La doktoro almetis la novan bandaĝon kaj preskaŭ estis fininta tiun laboron, kiam tre malrapide la pordo malfermiĝis kaj enrigardis du kapoj, unu super la alia.
– Kio okazis? – demandis mallaŭte la doktoredzino.
– Kruro rompiĝis –, kviete respondis Mikelo.
– Ĉi tie!?
– Jes.
– Ni ektimis pro la ekkrio, precipe ĉar ni ĝin aŭdis tie ĉi kaj ne en la laborejo; ni pensis ke...
– Maria –, tiel interrompis la doktoro, – alportu tuj pelvon kun akvo, kaj sapon kun pura viŝtuko.
La kapoj malaperis kaj la doktoro, eksidinte ĉe la knabo, demandis:
– Kiel vi nun sentas vin?
– Pli bone, sinjoro; mi dankas.
– Kiel estas via nomo?
– Stanislas .
– Kaj via familia nomo?
Stanislas pripensis, tiam li respondis:
– Sur la afiŝoj de la cirko, mia nomo estas Stanislas Mareau * .
* Elparolu: Maró .
– Stanislas Mareau !?... Tio estas stranga, ĉar Stanislas estas pola, kaj Mareau estas franca nomo... Ĉu vi estas Polo?
– Mi ne scias, sinjoro.
– Kiun lingvon parolis via patro?
– Ordinare li parolis kun mi pole, sed ni ambaŭ povas paroli germane, ĉar ni ofte vojaĝis en Germanujo.
– Ĉu via patro neniam laboris en la cirko?
– Li laboris tie, kiam mi estis ankoraŭ tre juna; li tiam estis gimnastikisto, sed post kiam li instruis al mi, mi sola laboris.
– Kaj li faris nenion?
– Li nur drinkis kaj...
La knabo eksilentis, ĉar eniris Maria kun akvo, sapo kaj viŝtuko. Ŝi rigardis al Stanislas scivole kaj ekridetis al li.
– Pretigu buljonon –, ordonis la doktoro, kaj Maria eliris por obei.
– Nu, kion li faris ankoraŭ? – demandis la doktoro.
– Li min batis.
– Estas honto! – diris la ĥirurgo ruĝiĝante, ĉar li denove ekkoleris; tiam li komencis lavi la malpuran vizaĝon de Stanislas .
– Kombilon, Mikelo! – li ordonis post momento.
La veturigisto foriris kaj revenis tuj kun kombilo. La haroj de la knabo tamen estis en tia malordo, ke ili disstaris kiel nigra balailo de araneaĵoj.
– Mi mem prefere aranĝos miajn harojn –, diris la knabo. – Mi ne kombis ilin dum kelkaj tagoj, kaj ili tro interimplikiĝis.
Mikelo donis al li la kombilon, kaj Stanislas tiel lerte aranĝis siajn harojn, ke post kelka tempo lia kapo estis kovrita per la plej belegaj nigraj bukloj, kiujn oni povus imagi.
La doktoro kaj Mikelo rigardis silentante; ili ambaŭ miris, (Mikelo la unuan fojon en tuta jaro) pro la metamorfozo, kiun ricevis la kapo de la knabo. El malpura cigano en kelkaj minutoj fariĝis tia bela knabo, kian iam vidis nek la doktoro, nek lia veturigisto.
En tiu momento revenis Maria kun buljono. Ŝi kun videbla surprizo rigardis al Stanislas , dubante ĉu li estas la sama malpurulo de antaŭe, kaj doninte al li la buljonon, ŝi reiris al la kuirejo kaj diris al la doktoredzino, kiu refoje laboradis: – Ho, sinjorino, kia bela knabo!... ankoraŭ pli bela ol la anĝeloj sur la preĝejaj pentraĵoj; kaj okuloj!! ... pli nigraj ol la karboj en nia karbujo.
Stanislas intertempe trinkis avide la buljonon, ĉar li estis malsata kaj soifa.
– Lanan litkovrilon kaj kusenon, Mikelo!
Mikelo foriris.
– Nun kuŝiĝu kviete –, diris la doktoro al Stanislas , – kaj movu la malsanan piedon kiel eble plej malmulte.
Mikelo baldaŭ revenis, la doktoro metis la kusenon sub la kapon de la knabo kaj kovris lin per la lana litokovrilo; tiam li ridetis kaj diris:
– Ĉu vi povus dormi tie ĉi?
– Ho jes, sinjoro, ... mi dankas al vi.
La lastajn vortojn la knabo pro emocio kaj dankemo preskaŭ ne povis eldiri. La doktoro tion rimarkis, kaj frapetante la palajn vangojn de la malsanulo, li diris:
– Nu, mia knabo, estu kuraĝa kaj senzorga ... dormu bone!
Li marŝetadis for kun Mikelo kaj fermis la pordon; tiam sin direktante al la laborejo, li prenis la lampon, kaj dum la veturigisto iris dormi, la doktoro eksidis sur la angulo de sia seĝo kaj pasigis almenaŭ unu plenan horon por funde ekzameni la stomakon de la mortinto.
