Выбрать главу

La pastro, aŭdante la krakadon de la ŝuoj en la frostita neĝo, tuj rapidas por saluti la fremdulon.

– Sinjoro Kovács ? – li demandas.

– Por servi al vi..., ĉu mi havas la honoron paroli kun la pastro de ĉi tiu domareto?

Kovács  diras tiujn vortojn germane kaj la pastro respondas samlingve:

– Vi ne eraras, sinjoro, ... estu la bonvenanto kaj bonvolu eniri –, kaj li montras la malfermitan pordon de la antaŭa ĉambro. La fremdulo plenumas la deziron de la pastro kaj ambaŭ eniras.

– Demetu vian surtuton, sinjoro –, diras la pastro, – ĉar estas varme en la ĉambro, kaj mi esperas, ke vi faros al mi la plezuron esti mia gasto dum kelke da horoj, ĉar mi opinias, ke ni havos multon por interparoli.

Minuton poste la du viroj sidas oportune ĉe la varma forno.

– Mi timis veni al vi en maloportuna horo –, diras la fremdulo, – sed post via afabla invito mia timo tute malaperis, kaj kun danko mi jam nun venas ĉi tien... Vi sendube miris, ricevante mian leteron, tiom pli, ĉar mia nomo estas al vi nekonata.

– Ne tiom nekonata, kiom vi eble pensas, almenaŭ, se vi estas tiu sama Kovács , pri kiu mi legis.

– Ĉu vi legis pri unu Kovács ?

– Jes, pri artisto portanta tiun nomon, kaj kies famo kiel violonĉelisto ĝis nia provinco disvastiĝis. Legante vian subskribon, mi jam ne dubis kaj tuj supozis, ke vi kaj tiu artisto estas la sama persono.

Melankolia rideto glitas sur la vizaĝo de la fremdulo, kaj post kiam li silentis momenton, li diras:

– Vi supozis prave; mi estas tiu Kovács .

Refoje li eksilentas kaj kvazaŭ ekmeditante pri io malĝoja, li fikse rigardas la fornon, dum lia vizaĝo esprimas la antaŭan melankoliecon.

La servistino nun enportas la teon, kaj dum ŝi metas la pladon sur la tablon kaj aranĝas la tasojn, la sukerujon kaj la kuleretojn, la pastro, sulkigante la frunton, streĉas la okulojn por ekzameni la eksteraĵon de la artisto kaj spite al sia miopeco ekvidas, ke la vizitanto havas simpatiindan vizaĝon, kiu tre kontentigas lin.

Post kiam la servistino forlasis la ĉambron, regas tie ankoraŭ mallongan tempon la sama antaŭa silentado, kiun fine Kovács  interrompas, dirante:

– Mi tamen retiris min el la publika vivo kaj ne donas plu koncertojn.

– Tion la publiko bedaŭros.

– Eble; sed malsano, kiu jam longe subfosas min, devigis min agi tiel –. Refoje la sama melankolia rideto montriĝas sur la vizaĝo de la parolinto.

La pastro miras, ĉar la artisto aspektas korpe, kvazaŭ li neniam estus estinta malsana; li tial diras:

– Espereble vi preskaŭ resaniĝis?

– Ho ne; verŝajne mi neniam resaniĝos ... Verŝajne, mi diras, ĉar estas rimedo, sed nur unu, kiu povas resanigi min, kaj tiun rimedon kune kun absoluta spirita ripozo mi intencas apliki en via vilaĝeto.

– Ĉi tie en Brej ?

– Jes; okaze mi venis tien ĉi, kaj okaze mi trafis sur mia vojo kamparanan dometon, kies ĉirkaŭaĵo spiras tiom da paco kaj feliĉo, kaj ĉio estas tie tiel trankvila, ke nenie mi povus trovi pli taŭgan lokon por mia nuna stato.

– Sed la loĝantino estas surda kaj muta.

– Tio ne malhelpas. Ŝi estas bonkorulino; tion mi sufiĉe klare spertis, post kiam tiu knabo konigis al ŝi sian deziron, ke mi provizore, kaj eble longan tempon restadu en la dometo; ĉar ŝi tuj konsentis... Ŝajnas al mi, ke la deziro de tiu knabo estas ankaŭ tiu de la virino.

– En tio vi pravas; li estas ŝia idolo... Kiam li venis kun via letero, li diris al mi, ke vi scias, kiu li estas.

Surprizite Kovács  rigardas al la pastro.

– Ĉu li tion diris?... Li eble ne bone komprenis min.

– Li diris, ke vi konas lian patron.

– Ho, mi memoras; mi diris al li, ke li estas filo de Orfeo, ĉar vera Orfeido li estas. Mi aŭdis lin ludi kaj tuj rimarkis en li mirindan muzikan talenton.

