Выбрать главу

Mia emocio tre surprizis mian patrinon. Rigardante min kun larĝe malfermita buŝo kaj per grandegaj okuloj, ŝi demandis, haltigante sian trikadon, kio okazis nur tre malofte:

– Kio estas, knabo?

– Sovaĝulo! – mi ekkriis.

– Sovaĝulo!? – demandis mia patrino.

– Jes, en la dunoj!

– Mi ne komprenas –, ŝi diris plue.

– Sovaĝulo estas en la dunoj! – mi ekkriis. – Li estas tute nuda.

– Sovaĝulo en la dunoj!?... Sed knabo, kio do estas al vi... Ĉu vi sonĝas?

– Mi ankaŭ kredis tion –, mi respondis, – sed ĉar li estis alparolanta al mi, mi fine eksciis, ke mi ne sonĝis. Mi vidis lin kiel mi nun vidas vin, li iris al mi, sed mi forkuris... Jafet  eble atakis lin, ĉar kiam mi forkuris, ĝi bojadis furioze kaj ne min sekvis hejmen.

– Sed knabo, vi nepre sonĝis pri la libro, el kiu mi legis al vi hieraŭ vespere. Mi jam ne legos, ... ne povas esti homoj sur la Insulo, kiel do ili povus veni ĉi tien?

– Mi ne scias –, mi respondis, ĉiam rigardante la pordon, kaj timante ke mia sovaĝulo venos, mi ekstaris kaj iris al la pordo por fermi ĝin. En tiu momento mia patrino eligis laŭtegan ekkrion de teruro; mi turnis min kaj vidis, ke ŝi kovris al si la okulojn per ambaŭ manoj, dum ŝi ĝemkriis:

– Ho, Dio mia, kio estas tio?

La kaŭzo de ŝia ekkrio tuj fariĝis al mi klara. Antaŭ la fenestro staris mia sovaĝulo. Por kovri sian nudan korpon, li tenis mian korbon antaŭ si kaj en tiu sintenado li rigardis internen.

– Iru for! – laŭte kriis mia patrino. – Ho Dio, helpu min! – Jafet , kiu sendube estis sekvinta la nudan viron, bojadis kiel ĝi neniam antaŭe bojis, sed la sovaĝulon tio tute ne timigis, ĉar li restis staranta ĉe la fenestro kun la korbo antaŭ la ventro. Per la alia mano li fine frapetadis sur la vitron, kaj je nia ambaŭa surprizo li diris kun voĉo, kiu ne apartenis al hommanĝanto:

– Sinjorino, pruntedonu al mi pantalonon, mi petas, por ke mi povu eniri.

– Kiu vi estas? – demandis mia patrino.

– Mi estas preskaŭ-droninto, sed feliĉe povis naĝatingi ĉi tiun insulon. Miaj vestoj estas sur la ŝipo.

– Kiu ŝipo? – demandis mia patrino, rigardante tra la fingroj la strangan preskaŭ-droninton.

– La skuno –, li diris.

– Ho! mi scias! – mi subite diris. – Skuno luvadis hodiaŭ matene okcidente de la Insulo.

Mi nun konsciis, ke la sovaĝulo tute ne estas danĝera, kaj kurinte al la vestŝranko, mi prenis pantalonon de mia patro kaj iris stalon. La homo, vidante tion, tuj forlasis la fenestron kaj iris al mi renkonten por akcepti la petitan pantalonon.

– Dankon, knabo! – li diris, kaj turnante al mi sian dorson, li almetis la pantalonon kaj sekvis min en la ĉambron, kie li metis la korbon sur la tablon. Mia patrino jam rekvietiĝis.

– Sinjorino –, diris la homo, – ne ekkoleru kontraŭ mi kaj ne ofendiĝu pro la stranga maniero, en kiu mi prezentas min al vi, sed mi estas devigata agi tiamaniere, ĉar la knabo forkuris de mi, tiel ke mi ne povis peti lin alporti la pantalonon.

– Mi vin kredis hommanĝanto –, mi diris por senkulpigi min.

– Hommanĝanto?

– Jes, kiel la sovaĝuloj, kiuj volis manĝi Vendredon –, mi klarige respondis.

Li laŭte ekridegis kaj refoje sin turnante al mia patrino, li diris plue: – Ni luvadis kaj antaŭeniris nur tre malrapide, kaj ĉar la vetero estis belega, mi volis bani min kaj naĝi kelkajn minutojn apud la ŝipo. Malfeliĉe densa nebulo surprizis min; mi perdis la bonan direkton de la ŝipo, naĝis sendube en malĝustan direkton kaj kiam la nebulo foriĝis, mia ŝipo estis tiel malproksima, ke estis al mi neeble naĝatingi ĝin. La bordo de via Insulo tamen estis sufiĉe proksima kaj mi naĝis tien, alvenis en la dunoj, kie mi vidis vian knabon, kiu tamen forkuris de mi, kvazaŭ mi estus la diablo mem.

Dum la fremdulo parolis, mi rigardis lin sen interrompo kaj sen plua timo. Li aspektis tute alie ol mia patro; li estis pli juna, multe pli altkreska, pli babilema kaj multe pli bela laŭ vizaĝo, kvankam li ne havis mentonharojn. Tiurilate li similis pli mian patrinon, kiu same kiel li, havis senharan vizaĝon. Komence mi eĉ supozis, ke li estas virino, sed ĉar li estis maristo, li nepre devis esti viro. La fremdulo rakontis, ke li naskiĝis en la “Urbo”. Kiam miaj gepatroj parolis pri la “Urbo”, ili ĉiam aludis la grandegan vilaĝon, kiu estis kvar horojn sude de la digo, kaj nia vizitanto vere naskiĝis tie. Li ĵus venis per la skuno “Fantazio” de Hamburgo kaj lia ŝipo iris Londonon. Dum li rakontis, mia patrino serĉis en la ŝranko ŝtrumpojn, ĉemizon kaj aliajn vestojn, por ke nia neinvitita gasto dece povu sin vesti, kaj ŝi ĵus trovis ĉion, kio mankis al la vestaĵaro de la maristo, kiam Jafet  enkuris la ĉambron laŭte bojante. Ĝin sekvis mia patro. Surprizite li ekhaltis sur la sojlo, kiam li vidis ĉe la tablo fremdan viron kun nudaj piedoj, nuda supra korpo kaj sen ĉapo. Li rigardis mian patrinon kvazaŭ por peti informojn kaj eĉ ne diris: “Mi venis”. La fremdulo, kiu ekaŭdis lin veni, tuj ekstaris kaj salutante lin, donis al li sian manon. Li tiam ridetante klarigis, kiel li alvenis sur la Insulon kaj petis lian helpon por unu aŭ du tagoj, ĉar li deziris, se eble, foriri plej baldaŭ por ne ĝeni nin. – Morgaŭ aŭ postmorgaŭ –, tiel li finis, – mi volas foriri.