Ili havas kompreneble grandan sukceson kaj apenaŭ ili foriris, kiam oni streĉas la ŝnuregon.
Moseo estas scivola, kiel oni povos danci sur ĝi kaj li etendas la kolon por pli bone vidi. La dancistino tuj poste aperas kun graciaj saltetoj kaj riverencetoj. La malsprita Aŭgusto volas helpi al ŝi suprensalti sur la ŝnuron, sed li agas tiel mallerte, ke la fraŭlino ĉiufoje devas resalti sur la sablon de la areno. Ĉiuj rigardantoj ridegas. Fine la arlekeno forpelas la mallertulon per longa bastono kaj per unu salto la fraŭlino staras sur la ŝnurego, kie ŝi ekdancas kun longa balancostango. Rapide ŝi kuras antaŭen, malantaŭen, sin rulas ĉirkaŭ si mem, reekstaras, refoje kuras kaj dorse returnen kuras, kaj fine forĵetante la balancostangon, ŝi saltetas antaŭen kaj returnen kun du flagetoj, kiujn ŝi svingadas super sia kapo.
Subite la arlekeno kaj la malsprita Aŭgusto revenas laŭte interdisputante pri la dancistino. La disputado estas tre amuziga kaj ĉiuj laŭtege ridas pro la demandoj kaj la respondoj, kiuj sin sekvas rapide. Intertempe la dancistino malaperas, kaj rapide engalopas la ĉevalo. La besto ĉirkaŭgalopas du fojojn kaj tiam eniras kaprino, kiu ekhaltas en la mezo de la areno. Vidante la kaprinon, la ĉevalo ekhaltas kaj atendas pacience, ĝis kiam ŝtuparo estas lokata de la sabla planko ĝis la vosto de la ĉevalo. La kaprino supreniras la ŝtuparon kaj ekstaras sur la ĉevaldorso. Post la kaprino enkuras hundo, kiu saltas sur la kaprinon kaj fine ensaltas sur la malantaŭaj piedoj simieto. Dum laŭtaj ridegoj de la publiko la simieto rampas sur la ĉevalon, de ĝi sur la kaprinon kaj poste sur la hundon. Gravmiene la direktoro, staranta en la mezo de la areno, faras sian riverencon, klaketas per la vipo kaj la ĉevalo ekpaŝas kaj fine galopas ĉirkaŭen kun la tri rajdantoj sur la dorso.
Kvankam ĉi tiu numero de la programo havas en realo nenion rimarkindan por persono, kiu vidis prezentadojn en granda cirko, tiuj kvar bestoj-artistoj tamen kaŭzas la plej grandan admiron de vilaĝanoj, kiuj nur unu foje ĉiujare ĉeestas ion tian dum la kermeso. Estas do memkompreneble, ke la bestoj post tiu numero de la programo estas revokataj por akcepti siajn laŭrojn de la publiko.
Ankaŭ Rika partoprenas al la aplaŭdado. Ŝi kun intereso sekvas ĉiujn numerojn de la programo, ne nur pro la plezuro, kiun ili kaŭzas al ŝi mem, sed precipe pro Moseo, kiu kun ruĝaj vangoj sidas sur sia loko, jen rigardante la artistojn, jen aŭskultante la belan muzikon ĉe sia flanko.
Venas nun la vico de la gimnastikisto por “labori” sur la trapezo. Lin sekvas denove intertempa amuzaĵo de du arlekenoj kaj de la malsprita Aŭgusto.
Dum la lastaj numeroj la mutulino ekrimarkis, ke la malsprita Aŭgusto multfoje rigardas ŝin kaj Moseon, sed precipe la lastan. Ŝajnas al ŝi, ke tiu stranga viro intencas ion kun la knabo kaj ŝi jam ne perdas lin el la okuloj. Ŝi rimarkas, ke li parolas al la direktoro pri Moseo, kaj ke la direktoro siavice atente rigardas kaj okule ekzamenas ŝian knabon.
– Kion do ili intencas kun li? –, ŝi pensas.
– Eble ili trovas lin rimarkinda knabo –, ŝi pensas post kelka tempo. Momenton poste la malsprita Aŭgusto, ĉiam dirante ŝercaĵojn, kiuj laŭte ridigas la rigardantojn, eksidas post la spicisto, kaj dum la du arlekenoj duope kaptas la atenton de la rigardantoj, li mallaŭte diras al la spicisto:
– Diru foje, sinjoro, tiu knabo do ne estas via filo?
– Mia filo?... Ho ne!
– Kies filo li estas?
– De la surdmuta virino, sidanta ĉe lia flanko.
– Ĉu li vere estas ŝia filo?
– Kial vi deziras scii tion?
– Tial, ke li tute ne similas ŝin, nek iun alian en la tuta vilaĝo. Ŝajnas al mi, ke li ne naskiĝis tie ĉi, kaj ke li estas eksterordinara knabo; kaj ni bezonas eksterordinaran knabon por helpi al ni.
– Ĉu por helpi al vi?
– Jes, knabon, kiu kunludas en la antaŭlasta numero. Ĉu ŝi kaj li konsentos en tio?
– Mi ne scias; demandu do al Moseo mem, li eble volonte konsentos.
– Dankon!