– Sed, sinjoro Kovács , permesu al mi la demandon: Vi do ne konas lian familion?

– Tute ne. Mi nur aŭdis de la knabo mem, ke oni alportis lin en kesteto, kaj tio ŝajnis al mi tre stranga.

La pastro kuntiras la dikajn brovojn, enverŝas du tasojn da teo, kaj ŝovante unu el ili al sia gasto, li diras:

– Li estas trovito. Nekonatulo postlasis lin en la dometo de la mutulino kaj ĉi tiu lin adoptis.

– Ŝi do ne estas lia patrino?

– Nur la adoptinto, sed vera patrino ne povas esti pli zorgema por sia infano, ol Rika  por Moseo –; kaj detale la pastro rakontis ĉion, kio pri la knabo okazis.

Kovács  aŭskultas atente, kaj post kiam la pastro eksilentis, li diras:

– Kiam vi legis mian leteron, tiam vi sendube tuj supozis, ke mia nuna vizito rilatas plejparte la knabon.

– Kompreneble; sed mi supozis samtempe, ke vi povus doni al mi kelkajn informojn pri lia parencaro... Bedaŭrinde mi eraris.

Dirinte tion, la pastro prezentas cigaron al Kovács , sed ĉi tiu geste malakceptas, tiam li diras:

– Pardonu al mi, pastro, ke mi devas malakcepti, la kuracisto nepre al mi malpermesis cigarojn, same kiel alkoholaĵon, ili tre malhelpas al mia resaniĝo; laŭ ordonita dieto mi eĉ ne trinku teon kaj kafon, tamen kelkfoje mi trinkas unu taseton, sed neniam pli multe... Oni do ne scias tie ĉi, kies filo li estas?

– Oni scias nur tion, kion mi ĵus rakontis al vi, neniom pli.

Kovács  enpensiĝas dum momento, trinkas sian teon kaj diras:

– Ĉu li rakontis, ke mi venis al ili tiel neatendite en horo de l’ mateno?

– Jes, kaj mi konkludis el lia rakonto, ke vi nepre devas koni lin, aŭ almenaŭ lian parencaron.

– Kiel mi jam diris al vi, mi venis en tiun dometon tute okaze, post kiam mi estis vagadinta longan tempon kaj estis perdinta la ĝustan vojon; sed mi ja pli detale rakontos tion pli poste, ĉar mi esperas resti en ĉi tiu vilaĝeto kaj de tempo al tempo mi volonte interparolos kun vi pri la knabo, kiu tre min interesas. Mi intencas instrui al li ludi violonĉelon, tio distros min kaj mi antaŭvidas, ke mia peno portos fruktojn.

– Sed neniu ĉi tie havas tian instrumenton.

– Mi aĉetos unu por li en Groningen ; la mia estas por li tro granda, kaj krom tio, li bezonas apartan instrumenton, la mian li eĉ ne devas ektuŝi.

– Ĉar ĝi estas tro granda?

– Ankaŭ tial, sed li malbonigus la tonon. Pri violonoj oni devas esti singarda, ili estas delikatuloj kaj ne toleras, ke ĉiu ludas sur ili; nesperta ludanto povas malbonigi la plej bontonan instrumenton en tre mallonga tempo.

– Sed la mutulino neniam – – –

La pastro subite ekhaltas paroli. Kovács , kiu ĝis tiam tenis la jam malplenigitan tason en la mano, subite etendas la brakon, kvazaŭ por montri ion eksterordinaran antaŭ si sur la muro; liaj fingroj rektiĝas kaj ektremetas. La taso falas, disrompiĝas en pecojn sur la tapiŝo. La pastro rigardas la montritan lokon de la muro, sed nenio eksterordinara troviĝas tie. Refoje fiksante la rigardon sur sian gaston, li vidas, ke ĉi tiu tremetas de la piedoj ĝis la kapo. Subite la fremdulo eligas laŭtan tirtonan krion, etendas la krurojn, glitas de la seĝo kaj falas sur la plankon, kaj dum la seĝo ŝoviĝas malantaŭen, la kapo de la artisto tuŝegas la plankon kun bruo kiel martelego, kiun forĝisto lasas fali sur amboson.

La pastro salte leviĝas pro ekteruro, ne sciante, kio okazas, kaj rigardante la falinton, li kredas lin tuj mortonta, ĉar la kompatindulo tremegas kvazaŭ tuŝata de elektra fluo. Lia vizaĝo paliĝas terurige kaj la larĝe malfermitaj okuloj estas fikse turnitaj kontraŭ la plafono; la buŝon kovras blanka ŝaŭmo kaj nun ne ellasas plu la antaŭan tirtonan krion, sed raŭkan penetrantan stertoron kvazaŭ de buĉata bovo.