Выбрать главу

Nur unu sola homo al si liberigas vojon tra la neĝo sur la vojo al Brej . De kie li venis, neniu povus diri; kien li iras, ankaŭ neniu povus diri, eĉ li mem ne ŝajnas tion scii, ĉar de tempo al tempo, kiam la neĝeroj al li ne malhelpas, li vidas ĉirkaŭe, kvazaŭ por esplori, ĉu baldaŭ sin montras loko por rifuĝi. Kun peno liaj rigidaj kruroj portas lin pli malproksimen. Jen li ekhaltas, blovante en la malvarmajn manojn, kiujn li tuj poste remetas en la profundajn poŝojn de la longa surtuto, jen li ekmarŝas plue. Pro la neĝeroj kaj la griza ĉirkaŭaĵo ne estas eble diri, kiel li aspektas; oni nur vidas, ke li konstante sin klinadas teren por ne perdi la egalpezon, ĉar sur la dorso li portas objekton, kiu ŝajnas esti peza kaj kiu similas grandan longforman sakon.

Spiregante li iras plue sian vojon tra la griza tavolo, kiu ĉe ĉiu minuto plidikiĝas, ĉar la neĝeroj daŭradas fali kaj frapadas al li en la vizaĝon. La viro, ne vidante taŭgan lokon por ekhalti, marŝas kaj marŝadas plue. Ĉe ĉiu paŝo la ŝuoj faras profundajn truojn en la neĝo kaj ju pli longe li marŝadas, des pli multe li sentas, ke liaj fortoj fine lin forlasos. Li tamen ne perdas la kuraĝon kaj iras plue. Li pasas la preĝejon, sed tute ne rimarkas ĝin pro la falanta neĝo, preskaŭ blindiganta lin. Li nur vidas antaŭ sin sur la vojo kaj sur la iom pli mallumajn longfosojn ĉe liaj flankoj. Ankoraŭ kvarono da horo, kaj li staras sur loko, kie li devas turni sin dekstren aŭ maldekstren, ĉar tie la vojo subite trafas alian vojon, kun kiu ĝi formas grandan ĉefliteron T.

La viro rigardas dekstren kaj ekpripensas. Kiun direkton li sekvos? Li ne scias, kaj ne sciante kial, li sin turnas maldekstren. Ĉi tiu nova vojo, same kiel la ĵus forlasita, estas ambaŭflanke limigita de longfoso kaj montras la saman aspekton. Nur tie kaj tie ĉi staras malalta arbeto, arbetaĵo aŭ krado, tra kiu oni povas eniri la kamparon aŭ la herbejon transe de la longfosoj. Nenie sin montras domo. Ĉirkaŭe dum kvarono da horo li sekvas la ĵus elektitan vojon kaj jen li por la dua fojo iras maldekstren, ĉar la vojo faras rektan angulon kaj de tie plilongiĝas tiom, kiom la okuloj povas vidi. Feliĉe je kelka distanco tuj apud la vojo kaj en ĝardeneto tute ĉirkaŭita de plektobarilo, staras dometo. La viro ekmarŝas iom pli rapide, kaj enirinte la ĝardeneton, kie staras nur du nudaj neĝkovritaj pirarboj kaj kelkaj ribarbetoj, li ekhaltas antaŭ la dometo. Li klopodas enrigardi tra la du fenestroj, sed ĉio interne estas malluma. Li iras al la pordo, frapas kaj atendas. Neniu respondas la frapadon; li frapegas dufoje kaj denove atendas kaj aŭskultas. Fine li aŭdas brueton en la domo kaj malrapide la pordo malfermiĝas. Estas tre mallume post la pordo, la viro distingas tute nenion de persono, kiu retenas la pordon per unu piedo, kvazaŭ ĝi timus, ke ĝi perforte estos tute malfermata de nekonatulo, staranta eksterdome en la neĝo. En la interspaco de la pordkadro kaj la pordo aŭdiĝas la neĝentila voĉo de la loĝanto:

– Kio estas?

La vaganto respondas germane:

– Vojaĝanto, kiu perdis la vojon.

– Kion vi volas?

– Ĉu vi bonvolas diri, kie mi estas?

– Apud Warfum .

– Warfum !?

– Jes, Warfum  estas tute proksime. Iru laŭ la vojo ĉe via dekstra mano. Ĉe via maldekstra estas la vojo al Brej .

