La terurigita pastro staras alforĝita al la planko; li ne movas sin kaj preskaŭ ne kuraĝas spiri, kaj lia rigardo restas fiksita sur la malfeliĉulo tie antaŭ liaj piedoj.
Post ĉirkaŭe kvin minutoj, kiuj ŝajnas daŭri almenaŭ tutan horon, la tremaj skuadoj fariĝas malpli fortaj, sed la stertorado daŭradas.
– Kompatema Dio! – fine la pastro flustras, – tio estas epilepsio, la malsano, kiun li aludis.
En tiu momento la pordo singarde malfermiĝas, kaj la paliĝinta vizaĝo de la mastrumantino sin ŝovas internen.
– Kio okazis? – ŝi demandas per tremetanta voĉo.
– Tsss! – ... li jam rekonsciiĝas.
– Sed kio estas al li? – ŝi demandas plue, enirante kaj alproksimiĝante sur la pintoj de la piedoj... – Ĉu li svenis?
– Jes, svenis..., sed baldaŭ...
– Sed lin atakis epilepsio!! –, diras la mastrumantino, kaj interfingrigante la manojn, ŝi kun kompato rigardas jen al la pastro, jen al la stertoranta viro.
Fine la stertorado ekhaltas kaj kviete la suferanto kuŝas sen movo kaj fermas la okulojn kiel kvieta dormanto.
En la ĉambro fariĝas morta silento nur interrompata de la regula tiktakado de la kamena horloĝo.
Kun vizaĝoj esprimantaj koran kompaton kun la suferanto, la pastro kaj la mastrumantino atendas...
Kovács ekspiras kviete, malfermas la okulojn kaj dum momento rigardas al la plafono; tiam li eksidas kaj ŝajnas orienti sin. Iom post iom li konscias, kie li estas, kaj dum li forviŝas la ŝviton de la frunto per la mandorso, liaj okuloj sin levas al la du antaŭ li starantaj. Esprimo, montranta profundan ĉagrenon, naskiĝas sur lia vizaĝo.
– Ĉu vi sentas vin pli bone? – demandas la kortuŝita pastro post momento.
– Mi dankas; jes mi sentas min pli bone.
– Ĉu vi deziras iom da akvo?
– Dankon; ĝi ne utilos al mi.
– Ĉu mi helpos al vi residiĝi?
– Vi estas ... tro bona ..., sinjoro ... –, balbutas la artisto, – kaj mi devas peti vian pardonon pro ... pro la maniero ... per kiu mi vin ĝenas...
– Tute ne; vi ja ne estas kulpa...
Kovács ekstaras malrapide, kaj etendante la manon al la pastro, li diras plue:
– Jes, mi estas kulpa; mi ja devus averti vin antaŭe.
– Vi tamen ne povis tion, la atako venis tro rapide.
– En tio vi pravas, sed mi devus averti vin, ke tia atako povus surprizi min, sed ĝi okazas tiel malofte en la lastaj monatoj, ke mi tute ne atendis ĝin hodiaŭ vespere.
Dirante tiujn vortojn, li ridetas kaj silentas momenton, dum kiu la mastrumantino forlasas la ĉambron, post kiam ŝi serĉkolektis la pecojn de la rompiĝinta taso.
La pastro prenas alian tason kaj enverŝinte teon kun strieto da kremo, li ekbruligas ree sian estingiĝintan pipon kaj ekfumas, tiam li demandas:
– Ĉu tia atako surprizas vin nur malofte?
– La lasta okazis antaŭ tri monatoj ... en Parizo ... dum koncerto.
– Dum koncerto?
– Ho ve, jes!... Mi solludis en la granda teatro ... antaŭ du mil ĉeestantoj ... Kiam mi rekonsciiĝis, preskaŭ ĉiuj vizitantoj estis forkurintaj kun teruro ... Kompreneble mi devis por ĉiam... senrevene forlasi la koncertojn kaj la postan tagon aperis longa artikolo en multaj Parizaj gazetoj pri la okazintaĵo, kiun la redaktoroj nomis granda skandalo... De post tiu tempo mi estas netaŭga por kunlabori en koncertoj, precipe kiel solludanto.
– Kaj estas eble, ke vi resaniĝos?
– Mi esperas... Mi korespondis kun fama profesoro de la universitato en la urbo Groningen ; eble li povos resanigi min. Hieraŭ mi intencis viziti lin kaj vojaĝis vagonare al la urbo, sed malfeliĉe mi ekdormis dumvojaĝe, kaj kiam la vagonaro eniris la stacidomon, neniu vekis min. Kiam mi vekiĝis spontanee, vojaĝanto diris al mi, ke mi troviĝas en ... en Winsum , mi kredas. Mi tuj eliris la vagonon kaj volis marŝi returnen al la urbo. Vilaĝano, verŝajne malbone komprenante min, montris al mi neĝustan vojon, kaj post duhora marŝado, kiam mi pensis fine retroviĝi en la urbo, mi ekvidis, ke mi refoje estas en vilaĝo, nomata Eenrum . Intertempe ekneĝis, sed mi ne volis nokti en Eenrum kaj petis informojn de policano, kiun mi renkontis sur la strato. Li montris al mi la vojon al la urbo, kie mi nepre volis alveni kiel eble plej baldaŭ, ĉar la postan tagon jam la dekan horon en la mateno mi devus viziti la profesoron. Tamen mi por la dua fojo perdis la bonan direkton kaj erarmarŝis tien kaj returnen, ĝis kiam mi fine trafis vian vilaĝeton kaj la dometon, kie loĝas la mutulino kun sia knabo. Ĉe ili mi provizore restos. Se montriĝos, ke la knabo havas la talenton, kiun mi supozas ĉe li, tiam mi instruos lin.
