La violonĉelisto ridetas; li respondas:
– Mia instrumento kostis dek mil rublojn.
– Kiom estas unu rublo?
– Ĉirkaŭe du guldenoj kaj duono.
La grandaj okuloj de Moseo fariĝas ankoraŭ pli grandaj; li iam aŭdis, ke la farmisto Klomp , kiu estas riĉulo, pagis dek mil guldenojn por la rekonstruado de sia farmejo; tiu ĉi violonĉelo sekve kostis pli ol du tiaj novaj farmodomoj. Li kredas, ke la fremdulo mokis lin kaj la esprimo de liaj grandaj okuloj klare montras lian pensadon.
– Vi ne kredas tion? – demandas la fremdulo.
– Vi mokis min, tia ligna muzikilo ja neeble povas valori tiom ... la tuta farmodomo de Klomp ne kostis tiel multe.
– Estas kompreneble, mia bubo, ke vi ne kredas al mi, spite tion mi ne ŝercas. Sed ne ĉiuj violonĉeloj kostas tiom da mono, kiom la mia. Vi povos aĉeti uzeblan instrumenton por cent guldenoj.
– Cent guldenoj!?... Ho, mia patrino konsentos pagi tion.
– Ĉu vi pensas, ke ŝi konsentos?
– Jes, ŝi konsentas ĉiam en ĉio, kion mi petas.
– Ĉu via patrino ankaŭ amas muzikon?
– Ŝi estas muta..., surdemuta, ŝi eĉ ne povas paroli kun ĉiuj homoj, sed min ŝi bone komprenas.
La vizaĝo de la fremdulo esprimas koran kompaton. Longe li fiksas la okulojn sur Moseon kaj ludante kun liaj bukloj, li enprofundiĝas en pensojn. Subite stranga kaprico lin ekkaptas kaj ekstarante li demandas:
– Ĉu via patrino konsentos, ke mi vin instruos?
– Vi!!?
La knabo laŭte eligas tiun unu vorton, la demando surprizas lin.
– Jes, mi..., ĉu ŝi konsentus?
– Ho jes, sinjoro.
– Kiam ŝi rehejmiĝos?
– Je la dekdua kaj kvarono.
– Bone; mi atendos ŝian revenon. Se vere ŝi konsentos, tiam mi iros al la farmisto, ĉe kiu ŝi laboras, por priparoli mian intencon, li...
Moseo interrompas lin:
– Ne iru al Klomp , sinjoro; Klomp ne amas min, nek mian patrinon, mi petas: iru al la orgenisto aŭ al la pastro en Brej .
– Bone, mi iros tien.
La artisto remetas sian instrumenton en la ujon, kiun li starigas en angulo de la ĉambro; tiam li rigardas eksteren por vidi, ĉu jam ektagiĝas. La lampeto brulas ankoraŭ, sed ĝia lumo estas kiel varmega najlo, kiu ne dissendas plu lumon. Jam estas tiel lume en la dometo, ke lampo estas superflua. Moseo ĝin blove estingas, metas kelkajn torferojn en la kamenan fajron kaj pretigas sian matenmanĝon. La fremdulo intertempe sidas ĉe la tablo, li etendas la krurojn al la ekbrulantaj torferoj, metas la kubuton sur la tablon kaj apogante la kapon sur la mano, li fermas la okulojn, sin donas al meditado kaj iom post iom endormiĝas.
Sesa Ĉapitro.
Pri pastro verkanta predikaĵon kaj per kio li estas interrompataLetero de nekonatulo Kovács La rompiĝanta tasetoPri terura malsanoKial artisto ne plu ludas antaŭ la publiko kaj kiel li venis en Brej Pri tio, kion Kovács intencas fari kun la trovito.
Estas sabato kaj la tria horo en la posttagmezo. La pastro de la domareto Brej sidas en sia antaŭĉambro verkante sian predikaĵon por la venonta dimanĉo. Pro sia miopeco li sidas en kurba sintenado antaŭ la skribotablo kaj diligente laboras. Sian longan pipon el argilo, kies bruniĝinta kapo ripozas sur ĵurnalo meze de la tablo, li firmtenas per la dentoj, kaj ĉe ĉiu elblovo de fumo la antaŭstaranta suba makzelo sin movas supren. Tiel li skribis jam pli ol unu horon kaj estas skribonta ankoraŭ longan tempon, se nenio interrompos lian skribadon. Ordinare neniu interrompas lin, kiam li verkas la predikaĵon, ĉar nur pro urĝaj aferoj la servistino havas permeson ĝeni lin.
Ekstere ĉio estas silenta kaj kvieta. Jam ne neĝas; la ĉielo estas klara kaj la vetero agrabla, kvankam malvarma.
Sur la longfoso laŭlonge de la makadama vojo kelkaj knaboj forbalais la neĝon de la frostiĝinta akvo kaj nun glitiras. Jam pli ol centfoje ili pasis kaj repasis la mortintejon antaŭ la pastra domo, sed la pastro ne vidas ilin; li estas tro miopa. Krom tio la glitirado de la knaboj ne interesas lin, li atentas nur la predikaĵon, kiun li devos legi voĉe la postan tagon, ĉar en la preĝejo li ĉiam voĉlegas la predikaĵon, skribitan kun dikaj literoj en maldika kajero. Ĉiun semajnon li plenskribas unu el tiaj kajeretoj, kaj zorge kolektante ilin, li jam posedas grandan aron.
Estas varme en la ĉambro. Gratante la plumo sin movas sur la papero. De tempo al tempo la pastro ekhaltas por rapide tralegi la jam plenskribitajn folietojn sed senlace li ĉiam ree komencas skribi; dume li ne ĉesas fumadi kaj preskaŭ regule la malsupra makzelo moviĝas supren kaj malsupren, pelante antaŭ si malgrandajn nubetojn da tabaka fumo.
La pastro skribas:
Kaj la akvo revenis kaj kovris la ĉarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili eĉ unu. Sed la Israelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre. Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Israelidojn el la mano de la Egiptoj, kaj la Israelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro. Kaj la Israelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo...
Subite mallaŭta frapo aŭdiĝas. Iu frapis la pordon, sed ŝajne li frapis kun timo, ĉar la pastro verkas je sia predikaĵo. Li ne aŭdas la frapon kaj li skribas plue:
ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la...
Refoje frapo aŭdiĝas, sed pli laŭte, tiel laŭte, ke ĝi trafas la orelojn de la skribanto. Li sulkigas la frunton, la dikaj brovoj preskaŭ sin tuŝas reciproke kaj la buŝo ellasas la pipon, ĉar la pastro devas turni la kapon por rigardi al la pordo, kie iu lin interrompas.
Tria frapo.
– Eniru!
Li estas obeata; la pordo malfermiĝas kaj la kapo kaj unu ŝultro de la servistino timeme montriĝas en la ĉambro.
– Kio estas? – la pastro demandas.
– Moseo.
– Kion li deziras?
– Li venas kun komisio de fremda sinjoro.
La pastro metas la pipon sur la tablon kaj diras kun surprizo:
– De fremda sinjoro?... Nu, enirigu la knabon.
La ŝultro kaj la kapo retiriĝas kaj anstataŭe aperas Moseo. Li ekhaltas, fermas la pordon post si kaj atendas.
– Nu, Moseo, nur venu; kio estas?
Moseo alproksimiĝas al la pastro. En unu mano li tenas la ĉapon, sub kiu ordinare estas premkaŝitaj la harbukloj, kiuj nun libere pendas sur liaj frunto kaj oreloj; en la alia mano li tenas letereton.
– Bonan tagon, pastro; fremda sinjoro ordonis al mi enmanigi al vi ĉi tiun letereton.
– Ĉu li atendas mian respondon?
– Jes, pastro.
La pastro ekprenas la letereton el la koverto, legas la enhavon kaj rigardas fikse al Moseo.
– Kie estas tiu sinjoro?
– Ĉe ni, pastro.
– En la domo de via patrino?
– Jes, pastro.
– Kiam li venis tien?
– Hodiaŭ nokte, mi kredas, ĉar hieraŭ vespere, kiam mi enlitiĝis, li ne estis ankoraŭ veninta.
Tiu respondo surprizas la pastron supermezure.
– Tion mi ne komprenas, Moseo.
– Nek mi, pastro. Hodiaŭ matene jam tre frue mi kuŝis maldorme en mia lito sur la subtegmentejo, ĉar jam kelkajn monatojn mi dormas tie. Mia patrino estis vekinta min, kiam ŝi vestiĝis por iri al la farmodomo; ŝi ĉiam vekas min per la bruo, kiun ŝi kutime faras. Mi ne povis reekdormiĝi kaj fajfludis. Subite mi ekaŭdis sub mi en la ĉambro strangan belegan muzikon, tiel belegan, kian mi neniam aŭdis antaŭe. Mi komence ektimis, ne sciante, kio tio estas, sed la muziko estis tiel belega, ke larmoj envenis al mi en la okulojn... Fine mi ne plu timis kaj leviĝis por vidi, kiu ludas, kaj venante en la koridoron, mi ekvidis en la ĉambro fremdan sinjoron, kiu ludis sur granda staranta violono... La letereto estas de tiu sinjoro.