La voĉo eksilentas kaj la pordo refermiĝas. La vojaĝanto, kiu estas petonta rifuĝejon, ekkonscias, ke plua frapado por remalfermigi la pordon estos vana. Li eliras la ĝardeneton kaj daŭrigas iri al Brej . Estas al li indiferente, iri al Warfum  aŭ al Brej , ĉar li konas nek unu, nek la alian, li sekve sin donas al la hazardo kaj post duono da horo estas tre surprizita sin trovi ĉe loko, kie la vojo refoje sin dividas. Ŝajnas nun al li, ke li ĉirkaŭiris grandan kvadratan pecon da kamparo kaj post kelka tempo revenos sur la saman lokon, kie li sin trovis antaŭ unu horo kaj duono. Li tamen ne estas certa pri tio kaj esplorrigardas dekstren kaj maldekstren. Ĉe lia dekstra mano la vojo kondukas al granda farmejo, ĉirkaŭita de altaj arboj, kiuj etendas la nudajn senfoliajn branĉojn ĉielen. Tie sekve ne povas esti la vilaĝeto. Li rigardas maldekstren kaj ekrimarkas subite je sufiĉe longa distanco ion, kio ŝajnas esti preĝejo kun tureto. Tio do devas esti Brej . Estas la sama tureto, kiun li pasis antaŭ pli ol unu horo, sed kiun li tiam ne ekrimarkis pro la neĝeroj. Esperante trovi en Brej  hoteleton por ripozi, li estas ekmarŝonta tien, kiam subite trafas liajn okulojn stranga estaĵo rapide alproksimiĝanta. Ĝi similas grandan moviĝantan sonorilon. Aŭtomate ĝi alvenas per rapidaj movetadoj. La vojaĝanto, ekkonante virinon envolvitan en larĝa mantelo, tiel ke la kapo kaj la brakoj estas tute kaŝitaj, ekĝojas. Eble ŝi povas diri al li, kie li povos trovi la deziratan hoteleton en Brej  kaj irante al ŝi renkonten, li estas alparolonta ŝin, sed tre li miras, kiam la sonorilego, tute ne atendante lin, pasas kaj aŭtomate iras plue al la granda farmejo. Senbrue, sed rapide la stranga figuro, ĉe ĉiu paŝo ĵetante flanken nubeton da neĝo, daŭrigas sian vojon, eĉ ne rigardante malantaŭen kaj baldaŭ malaperas en la grizaj neĝeroj. La vojaĝanto ekintencas kuratingi la marŝantan sonorilegon por peti informojn, sed li estas multe tro laca kaj jam ne vidante la strangan figuron, li kun malĝojo iras plue sur la antaŭ li sin etendanta vojo al Brej . Li estas nun tiel laca kaj liaj piedoj estas tiel rigidaj, ke nur kun granda peno li sin trenas antaŭen. Je kelka distanco li subite ekvidas dometon antaŭ si ĉe la maldekstra flanko de la vojo. Du vicoj de malhelaj truoj en la neĝo, venantaj kurblinie de la pordo al la vojo kaj perdiĝantaj en la direkto al la farmejo, montras, ke antaŭ nelonge persono kun grandaj ŝuoj aŭ botoj forlasis tiun dometon. La vojaĝanto ekpensas, ke ili nepre devenas de viro, ĉar virino, laŭ lia opinio, ankoraŭ neniam portis tiajn grandajn ŝuojn. Estas do verŝajne, ke virino estas interne kaj ŝi sendube ne rifuzos doni al li informojn aŭ la jam tiel longe deziritan ripozejon. Eble ŝi ne ĵetfermos antaŭ lia nazo la pordon, kiel faris tiu alia kamparano. Pensante pri tio, li direktas la paŝojn al la pordo.

