Li sin trovas en granda hele lumigita salono plena je rigardantoj, antaŭ kiuj li devas ludi. Li ja estas artisto, kies famo disflugis tra la tuta mondo.
Li ludas. Majstre li manuzas la arĉon kaj la belaj tonoj de lia instrumento ravas ĉiujn aŭskultantojn ĝisplore. Post la ludado li ekhavas girlandon el belaj floroj kaj denove li devas ludi. Li estas ekkomencanta, sed io neatendita malebligas al li ludi plue. El iu loko, li ne scias kie, subite eksonas dolĉa muziko de du flutistoj. Ĉiuj ĉeestantoj kun miro rigardas ĉiuloken; la flutistoj tamen estas nevideblaj, sed ili daŭrigas la ludadon, jen duope, jen unuope. Rave ili ludas la Valpurgis nokton el Faŭst , tiel rave, ke la aŭskultantaro jam ne atentas pri la violonĉelisto, kaj la violonĉelisto mem mallevas la manon, lasas fali la arĉon kaj ankaŭ aŭskultas...
Intertempe io stranga okazas je la girlando, kiun li pendigis sur la dorso de sia seĝo. Estas, kvazaŭ ĝiaj koloroj aliiĝus kaj kvazaŭ mistera forto enblovus vivon en ĝin. Ĝi aŭdigas mallaŭtan krion, similantan al miaŭado de kato kaj tuj poste ĝi desaltas de la seĝdorso sur la plankon, kie ĝi prenas la formon de vera kato, kaj dum la flutistoj ludas plue kaj neniu en la salono jam atentas lin, la violonĉeliston, la besto miaŭadas pli laŭte kaj eksaltas sur lian ŝultron...
Kun ekkrio li vekiĝas... La salono malaperis, sed ne la kato, ĉar efektive ĝi staras sur lia ŝultro kaj ŝovas sian tutan korpon laŭ lia vango por karesi lin.
La flutoj eksilentis, kaj nenio aŭdiĝas en la ĉambreto krom la kontenta murmurado de la kvarpiedulo.
Katoj estas karakterhavaj bestoj, pli karakterhavaj ol ni pensas.
Ordinare malmultaj homoj opinias, ke valoras la penon studadi la karakteron de katoj kaj sen plua pripensado juĝas ilin falsaj bestoj, tute aliaj ol hundoj, kiujn ili rigardas kiel sincerajn kaj bonajn amikojn de la homoj. Fakte tamen la kato estas estiminda besto pro la firmeco de karaktero.
Estas klare kaj nature, ke ambiciaj homoj ne amas katojn, sed des pli la humilajn hundojn, kiuj sen kontraŭstaro sin submetas sub ilia volo kaj ambicio. Estas konate, ke la ambicia franca reĝo Henriko la tria malamis la katojn kaj ekzilis ilin de sia kortego, dum li ĉiam estis akompanata de belaj humilaj hundoj. Nur malmultaj ambiciuloj amis katojn kaj unu el ili estis la fama kardinalo Richelieu . Ĉi tiu tamen ne nur estis ambicia, sed ankaŭ homo de fortika karaktero, same kiel liaj miaŭantaj amikoj.
Oni eraras tamen opiniante, ke katoj estas indiferentaj pri homa amikeco. Hundoj estas, kiel ni jam diris, humilaj kaj ĉiam sin submetas al la volo de siaj mastroj, kies sklavoj ili estas. Per tio ili montras malsincerecon kaj malfirmecon de karaktero.
La katoj kontraŭe iras nur siajn proprajn vojojn kaj rifuzante ĉiun laboron, nur agas laŭ sia plaĉo kaj oni konas nur tre malmultajn ekzemplojn, kiuj instruas al ni, ke ilia karaktero povas esti facile regata de la homa volo. Ĉiuj hundoj lernas artaĵojn, vole-nevole ili reportas al sia mastro forĵetitajn bastonojn, ili prezentas al li la antaŭan piedon kaj obeas ĉiujn ordonojn, kiujn la mastro konigas, ĉu buŝe, ĉu geste. Tion neniam faras la katoj. Ili agas nur propraplaĉe kaj montras amikecon nur al personoj, elektitaj de si mem. Instinkte la katoj konas siajn amikojn kaj malamikojn inter la homoj. Kelkfoje ili saltas sur la genuon de persono, kiun ili neniam antaŭe vidis kaj montras al ĝi per tio sian amikecon. Sammaniere agis la kato, kiam ĝi saltis sur la ŝultron de la sonĝanta fremdulo. El amikeco al li, ĝi karesas per la tuta korpo la vangon de la vekiĝinta fremdulo kaj malrapide kaj singarde irante de lia ŝultro, ĝi eksidas plenfide sur lia genuo, ĉiam kontente murmurante kaj rigardante lin per la grandaj rondaj okuloj, kvazaŭ por peti reciprokan amikecon kaj karesadon.
La besto juĝis prave, vidante en la fremda viro novan amikon, ĉar li karesas ĝin ridetante. La fremdulo pripensas pri la stranga sonĝo, pri la mistera muziko kaj rigardas ĉirkaŭe.
La flamo en la kameno disĵetas ne nur agrablan varmon en la ĉambro, sed samtempe heligas ĝin sufiĉe, por ke li povu distingi ĉiujn objektojn. Ĉie regas trankvilo kaj paco, sed estas al li enigmo, ke en la ĉambro, kaj eble en la tuta domo malestas loĝantoj, kaj ke ili eliris ne ŝlosinte la pordon. Por kiu do brulas tiu fajro sub la kamenkapuĉo? Eble la elirintoj revenos baldaŭ?... Kiu loĝas en ĉi tiu izolita, sed agrabla dometo? Jen demandoj, kiujn la fremdulo ne povas respondi.
Li ekstaras, elrigardas eksteren tra la fenestretoj kaj vidas nur neĝon, nur unu blankan vastan dikan tavolon, kiu kiel unu sola ondiĝanta blanka tuko kovras la kamparon, la longfosojn kaj vojojn. Liaj vestoj estas jam sekaj, la varma kamena fajro sekigis ilin, nur sur la kaheloj montriĝas kvazaŭ lageto da neĝakvo ĉe la seĝo, sur kiu li sidis dum sia dormado, malgranda lageto, dissendanta du aŭ tri mallarĝajn serpentumantajn striojn sur la ruĝaj kaheloj. Al li estas nun varme kaj li ne sentas plu la rigidecon en la kruroj. Li sentas, ke la dika surtuto lin ĝenas kaj estas demetonta ĝin, kiam subite ree la sonoj de tiuj samaj flutoj ekaŭdiĝas. Ŝajnas al li, ke ili venas el la subtegmentejo de la domo, kaj malferminte la pordon de la ĉambro, li ekstaras en la pordokadro por aŭskulti. Li pravis, ie sur la subtegmentejo estas la misteraj flutistoj; jen unu, jen ambaŭ ludas. En tiu ĉi momento bela dueto sonas de supre kaj tuj poste unu flutisto majstre ludas la “ Ave Maria ”. La fremdulo estas ravita, sed vane li streĉas la okulojn, la flutistoj estas kaj restas nevideblaj kaj ŝajnas sin kaŝi tie supre kiel koboldoj el fabelaro.