Выбрать главу

La virinoj volis forkuri, sed ne povis returni sin pro la homamaso, kiu iom post iom plenigis la drinkejon.

– Mortigo!... Helpon...! – stertoris la atakito, al kiu la fera mano de la ebriulo pli kaj pli fermpremis la gorĝon.

Subite silentiĝis la blekado; la manoj de la furiozulo senfortiĝis, li ne plu kontraŭstaris, lia kapo kliniĝis antaŭen kaj dum profunda ĝemego siblante, sed laŭte eliĝis el lia brusto, li falis kiel sako sur la plankon.

Ankoraŭ kelkajn fojojn tremis lia korpo, la okuloj elstaris sangaj el la kapo, la lango blue ŝvelinta pendis sur la malsupra lipo, la naztruoj plilarĝiĝis momenton kaj tuj poste kuntiriĝis, donante al la nazo la karakterizan pintan formon, kiu estas la antaŭsigno de la morto. Ĉiuj trajtoj malstreĉiĝis, la okuloj rompiĝis, stertorante li elspiris la lastan spiron kaj flaveblanka koloro sin etendis sur lia vizaĝo, dum lia korpo sterniĝis sur la planko kaj poste restis kuŝanta senmove.

La ĉirkaŭstarantoj pli kaj pli moviĝis antaŭen kun retenita spiro. Stranga estis la kontrasto de la subita morta silento, kiu regis en la drinkejo, kontraŭ la ĵusa terura bruego.

La drinkejestro, kiu dum longa tempo faris sian eblon kaj sukcesis kvietigi la homojn, fine eliris por rigardi, ĉu la kuracisto venas; li ne bezonis atendi longe, ĉar la marŝetanta dikventrulo atingis lian domon en la momento, kiam lia nova paciento sterniĝis. Ĉe la alveno de la doktoro la homoj tuj faris lokon, por ke li povu ekzameni la mortantan viron. Li sin klinis kun peno super li, aŭskultis atente, ĉu li spiras ankoraŭ, tuŝis lian bruston kaj gravmiene diris:

– Li mortis –, tiam sin turnante al Majer , li demandis:

– Kio okazis kun tiu viro?... Ĉu vi donis al li tiom da brando? Li mortis pro deliro.

– Li eniris mian drinkejon antaŭ unu horo, doktoro, kaj ŝajne li tiam ne estis ebria. Li trinkis nur du glasojn kaj tiam subite ekkondutis tiel strange, ke ŝajnis al mi, ke li perdis la prudenton. Li parolis sensencaĵojn, iris tien kaj reen en la drinkejo kaj postulis trian glason da brando, kiun mi tamen rifuzis doni al li. Tiam li ekkoleris kaj tirinte tranĉilon el la poŝo, li jam estis atakonta min, sed feliĉe tiuj du viroj retenis lin. La atako de deliro fariĝis pli kaj pli forta, ĝis kiam li falis kaj mortis.

La doktoro aŭskultis tion kun atento, ĉiam rigardante la mortinton.

– Kiu li estas? – li demandis post momento.

– Mi kredas, ke li estas burleskulo aŭ rajdisto de cirko, ĉar li alvenis en la urbo en cirka veturilo.

– Kie staras nun tiu veturilo?

– Sur la strato, proksime de mia domo.

– Ĉu li ne havas kunvojaĝanton?

– Mi kredas, ke ne, ĉar li petis al strata bubo gardi dum momento la ĉevalon.

– Hm! – La doktoro eksilentis, pripensis la aferon kaj tiam demandis plue:

– Sed kion ni nun devos fari kun la mortinto?

– Mi ne scias; ĉiuokaze li ne povos resti en la “Serpento”.

– Kompreneble, li ne povos..., oni devos transporti lin ien..., sed kien?

– Neniu konsentos akcepti ĉe si tian malvivulon; sed oni povos transporti lin al la malsanulejo, kaj...

La doktoro denove ekpripensis. Subite ideo envenis en lian kapon, kaj li diris:

– Portu lin en la veturilon kaj veturu lin en mian veturilejon; mi skribos al la urbestro kaj aranĝos ĉion.

La du viroj, kiuj antaŭe retenis la delirulon, sekvate de ĉiuj ĉirkaŭstarantoj portis la kadavron al la veturilo.

La pordo estis malfermita; neniu estis interne, oni vidis nur kelkajn malpurajn meblojn kaj ĉe la posta interna flanko du pordetojn de fermita ŝranko. Sub la tablo, staranta ĉe unu flanko sub fenestreto, kuŝis speco de matraco; tie sekve estis la lito de la mortinta viro.

– Metu lin tien –, ordonis la doktoro, montrante la matracon, kaj refermu la pordon de la veturilo.

La viroj obeis.

– Nun antaŭen al mia domo –, ordonis plue la doktoro.