Antaŭ ol atingi ĝin, li ekhaltas, ĉar misteraj sonoj de du flutoj streĉas lian atenton. Ŝajnas al li, ke la sonoj venas el tiu dometo, sed li ne estas certa pri tio. Li aŭskultas atente kaj aŭdas la melodion de bela muzikaĵo. La flutistoj ludas tiel bele kaj tiel korekte, ke la viro estas surprizita en plej alta grado. Ĉiam li opiniadis, ke kamparanoj neniam sin okupas pri muziko, kaj jen tute neatendite kaj eĉ en tia frua horo de la mateno li aŭdas dueton tiel belan, ke eĉ artistoj ne povus plibeligi ĝin. Kio plej multe surprizas lin, estas, ke la du flutistoj ĝuste laŭ la sama maniero aldonas fantaziaĵojn al la melodio, kvazaŭ unu persono ludus samtempe sur du flutoj. Li aŭskultas plue, ĝis kiam la muzikistoj ĉesas ludadi. Malrapide li nun sin direktas al la pordo. Estas kvazaŭ la mistera dumnokta muziko altirus lin, kaj li jam ne povas kontraŭstari frapi al la pordo. Antaŭ ol frapi, li enrigardas tra unu el la du fenestretoj. Li vidas ĉambreton kun malmultaj mebloj. Lampeto staras sur la tablo en la mezo de la ĉambro kaj ĝia lumo disĵetas nigrajn grandajn ombrojn sur la plankon, kiu estas tute farita el kaheloj. Homojn li ne vidas, kaj tion li trovas stranga, ĉar la dometo estas laŭ lia opinio tiel malgranda, ke ĝi enhavas nur ĉi tiun unu ĉambreton. Li iras al la pordo por frapi, sed antaŭe li turnas la feran ringon, per kiu ordinare la kamparanaj dompordoj estas malfermataj. Mallaŭta grincado anoncas al li, ke la riglilo leviĝas, kaj puŝetante la pordon per la genuo, li estas kaptata de granda surprizo. Frapado estas tute superflua, la pordo subite ekmalfermiĝas. La viro deskuas de si la neĝon, kiu ĉie kovras lin, kaj prenante la longan sakon de la dorso, li mallaŭte enŝoviĝas internen kaj sen bruo refermas post si la pordon. Li staras en malluma koridoro, sed strio da lumo malsupre ĉe la muro, tri paŝoj antaŭ li, montras, kie sin trovas la pordo de la ununura ĉambro. Sciante ke neniu homo enestas, li ŝovpaŝas al la lumstrio, tuŝetas la pordon kaj trovinte ringon, turnas ĝin kaj malfermas singarde la pordon. Li enrigardas kaj samtempe varma aero venas renkonte al li. Estas do varme en tiu ĉambro kaj la varmo enlogas lin pli proksimen, tiel proksimen, ke fine li estas en la ĉambro. Starante kelkan momenton ne sciante kion fari, li senkonscie fermas la pordon kaj metinte la sakon sub la tablon, li eksidas sur seĝo kaj aŭskultas denove. La muziko tamen ne rekomenciĝas. Strange estas, ke li nenie aŭdas eĉ la plej mallaŭtan brueton. En la ĉambro eĉ ne horloĝo tiktakas, ŝajnas, kvazaŭ la morto regas en la domo. Kion li faros? Ĉu li vokos por veki personon, kiu eble dormas post tiuj duone malfermitaj pordoj transe de la tablo? Nenia signo de vivo tamen sin montras post tiuj pordoj, en kies malgranda interspaco pendas multkolora tuko, servanta kiel litkurteno. La viro eĉ ne aŭdas mallaŭtan spiradon de dormanto. La tie dorminto verŝajne jam sin levis por eliri. La vojaĝanto pensas pri la du vicoj da truoj en la neĝo, irantaj de la pordo al la vojeto kaj plue al la farmejo; eble (tiel li pensas) ili estas faritaj de iu, kiu estas dorminta post tiu litkurteno kaj eble la lito estas malplena. Metante la kubuton sur la tablon, li ripozigas la kapon sur la pugnita mano kaj ekrevas. En tiu momento kelkaj lignaĵoj sur la kameno ekkrakas kaj ekflamas; hele ili lumigas la vizaĝon de la vojaĝanto. Li estas ĉirkaŭe kvindekjara, bela viro kun kurba nazo kaj longaj griziĝantaj lipharoj. Profundaj sulkoj sur la alta frunto kaj ĉe la buŝanguloj donas melankolian esprimon al la nobla vizaĝo kaj montras klare, ke la viro ne estis sen zorgoj kaj ĉagreno en la lastaj tempoj. Li havas grizajn buklajn harojn, kiujn kovras granda artista ĉapelo, de kies rando, pendanta malsupren, fluetas sinsekve gutoj da neĝakvo sur la longan jakon, de kie ili, kune kun la fandiĝantaj neĝeroj, gutfalas klaketante sur la kahelojn de la planko. Tiu klaketado tamen ne malhelpas al li enprofundiĝi en pensojn. La nigraj okuloj, ombrigitaj de grizaj brovegoj, post momento fermiĝas kaj la meditado de la viro iom post iom ŝanĝiĝas en profundan dormon. Dormante li sonĝas: