Выбрать главу

Li estas nun kvinjara kaj regule akompanas la mutulinon al la farmejo, kie li sin amuzas en la ĝardeno kun la kokinoj, aŭ sur la herbejon, kie li ludas kun la ŝafidoj.

Ĉiuj loĝantoj de Brej  kaj Warfum  konas Moseon, kaj ĉiuj trovas lin belega knabo, ĉar belega li estas. Neniam oni vidis pli belajn krispajn harojn ol tiujn de Moseo; neniu knabo iam havis pli belajn, pli nigrajn kaj pli honestajn okulojn, pli rektan nazon kaj pli belan buŝon ol Moseo.

Kiam la mutulino iras al Pentman , ĉiam Moseo akompanas ŝin kaj ĉiam la spicisto prezentas al li kuketon aŭ figon, kiun la knabo memkompreneble tuj formanĝas kun apetito.

Rika  scias, ke li povas aŭdi kaj paroli kaj ke li havas en la oreloj tiun mirindan senton, kiu al ŝi mankas, kaj ŝi estas feliĉa pro tio.

Kun miro ŝi rigardas lin, kiam li same kiel la spicisto movadas la lipojn, se li volas komprenigi ion al li.

Moseo povas kuri kiel leporo, ĉar de sia juna aĝo li lernis movadi la piedojn en vigla maniero. Rika  ĉiam iras rapide, sekve por ne postresti, li estas devigata rapidigi ilin, ĉar ili estas pli mallongaj ol tiuj de la “patrino”.

Kiam Rika  iras kun Moseo, kiun ŝi preskaŭ ĉiam tenas ĉe la mano, ĉiuj preterpasantoj postrigardas ilin, kaj ĉiuj (nur ne Klomp ), sentas admiron kaj respekton por la servistino, kiu kiel vera patrino sin dediĉas al fremda infano, kiun ŝi amas kiel propran filon.

Instinkte ŝi scias, ke la homoj ŝin estimas pro la trovito, kaj ŝi fieriĝas pro tio.

Moseo konas ĉiujn flankvojetojn de Brej  kaj povas salti trans multajn longfosojn. Kelkfoje li saltas en unu el ili kaj rehejmiĝas malseka kiel akvorato, sed Rika  ne koleras pro tio. En tiuj okazoj ŝi surmetas al li sekajn vestojn, la malsekajn ŝi purigas, sed neniam ŝi punas la knabon, ŝi eĉ ne sulkigas la frunton, kiam Moseo venas hejmen post tia malsukcesinta salto, ĉar li estas ŝia karulo, kaj ĉio, kion li faras, estas bone farita. Li tamen ne estas trodorlotita knabo, sed ĉiam la samhumora, kontenta, feliĉa bubeto, amata de ĉiuj, nur ne de Klomp . Ĉi tiu ununura malamiko tamen ne kuraĝas montri sian malamon, sekve li evitas lin same kiel li evitas la mutulinon.

Estas io, kio tre surprizas Rika . Kelkfoje la knabo iras al Brej  kaj eksidas sur la planko de la nefermita turo kaj kun dispartigitaj lipoj fikse rigardas antaŭ sin al la malbela ruĝa muro, kvazaŭ li aŭskultus ion misteran, sin trovantan post ĝi en la preĝejo.

Multfoje, precipe en sabato je la dekdua horo, kiam ŝi ne trovas la knabon en la dometo, ŝi iras al la turo kaj tiam li sidas tie sur la malvarmaj kaheloj kaj aŭskultadas.

La orgenisto, kiu ordinare sabate ekzercas la psalmojn, ludotajn en la posta tago dum la diservo, ankaŭ multfoje, forlasante la preĝejon, rimarkas tie la sidantan knabon kaj ĉiam li diras al si:

– Li amas muzikon.

Moseo estas jam tro granda knabo por dormi en la kesteto, sekve Rika  aĉetis forporteblan liteton, kiu staras flanke de la ŝia; kaj la kesteto kun la misterplena skribaĵo, kiun neniu povosciis deĉifri, staras nun en la subtegmentejo.

Kaj Moseo kreskas... kreskadas.

Monatoj pasas, Moseo fariĝis sesjara kaj devas vizitadi la lernejon de Brej . Rika  scias nun, ke la viro, kiu sidis antaŭ la orgeno, kiam la knabo estis baptata, instruadas infanojn, kaj ŝi volas, ke Moseo lernas skribi kaj legi, ĉar ĉiuj homoj povoscias tion, nur ne ŝi mem.

Moseo konas la vojon al la lernejo kaj fidele vizitadas ĝin. Li amas lerni, kio tre surprizas la instruiston, kiu ĉiam opiniadis, ke tia sovaĝa knabo, kiu nur saltetis trans longfosojn, nur grimpadis sur arbojn, ne amas sidadi kviete sur lerneja benko por aŭskultadi la instruiston kaj por skribadi kaj legadi.

La instruisto sin trompis tamen, ĉar la knabo diligente lernadas kaj ĉiam aŭskultas atente, kiam li rakontas pri kio ajn.

Post unu jaro la knabo povoscias iom legi kaj skribi kaj donace ekhavis ardezon kun bela grifelo kiel rekompencon de diligenteco, kaj Rika  fieriĝas ankoraŭ pli multe pro sia adoptita filo.

Dimanĉe, kiam la orgenisto ne ludas, Moseo sidas ĉe la tablo kaj Rika  rigardas kun profundaj kavetoj en la vangoj, kiel li manuzas la grifelon kaj kiel lerte li legas en bildolibreto. Ŝi deziras, ke li posedu multajn tiajn librojn kaj ĉiusemajne ŝi aĉetas unu po dek cendoj ĉe la libristo de Warfum , kaj Moseo kun ĝojo rigardas la belajn bildojn kaj legas la sub ili starantajn presitajn vortojn.

La instruisto jam sciigis pli ol unu fojon al la pastro, ke Moseo estas la plej bona lernanto el lia klaso kaj la pastro, ride plilarĝigante la blankan barbon, ĉiufoje respondis al tio:

– Mi neniam dubis, ke li fariĝos bona lernanto; nur rigardu al li en la okulojn, kaj vi ne povas ne rimarki tion.

– Sed –, tiel ĉiam diras plue la instruisto, – li plej amas la orgenon.

De post la tempo, kiam la orgenisto eksciis, ke Moseo amas la muzikon, la knabo regule akompanas lin sur la orgenejon, ne nur sabate, sed ankaŭ dimanĉe dum la diservo.

Moseo ĉiam sidadas senmove, kiam la sonoj de l’ orgeno movas lian animon kaj ĉiam kun miro li rigardas la libron, en kiu la ludanto kvazaŭ legas, kion li ludas. Moseo fine konscias, ke oni legas la muzikon same kiel rakonteton, kaj la deziro lin kaptas ankaŭ lerni tiun arton. Li petas, ke la orgenisto instruu al li pri tiuj nigraj punktoj en la kvin vicoj da rektaj linioj, kaj lia deziro estas plenumata.

Refoje jaro pasas kaj Moseo, kiu faris jam grandajn progresojn en legado kaj skribado, ankaŭ lernis la nomojn de la notoj kaj tiel komencis studadi la unuajn elementojn de la muziko.

Kvara Ĉapitro.

Kermeso en la vilaĝoLa karuselo kaj kio plej multe interesas MoseonLa Valpurgis noktoDu flutojKion oni vidas en la cirkoMoseo estas rajdisto kaj li mem scias nenion pri tio.

Estas en la jaro 1904 a  kaj en la monato Junio, kaj en tiu monato la vilaĝo Warfum  ĉiujare havas sian kermeson.

En la tiel nomita Turstrato, tio estas tiu strato, ĉe kies okcidenta flanko staras la preĝejo kun la alta turo, sin etendas du vicoj da kermestendetoj, kie la kermesaj vizitantoj povas aĉeti ludilojn por infanoj, kukojn, ĉokoladon, fritpastaĵojn kaj cetere.

Inter tiuj tendetoj staras aliaj, kie oni vete ĵetas ringojn ĉirkaŭ tranĉiloj, starantaj iom poste kaj en longaj vicoj sur dekliva tabulo. En aliaj la vizitantoj trovas okazon farigi siajn portretojn, esplori sian estonton, vidi dikegan, tricent-kilograman sinjorinon, aŭ ĉevalon kun kvin piedoj kaj aliajn mirindaĵojn.

Proksime de tiu tendetaro, en flankstrato antaŭ la publika lernejo sin turnadas karuselo. Ĝi estas plena je knaboj kaj knabinoj. Unuj sidas sur ligna ĉevalo, aliaj sur ligna virineto de maro kun bela kurba vosto, aŭ sur ligna oscedanta leono kun longaj kolharoj.

Tuj apud la karuselo staras longa fosto, sur kiu estas najlita fera kesteto, en kies mezo troviĝas ronda elstaranta butono. La infanoj, kiujn rapidege turnas la karuselo, tenas en la mano maldikan lanceton el fero, kaj ĉiu laŭ sia vico klopodas tuŝi kaj puŝi la butonon en la kesteton. La butono korespondas kun aŭtomato kaj se la butono estas sufiĉe forte tuŝata, tiu aŭtomato efikas kaj supren saltas el la kesteto ligna grimacanta kapo de viro. La feliĉa knabo, kiu laŭ tiu maniero supren saltigis la kapon, ne bezonas pagi por la sekvanta turnado.

Dum granda orgeno, staranta ĉe la dika akso de la karuselo, ludas, la geknaboj kun kapturniĝanta rapideco preterflugas la kesteton kaj la tintado de iliaj lancoj sur la kesteto sin miksas kun la sonoj de l’ orgeno kaj la laŭtaj krioj kaj ridoj de l’ infanoj.