Выбрать главу

La mutulino ekstaras, ĉar ŝi timas, ke la knabo falos, sed la direktoro vokas admone:

– Eksidu kaj silentu, alie la hipnoto ne efikas.

Pentman  kvietigas la terurigitan mutulinon, kiu restas sur sia sidloko, daŭre sekvante la knabon per la okuloj.

La ĉevalo galopadas kaj galopadas, dum la direktoro klakadas per la vipo. Trankvile Moseo staras sur la ĉevalo, kvazaŭ liaj piedoj estus najlitaj sur la dorso de la besto. Jen li demetas sian kitelon kaj ĵetas ĝin sur la arenon, jen li demetas la pantalonon kaj la lignajn ŝuojn, kaj minuton poste la knabo ŝanĝiĝis en la plej belan rajdiston, kiun oni iam vidis en cirko. Vestita per flava orbrodita trikoto, sub kiu lia bela korpo plene sin montras, la knabo similas princon el fabelo. Liaj nigraj harbukloj flirtadas ĉirkaŭ lia kapo, kaj liaj okuloj brilas kiel neniam antaŭe. Ĉiam fiksante la rigardon antaŭ sin, li staras gracie kaj tiel oportune sur la besto, kvazaŭ li jam dum jaroj estus cirka rajdisto. Neniu povas kompreni, kiel estas eble, ke tia juna knabo, kiu neniam staris sur ĉevalo, sed nur de tempo al tempo rajdis sidante kaj sub la gardo de plenkreska servisto, tiel subite aperis kiel sperta rajdisto. Sendube io mistera sin devas kaŝi sub tio, sed neniu el la publiko povas klarigi ĝin; tamen neniu dubas pri la memeco de la knabo, ĉiuj lin konas tro bone por dubi pri tio. Ĉiam la ĉevalo rapidas ĉirkaŭe, dum la direktoro klakadas per la vipo. La mutulino rigardas la malgrandan rajdiston, kvazaŭ ŝi sonĝus; ŝi klare vidas, ke li estas ŝia Moseo, ĉar nur li havas tiajn trajtojn, tiajn harojn kaj tiajn okulojn, tamen ŝi demandas al si kiel li akiris la lertecon por tiel rajdi...

Sed la vipo klakadas kaj la ĉevalo daŭrigas sian galopadon.

Jen aperas denove la hipnotistino. Ŝi havas du brulantajn torĉojn en la manoj kaj ĵetas ilin al la knabo, kiu ekkaptas ilin kaj ekbalancas kun ili, ĝis kiam ili preskaŭ estis forbruliĝintaj. Tiam ŝi prenas fajfilon kaj ankaŭ ĵetas ĝin supren al la manoj de la knabo; li ekkaptas ĝin kaj fajfas belan melodion kaj fine ŝi ekstaras sur seĝo, alte tenas ringegon kaj la knabo saltas tra ĝin. Post ĉiu salto liaj piedoj gracie retuŝas la dorson de la ĉevalo, ili nek hezitas, nek faras unu malbonan paŝon aŭ movon. La malspritulo fine ĵetas al la knabo ŝnuron kaj li salte ludas per ĝi. Post du aŭ tri minutoj, dum la galopado iom post iom malrapidiĝas, li forĵetas la ŝnuron kaj la ĉevalo ekhaltas. Laŭtaj krioj de admiro resonas tra la cirko, Moseo desaltas de la ĉevalo, sidiĝas refoje sur la seĝo kaj la fraŭlino, tuŝante lian frunton, diras: – Vekiĝu!

Tiam ambaŭ forlasas la arenon kaj fariĝas paŭzo, dum komenciĝas laŭtega interparolado de la rigardantoj, kiuj priparolas inter si la fortecon de la hipnoto. Kelkaj dubas pri la artaj procedoj, en kiuj la knabo perdis sian propran volon kaj obeis aŭtomate al la fraŭlino, kiu hipnotigis lin; ili kredas, ke la rigardantoj sub influo de mistera imago kredis vidi la rajdantan knabon. Aliaj kontraŭe opinias, ke pupo, speco de aŭtomato staris sur la ĉevalo anstataŭ Moseo.

La leganto de tiu ĉi rakonto mem kredos, opiniante same kiel kelkaj rigardantoj de la cirko, ke mistero sin kaŝas sub ĉio, kio rilatas la strangan rajdadon, kaj li pavas: Vere io mistera sin kaŝas sub tio, sed ne estas ankoraŭ tempo forpreni la tukon, per kiu ni kaŝas tiun misteraĵon. Iom post iom en ĉi tiu libro alproksimiĝas la ĉapitro, en kiu la verkisto propravole fortiros tiun tukon kaj tiam ĉiu spertos, ke la okazo estas tre ordinara.

