Выбрать главу

Dum prezentado en cirko, antaŭ kelkaj tagoj li estis falinta de la trapezo pro rompiĝo de ŝnuro, kaj de post tiu tempo li ne povis plu labori. La patro bandaĝis mem la rompiĝintan kruron de la juna akrobato, kaj la leganto scias tion, kio el tio rezultis. Post tiu falo la tiraneco de la patro atingis sian plej altan gradon. Li senkaŭze insultis kaj batis la kompatindan knabon, kuŝantan sur mizera litaĉo en la veturilo, kaj nur la morto de la tirano liberigis lin de liaj malbonaj traktoj kaj kaŭzis lian neatenditan transporton en la veturilejon de fremda resanigisto. Tie, post mallonga dormado li vekiĝis kaj puŝmalferminte la pordetojn de la litŝranko, li subite vidis la patron, kuŝantan surdorse ĉe la veturila elirejo, dum fremda sinjoro staris antaŭ tiu elirejo kun tranĉilo en la mano. Li eksciis baldaŭ, ke la patro estis mortinta kaj ke li mem sin trovas ĉe homoj, kiuj ne kondutos kontraŭ li kiel tiranoj, kaj kun pacienco li atendis la estontecon. Kio okazos kun li kaj kun la ĉevalo? Jen demandoj, kiujn li faris al si, sed ne sciante, kion respondi, li denove rigardis la meblojn, la pentraĵojn, la plafonon kaj la tapiŝon de la salono, kaj komparis ĉion kun la interno de la cirka veturilo. Kia diferenco! Kaj kiel oportune kaj agrable li kuŝis sur la kanapo!

Li estis sidiĝonta, sed la plej malgranda movo kaŭzis malagrablan senton en la rompiĝinta kruro; li sekve refaligis la jam levitan kapon sur la kusenon kaj atendis.

Jam pli ol unu horon li estis vekiĝinta kaj de tempo al tempo li direktis la okulojn al la pordo..., fine iu ja ĝin malfermos!

En angulo de la salono staris alta horloĝo, kiu jam kvinfoje sonoris ĉe intertempoj; la unuan fojon per sep batoj, poste trifoje po unu sola bato kaj jen ĝi sonoris ok batojn. Stanislas  sciis el tio, ke estas nun la oka horo.

La bruado sur la strato iom post iom pligrandiĝis, kaj ankaŭ en la domo, precipe malantaŭ la muro, kontraŭ kiu Stanislas  kuŝis, li de tempo al tempo aŭdis paŝojn kaj poste bruadon, kvazaŭ iu verŝis akvon kaj frotpurigadis. Kelkfoje li aŭdis du voĉojn. Li kredis, ke tiuj voĉoj apartenas al la du virinoj, kiuj la antaŭan vesperon tiel ekterurigite enrigardis la salonon.

Super li iu ellitiĝis; klare li aŭdis, kiel tiu saltis sur la plankon, sin ŝovis kaj sin movis, kaj fine foriris. La formortintaj paŝoj tamen tuj ekaŭdiĝis refoje sur la ŝtuparo de la koridoro; ili malsuprenvenis rapide kun laŭta piedfrapado kaj ĉe ĉiu paŝo io forte ektuŝegis la ŝtupojn. La malsupreniranto tuj poste sin direktis al la loko, kie la du virinoj parolis, kaj Stanislas  nun distingis, ke tiu nova veninto estas knabo. Tiu vokis, kantis, saltetis kaj neniu kontraŭstaris al tio.

Refoje la alta horloĝo staranta ekaŭdigis sian baton, kaj la pordo de la salono malfermiĝis. Eniris la doktoro. Lia vizaĝo brilis, ŝajne pro bona humoro, ĉar li ridetis, dum li rigardis al Stanislas . Kun mallongaj, sed rapidaj paŝoj li alproksimiĝis, lia dika duobla mentono skuiĝis tremetante ĉe ĉiu paŝeto, kiun faris la dikventrulo.

– Oho, vi jam vekiĝis!?... Bonan matenon! – li diris afable, ekhaltante antaŭ la knabo. – Kaj kiel vi nun sentas vin?

– Multe pli bone, sinjoro; mi dankas.

La doktoro sidiĝis sur seĝangulon apud Stanislas  kaj kaptis lian pulson.

– Bone! – li diris, – la febro estas for, ĉu la piedo doloras ankoraŭ?

– Nur malmulte, sinjoro.

– Bonege, mia bubo; mi gratulas –, kaj ellasante la pulson, li diris plue:

– Mi nun devas paroli kun vi dum kelkaj minutoj ... pri via patro kaj cetere... Vi scias, ke li mortis hieraŭ –. Li ĉesis momenton paroli, tiam li diris plue: – Ĉi tiun vesperon venos lia ĉerko, ĉu vi deziras foje revidi vian patron, antaŭ ol oni lin enĉerkigos?

