Выбрать главу

– Kio estas tio?

Mikelo ankaŭ estis aŭdinta la neatenditan tuson, sed li diris nenion; lin surprizis nenio.

Dua tuso aŭdiĝis.

– Ĉu vi aŭdis tion, Mikelo?... Kio ĝi estas? – demandis la doktoro.

– Tuso –, kviete respondis Mikelo.

La doktoro metis la stomakon en la sitelon, kovris la nudan parton de la kadavro kaj refoje aŭskultis. Post la pordetoj en la veturila fundo io moviĝis. Io knaris, la pordetoj ĵete malfermiĝis, kaj inter ili en malluma litŝranko ekaperis la kapo de knabo.

– Tio estas knabo –, kviete diris Mikelo.

La konsternita doktoro staris inter la pendantaj kruroj de la kadavro kaj rigardis al la knabo, kvazaŭ li vidus fantomon.

– Ĉielo, kie mi estas? – demandis la knabo per malforta voĉo.

– Ĉe doktoro Stuthejm  –, kviete respondis Mikelo.

– Ĉe doktoro? Kio okazis kun patro?

– Mortis –, same kviete respondis Mikelo.

– Eksilentu, malsaĝulo! – ekkriis la doktoro, turnante sin al la veturigisto.

– Ĉu li mortis!? – demandis la knabo. Li faris tiun demandon laŭ maniero, kiu montris, ke la sciigo lin ne malkvietigis; ŝajnis eĉ, ke la respondo de Mikelo liberigis la knabon de peza ŝarĝo.

– Ĉu vi dormis tie? – informiĝis la doktoro.

– Jes, sinjoro, feliĉe mi dormis, ĉar mi ne povis dormi dum tri tagoj.

– Ĉu vi estas malsana?

– Mia kruro rompiĝis kaj mi suferis pro febro.

– Kiam rompiĝis via kruro?

– Antaŭ kvar tagoj.

– Mikelo, reŝovu la kadavron sub la tablon –, ordonis la doktoro.

Mikelo kviete rampis en la veturilon kaj obeis la ordonon, tiam li same kviete lasis sin gliti sur la ŝtonan plankon de la veturilejo kaj kviete atendis novajn ordonojn.

– Helpu al mi eniri la veturilon –, diris la doktoro, – portu la sitelon kaj la kofreton en mian laborejon kaj revenu tuj, sed rapidu. – Mikelo helpis kaj foriris kun la nomitaj objektoj. La veturilo skuiĝis, kiam la dika doktoro trairis ĝin, kaj li ne rimarkis, ke unu el liaj piedoj fortiris la tukon de la kadavro. Venante antaŭ la malfermitajn pordetojn, li vidis, ke la knabo sidas sur mizera, malpura litaĉo. Liaj karbenigraj okuloj brilis kiel fajro, kiam ili sin fiksis sur la dikulon, kiu eksidis sur malalta sendorsa seĝo tuj apud la litaĉo.

– Mi bedaŭras, mia infano –, diris la doktoro, – sed mi devas sciigi al vi, ke via patro mortis.

La knabo dum momento rigardis al la parolinto, tiam li diris malrapide kaj nelaŭte:

– Nu, li ja ne batos min plu.

– Ĉu li vin batis!? – La doktoro ekkoleris.

– Jes, precipe en la lastaj tagoj.

– Kial!?

– Ĉar mia kruro rompiĝis.

– Tio tamen ne okazis per via kulpo?

– Li diris, ke mi estas kulpa, ĉar mi falis pro nesingardemo.

– Ĉu vi falis el la veturilo?

– Mi falis de trapezo..., mi estas gimnastikisto, sed ĉar mi ne povis plu labori pro mia rompiĝinta kruro, la direktoro min eksigis.

– Kiu direktoro?

– De la cirko.

– Via patro tamen povus labori.

– Li!?... Li jam ne laboris, ... nur ebriiĝis.

– Ĉu li jam longe estas trinkulo?

– Jes, sinjoro, li ĉiam estis ebria, kaj se li ne estis tia, tiam li dormis ... aŭ min batis –. La knabo eksilentis dum momento, tiam li diris plue:

– Sed tion li ne povas plu.

La doktoro prenis la manon de l’ knabo por palpi al li la pulson.

– Kiel vi sentas vin nun? – demandis li.

– Iom pli bone, sed mi soifas.

La doktoro rigardis post sin por vidi, ĉu la veturigisto estas revenanta, sed Mikelo ne estis tie.

– Kie estas Apolo? – demandis la knabo.

– Apolo!?

– La ĉevalo.

– Ho; ĝi staras en la ĉevalejo ĉe la mia.

En la veturilejo sonis la pezaj paŝoj de la revenanta servisto.

