Выбрать главу

– Sinjoro Kovács , la loĝantoj de la ĉi tieaj vilaĝetoj estas rilate al moroj tre naivaj kaj modestaj; neniu diros ion kontraŭ tia kunloĝado, kaj se ĝenerale oni kritikus tion, vi povas esti certa, ke ĉiu, kiu konas la mutulinon, scias, ke ŝi estas super ĉia suspekto. Sed ... estas io alia, kio eble malhelpus al via loĝado en tiu dometo... Rika  estas por si mem tre taŭga mastrumantino kaj kuiristino, ŝi tamen ne lernis prepari manĝaĵojn por persono kiel vi.

– Estonte mi devas vivi laŭ severa dieto; mi ja aranĝos tion kun ŝi, cetere tio estas nur flanka afero.

– Permesu al mi ankoraŭ unu demandon –, diris la pastro... – Ĉu ŝi scias pri via malsano?

– Mi parolis pri ĝi al la knabo, kaj se mi bone lin komprenis, troviĝas samsortulo mia en la vilaĝo Warfum . Moseo certigis al mi, ke la malsano ne timigas lin, nek lian patrinon.

La pastro pripensas kelkan tempon, kuntiras kiel laŭkutime la brovojn kaj pelas antaŭ sin grandajn nubojn da tabakfumo; fine li ekmemoras, kiu estas tiu malfeliĉulo, kaj li demandas:

– Kiom da tempo daŭros, laŭ via opinio, la plena studado de knabo por fariĝi bonega violonĉelisto?

– Mi kalkulas sur liaj talentoj kaj sur lia diligenteco, kaj se ili respondos al miaj supozoj, tiam tri aŭ kvar jaroj sufiĉos.

– Mi estas certa pri lia diligenteco –, diras la predikisto, – la cetero montriĝos baldaŭ; mi esperas, ke vi havu sukceson.

– Ni vidos, ĉiuokaze mi ĝojas, ke la destino kondukis min al tiu izolita dometo, ĉar mi trovos tie almenaŭ ion, kio povas plidolĉigi mian sorton. Mia vivo de nun ne estos plu sen tasko kaj sen celo, kaj mi streĉos ĉiujn miajn kapablojn por trafi tiun celon. Eble mi mem neniam povos plu montri miajn muzikajn talentojn publike, sed mi provos trovi anstataŭanton, kaj se la sorto estus al mi favora, tiam Moseo estos tiu anstataŭanto.

Dirinte tion, Kovács  ekstaras.

– Mi ne volas plu ĝeni vin hodiaŭ –, li diras plue, – sed mi esperas, ke ni revidu nin ankoraŭ multajn fojojn.

La neĝo ekster la domo de la pastro refoje krakas sub la piedoj de la artisto, kiu returnas sin al sia nova hejmo, kaj la pastro sidas ĉe la varma forno kaj elblovas grandajn nubojn, dum li pensas pri la strangaj kapricoj de la sorto.

Ĉu ĝi estos favora al Kovács  kaj al Moseo? – –

Fino de la Dua Parto.

Tria Parto

La Cirka Knabo

Unua Ĉapitro.

Posen La familio Stuthejm  kaj ĝia hejmoPri sapo, balailoj kaj doma purigadoPri persono, kiu rajdas sur balailo kaj kiu tamen ne estas sorĉistoStrangaj manieroj de mastrinoAvo kaj nepoLa doktoro Stuthejm  iras trinkejon, sed ne kiel kutima kliento.

Posen  estas provinco en la prusa ŝtato. Ĝi apartenis antaŭe al Polujo kaj post la dividado de tiu lando ĝi fariĝis en 1772 a  provinco de la reĝolando Prusujo. Ĝi kuŝas inter Polujo en la oriento, la prusa provinco Nord-pruslando en la nordo, Brandenburgo en la okcidento kaj Silezio en la sudo. Posen  estas ebena lando kun multaj marĉoj, sablaj kaj arbaraj regionoj. La ĉefurbo portas la saman nomon kaj kuŝas sur la rivero Warta . La urbo estas unuaranga fortikaĵo kun sepdek miloj da loĝantoj. Ĝi estas tre malnova kaj posedas multajn antikvajn konstruaĵojn, konstruitajn laŭ la gota arĥitekturo. Inter ili brilis en granda beleco la gota urbdomo el la deksesa centjaro kaj la sankta Stanislas -preĝejo, la katedralo el la jaro 1725 a  kaj la Raczynsk a biblioteko.

Apud tiu lasta staris en 1909 a  vasta duetaĝa domo, en kiu loĝis la doktoro Stuthejm . En realo li loĝis nur en la teretaĝo, ĉar la supra parto de la domo utilis nur kiel dormejo.

Enirante tra la pordo ĉe la strato, oni venis en tre larĝan vastan koridoron, tiel vastan, ke oportune oni povus loĝi tie. En ĝia mezo, ĉe la dekstra flanko sin trovis larĝa ŝtuparo kun ligna balustrado, kondukanta supren. Antaŭ kaj post tiu ŝtuparo estis po du pordoj. La unua, dekstre, malfermiĝis en la ĉiutagan ĉambron; kontraŭ ĝi troviĝis tiu de la salono. Tiu salono estis neniam uzata, sed utilis nur por gardi kelkajn belajn antikvajn meblojn, pentraĵojn kaj malnovan, sed tre bonan pianon; sed ĉar la doktoro neniam ricevis gastojn, neniu krom la loĝantoj povus diri, kiel aspektis tiu salono. Nur unu fojon semajne la ununura servistino ĝin eniris por senpolvigi la meblojn kaj la pianon.

Kiel ni diris, du pluaj pordoj estis post la ŝtuparo; la dekstra kondukis al la laborejo de la doktoro. Tiu laborejo, utilanta ankaŭ kiel akceptejo de la pacientoj, estis oblonga ĉambro, kies unu muron tute kovris centoj da boteloj kaj boteletoj kun insektoj, serpentoj kaj cetere, ĉiuj en alkoholo, starantaj unu flanke de alia, sur sepo da longaj bretoj. Ĉe la muro staris tablo kaj kvar seĝoj, unu por la doktoro, la aliaj por pacientoj. Multaj pacientoj preskaŭ neniam venis kune, ĉar la klientaro de la doktoro estis negranda, kaj se okaze pli ol unu venis en la sama tempo, tiam ili ordinare atendis en apuda atendejo post la laborejo, ĉe la sama flanko de la koridoro.

Kontraŭ la laborejo kaj atendejo sin trovis la pordo de la kvadrata kuirejo, kie preskaŭ sen interrompo laboradis du personoj, pri kiuj ni poste parolos pli detale.

Post la atendejo kaj la kuirejo kuŝis speco de remizo utilanta kiel veturilejo kaj ĉevalejo, ĉar la doktoro havis veturilon por viziti la pacientojn, kiuj estis tro malsanaj por alveni al li. El la remizo oni povis eniri la atendejon.

La veturilo regule je la deka horo en la mateno eliris kun la doktoro kaj la veturigisto; ĝi veturis tra la remiza pordo laŭ flanka strateto ĉe la dekstra flanko de la domo sur la publikan straton kaj same regule ĝi revenis la unuan en la posttagmezo. La unuan horon la doktoro manĝis. De la dua ĝis la tria li akceptis la pacientojn kaj de la tria ĝis la sesa li refoje eliris veturile. Reveninte de la posttagmeza veturo, li vespermanĝis kaj atendis, ĉu personoj venos, kiuj bezonus lian helpon. Ordinare post tiu tempo venis neniu kaj tial li legis tiam siajn gazetojn aŭ skribis leterojn.

Doktoro Stuthejm , kvankam edziĝinta viro, vivis jam multajn jarojn kvazaŭ estante maljuna fraŭlo. Li havis nur unu filinon, kiu en sia juneco kontraŭ la volo de la patro forkuris el la gepatra domo por edziniĝi kun servisto de bakisto. Tiu servisto nun loĝis ekster la urbo en vilaĝo, kie li posedis bakejon. Neniam li vizitis siajn bogepatrojn, ĉar la doktoro ne konsentis akcepti lin, same kiel sian filinon, ĉar neniam li volis pardoni al ŝi la mezaliancon, kiu laŭ lia ideo malhonorigis lian familion. Margoto (tiel sin nomis la filino de la doktoro) havis kvin infanojn, el kiuj unu de sia tria jaro estis ĉe la avo, kiu volonte prenis sur sin la edukon de la knabo. Tiun knabeton, beleta, babilema infano, la doktoro adoris. El tiu knabo li intencis fari famulon, ĉu advokaton, ĉu kuraciston, ĉu doktoron, ĉu ion alian, se tio estus nur io fama.

La edzeco de doktoro Stuthejm  estis estinta ĉiam malfeliĉa; sian edzinon li estis elektinta pro la riĉaĵoj, kiun ŝi posedis, tiel ke oni kun rajto povus diri, ke li prenis ŝin ne pro la persono, sed pro la mono.

Fakte la doktoredzino estis bonkora kaj kompatema virino, sed ŝi havis strangajn ecojn, nome ŝi tute ne volis konversacii kun personoj de sia rango. Oni ne povis diri, ke tio estis kaprico, ĉar iom post iom tiu eco ŝin kaptis. La doktoro rigardis ĝin kiel malnormalaĵon de ŝia spirito. En la komenco li estis tre ofendata pro la konduto de sia edzino, sed rimarkinte, ke ĝi devenis de animdeflankiĝo, li kutimiĝis al ĝi kaj en la lasta tempo jam ne tion atentis.