Kaj ĉi tiu kuŝis sen movo sub la tablo en la cirka veturilo, atendante kun grimacanta vizaĝo la ĉerkon, kiu por ĉiam forportos lin el ĉi tiu mondo, kie postrestis neniu por lin priplori.
Kvara Ĉapitro.
Meditado de Stanislas Pri akrobatoj kaj patraĉoStranga bruado en kuirejoDoktoro kaj pacientoTeodoroLa staranta horloĝo kaj ĝia malnovmoda ciferplatoLa ĉiam moviĝanta glavo, kiu tamen neniam trafas sian celonPri servistino, kiu estas scivolaKoleranta doktoroLa perditaj okulvitrojNova samhejmano kaj pri lia konoEnterigo, kiun ĉeestas nenia parenco.
Tiun nokton Stanislas dormis bonege; lin jam ne turmentis la febro, kaj vekiĝante la sepan horon en la sekvanta mateno, li sin sentis multe pli bone. Malferminte la okulojn, li aŭdis la bruon de preterirantaj veturiloj kaj la paŝojn de piedirantoj eksterdome, sed interne regis ankoraŭ silento.
Li ĵetis la rigardon ĉirkaŭe kaj miris pri la bela salono, en kiu li kuŝis. Vole-nevole li ekpensis, kiel la cirka veturilo envenis en ĉi tiun porsinjoran domon, kiel mortis lia patro kaj kial tiu al li fremda doktoro tiel amike kondutis kun knabo, kiun li antaŭe neniam estis vidinta. Tiam lin ekfrapis la ekpenso, ke lia patro kuŝas surdorse kun larĝe malfermitaj buŝo kaj okuloj sub la tablo en la veturilo, kaj li pensis pri la momento, en kiu li vidis la kadavron, kiam la giganto forportis lin, kaj tremeto trakuris tra lia tuta korpo. Tiun tremeton ne kaŭzis ĉagreno, sed abomeno. Ĉiam li estis timinta tiun buŝon, ĉar neniam elvenis el ĝi amikaj vortoj. Nun ĝi por ĉiam silentados. Eble en ĉi tiu momento enkuris en ĝin longpieda araneo aŭ muŝo, ĉar tiuj abundis en la veturilo kaj la iama forta brako, kiu tiom da fojoj lin batis, nun eĉ ne estis kapabla forpeli la insektojn.
Stanislas fermis la okulojn por ne vidi plu la mortinton, sed tiam li vidis lin ankoraŭ pli klare. Li sekve refoje rigardis ĉirkaŭe por distriĝi, kaj image li venigis antaŭ sin la amindan palan kaj belan vizaĝon de sia patrino, kiu mortis antaŭ dek jaroj en malsanulejo ie en urbo, kies nomon li ne plu memoris. Tiam li estis sesjara knabeto, tiam la patro ne batis lin, ĉar la patrino ne toleris tion. Ŝi estis malforta virino, sed spite al tio regis la fortan edzon per sia nekontraŭstarebla energio. Tiam la patro nur malofte ebriiĝis, kaj se okaze li sin donis al tiu malvirto, li estis humila kaj obee sidiĝis en angulo de la cirka veturilo, ne batante, eĉ ne rigardante la junan knabeton. Antaŭ la morto de la patrino la patro kunlaboradis en la cirko, sed post kiam longdaŭra malsano faris finon al ŝia vivo, la gimnastikisto sentis sin libera kaj tute sin donis al la ebrieco. Dume li laboris nur, kiam la neceso devigis tion al li, kaj post kiam li en dujara instruado instruis al sia filo sian arton, ĉi tiu konstante prenis la lokon de la patro kaj la juna Stanislas Mareau fariĝis konstanta kunlaboristo de la cirka trupo. Li travivis malĝojajn jarojn, ĉar li devis perfektigi sin kiel gimnastikisto, akrobato kaj rajdisto en tro malmulta tempo, sed ĉar li estis vigla, forta kaj sana knabo, kaj ĉar lia facile regebla karaktero neniam kontraŭstaris, li baldaŭ faris grandajn progresojn, tiel ke li post tiuj du jaroj da ekzercado jam laboradis kiel lerta akrobato, rajdisto kaj gimnastikisto.
Malmultaj personoj scias, kiel oni fariĝas akrobato. Ordinare la publiko ŝatas kaj admiras la akrobatojn ne nur pro la lerteco, kiun ili montras, sed precipe pro la danĝero, ĉiam minacanta ilin aŭ pro la fantaziaĵoj, rakontataj pri la instruado de junaj akrobatoj. Pri tiuj fantaziaĵoj Stanislas nenion spertadis, neniam la patro rompis al li la spinon por fari lin fleksebla, neniam li pendigis lin per unu kruro, lasanta lin en tiu stato dum kelkaj horoj ĉiutage, ĉar ĉio tio estas nur fabeloj por infanoj.