La bubo, kiu ĝis tiam tenis la bridon de la ĉevalo, ekmarŝis, tirante la kapon de la besto, kaj dek minutojn poste la veturilo kun la kadavro staris en la veturilejo de la resanigisto; la homoj, kiuj scivole sekvis ĝis tie, disiris, ĉiu sian vojon, kaj baldaŭ nenio sur la strato montris, kia terura dramo ĵus finiĝis en la urbo Posen .

Tria Ĉapitro.

MikeloEn la veturilejo de la doktoroLa stomako de trinkuloLa cirka knaboNeatendita klientoTransformiĝo de malpura cigano en belegan knabon.

Vesperiĝis. Teodoro dormis, Maria  sidis kun la doktoredzino en la kuirejo ĉe la tablo, kie ambaŭ flikis ŝtrumpojn, kaj la doktoro estis en la laborejo. Li sidis sur angulo de sia seĝo ĉe la skribotablo kaj ekzamenis kelkajn tranĉiletojn kaj ĥirurgiilojn. Flanke de li staris lia veturigisto Mikelo, vera giganto kun stultega vizaĝo.

Mikelo estis sesdekjara viro, kiu jam dudek jarojn servis la doktoron. Li estis en ĉio la malo de sia mastro: Neniam Mikelo ekkoleris, nek ekkoleretis, neniam li marŝis rapide; ĉiam li estis kaj restis la sama kvieta Mikelo, kiun nenio ajn povis ŝanĝi, malkvietigi aŭ kortuŝi; tamen li estis bona kaj honesta viro. Mikelo vivis sian trankvilan ekzistadon, laborante kviete por servi sian mastron, kiun li obeadis en ĉio, kaj por prizorgi la ĉevalon kaj la veturilon.

La doktoro finis la ekzamenon de la tranĉiletoj, metis ilin kun la ceteraj ĥirurgiiloj en la kofreton kaj ekstarante diris:

– Mikelo, lumigu al mi.

– Kien, doktoro?

– Veturilejon.

Mikelo prenis lampeton (li faris tion tre singardeme, kvazaŭ li timus, ke lia giganta mano rompos ĝin tuj post la unua ektuŝo) kaj iris per longaj, sed malrapidaj paŝoj al la nomita loko kaj lin sekvis kun rapidaj paŝetoj la doktoro, kiu kunportis la kofreton, sitelon kaj blankan viŝtukon.

– Malfermu la pordon de la cirka veturilo, Mikelo.

Mikelo obeis.

– Metu la lampon tien... –. La doktoro montris lokon en la veturilo apud la pordo, ĉe kiu li staris.

– Prenu la kadavron ĉe la piedoj kaj tirtrenu ĝin tien ĉi...; atentu la lampon, ne renversu ĝin!... Bone!

Mikelo posteniris kaj la doktoro, staranta ekster la veturilo, disigis la du el la veturilo pendantajn krurojn de la kadavro kaj ekstaris inter ilin, tiam li metis la sitelon kaj la kofreton flanke de la kadavro, kaj malferminte la kofreton, li elprenis tondilon.

La lampo lumigis flave, sed sufiĉe klare la internon de la veturilo kaj la kadavron, kies grimacanta buŝo aspektis teruriga.

Mikelo vidis, ke la doktoro sternis la blankan tukon sur la kapon de la mortinta viro.

– Kial li faras tion? – pensis Mikelo; – tiu kadavro ja ne timigos min –, kaj indiferente li rigardis kaj atendis pacience tion, kio estis okazonta; li tamen jam divenis, kion estis faronta lia mastro.

La doktoro debutonumis la veŝton de la mortinto kaj tratranĉis lian ĉemizon, tiel ke liaj brusto kaj ventro nudiĝis. Li palpetis ilin.

– Kia viro! – diris al si la doktoro. – Kia fortulo!... domaĝe, ke li tiel ruinigis sian sanon; li povus vivi cent jarojn..., domaĝe! domaĝe!

Dirante tion, li prenis tranĉileton kaj faris profundan, longan tranĉaĵon en la ventro de la kadavro.

Mikelo kviete rigardis kaj vidis, ke la dekstra mano de lia mastro malaperis en la ventron kaj ke li elprenis el ĝi la stomakon.

– Kia stomako! – pensis la doktoro. Tiam li ekzamenis ĝin ĉiuflanke, tenis ĝin super la sitelo kaj farinte tranĉaĵon en la malsupra flanko de l’ stomako, li lasis elflui la enhavon, tiam li turnis la eksteraĵon internen, metis la sitelon ekster la veturilon kaj komencis ekzameni la stomakon.

En tiu momento lia atento estis kaptata de obtuza tuso, venanta el la veturilo. Surprizite li aŭskultis, flustrante al si mem: