Sinjorino Stuthejm dum jaroj ne eliris plu la domon, sed restis en la kuirejo, kiun ŝi nur forlasis por iri en la veturilejon, se ŝi nepre devis direkti sin tien pro balailo aŭ alia necesa doma purigilo, ĉar purigilojn ŝi bezonis la tutan tagon. De la mateno ĝis la vespero ŝi laboradis kune kun la servistino, kaj ĉar ŝi estis ĉiam vestita per vestoj, el kiuj ofte gutis la akvo, la doktoro estis malpermesinta al ŝi eniri la ĉiutagan ĉambron, la laborejon kaj la atendejon, unuvorte ĉiujn apartamentojn, kie pacientoj aŭ aliaj homoj povus renkonti kaj vidi ŝin.
La doktoro, kvankam senĉese laboranta por siaj pacientoj, estis ĉiam vestita per bela nigra kostumo, sur kiu oni neeble povis rimarki la plej malgrandan polveton aŭ makuleton. Kiam li eliris, li ĉiam portis altan silkan ĉapelon, tiel ke li aspektis tre grava, des pli grava, ĉar li havis neordinare dikan ventron, tiel dikan, ke, kiam li marŝis, li apenaŭ povis vidi la pintojn de siaj brilantaj ŝuoj. Kiel multaj aliaj dikventruloj, li havis eksciteman karakteron kaj koleriĝis pro la plej malgranda kontraŭstaro aŭ malhelpo, kiun li renkontis; sed li tre baldaŭ forgesis sian koleron, por refariĝi la plej afabla kaj aminda persono en la mondo. Tial ne estis strange, ke liaj subitaj ekboloj de kolero tute ne efikis je tiu, kiu lin konis. La samhejmanoj jam tiel kutimiĝis al ili, ke neniu ofendiĝis pro ili, kaj eĉ la juna servistino, kiu en aliaj okazoj estis timema knabino, aŭskultadis la fluon da riproĉoj de la doktoro, kvazaŭ ŝi estus surda je ambaŭ oreloj; ŝi ja sciis antaŭe, ke la mastro kvin minutojn poste refoje ridos kaj jam estos forgesinta pri sia kolero.
La doktoro havis nek barbon nek lipharojn, sed pomforman kapon kun malmultaj jam tute grizaj haroj, kiuj staris sekte sur la verto. Lia frunto estis malalta kaj neniam sulkiĝis, kiel ajn kolera li estis. Li havis rondajn bluajn okuletojn kaj lia duobla dika mentono, kiu kovris lian tutan gorĝon, tremetadis senĉese, kiam li sin movis antaŭen per la mallongaj rapidmovaj kruroj. La koloro de lia vizaĝo estis ĉiam ruĝeta, sed fariĝis ruĝega, kiam io ĝenis aŭ malhelpis aŭ kontraŭstaris lin.
Estis somero de la jaro 1909 a kaj la dua horo en la posttagmezo.
La doktoro sidis en la laborejo kaj estis skribanta leteron. Pro la dikeco de sia ventro li sidis sur angulo de la seĝo. Spiregante (li ĉiam spiregis, kiam li devis klini sin) li skribadis kun lipoj premitaj unu sur la alia, kiel de laboristo, kiu kun peno kaj per streĉitaj fortoj faras malfacilan laboron. La pinto de lia lango tamen faris al si la vojon inter ili kaj montriĝis kiel malgranda peceto da sangruĝa viando, kiu sin movis de unu buŝangulo ĝis la alia laŭ tio, ke la plumo faris la movadon de maldekstra al la dekstra flanko de la letero. La langopinto tiamaniere ĉiam montris, kie sin trovas la plumo sur la papero, kaj la plumo sen eraro ĉiam diris, kie estas la langopinto.
La doktoro skribis, la plumo marŝetis sur la letero kaj la langopinto sin ŝovis inter la premitaj lipoj de la skribanto, kaj jam multfoje tiuj du samvojaĝantoj trairis la saman vojon de maldekstre dekstren. Pacientoj ne estis venintaj kaj la doktoro uzis la okazon por sia korespondado. Li ĵus finis paĝon, metis la plumon sur la tablon flanke de la letero kaj samtempe la langopinto retiriĝis. La doktoro eligis longan sopiron, rektiĝis sur la seĝo, tiris la naztukon el la poŝo kaj forviŝis la ŝviton de la frunto, ĉar li ŝvitis pro streĉeco.
En tiu momento modesta frapo sur la koridora pordo montris, ke modestulo deziras eniri.
– Eniru!
Eniris la juna servistino, malgrasa, sed sanaspekta knabino deksesjara. Ŝi aliris al la doktoro, dirante:
– Du markojn, mi petas, doktoro.
– Du markojn?... Por kio?
– Por aĉeti sapon.
– Sapon!?... Refoje aĉeti sapon!?... Antaŭhieraŭ mi ankaŭ donis du markojn por sapo, kial refoje nun?
– Tiu sapo foruziĝis –, respondis kviete la servistino.
La doktoro ekkoleris kaj spiregante li diris plue, dum lia vizaĝo fariĝis ruĝa kiel tomato:
– Ĉu vi ne hontas refoje peti du markojn pro sapo? Vi do ne manĝas sapon?... Ĉi tiu sapo, sodo kaj cetere malriĉigos min.
– Sinjorino bezonas sapon por purigi la kahelojn de la kuirejo.
– Ĉu tiu malbenita purigado estas absolute necesa?
– La sinjorino diras, ke ies.
La servistino post tiu simpla kaj kvieta demando staras kun etendita mano antaŭ la doktoro; ŝi scias jam antaŭe, ke li donos la petitan monon.
– Nu, jen..., prenu la du markojn por via sapo kaj foriru je la diablo!
La servistino kvazaŭ ne aŭdis tiun ordonon, ĉar ŝi restis staranta.
– Sinjorino bezonas ankaŭ novan balailon, kiu kostas...
– Mil diabloj, ... iru for, ... ŝi uzu la malnovan!
La servistino ne atentis tiun duan ordonon kaj diris kviete:
– Ŝi ne povas uzi ĝin, doktoro.
– Ĉu ŝi ne povas?..., ne povas?... Kial ŝi ne povas?
– Ĉar Teodoro rajdas sur la malnova balailo en la koridoro, kaj li ne volas cedi ĝin al sia avino.
La kolera humoro de la doktoro subite foriĝis. Li frapis al si la genuon per la mano, laŭte ekridegis kaj diris:
– Ha, ha, ha!... Teodoro rajdas sur ĝi!... Ha, ha, ha!... Jen kio estas ĝojiga..., Ha, ha, ha!... Nu, lasu lin rajdi –, kaj ŝovante trian markon en la manon de la servistino, li diris plue:
– Jen unu marko por nova balailo.
La doktoro refoje ekskribis, aperigante la pinton de la lango, kaj la servistino kviete eliris kun la mono. En la koridoro ŝi ekridis al Teodoro, kiu fiermiene rajdis sur balailo, dum li svingis bastoneton. Li estis dika flavhara knabo kun helebluaj okuloj kaj ruĝaj vangoj.
– Ŝi ne ekhavos mian ĉevalon –, li diris arogante. – Mi volas rajdi; se ŝi volas forpreni ĝin, mi iros plendi ĉe aĉjo.
Aĉjo estis la avo, la doktoro, kiu tiel dorlotadis sian nepon, ke ĉi tiu estis kvazaŭ la ĉefo en la domo. Spite tion, li estis aminda knabo, ĉiam gaje ludanta aŭ kantanta kaj neniam malbonhumora, se oni nur ne malhelpis aŭ ĝenis lian ludadon. Fiere kun supren turnita nazo li galopis post la servistino, kiun li sekvis en la kuirejon, kie la sinjorino diligente laboradis.
Starante ĉe plena sitelo, ŝi ĵus eltiris el ĝi grandan viŝtukon, el kiu longaj strioj da akvo elfluis sur la kahelojn.
Vidante ŝin tie ĉe tiu laboro, neniu supozus, ke tiu virino estas la edzino de doktoro, tiel malzorgeme ŝi estis vestita. Ŝiaj multe tro grandaj botetoj estis preskaŭ eluzitaj, escepte la plandoj, kiuj sufiĉe bone protektis la piedojn kontraŭ la ĉiuloken libere fluanta akvo. Sur la kapo ŝi portis blankan tufeton ligitan sub la mentono per du ŝnurforme torditaj rubandoj. Estis preskaŭ neeble distingi, kiujn ceterajn vestojn ŝi surhavis, ĉar larĝa longa sako anstataŭanta ordinaran antaŭtukon premkovris preskaŭ ŝian tutan korpon de la brusto ĝis la botetoj.
La doktoredzino estis kvindekjara negranda virino kun maljunaj trajtoj. Ĉar ŝi neniam eliris, ŝia vizaĝkoloro tute flaviĝis. Vidante ŝin laboradi, ĉiu kredus, ke ŝi estas sesdekjara laboristino el la plej maleminenta popola kvartalo de la urbo. Spite al ŝiaj strangaj kutimoj ŝi harmoniis kun ĉiuj, kiuj ŝin konis, ĉar ŝia edzo jam ne kontraŭstaris ŝiajn agmanierojn, sed lasis ŝin fari. Ili vivis kiel nuraj samhejmanoj; ŝi laboradis sen ĉeso kaj laŭdezire en la kuirejo, kaj ĉar ŝi neniam sin montris en la ceteraj apartamentoj de la domo, li ne sin okupis pri ŝi kaj atentis nur siajn pacientojn.