Ni konas la rakonton pri la ratkaptisto de Hameln , kiu allogis al si ne nur la ratojn, sed eĉ ĉiujn infanojn el Hameln kaj malaperis kun ili en monton. Kial la fremdulo, kiu estas artisto, ne povus allogi al si la kaŝitajn flutistojn? Li demetas la surtuton, kaptas la longan sakon de sub la tablo, eltiras nigran strangforman skatolon, en kiu kuŝas brilanta violonĉelo. Li eksidas, starigas la muzikilon inter la kruroj, kaj dum la kato rigardas lin scivole de malproksime, li prenas la arĉon, atendas momenton kaj kiam la flutistoj finis sian muzikaĵon, la violonĉelisto ekludas la saman melodion. Ravige la sonoj de la unua parto triladas tra la ĉambro kaj supreniras al la subtegmentejo, kie nun regas subita silentego. La “ Ave Maria ” finiĝis, sed ĝin sekvas tuj la bela “ Kol-Nidrej ” de Max Bruch . Antaŭ ol ĉi tiu muzikaĵo finiĝis, aŭdiĝas supre mallaŭtaj paŝoj. La koboldoj venas, la sonoj de la violonĉelo allogis ilin malsupren kaj apenaŭ la lastaj triladoj formortis, kiam ekaperas en la kadro de la malfermita pordo la figuro de mirinde bela knabo. Li estas ĉemize vestita. Li ekhaltas sur la sojlo, rigardante la ludinton per grandaj nigraj surprizitaj okuloj kaj kun malfermita buŝo.
La fremdulo rigardas lin kaj lin frapas la beleco de la knabo. Longaj nigraj harbukloj serpentumiĝas ĉirkaŭ lia kapo. Li staras tie kiel kerubo, kaj ĉar li ŝajne ne kuraĝas alproksimiĝi, li restas staranta, rigardante jen la muzikilon, jen la artiston, kiu siaflanke sen interrompo fiksas la rigardojn sur la nudpieda, ĉemize vestita knabo.
Fine la viro ekrompas la silenton kaj ekparolas germane, tiel ke la knabo komprenas lin, ĉar la dialekto en la norda parto de Groningen kaj la germana lingvo tre similas unu la alian:
– Ĉu vi estas la koboldo, kiu ludis tiel bele sur la fluto tie supre?
– Jes, mi ludis.
– Jam tiel frue en la mateno?
– Mi kuŝis sendorma en mia lito kaj ludis; tion mi faras ofte.
– Kial vi ne alproksimiĝas?
La knabo ne respondas; li tremetas pro malvarmo, ĉar li staras en la aertrablovo, iranta de la varma ĉambro en la koridoron.
– Ĉu al vi estas malvarme?
– Miaj vestoj estas supre.
– Almetu ilin, kaj revenu por varmiĝi.
La knabo ne timas, sed li estas surprizita. Li pensas: Kiu do estas tiu fremda sinjoro?... Kiel li venis kaj kion li volas?
Li tamen ne elparolas tiujn demandojn, sed post kiam li sin vestis, li aliras al la fremda sinjoro kaj diras:
– Mia patrino ne estas hejme.
– Kaj via patro?
– Mi ne havas patron.
– Ĉu li mortis?
– Mi neniam havis patron; mi havas nur patrinon.
Tiu stranga respondo kredigus al la fremdulo, ke la knabo estas idiota, sed liaj okuloj esprimas la malon, kaj li diras:
– Eble li mortis antaŭ via naskiĝo?
– Mi ne scias; li alportis min ĉi tien en kesteto, kaj neniam li revenis.
Jen dua respondo ankoraŭ pli stranga ol la unua, sed la okuloj de la knabo montras klare, ke li estas nek idiotulo nek simplulo kaj la fremda sinjoro ekpensas, ke li ne bone komprenis la respondon de la knabo, kaj metante la manon sur lian bukloriĉan kapon, li demandas plue:
– Kiel vi nomiĝas?
– Moseo.
– Kaj kiel estas via familia nomo?
Moseo pripensas kaj tiam respondas:
– Landman , ĉar mia patrino sin nomas Landman .
La fremdulo kredas, ke li trovis la solvon de la mistero, ekpensante ke la knabo estas bastardo, kies patro restis nekonata, kaj kompatante lin, li ekkaptas lian manon kaj sidiginte lin sur sian genuon tuj apud la violonĉelo, li demandas:
– Kiom da jaroj vi havas?
– La kesteto estis portata ĉi tien en 1896 a ; mi estis tiam tre juna infaneto.
– Kie estas nun via patrino?
– Ĉe Klomp .
– Ĉe kiu?
– Ĉe Klomp .
– Kiu estas Klomp ?
– Farmisto de la tiea farmejo –. Dirante tion, Moseo fingre montras en la direkton, kie malaperis la marŝanta sonorilego.
– Kion ŝi faras tie?
– Ŝi laboras kaj melkas la bovinojn, kaj poste ŝi faras komisiojn.
– Kaj vi mem?... Ĉu vi ne laboras ĉe Klomp ?
– Mi vizitas ĉiutage la lernejon en Brej , nur ne sabate kaj dimanĉe, ĉar tiujn tagojn la lernejo estas fermita..., kaj vespere dufoje en la semajno mi iras al la lernejestro por lerni muzikon.
– Kian muzikon?
– Li instruas al mi notojn kaj ludi sur la preĝeja orgeno.
– Ho, sur orgeno?... Vi do ne lernas ĉe li ludi sur la fluto?
– Ne, tion mi lernis per mi mem.
– Sed kiu instruis al vi la muzikaĵojn, kiujn vi ĵus ludis?
– Mi aŭdis ilin dum la kermeso tiun someron; la granda orgeno de la karuselo ludis ilin, kaj nun mi konas ilin memore.
– Mi scias, kies filo vi estas, Moseo –, subite diras la viro.
– Ĉu vi scias?
– Jes, vi estas kiel mi, filo de Orfeo.
La knabo rigardas la fremdulon surprizite; pri Orfeo li neniam aŭdis, kaj li demandas:
– Kie do estas Orfeo? ... kaj kiu li estas?
– Ho, li estas fama kantisto de Grekujo kaj en li la mitologio unuigas ĉiujn fortojn de la poezio de Apolono aŭ de la riverdio Oiagruso kaj la muzo Kaliope . Per la forto de siaj kanto kaj liuto li malsovaĝigis la plej sovaĝajn bestojn kaj allogis al si arbojn kaj ŝtonojn.
Moseo aŭskultas kun streĉita atento, sed liaj surprizitaj okuloj klare diras:
– Pri tio mi komprenas nenion –, kaj la fremdulo demandas:
– Ĉu vi ne komprenas min?
– Ne, sinjoro.
– Nu, mia bubo, eble mi klarigos tion al vi poste, sed jam nun mi povas diri, ke en vi sin kaŝas artisto. Juna knabo, kiu tiel bone kaj korekte fajfludas tiujn muzikaĵojn, nepre povas fariĝi granda muzikisto. Sed diru, kiu fajfis kun vi?
– Mi fajfis sola.
– Sola!?... Mi aŭdis tamen du fajfilojn.
– Mi ludis sur ambaŭ kune; sed mi neniam plu volas ludi sur ili.
– Kial?
La knabo silentas momenton, tiam rigardante al la violonĉelo kaj dolĉe tuŝante la kordojn, li diras:
– Mi ne amas plu la flutojn.
– Kial?
– Post kiam mi aŭdis la muzikon de ĉi tiu violonego, mi konscias, ke mi fajfludas malbele.
– Tio estas violonĉelo... Ĉu vi neniam aŭdis tian instrumenton?
– Mi aŭdis nur la blindan Petron, ludantan sur sia violono, sed li ne ludas bele; la sonoj de tiu ĉi granda violono estas multe pli belaj.
– Do, vi ĝin amas?
– Ho jes; ĝi estas ankoraŭ pli bela ol la orgeno en la karuselo kaj eĉ pli bela ol tiu de la preĝejo en Brej .
Refoje la knabo eksilentas momenton; li rigardas avide al la violonĉelo, fine li diras:
– Jam longe mi lernas ludi sur la orgeno de la preĝejo; la instruisto de la lernejo instruis tion al mi, sed ... mi ankaŭ ne volas plu ludi sur la orgeno...
– Kion do vi volas?
– Ludi sur tia violonĉelo..., eble la instruisto de Brej povos instrui min; mi lin petos.
– Povas tamen esti, ke vi ne povos lerni tion.
– Ho jes, mi povos, se mi nur havus ĝin kaj se nur iu min instruus.
– Sed mi kredas, ke la instruisto ne posedas violonĉelon.
– Mia patrino aĉetos unu por mi..., kiom ĝi kostas?
– Tio dependas de la kvalito, unuj estas multekostaj, aliaj ne.
Moseo jam fariĝis intima kun la fremdulo kaj ne sciante, ke li estas iom maldiskreta, li demandas:
– Kiom kostis la via?