Выбрать главу

Moseo tamen ne partoprenas tiun turnirludadon. La lanco, kiun li de la komenco de l’ turnado havis en la mano, restas tie sen movo. Li ne celas la butonon por aŭtomate aperigi la grimacantan virkapon; li nur rigardas antaŭ sin kaj al sia patrino, kiam lia leono en fluganta rapideco preterpasas ŝin. Li aŭskultas la orgenon, kiu ne ludas psalmojn, sed valsojn kaj muzikaĵojn el operoj. Ĝi ĵus ekludis la Valpurgis nokton el Faust , kaj la knabo estas ravita de la bela muziko, kiu tuŝas tutan lian animon. Intertempe li turniĝas kaj turniĝas; ĉiufoje, kiam la leono flugpasas la mutulinon, li ŝin rigardas, ĉiam aŭskultante la operomuzikaĵon. Li ne ekpensas pri tio forlasi sian lokon kaj por ĉiu turnado de la karuselo, daŭranta proksimume tri minutojn, li pagas unu cendon al la karuselisto. Ĉi tiu trovas, ke li estas bela knabo; li frapetas al li sur la ŝultron aŭ sur la vangon aŭ sur la belajn buklojn ĉiufoje, kiam li ricevas la cendon kaj Moseo ridetas, turniĝadas kaj aŭskultadas. Jam pli ol dudekfoje li pagis unu cendon kaj dume li aŭdis la Valpurgis nokton almenaŭ dek fojojn, tiel ke li konas parkere la tutan melodion, kiu tamen ne enuigas lin. Fine li sentas, ke lin kaptos vertigo, kaj li ekstaras post la leono. La mutulino tuj alkuras kaj helpas al li eliri la karuselon, kaj ili iras duope al la Turstrato por rigardi kaj admiri la tendetojn. Antaŭ unu el tiuj ili ekhaltas.

Oni vendas tie ludilojn, kaj Rika  okule serĉas, kion ŝi aĉetos por la knabo, ĉar ŝi vidis, ke ankaŭ aliaj virinoj faris tion por siaj knaboj kaj knabinoj. La tendisto montras pafiletojn, soldatajn ĉapeletojn kaj tiel plu, sed Moseo ne volas ilin havi. La tendisto serĉas plue kaj ekkaptas fajfilojn el lado, ekfajfas sur ili por aŭdigi la belan sonon, kaj Moseo elektas unu. Rika  tamen aĉetas tri de diferenca longeco, kaj la knabo estas feliĉa kun la trezoro. Nun li ja povos fari muzikon mem. Rika  pagas kaj ŝi promenas plue kun Moseo.

Estas nun la tria horo en la posttagmezo. Promenante preter ĉiuj tendetoj, ili fine atingas la finon de la strato. Irante maldekstren laŭ alia strato, ili vidas je kelka distanco sur placo antaŭ hotelo la cirkon de Blanuso kaj kompanio. Tiu cirko vizitas jam dum multaj jaroj ĉiujn kermesojn de la grandaj vilaĝoj en la provinco Groningen . La cirko estas negranda, posedas nur unu ĉevalon, sed pro kelkaj aliaj mirindaj bestoj kunlaborantaj, kaj pro kelkaj bonaj artistoj la direktoro Blanuso ĉie havas sufiĉan sukceson perlabori la ĉiutagan panon por ĉiuj kunludantaj homoj kaj bestoj.

La prezentado estas komenciĝonta kaj arlekeno en mikskolora kostumo laŭte anoncas al “la estimata publiko”, ke oni devas rapidi por aĉeti enirbiletojn, ĉar restas nur malmultaj neokupitaj sidlokoj en la cirko.

Multaj homoj kun infanoj eniras kaj Rika , legante la scivolecon sur la vizaĝo de Moseo, aĉetas du biletojn po kvardek cendoj, kaj ŝi eniras kun la knabo.

Estas la unua fojo, ke Rika  vidas la internon de cirko. Ĝis nun Moseo estis tro juna por ĉeesti prezentadon, kaj ŝi mem neniam sentis deziron eniri. Ŝi nun eniras kun Moseo, kaj nur pro li. La arlekeno montras la lokojn, kie ili eksidu, kaj ili eksidas. Preskaŭ ĉiuj lokoj estas okupitaj. Rika  kaj Moseo rigardas ĉirkaŭe, atendante pacience tion, kio okazos en ĉi tiu stranga, ronda, tolkovrita tendo, kies interno aspektas kiel giganta blanka pluvombrelo.

Sur la cirkloforma planko kuŝas dika tavolo da sablo bele rastita.

Ekstere la arlekeno ankoraŭ ĉiam instigas “la estimatan publikon” tuj aĉeti la lastajn disponeblajn enirbiletojn, kaj dum la ankoraŭ neokupitaj sidlokoj iom post iom estas prenataj, la prezentado komenciĝas.

Flanke de Rika , en loko apartigita de ĉiuj aliaj sidlokoj, sidas tri muzikistoj, kiuj ludas per ĉiuj siaj fortoj. La muziko ne estas tre bela, sed ĉar la oreloj de vilaĝanoj ordinare ne estas trodorlotitaj, la “estimata publiko” trovas ĝin sufiĉe bela; la plej multaj eĉ tute ne aŭskultadas la muzikon, faratan sur fluto, violono kaj malgranda tamburo.

Moseo aŭskultas atente la ĵus komenciĝintan valson, sed la mutulino, kiu ne komprenas, kion faras tiu violonisto, tiu flutisto kaj tiu tamburisto, jam ne atentas ilin. Ŝi rigardas ĉirkaŭe kaj fariĝas scivola. – Kio do okazos sub tiu ĉi grandega ombrelego, de kies pinta supro pendas du ŝnuregoj kun dika horizontala bastono? Al kio servos aliaj ŝnuroj fiksitaj al la palisegoj ĉe la enirejo de la cirko? – Tiel ŝi pensas.

Flanke de Moseo, kiu nur rigardas la rapidajn fingrojn de la flutisto kaj de la violonisto, sidas lia amiko, la spicisto Pentman , kiu tre ĝojas, ke la trovito okaze sidas tuj apud li, ĉar li amas babiladi kun la knabo.

– Bela cirko, ĉu ne vere, Moseo? – li diras.

– Jes ... kaj bela muziko.

Pentman , kiu jam multfoje aŭdis la muzikon de la militista stabo en la urbo, ridas pro la naiveco de la knabo; li tamen diras:

– Ho jes, sufiĉe bela.

– Ĉu estas malfacile ludi sur tia instrumento? – kaj Moseo fingre montras la violonon.

– Sur violono?

– Jes.

– Mi ne scias, kial vi demandas tion?

– Ĉar mi dezirus lerni ludi sur ĝi.

La spicisto ridas, tiam li demandas plue:

– Ĉu vi neniam aŭdis violonon antaŭe?

– Nur la orgenon en Brej , kaj tiun en la karuselo... Tiu en la karuselo ludas belege, mi aŭskultis ĝin –, kaj aperigante fluton el sub la frako, li demandas:

– Ĉu mi povus lerni ludi tion sur la fluto, kion ludis la orgeno de la karuselo?

– Eble, Moseo; vi povos klopodi.

– Mi klopodos –. Moseo refoje subfrakigas la fluton, tiam montrante la pendantan bastonon, li demandas al Pentman :

– Kio estas tio?

– Tio estas trapezo.

– Al kio servas trapezo?

– La arlekeno laboros sur ĝi.

– Ĉu laboros? – Moseo ne komprenas kiel oni povas “labori” sur tia bastono.

– Jes, vi tuj vidos, sed antaŭe okazos io alia.

– Kio?

La spicisto havas programon kaj li klarigas:

– Unue la direktoro rajdos sur sia ĉevalo, kiun li dancigos.

– Ĉu la ĉevalo povas danci!?

– Jes, kaj poste la arlekeno aperos kaj ludos intertempan amuzaĵon.

– Kio estas tio?

– Vi vidos, mi ne povas bone klarigi tion; kaj tiam eniros fraŭlino, kiu dancos sur tiu ŝnurego.

– Ĉu sur tiu ŝnuro? – Moseo ne kredas tion, kaj la spicisto klarigas plue:

– Jes, sed antaŭe oni streĉos la ŝnuron de tie al tie –, kaj li montras la lokojn.

– Kio okazos poste?

– Poste refoje okazos intertempa amuzaĵo kaj tiam sekvas tre bela numero, en kiu partoprenos kvar bestoj, kiuj rajdos unu sur la aliaj...

La spicisto volas daŭrigi la klarigadon kaj legi la tutan programon, sed lin interrompas la apero de la direktoro. Sur la ununura ĉevalo de la cirko li enrajdas, ekhaltas en la mezo de l’ areno kaj la ĉevalo faras riverencon antaŭ “la estimata publiko”; post la riverenco la besto ekdancas gracie, dum la muziko ludas: “Sur la ondoj” de Straus .

Ĉiuj rigardantoj kun atento sekvas la belan beston per la okuloj, kaj ĉiuj estas ravitaj pro la graciaj paŝoj de la ĉevalo. Fine ĝi ĉirkaŭgalopas kelkajn fojojn kaj tiam malaperas, laŭte aplaŭdate de la rigardantoj.

La intertempa amuzaĵo, kiu nun sekvas, konsistas el kelkaj aersaltoj de la arlekeno kaj interparolado inter li kaj alia ludanto, kiun oni konas sub la nomo: “malsprita Aŭgusto”.