– Mikelo, venu ĉi tien! – ordonis la doktoro.

Mikelo obeis kaj refoje la veturilo skuiĝis sub la pezaj piedoj de la giganto.

– Montru al mi vian rompiĝintan kruron, mia knabo, – diris la doktoro.

La knabo malrapide aperigis la kruron el sub la litotuko, kaj dum la doktoro ĝin ekzamenis, li forprenis la bandaĝon kaj diris:

– Kiu almetis tiun bandaĝon?

– Mia patro.

– Ĉu li ne venigis kuraciston?

– Ne, sinjoro.

– Kial ne? – demandis plue la doktoro, ruĝiĝante pro kolero.

– Ĉar tio kostus tro multe.

– Estas honto! – ekkriis kun indigno la doktoro, kaj li palpadis la kruron, kiu estis ŝvelinta en terura maniero.

– Ĉu tio doloras al vi?

La knabo mordis al si la lipojn pro doloro, tiam li respondis:

– Jes, sinjoro.

– Kompreneble; la osto rompiĝis kaj via patro ne vokis ĥirurgon por reĝustigi ĝin... Rigardu, la kruro estas tute blua, preskaŭ nigra... Ĉu vi estas dolortima?

La knabo, pensante pri la multaj batoj, kiujn al li jam donis lia patro, respondis:

– Mi kredas ke ne, sinjoro.

– Nu, ni vidos; mi devos denove rompi la oston por poste reĝustigi ĝin, sen tio vi perdos la kruron.

– Ĉu la kruron?

– Certe, sed mi esperas, ke ĝi estos resanigebla; mi faros mian eblon –, kaj sin direktante al Mikelo, li diris plue:

– Mikelo, portu lin zorge kaj singarde en la salonon kaj metu lin sur la kanapon; mi lumigos.

Mikelo prenis la knabon sur la brakojn, kiel li prenus plumon, kaj post kiam li malsupreniris la veturilon, la doktoro lin sekvis.

La knabo ĵetis unu solan rigardon sur la korpon sub la tablo.

La mortinto kuŝis sur la dorso, la nigraj, sed jam griziĝintaj haroj senorde dispendis sur la flava frunto, ĉar ĉapo aŭ ĉapelo malestis; lia buŝo estis larĝe malfermita, kvazaŭ li oscedus kaj la ŝvelinta lango elstaris kiel malpura blankiĝinta viandpeco sur la dentoj de la malsupra makzelo; la vitrecaj ruĝaj okuloj fikse rigardis supren al la tabla tabulo super li. Kun abomeno la knabo deturnis la vizaĝon por eviti la teruran vidaĵon.

– Li tamen neniam plu min batos –, li pensis, kaj konsciante, ke li mem estas nun ĉe bonaj homoj, li sin premis al la veturigisto, kiu kun zorgo portis lin el la veturilo, tra la atendejo kaj koridoro en la salonon, kie li metis lin sur la kanapon. La doktoro marŝetadis post ili kun la lampo, kiun li starigis sur tableton apud la kanapo; tiam li fermis la pordon kaj genufleksis antaŭ sia nova paciento, kies malsanan kruron li refoje, sed pli atente rigardadis kaj pripalpadis.

– Tenu lin ĉe la ŝultroj, Mikelo –. Dirante tion, li okulumis al la giganto, kiu, tuj komprenante lin, ekkaptis la ŝultrojn de la knabo tiel, ke ĉi tiu neeble povis plu sin movi. La doktoro ambaŭmane ĉirkaŭprenis la kruron kaj kunpremante la lipojn, li per unu fortega ekskuego ĝin rompis.

La knabo ne estis montrinta timon al doloro; lia volo, ne montri timon, estis tamen malpli forta ol la doloro, kiun al li kaŭzis la ekskuego de la ĥirurgo, ĉar dum liaj trajtoj en terura maniero kuntiriĝis, li eligis penetrantan ekkrion de doloro, tiel penetrantan kaj laŭtan, ke ĝi ekvekis ĉiujn eĥojn en la domo. Ĝi estis tuj sekvata de du aliaj pli mallaŭtaj ekkrioj el la kuirejo.

– Kvietiĝu, knabo..., jam finiĝis –, diris la doktoro, kiu kore kompatis la suferanton, – nun kuŝu kviete, mi denove bandaĝos, kaj ĉio espereble fariĝos bona. – Grandaj larmoj rulis sur la vangoj de la kompatinda knabo. Mikelo, kiu ne plu tenis lin, staris apude kiel kolono el salo, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta; li tiel kutimiĝis al tiaj ekkrioj, ĉar li ĉiam helpis, kiam lia mastro operaciis, ke li jam ne ilin atentis.