– Sed ĉu tiu domo ne estas tro malgranda? Ĝi enhavas nur unu solan ĉambron.
– Kaj uzeblan subtegmentejon.
– Vi tamen ne povas loĝi tie.
– Sur la subtegmentejo?... La virino dormos tie kun la knabo; mi luis la ĉambron.
– Vi jam interkonsentiĝis?
– Jes, mi nepre volas restadi en tiu dometo kaj ĉe tiu knabo. Io neklarigebla altiras min al li. Kiam mi vidis lin la unuan fojon en lia ĉemizo, tiam ŝajnis al mi, kvazaŭ mi vidis min mem kiel juna knabo..., li povus esti mia frato. Mi memoras, kiel mi aspektis kiel knabo de lia aĝo. Ni havis hejme en la dormoĉambro grandan spegulon, en kiu mi rigardis min mem ĉiuvespere, kiam mia patrino kondukis min al mia lito. Kiam mi vidis hodiaŭ matene aperi sur la sojlo tiun knabon, blanke vestitan same kiel mi antaŭ multaj jaroj, tiam estis al mi, kvazaŭ mi revidas min en la spegulo de mia dormejo... Eble mi trompiĝas, sed mi supozas, ke la knabo kaj mi estas samlandanoj; holanda knabo li ne estas, tion montras klare liaj okuloj kaj haroj.
– Moseo diris, ke vi rakontis al li, ke lia patro estas Greko.
– Greko!?
– Jes, Greka dresisto de sovaĝaj bestoj.
– Ho, mi komprenas, kial li diris tion; mi aludis Orfeon, kiu, kiel vi scias, allogis al si sovaĝajn bestojn per sia liuto. Tion mi rakontis al li, sed li ne komprenis.
La pastro ridetas kaj prezentante al Kovács la tason da teo, li diras:
– Kaj vi vere supozas, ke Moseo estas Orfeido?
– Mi estas preskaŭ certa pri tio. Mi rimarkis, kian impreson faris sur lin la muziko de mia violonĉelo; mi jam antaŭe aŭdis lin fajfi sur simpla fajfilo el lado, kaj mi ne dubas pri la rezultoj de mia instruado. Mi vidis la teoriajn taskojn, kiujn li verkis por sia instruisto, la orgenisto de via preĝejo, kaj mi estis surprizita pri lia muzika kono.
– Kies muziko, tiu de Moseo?
– Jes; foliante liajn notkajerojn, mi trovis komponaĵojn fakte plenajn je eraroj, sed en kiuj mi vidis ion tre belan kaj eksterordinaran. Kiam mi demandis, kiu estas la originala verkisto de tiuj komponaĵoj, kaj el kiu verko li kopiis ilin, li respondis naive, ke li mem skribis tiujn notojn. – Mi aŭdis ilin fantazie –, li diris, – kaj notis ilin en mian kajeron.
– Jen io stranga.
– Por vi tio ŝajnas esti strangaĵo, sed ne por mi. Mi komponis jam je mia sepa jaro.
– La instruisto neniam parolis al mi pri tiuj komponaj provoj.
– Moseo diris, ke li neniam montris ilin, konsiderante ilin kiel io tre natura; li mem ne konscias, ke li posedas muzikan talenton, kredante, ke liaj talentoj estas io tre natura, kion posedas ĉiuj homoj... Mi faros por li mian eblon. Morgaŭ mi iros al la profesoro en la urbon kaj mi uzos tiun okazon por aĉeti violonĉelon por mia nova lernanto.
– Ĉu vi jam parolis al li pri tio?
– Ne, sed li min akompanos al la urbo, kie li ankoraŭ neniam estis; la vojaĝo kaj la nova instrumento estos surprizaĵoj por li. Kompreneble mi donacos al li la violonĉelon, ĉar lia zorgantino ŝajnas al mi neriĉa. Feliĉe mi ŝparis sufiĉe da mono, kaj sen peno mi povos preni sur min ĉiujn bezonajn kostojn por la plua edukado de la knabo. La virino ne laboros plu ĉe la farmisto, sed restos hejme, ŝi jam konsentis, ke mi fariĝas ŝia pensionulo, sed ĝuste pro tio mi turnas min al vi por informiĝi, ĉu la moroj de ĉi tiuj provincaj vilaĝoj permesas kaj toleras, ke mi estas la samhejmano de needziĝinta personino.