Kio ajn estas: Moseo estas la heroo de la tago kaj lia nomo flugas de buŝo al buŝo, kaj kiam li fine reaperas sur la areno, li estas salutata per laŭtaj krioj kaj aplaŭdoj.

Kviete, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta, li eksidas sur sia benko, kaj Rika  ĝojas, ke li revenis sen rompitaj kruroj, sed sana kiel antaŭe. Ŝi kaptas lian brakon kaj per larĝe malfermitaj okuloj, supren levita fingro kaj skuanta kapo komprenigas al li jam ne partopreni tiajn plendanĝerajn akrobataĵojn.

Moseo komprenas nenion pri la al li montritaj aplaŭdoj, kaj kiam la spicisto demandas al li, ĉu li estas laca, la knabo kviete respondas:

– Kial?

– Pro la rajdado.

– Kia rajdado?

– Vi ja rajdis!

– La fraŭlino promesis al mi, ke mi rajdu, sed mi tute ne rajdis.

Pentman  ne estas surprizita pro la respondoj de la knabo; li ja scias, ke la dorminto neniam memoras, kion li faris dum la hipnota dormo, sed almenaŭ Moseo devus esti laca post tiom da saltoj kaj saltegoj; tamen li havas eĉ ne unu malsekan haron sur la kapo.

– Kion vi faris ekster la areno? – plue demandas la spicisto.

– Ŝi kondukis min en malluman ĉambreton, kaj tie mi sidis longan tempon; krom tio mi faris tute nenion.

Pentman  pensas pri la hipnota dormo kaj ridetas. Aliaj personoj, sidantaj antaŭ kaj malantaŭ la knabo, volas kontentigi sian scivolecon pri la mistera rajdado kaj jam multaj demandoj direktiĝas al Moseo, sed li ne povas respondi ilin, ĉar ĉiuj parolas samtempe; li sekve altigas la ŝultrojn, ridetas, sed silentas, tiom pli, ĉar la paŭzo finiĝas kaj la pantomimo komenciĝas. Oni nun ludas “Arlekeno kaj Arĝentino”. La pantomimo estas akompanata de dolĉa muziko, kiu tre plaĉas al Moseo, kaj fine la vilaĝa turo sonigas la sesan horon, kaj la prezentado estas finita.

Moseo kaj la mutulino iras hejmen, ĉar ili vidis sufiĉe.

Tiun vesperon la tuta vilaĝo parolas pri la rajdado de Moseo kaj ĉiuj provas trovi la solvon de la mistero, kiu okazis en la cirko; kaj la mutulino tiun nokton sonĝas, ke refoje la knabo faras la samajn arlekenaĵojn kaj ke li rompas al ŝi ambaŭ krurojn. Kun raŭkaj ekkrioj ŝi vekiĝas, sed kiam ŝi vidas flanke de sia lito la dormantan Moseon (kies belan kapon plene lumigas la enrigardanta luno, kaj kiu trankvile kuŝas kun la tri flutoj antaŭ si), la kavetoj en ŝiaj vangoj pliprofundiĝas, kaj feliĉa ŝi reendormiĝas.

Kaj Moseo mem? Li dormas, tute ne pensante plu pri la okazintaĵo en la cirko; sed li sonĝas, ke li povas ludi sur la fluto, sur la violono, kaj ke ĉiuj admiras lian ludadon.

Kvina Ĉapitro.

Pri neĝo kaj iu, kiu vagadas en la neĝoRifuzita rifuĝejoLa izolita dometoStranga sonĝo kaj ... hundoj kaj katojStranga dumnokta muzikoLa ratkaptisto de Hameln La “ Kol-Nidrej ” de Max Bruch Violonĉelisto kaj flutistoPri multekosta muzikiloRipozo post laciga nokto.

Neĝo..., neĝo..., neĝo en la aero, kie milionoj da rulŝvebantaj neĝeroj sin interpuŝadas... Neĝo sur la domoj, sur la senfoliaj arboj, sur la kamparo kaj sur la frostiĝinta akvo en la longfosoj kaj kanaloj... Neĝo sur la vojoj... Neĝo ĉie...

Unu vasta dika tavolo griza kovras kvazaŭ unu sola vata tuko la tutan ĉirkaŭaĵon. Nur la arboj elstaras el ĝi, kaj ĉar la vento forpelis de ili iom de la falanta neĝo, la malhelaj branĉoj sin etendas ĉiuloken kvazaŭ por peti protekton kontraŭ la rigida malvarmo, kaj ili malakre konturiĝas sur la griza ĉielo.

Estas la kvina horo en la mateno. Ĉie regas granda nokta silento, nur kelkfoje interrompata de la muĝanta vento, kiu ĉirkaŭpelas la neĝerojn, ĝis kiam ili atingas siajn antaŭ ili falantajn kamaradojn malsupre sur la griza tero.