direktas al la mortintejo. Ili iras trans la mortintejon kaj en tiun turhavan konstruaĵon, kies internon la mutulino neniam vidis. Ŝi scias, ke la blankbarbulo multfoje eniris ĝin, sed kial, ŝi ne scias, ĉar pri religio ŝi komprenas absolute nenion. Tamen ĉar la blankbarbulo ĉiam estas afabla al ŝi, Rika  plenkonfide sekvas la mastrinon tra la turpordo kaj trans la turplankon, faritan el grandaj bluaj kaheloj. Rika  rigardas supren al la alta plafono, tra kiu pendas dikega ŝnuro ĝis la planko. La mastrino paŝas preter la ŝnurego, eniras la preĝejon kaj la mutulino sekvas. Ŝi vidas plankon el gigantaj grizaj ŝtonegoj kun surskribaĵoj. En du vicoj staras flave pentritaj tre longaj benkoj. Ili preteriras ilin kaj ekhaltas preskaŭ tuj antaŭ granda bruna skulptita objekto el ligno, kiu estas simila al barelo kaj super kiu sin etendas kvadrata tabulo en horizontala pozicio, tenita per dika fera stango eliranta el la muro tuj apud la plafono. Ĉe ĉiu flanko de tiu barelo ( Rika  ne scias, ke tio estas la predikseĝo) staras sur la planko alta benko, formanta kune kun la du muroj triangulon. Al unu el tiuj benkoj iras la mastrino kaj la mutulino sekvas. Ambaŭ eksidas kaj Rika  pacience, sed scivole atendas, kion ŝi devos fari en tiu benkplena ĉambrego, kies muroj kaj plafono estas neĝoblankaj. Antaŭ ŝi la turpordo staras nefermita, kaj la dika ŝnuro tieldire dividas ĝian kadron en du egalajn partojn. Subite viro, kiun ŝi konas kiel laboriston kaj kiu nun estas dimanĉe vestita, venas el la mortintejo; li ekhaltas sur la tura planko kaj ekkaptas la ŝnuregon, tiras ĝin ambaŭmane malsupren, sed tuj ellasas ĝin, post kio ĝi propramove supreniras. Apenaŭ ĝi supreniris, la laboristo denove tiras ĝin malsupren, kaj tiun al Rika  nekompreneblan movadon li ripetas kelkajn fojojn. La mutulino kubute puŝetas la mastrinon kaj fingre montras la tirantan viron. Sinjorino Klomp , komprenante, ke la mutulino deziras ekscii, kion faras tiu viro, ridetas, sed, ĉar ŝi ne povas klarigi tion, ŝi metas la manon sur la buŝon por diri, ke en ĉi tiu konstruaĵo oni ne parolu. Rika  komprenas, ke ŝi devas silenti kaj kviete ŝi sidas, jen rigardante Moseon, jen rigardante ĉirkaŭe. Rekte antaŭ ŝi, supre de la preĝeja enirejo pendas la orgeno, kies ladaj tuboj brilas kiel arĝento en la sunbrilo, kaj ŝi miras, kio do estas tiu stranga tubhava objekto, antaŭ kiu ĵus eksidis la sinjoro loĝanta en la domo proksime de la preĝejo. Rika  ne scias, ke tiu viro estas orgenisto, ŝi tamen scias, ke li instruas al infanoj de la vilaĝeto, kaj ke li poste ankaŭ instruos Moseon.

Sub la orgeno kaj tra la nefermita pordo eniras en intertempoj viroj, virinoj kaj geknaboj. La viroj sidiĝas sur la dekstraj benkoj, kaj la virinoj kaj geknaboj sur la maldekstraj. Antaŭ ĉiu benko altiĝas la dorso de alia benko; sur tiu dorso sin trovas deklivaj tabuletoj, kiuj utilas por meti la psalmolibrojn.

Preskaŭ ĉiuj sidlokoj nun estas okupitaj, ĉar pro la baptado de la trovito eĉ ne unu el la ordinaraj vizitantoj volas malesti.

La du benkoj flanke de la predikseĝo estas turnitaj al ĉiuj aliaj, tiel ke Rika  oportune povas vidi ĉiujn homojn eniri kaj eksidi. Fine eniras Klomp . Liaj pezaj ŝuoj sonas sur la tombŝtonoj en la preĝejo kaj rigardante nek dekstren, nek maldekstren, li eksidas en la benko antaŭ Rika  kaj sia edzino. Klomp  ŝajnigas ne vidi ilin. Laste eniras la pastro. Enirante li demetas la altan ĉapelon kaj gravmiene iras al la predika seĝo, ekhaltas tie, metas la ĉapelon antaŭ la vizaĝon kaj preĝas enpense. Tiam li supreniras la malaltan ŝtuparon, kondukantan en la “barelon” kaj ekstaras tie.

Rika  miregas. – Kion la blankbarbulo faros tie? – ŝi pensas.

La pastro benas la aŭskultantaron, preĝas laŭtvoĉe, kaj poste ĉiuj kantas psalmon.

Rika  vidas, ke ĉiuj malfermis libreton kaj movadas la lipojn. Ŝi rimarkas, ke ĉiuj sammaniere movadas ilin kaj ŝi konjektas el tio, ke ĉiuj legas la samajn vortojn, sed tre malrapide. Ŝi ne konscias, ke oni kantas kaj ke la orgeno ludas.

Post kiam ĉiuj ĉesis movadi la lipojn, la pastro sola faras tion; li predikas. La unua parto de la prediko daŭras duonan horon.

La predikisto havas strangan manieron de prediko; li laŭvice rigardas tra la du fenestroj flanke de la predikseĝo, kaj sur la skribitan predikaĵon antaŭ si, ĉar li ĉiam legas ĝin.

Klomp  tute ne aŭskultas; li malbenas enpense la mutulinon, ŝian infanon kaj deziras, ke ili ambaŭ estu ĉe ĉiuj diabloj. Li ekmemoras la renversitan laktobarelon kaj la ridadon de la servistinoj, kaj li ekhontas kaj ekbolas pro interna kolero, sed en la preĝejo li ne povas eksplodigi tiun koleron. La antaŭ li sidanta servistinaĉo ĝenas lin kaj por eviti ŝiajn rigardojn, li ŝajnigas legi en la psalmolibro. Anstataŭ legi tamen, li kalkulas sian gajnon de la aveno, de la hordeo, de venditaj bovinoj kaj ĉevaloj kaj tiel plu. Lian kalkulon fine interrompas la pastro, kiu malsupreniras la ŝtupareton de la predikseĝo kaj ekstaras antaŭ la aŭskultantaro ĉe la baptopelvo. Samtempe sinjorino Klomp  ekstaras, kaj sur la brakoj ŝi portas la infanon al la predikisto. Li surŝprucigas iom da akvo sur la vizaĝon de la infano kaj solene diras: – Moseo, mi vin baptas en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta Spirito; amen!

La mutulino sidas kun etendita kolo kaj rigardas; ŝi tamen ne komprenas tion, kio okazas, sed konscias, ke la tuta soleno fariĝas en honoro de la infano, kaj ŝi estas kortuŝata kaj ellasas du grandajn larmojn. Ŝi nun scias, kial la mastrino tiel bele vestis ŝin kaj ŝian knabeton, kaj kiam la mastrino returnas sin kun la baptita Moseo kaj eksidas refoje ĉe sia flanko, la mutulino kaptas ŝian manon kaj premas ĝin.

Ambaŭ estas feliĉaj, pli feliĉaj ol Klomp , kiu en realo hontas, ĉar lia edzino tiel publike sin okupas kun tia ordinara servistino kaj kun tia bubaĉo, kiu eble estas nur judo aŭ turko, kaj li ĝojas, kiam la dua parto de la prediko estas finita kaj ke li povos reiri hejmen por fordormi kelkajn pluajn horojn de la enuiga dimanĉo.

Ne nur Rika  miras dum la ceremonio, sed ĉiuj aliaj vizitantoj miris: Rika  pro la honoro, farita al la knabeto kaj la aliaj pro tio, ke Klomp  dum la predikado ne dormis kiel laŭkutime.

Moseo, kies familia nomo estas Landman , ĉar la mutulino sin nomas tiel, Moseo estas sana knabeto. Li kreskadas tieldire kiel brasiko, manĝadas kiel lupo, kaj jam ne suĉas lakton. Lia stomako estas tia, ke li povas manĝkonsumi ĉion, kaj ĉion li manĝas kun admirinda apetito. Neniam li malsanas, neniam li ploras, ĉar li estas ĉiam kontenta.