– Ho ne, sinjoro.

Stanislas  pensis pri la terura vidaĵo sub la tablo, kaj kontraŭvole lia vizaĝo montris la abomenon, kiun li eksentis, kiam la doktoro faris al li la demandon.

– Nu, vi ja ne bezonas lin vidi... Oni forportos lin tuj post la enĉerkigo... Sed, kion vi pensas fari kun la veturilo kaj kun la ĉevalo, kiujn al vi postlasis via patro?

Jen demando, kiu konsternis la knabon kaj la doktoro tion rimarkis.

– Ne konsterniĝu, ni ja povos aranĝi tion, ĉiuokaze ili nun estas via propraĵo, kaj vi povos ilin vendi, se vi ne havas fratojn aŭ fratinojn.

Stanislas  rigardis la parolanton kun miro kaj diris:

– Fratojn aŭ fratinojn mi ne havas, tamen mi ne povos vendi la veturilon, nek la ĉevalon.

– Kial?

– Kiam mia kruro estos resaniĝinta, tiam mi ja denove devos loĝi en la veturilo kaj klopodi fari novan kontrakton kun direktoro.

– Ĉu vi tion deziras?

Stanislas  kun grandaj okuloj rigardis la doktoron, dum li respondis:

– Ne, sinjoro, sed mi ja devos.

– Ĉu vi ne amas vian metion?

– Ho ne, mi ĝin tute ne amas.

– Kion do vi amas?

Stanislas  estis respondonta, sed ĉar Teodoro engalopis sur sia balailo, li silentis kaj rigardis la knabon, kiu tuj alrajdis al la kanapo.

– Jen nia Teo! – diris la doktoro ridetante. – Nu Teo, ĉu vi ne devas konatiĝi kun Stanislas ?

Teodoro ekstaris ĉe la fremda knabo kaj diris:

– Maria  diris, ke aĉjo rompis al vi la kruron.

La doktoro ridis.

– Jes, tion mi faris –, diris li.

– Kial? – demandis Teodoro.

– Tion vi ja poste ekscios, kiam vi studados –, kaj sin direktante al Stanislas , li diris plue: – Ĉar Teodoro devos fariĝi doktoro, same kiel lia avo.

Teodoro ne atentis tiun klarigon, ĉar li demandis al Stanislas :

– Ĉu vi restos tie ĉi?

– Kiam mia kruro estos resaniĝinta, mi ja devos forveturi.

– Kien?

– Al cirko.

– Al cirko?... Kial?

– Por labori.

– Vi tamen povos labori ĉe aĉjo.

Stanislas  mallevis la okulojn kaj eksilentis.

La doktoro ridetis, tiam li diris al Teodoro:

– Iru tuj diri al Maria , ke ŝi venu kun buljono kaj kun kelkaj biskvitoj. Stanislas  ja devas matenmanĝi.

Teodoro galopis for sur la balailo.

– Nu! – diris la doktoro, – mi devas lasi vin momenton por finaranĝi kelkajn aferojn en mia laborejo. La servistino zorgos pri via matenmanĝo; mi revenos antaŭ ol eliri veturile, kaj intertempe vi povos babiladi kun Teo –, kaj frapetinte la knabon sur la vangon, li paŝetadis for kaj la knabeto sekvis lin.

Stanislas  restis sola, atendante la portotan matenmanĝon; dume liaj okuloj denove trafis la horloĝon, kaj li rimarkis la unuan fojon, ke io moviĝadas sur la supra parto de la ciferplato. Li rigardis pli atente kaj vidis specon de reĝa trono, sur kiu sidis grava barbhava persono, volvita en longa ruĝa mantelo; li havis bastonon en unu mano kaj la alian li etendis al dua persono, staranta antaŭ la trono. Ĉi tiu dua estis nudbraka soldato kun brilanta glavo, kiun li movadis de supre malsupren kvazaŭ por tratranĉi nudan infaneton, kiun li tenis je unu piedo en la alia mano. La glavo, regule moviĝanta laŭ la tiktakado de la horloĝo, tamen ne tuŝis la infaneton, sed nur ĝin minacadis. Kontraŭ la soldato sin trovis du virinoj en longaj ĉemizoj. Unu el ili staris surgenue kaj alte etendis la kunigitajn manojn petegante al la soldato ne mortigi la infaneton. La alia virino staris rekte kaj fikse rigardis la soldaton. Ĉe ĉiu tiktako de la horloĝo la glavo faris tremetantan movon de supre malsupren kaj returnen.