– Sed tio estas tre stranga... Kiel li eniris? Via patrino do lasis la pordon nefermita?
– Jes, ŝi ja devas tion, alie mi ne povus eliri, sed tio ne estas grava, ŝtelistoj neniam eniris, nek malbonfarantoj.
– Tiu fremdulo tamen eniris.
– Jes, sed ne por ŝteli..., li nur ludis.
– Sed kial li faris tion?... Kion li diris al vi, kiam vi venis en la ĉambron?
– Ho, li estis tre amika... Li ne parolas holande, nek laŭ nia dialekto.
– Ĉu vi do povis lin kompreni?
– Jes, ĉar li parolas kiel la vojaĝantaj muzikistoj.
– Ĉu li estas germano?
– Mi ne scias..., ne demandis pri tio.
– Sed, li ne diris al vi kial li venis?
– Tion mi ankaŭ ne demandis; li diris, ke li volus paroli pri mi al Klomp , sed mi lin petis, ke li prefere parolu kun la lernejestro aŭ kun vi; kaj tial li skribis tiun letereton.
– Bone, Moseo, estas tre saĝe, ke vi petis lin sin turni al mi; diru al li, ke mi petas lin al mi ĉi tiun posttagmezon je la sesa horo.
La pastro rigardas momenton antaŭ sin; tiam li prenas la pipon, elblovas kelkajn dikajn tabaknubojn kaj meditas; fine li diras:
– Ĉu li ne informiĝis pri vi?
– Jes; li demandis pri mia nomo, pri mia aĝo kaj cetere; tiam li diris, ke li scias, kies filo mi estas.
– Ĉu li diris tion!!?
– Jes, li diris, ke mia patro estas dresisto de sovaĝaj bestoj.
– Kaj kie estas nun via patro?
– En Grekujo.
– En Grekujo!!?
La miopaj okuloj de la bonkora pastro pligrandiĝis, kiam li ekaŭdis, ke la patro de Moseo estas dresisto de sovaĝaj bestoj, sed eksciante, ke tiu dresisto loĝas en Grekujo, li ne kredas al siaj oreloj.
– En Grekujo? – li rediras.
– Jes, tion la fremdulo rakontis al mi.
– Sed, ĉu vi bone lin komprenis, Moseo?
– Mi kredas, ke jes; sed li diris ankaŭ, ke mia patro estas la lia.
– Jen la afero fariĝas pli stranga ankoraŭ... Ĉu la fremdulo estas tiel juna?
– Ho ne, li jam havas griziĝantajn harojn kaj longajn lipharojn.
– Kaj li parolas germane?... Vi nepre ne bone komprenis liajn parolojn, Moseo, li ja neeble povas esti via frato...
La pastro estas parolonta plue, sed eksilentas, rigardante al la letero, kies subskribon li refoje legas.
– Rikardo Kovács – li flustras; tiam meditante li rigardas antaŭ sin. Post momento li diras plue, kvazaŭ al si mem:
– Kie mi antaŭe legis tiun nomon?... Mi legis pri fama violonĉelisto, kiu tiel sin nomis, sed li ne estis Greko, sed Bohemo... Nu, li ja mem klarigos al mi tiun enigmon, ĉar enigmo ĉi tio ĉio estas –, tiam sin turnante al la knabo, li diris:
– Aŭskultu, Moseo; reiru al tiu fremda sinjoro kaj diru, ke mi akceptas lin ĉe mi kun plezuro, eĉ antaŭ la sesa horo.
Moseo iras al la pordo kaj estas elironta la ĉambron, sed li hezitas.
– Pastro –, li diras, – la sinjoro diris, ke li intencas instrui al mi ludi sur la violonĉelo kaj li volas paroli pri tio al vi, ĉu vi...
– Ho, li vere intencas? Nu Moseo, ni vidos.
La knabo foriras kaj la pastro restas sola. Li refoje sin klinas super la kajero por skribi. Li legas la laste skribitajn liniojn por daŭrigi la predikaĵon kaj li pripensas; tiam li skribas kelkajn vortojn, sed ekhaltas, trastrekas ilin kaj denove pripensas, rigardante fikse antaŭ sin al la muro, kvazaŭ por legi tie, kion li devas skribi. La muro tamen ne helpas al li, ĉar vane li serĉas la skribotan daŭrigon de la predikaĵo. Sinsekve li pensas pri ĝi kaj pri la fremdulo, kiu eble ĵetos lumon sur la misteran naskiĝon de Moseo. Li ekkaptas sian pipon kaj elblovas dikajn nubojn, dum la granda malsupra makzelo regule moviĝas supren kaj malsupren, sed ankaŭ la fumado ne helpas al li trovi la taŭgan daŭrigon, ĉar liaj pensoj pri tio kaj pri la fremdulo intermiksiĝas tiagrade, ke estas neeble al li fini la predikaĵon. Kunpremante la lipojn kaj sulkigante la frunton, li fine metas la plumon sur la tablon, ekstaras kaj dum tabaknubo post tabaknubo eliras lian buŝon, li promenadas tien kaj reen en la ĉambro.
