Выбрать главу

– Anjo, mi estas ulano –, diris Teodoro, galopante kun ŝia balailo en la kuirejon, kie la avino ĵus eltordis la viŝtukon, kiun ŝi estis tirinta el la sitelo.

– Jes, karulo, vi estas ulano.

– Kaj mia ĉevalo neniam laciĝas –, diris plue la knabo, saltante tien kaj reen, dum la akvo, kiu ĉiuloke fluis per longaj strioj sur la planko, disŝprucis tiel alte sub liaj piedoj, ke liaj ŝtrumpoj tute malsekiĝis.

– Atentu Teo, vi malsekigos viajn ŝtrumpojn.

– Ili ja resekiĝos, Anjo... Kien eliris Maria ? – li subite demandis, vidante, ke ĉi tiu ne estas plu en la kuirejo.

– Maria  eliris por aĉeti novan balailon.

– Ha! ... novan balailon!

– Jes, ĉar vi ne volas cedi al mi la alian.

– Ĉu ŝi revenos baldaŭ?

– Kompreneble, mi ja bezonas la balailon.

– Ĉu oni povas rajdi sur du ĉevaloj, Anjo?

Sinjorino Stuthejm , antaŭsentante, ke Teo intencas ludi kun la du balailoj, respondis, altigante la manojn kvazaŭ pro surprizo:

– Kia malsaĝa demando de tia saĝa knabo!... Ĉu oni iam vidis ulanon rajdi sur du ĉevaloj!?

– Sed ĉu ulano povas  rajdi sur du?

– Eble li povas , sed rajdante sur du, li ne povus svingi la lancon, kaj vi, kiel kuraĝa ulano, volas tamen svingi ĝin, ĉu ne vere –?

Rimarkante, ke ŝia argumento efikis sur la knabon, ŝi diris plue:

– Vi ja ne volas, ke la homoj mokridu vin.

Teo pripensis momenteton, kaj dum lia avino sin klinis por ekpurigi la kahelojn per la viŝtuko, li diris:

– Sed mi povas rajdi sur nova ĉevalo, ĉu ne vere, Anjo?

– Novaj ĉevaloj aŭ junaj ĉevaloj estas danĝeraj, ili deĵetas la ulanojn.

– Mi ne timas novajn ĉevalojn, mi volas rajdi sur la nova balailo –, kaj ĵetante la malnovan en la sitelon, el kiu disŝpruci la akvo, li galopis al la veturilejo por rigardi, ĉu Maria  baldaŭ revenos. Li ne bezonis atendi longe; apenaŭ la servistino aperis, li tuj sin ĵetis sur la novan balailon kaj ŝirante ĝin el ŝiaj manoj, li ekrajdis sur ĝi kaj galopadis al la koridoro kaj de tie en la laborejon de la doktoro, kiu ankoraŭ sidis skribanta sur la angulo de la seĝo.

– Aĉjo, mi akiris novan ĉevalon, rigardu!

La langopinto de la doktoro, kiu ĵus atingis la dekstran buŝangulon kaj estis saltonta al la maldekstra, retiriĝis en la buŝon de la skribanto.

– Novan ĉevalon!? – La doktoro metis la plumon post la orelon kaj rigardis al sia nepo, kiu staris antaŭ li.

– Ha, la novan balailon!... Kaj kie estas la malnova?

– Tiun uzas Anjo por balai la kuirejon...; ŝi diris, ke ulanoj ne rajdas sur du ĉevaloj, ŝi do povas uzi la alian.

La doktoro ridis, kaj starigante la knabon inter siaj genuoj, li kisis lin sur la dikaj vangoj, tiam li diris:

– Vi estas brava ulano, Teo, ... brava ulano!

– Tion diris ankaŭ Anjo.

– Ĉu vere? – La doktoro ŝovis la okulvitrojn alten sur la frunton, kie ili restis kvazaŭ algluitaj. – Ĉu vere!? – li ripetis.

– Jes, sed ŝi volis kredigi al mi, ke novaj ĉevaloj deĵetas la ulanojn.

La doktoro ridegis tiel, ke lia malsupra mentono tremetadis same kiel lia dika ventro.

– Sed ĝi ne forĵetos min ... la nova ĉevalo.

– Ho ne ... ha, ha, ha!... Vi estas ja tro brava ulano, kiun neniu ĉevalo povus deĵeti, ĉu ne vere?

Teodoro estis respondonta, sed laŭta frapo sur la pordo kondukanta al la atendejo, fermigis la parolontan buŝon.

– Eniru! – diris la doktoro, forpuŝante de si la knabon. Eniris strata bubo; li spiregis pro laceco kaj ĉio montris, ke li estis kurinta per ĉiuj fortoj.

– Nu, knabo, kio estas?

– Doktoro ... ĉu vi ... bonvolus ... veni ... ĉe Majer  ... en la drinkejon?

– Kiu estas malsana?

– Fremdulo, li estas eble mortanta.

– Kio do okazis? – La doktoro surmetis la altan ĉapelon kaj estis preta sin direkti al la drinkejo.

– Mi ne scias –, respondis la bubo. – Mi preteriris, kiam subite Majer  alkuris kaj petis min tuj kaj rapide kuri al vi pro homo, kiu danĝere malsaniĝis kaj eble estas mortanta.

– Mi tuj iros! – La doktoro metis la okulvitrojn en la ujon, kaj preninte kofreton kun instrumentoj, kiujn li eble uzos, li trairis la atendejon, la veturilejon kaj tuj poste liaj rapidmovaj kruroj portis lin al la “Ora Serpento” de Majer .

Dua Ĉapitro.

La Ora SerpentoPri iu, kiu vidas sovaĝajn bestojnMorto de burleskuloPri cirka veturilo kaj ĝia enhavo.

Malmultajn minutojn malproksime de la doktora loĝejo staris en flankstrateto la drinkejo “Ora Serpento” de Majer . Ĝi estis drinkejo vizitata nur de laboristoj, kiuj povis aĉeti tie grandan glason da biero aŭ glaseton da brando por ses pfenigoj. Preskaŭ ĉiuminute en la tago, jam post la sepa en la mateno ĝis malfrue en la nokto, sin trovadis en tiu “Ora Serpento” vizitantoj.

En la tempo, pri kiu ni parolas, regis en la “Serpento” la plej granda malordo imagebla. Kelkaj seĝoj estis renversitaj same kiel unu tablo; multaj glasoj, kelkaj el ili rompiĝintaj, kuŝis dise sur la planko, kaj ĉe la muroj kaj antaŭ la bufedo staris deko da klientoj, dum ĉiusekunde eniris aliaj, logataj de neordinara bruo, kiun la preterpasantoj sur la stratoj povis aŭdi en la “Serpento”. En la mezo de tiu ĥaoso de glaspecetoj, biero, brando kaj renversitaj mebloj staris du fortaj laboriste vestitaj viroj, kiuj retenis trian viron, kiu kondutis kiel frenezulo kaj piedfrapadis ĉiuflanken. Mortepala, kun ŝaŭmkovritaj lipoj, la okuloj plenaj je sango, li blekis kiel sovaĝa bruto. Per la forto de la frenezeco li klopodis liberigi sin el la manoj de la viroj, kiuj tenis lin per unuigitaj fortoj. Liaj malordigitaj haroj disfalis sur lian frunton, kaj liaj vestoj estis preskaŭ disŝiritaj en ĉifonojn. Subite li staris kvazaŭ alnajlita al la planko, la okuloj elstaris el lia kapo kaj seninterrompe li fikse rigardis al angulo de la drinkejo, dum tremado trakuris lian tutan korpon. Per raŭka voĉo li kriis:

– For de tie!... Tiu malbenita besto estas atakonta min... Tordu al ĝi la kolon, por ke ĝi min ne ataku!... Mortbatu ĝin do!... Ĝi venas! ĝi venas!...

– Tenu lin firme! – kriis unu el la du viroj al sia kunulo, kiu tute kiel li, nur kun penego povis reteni la brakojn de la furiozanto.

– Rekvietiĝu do! – li diris al la piedbatanto. – Vi nur imagas tion, tie ne sidas besto.

– Jen!... Jen!... Rigardu!... Ĉu vi ĝin ne vidas!?... Jen la bruto refoje estas saltonta al mi!... Retenu ĝin, la malbenitan bruton, ĝi estas rabia! – kaj la viro piedfrapadis kvazaŭ li volus defendi sin kontraŭ la besto de sia imago. La ĉeestantoj scivolaj parolis intermikse:

– Li estas nur ebria –, diris unu.

– Kio fariĝis? – demandis virino, kiu, enirinte, ekstaris kun etendita kolo post la aliaj rigardantoj, klopodante vidi trans iliajn ŝultrojn.

– Frenezulo, kiun atakis la nervoj –, grimacridis unu el la aro.

– Tio lin mortigos –, diris terurite unu el la antaŭe starantoj al sia malantaŭulo.

– Oj, ne timu tion, li rekonsciiĝos baldaŭ –, respondis alia.

– Irigu do iun por venigi kuraciston –, diris unu el la viroj, kiuj tenis la ebriulon. – Rigardu do, mi ne povas plu lin reteni.

La malordo ĉiuminute pligrandiĝis. Kelkaj virinoj laŭte timekkriis kaj tra tio sonis basa voĉo de viro, kiu vokis:

– Eksilentu do!

– Mortigo! – subite ekkriis unu el la du viroj, kiam la furiozulo kun neatendita ektiro liberigis sian dekstran manon kaj per ĝi ekpremis al li la gorĝon.