Aŭgusto flustras kelkajn vortojn en la orelon de la knabo, kiu komence estas surprizita, sed poste ekridetas kaj kapjesas. La malsprita Aŭgusto iras for kaj lin sekvas per la okuloj la mutulino, kiu ne povas diveni, kion intencas tiu arlekeno, sed ĉar la knabo ŝajnas kontenta kaj ridetas ankoraŭ, ŝia malkonfido tuj malaperas; krom tio ŝi scias, ke ĉiuj homoj amas la knabon, ŝi do havos nenion por timi, kaj refoje ŝi kun scivolo atendas tion, kio estas okazonta sur la areno.
– Kion li flustris al vi, Moseo? – demandas la spicisto.
– Ĉu mi volas rajdi fojon sur la ĉevalo por amuzi la homojn.
– Ĉu vi povas rajdi?
– Mi multfoje rajdas sur la blankulo de Klomp .
– Ĉu vi ne timas defali de la ĉevalo?
– Ho, ne!... – Li volas paroli plue, sed io nova estas komenciĝonta kaj li eksilentas, rigardante la lokon, kie eniras la artistoj kaj la bestoj. La direktoro ĵus eniris. Li salutas per la vipo la rigardantojn kaj diras, ke li havas la honoron anonci specialan numeron titolitan: “La misterplena rajdado”, per kiu “la estimata publiko” spertos la mirindan fortecon de la hipnoto. – La hipnoto – tiel la direktoro diras plue, – havas la mirindan fortecon, ke ĝi povas fari por momento artiston el ĉiu ajn persono ĉeestanta la prezentadon, kondiĉe, ke la elektita persono plenvole konsentas submeti sin sen kontraŭstaro al la povo de la hipnoto. Tian personon ni trovis hodiaŭ en la bela knabo, sidanta sur la tria benko tie antaŭ mi, kaj mi petas lin, ke li malsupreniru en la arenon.
Moseo tamen restas sidanta, ne ĉar li timas, sed ĉar ĉiuj fikse rigardas lin. Fine la spicisto diras al li:
– Nu, Moseo, iru do, ne timu, estas ja nur ŝerco.
Moseo ekstaras kaj antaŭ ol la mutulino konjektas, kio okazos, la knabo forlasis sian benkon kaj jam staras sur la areno.
Vidante ke Rika malkvietiĝas iom, la spicisto ridetante komprenigas al ŝi, ke ŝi ne timu, kaj ŝi restas kvieta sur sia sidloko.
La direktoro sidigas la knabon sur seĝon kaj donas signon al arlekeno; ĉi tiu foriras, sed revenas tuj kun juna fraŭlino, kiu ekstaras antaŭ Moseo. Ŝi demandas al li:
– Ĉu vi povas rajdi?
– Jes, mi povas.
– Ĉu vi povas rajdi staranta sur ĉevalo?
– Tion mi neniam faris.
– Sed ĉu vi volas?
Moseo ne scias kion respondi kaj silentas. Kelkaj personoj vokas:
– Diru “jes!”
– Jes! – diras Moseo.
– Bone –, diras la direktoro, – vi rajdos ... Nun fikse rigardu la fraŭlinon en la okulojn.
Moseo rigardas la fraŭlinon, kiu kvazaŭ ĵetas al li plenmanojn da neekzistantaj objektoj. Ĉiufoje la knabo palpebrumas, ĉar ĉiufoje ŝajnas al li, ke ŝi kaptas en la aero ĉiuspecajn objektojn por ĵeti al li en la okulojn; li tamen ne timas, kvankam la fraŭlino fikse rigardas lin kun sulkigitaj brovoj. Fine ŝi diras ordone:
– Dormu!
Post tiu vorto Moseo estas tre surprizita, li jam ne ridetas, sed iom timetas. La fraŭlino nun malrapide paŝas dorse malantaŭen kaj signodonas al Moseo, ke li sekvu ŝin. La tuta publiko tre miras, ĉar la knabo ekstaras kaj sekvas la fraŭlinon, kiu sen interrompo rigardas lin fikse en la okulojn. Post tridek-kelkaj paŝoj ambaŭ malaperas kaj la areno estas malplena. Flustrado trakuras la cirkon, kelkaj rigardantoj pensas nur pri ŝercaĵo, aliaj tamen, kredantaj pri la forteco de la hipnoto, atendas ion seriozan. La muziko komencas mallaŭte ludi. Ĉiu kun scivoleco atendas tion, kio okazos. Oni scias, ke Moseo ne povas rajdi staranta sur la ĉevalo, spite tion la hipnotistino promesis, ke li vere faros tion dank’ al la forteco de la hipnoto. Post kiam la muziko ludis kelkajn minutojn, engalopas la ĉevalo sen rajdisto. La direktoro sin lokas en la mezo de la areno kaj klakas per la vipo por plirapidigi la beston. Apenaŭ ĝi faris tri aŭ kvar ĉirkaŭiradojn, kiam Moseo reaperas sen la hipnotistino. Lin sekvas Aŭgusto la malspritulo, kiu sin klinas kun kapo turnita al la galopanta ĉevalo. En tiu sintenado li restas staranta, rigardante post sin al Moseo. Ĉi tiu ekkuregas, saltas sur la dorson de la malspritulo, kaj ĝuste en tiu momento, kiam pretergalopas la ĉevalo, li per unu lerta saltego saltas de la dorso de Aŭgusto sur la ĉevalon. Ĉiuj estas mutaj de surprizo kaj oni aŭdas nur la muzikon kaj la spiregadon de la galopanta ĉevalo, sur kies dorso ĉiam staras la knabo, kiu kun serioza mieno rigardas rekte antaŭ sin trans la orelojn de la kvarpiedulo.