– Rikardo Kovács –, li diras al si mem. – Mi legis pri li, li sen ia dubo estas la violonĉelisto, kies famo antaŭ kelkaj jaroj disflugis la mondon. Sed kion li volas tie ĉi ĉe la mutulino? Ĉu li vere scias, kiu estas la patro de la trovito? Kial li venis tiel neatendite en la mezo de la nokto en la domon de Rika ? Ĉu li estas eble la patro de Moseo?... Nu, mi ja baldaŭ ekscios tion.
Nubo post nubo refoje eliras el inter la lipoj de la pastro, neniam antaŭe li tiel fumis. Subite li ekpensas pri sia tasko, la nefinita predikaĵo, sed li konscias, ke nun li neeble povas finverki ĝin; la fremdulo vole-nevole flanken puŝas la ideojn verkotajn, kaj ĉar li nepre devas prediki morgaŭ, li aliras al librokesto kaj elprenas plenmanon da malnovaj predikaĵoj. Serĉante inter ili, li trovas unu, kiun li voĉlegis unu dimanĉon antaŭ tre longa tempo.
– Nu –, li diras al si mem, – miaj aŭskultantoj ja ne memoros, ke ili jam unu fojon aŭdis tiun ĉi predikaĵon, ĝi servos morgaŭ; la nefinitan mi povos uzi post semajno.
Estas nun la kvina horo, kaj ĉar la fremdulo eble ne forrestos longan tempon, la pastro rigardas ĉirkaŭe por ekzameni, ĉu ĉio en la ĉambro estas sufiĉe deca por akcepti vizitanton. Li metas la kajeron en la librokeston, kaj malfermante la pordon de la ĉambro, li vokas al si la servistinon kaj ordonas, ke ŝi pretigu teon por du personoj.
Alia horo pasas kaj obtuza krakado eksterdome en la neĝo anoncas, ke persono alproksimiĝas al la antaŭa pordo.
– Estas li –, diras la pastro, kaj rigardante tra la fenestro, li vidas, ke sinjoro ĵus suriris la solan ŝtupon de la doma peroneto.
En holandaj urboj kaj urbetoj ĉiu domo, kiel ajn malgranda ĝi estas, posedas sian sonorilon kaj leterujon je la antaŭa pordo. Tute kontraŭe al tio, la domoj en vilaĝetoj kaj sekve ankaŭ en Brej , malhavas ilin ambaŭ. Leterportisto kutime ŝovas la alportatajn leterojn kaj ĵurnalojn sub la pordon en la koridoron, se la pordo estas ŝlosita, aŭ malfermante ĝin, se ĝi ne estas ŝlosita, li vokas laŭte: – Leteron! – aŭ: – Ĵurnalon! –, kaj ĵetinte la leteron aŭ la ĵurnalon en la koridoron, li refermas la pordon kaj foriras, tute ne atendante, ĝis la loĝanto venas por ekpreni la ĵetitan objekton.
Personoj, kiuj volas viziti loĝanton de Brej , sen ceremonio malfermas la pordon, eniras ne nur la koridoron, sed eĉ la ĉambron kaj salutinte, eksidas ne invitite, kvazaŭ ili estas la mastro mem. Ĉar reciproke ĉiuj loĝantoj tie agas laŭ tiu sama maniero, neniu estas ofendita aŭ surprizita pri tiu agmaniero, kiu apartenas al la moroj de la vilaĝetoj.
Okazas kelkfoje, ke urbanoj, kiuj ne scias pri tiu kutimo, restas starantaj antaŭ la pordo de vizitota Brej ano, atendante vane, ke la loĝanto venos por malfermi al li, ĉar ordinare oni ne malfermas, se oni okaze ne rimarkis lin venantan, aŭ atendantan sur la peroneto de la domo.
La pordo de la pastrejo de Brej ne deflankiĝas de la kutimo pri la malesto de sonorilo, kaj neniam la bona viro pensis pri tio, havigi unu al sia dompordo. Spite tion, neniam vizitanto ankoraŭ atendis sur lia peroneto, por ke unu el la domloĝantoj malfermu al li, ĉar ĉiam la servistino aŭ la mastrumistino, kiuj laboras en la kuirejo, ekvidas jam de malproksime, ke iu venas por viziti la pastron, kaj se okaze ili ne rimarkus lin, tiam la pastro mem aŭdas, ke iu estas venanta kaj tiamaniere la pordo ĉiam malfermiĝas kvazaŭ per si mem por inviti la venanton eniri.