Выбрать главу

Stanislas , kiu neniam studadis la biblian historion kaj eĉ ne sciis, ke tia historio ekzistas, miregis pri la stranga grupo, tute ne komprenante la minacadojn de la soldato, nek la teniĝojn de la aliaj personoj. Sed la glavo plue moviĝadis kaj eble faris tion por la miliona fojo, kiam eniris Maria  kun la matenmanĝo. Ŝin sekvis Teodoro.

Timete ŝi aliris al Stanislas  kaj prezentis la buljonon kun kelkaj biskvitoj.

– Bonan matenon...; ĉu vi sanas pli bone? – ŝi informiĝis.

– Jes, mi dankas.

– La sinjorino informiĝas, ĉu vi deziras ovojn.

Stanislas , kiu estis modesta, malakceptis la ovojn; li ektrinkis kaj ekmanĝis rapide, ĉar li pensis, ke la servistino devos forporti la tason kaj la telereton.

– Ĉu la kruro ne doloras plu? – ŝi demandis.

– Nur se mi ĝin movas, sed baldaŭ...

– Aĉjo rompis la kruron –, interrompis Teodoro.

– Ni aŭdis tion –, diris Maria . Ŝi daŭre fiksis la rigardon sur la malsanulon kaj ŝi pensis: – Kiajn okulojn..., kiajn harojn!

– Kio estas tio? – demandis Stanislas , montrante la grupon sur la ciferplato.

– Ulano! – respondis Teodoro.

Maria  ekridis.

– Ho ne, tio ja estas la reĝo Salomo..., la unua juĝo de Salomo.

– Tio ne estas la judo Salomo –, diris Teodoro, – tio estas ulano kun svingiĝanta lanco.

Maria  denove ridis kaj estis klarigonta la grupon, kiam la doktoro enpaŝetis la salonon. Li estis tute ruĝa pro kolero. Stanislas  rimarkis la subitan ŝanĝon de humoro de la doktoro kaj la knabo rigardis la dikulon kun surprizo.

– Pro la diablo! – kriis la doktoro, – nenie ĝi estas ... tiu stulta Mikelo memoras absolute nenion..., li forprenis, ne remetis, forgesis ... kaj eĉ diras, ke li ne scias pri ĝi kaj lasas min serĉi – ... Tute ne atentante Teodoron, nek Maria n, nek Stanislas , li ekhaltis antaŭ la kanapo kaj serĉrigardis sur la tableto kaj sur la tapiŝo, sed vane.

– Estas honto! – li kriis, bolante pro eksciteco... – jam kvaronon da horo mi serĉas..., ĝi ne estas en la laborejo..., ne ĉi tie ... ĝi estas nenie!!

– Kion vi serĉas, doktoro? – demandis la servistino.

– Silentu, knabinaĉo, vi ja scias nenion pri tio, kaj eĉ se vi scius, vi agus kiel Mikelo...

Refoje serĉante ĉirkaŭe, li diris plue: – Mi tamen ĝin havis antaŭ kvarono da horo, kiam mi eniris tiun ĉi salonon..., mi eĉ havis ĝin en la mano.

– Kion do? – kviete Maria  demandis.

– La paron da okulvitroj!! – laŭte kriis la doktoro kurbigante sin kun peno kaj spiregante... – Eble sub la kanapo!...

Maria  subpremis ridon, kaj Stanislas , vidante, ke la okulvitroj sidis algluitaj sur la frunto de la serĉanto, rapide, sed trafe tuŝis la serĉatajn objektojn, kiuj subite falis sur la nazon de la doktoro, tuj antaŭ liajn okulojn.

Surprizite li rektiĝis, la kolera esprimo malaperis de lia vizaĝo kaj laŭte ridante li ekkriis, batante al si la genuon:

– He!... Jen ili estas!... Ili sidis sur mia frunto... ha! ha! ha!! ... nu, feliĉe ke mi retrovis ilin... –, kaj la doktoro foriris laŭte ridante.

Stanislas  postrigardis la formarŝetanton kaj ne sciis, kion pensi pri tia subita humorŝanĝo. Lia patro (tiu de Stanislas ) neniam ŝanĝis sian humoron, li estis ĉiam la sama viro, nur aspektis malgajema, neniam kontenta aŭ feliĉa kaj parolis nur por ofendi aŭ malbeni. Kia alia viro estis tiu ĉi doktoro!

– Li baldaŭ bonhumoriĝis –, diris Stanislas  al la servistino.

– Ho jes; li ekscitiĝas kiel bolanta lakto kaj estas flamiĝema kiel rezina ligno, sed tio nin tuŝas kiel akvo anseron; ni jam ne tion atentas.

– Li estas tamen bona sinjoro, ĉu ne vere?

– Jes, se oni nur lasas lin furiozadi; komence min ektimigis liaj ekboloj, sed jam de longe ili ne tuŝas min plu. Mi nur silentas kaj atendas, ĝis kiam lia bona humoro revenas, kaj tion faras ankaŭ Mikelo.

Maria , kiu volonte estus restinta pli longe por babiladi, fine eliris la salonon. Teodoro tamen sidiĝis sur la tapiŝo apud la kanapo kaj faris mil demandojn al Stanislas ; ĉi tiu respondis kiel eble plej bone.

– Jen mia ĉevalo! – diris post momento la knabeto. – Mi povas rajdi sur ĝi..., ĉu vi iam rajdis?

– Ofte.

– Sur vera ĉevalo?

– Jes, sur vera ĉevalo.

– Kie?

– En la cirko.

– Kio estas cirko?

Stanislas  klarigis; la afero ŝajnis interesi la knabeton tre multe, pri ĉio koncernanta cirkon li informiĝis, kaj post kiam la scivolo estis kontentigita, li silentis momenton, pripensis kaj subite demandis:

– Ĉu vi scias rakonti fabelojn?

– Jes, mi scias rakonti kelkajn. En la cirko kunlaboris ŝercisto, kiu rakontis al mi multajn.

– Rakontu foje al mi.

Stanislas  volonte plenumis la deziron de Teodoro kaj li rakontis la fabelojn pri “Lupo kaj sep kapridoj”, pri “Neĝulino”, pri “Bremaj muzikistoj” kaj aliajn.

Kun malfermita buŝo la knabeto aŭskultis.

Dume la doktoredzino laboradis en la kuirejo; ŝi refoje purigis ĝin per siteloj da akvo, viŝilo kaj balailo, kaj Maria  helpis per ĉiuj fortoj. La soldato super la ciferplato svingadis la glavon, la horloĝo tiktakadis kaj kvarono post kvarono da horo pasis for, kaj kiam je la unua horo la veturilo de la doktoro revenis en la veturilejon kaj la doktoro mem eniris la salonon por vidi kiel sanas lia nova paciento, ĉi tiu estis ankoraŭ rakontanta fabelojn.

Teodoro estis ravita.

– Aĉjo! – li diris.

– Nu, mia karulo, kio estas?

– Li ne plu devas foriri.

– Kiu?

– Stanislas , li scias ankoraŭ pli bele rakonti ol avino.

– He!

– Jes!... Li restos, ĉu ne vere?

La doktoro ridis bonhumore kaj rigardis al Stanislas , kiu modeste ŝajnigis sin ne aŭskulti.

– Li ne volas resti tie ĉi, li prefere returnos sin al la cirko –, diris ŝercante la doktoro.

– Ho ne, aĉjo, li pli volonte restos ĉe mi.

– Ĉu vere? – demandis la doktoro, fiksante la rigardon sur Stanislas on.

– Estos tro maloportune al vi, sinjoro.

– Ne! ne! – kriis Teodoro –, li povas ludi kun mi kaj labori por aĉjo, aŭ por avino.

– Je la trapezo? – demandis la doktoro.

– Ankaŭ je la trapezo kaj krom tio je ĉio ajn –, diris Teo, ĉirkaŭbrakante unu el la kruroj de la avo, kaj li diris plue:

– Nu, aĉjo?... Ĉu li restos?

– Jes, mia infano, li restos, almenaŭ, se li volas.

– Hura! – kriis Teodoro, – li restos! ... mi tuj iros tion rakonti al avino –, kaj li forrapidis.

Stanislas  sidis kun mallevitaj okuloj kaj la doktoro, rigardinte lin dum momento, demandis:

– Ĉu vi pli volonte restos ol returni vin al cirko?

– Jes, sinjoro, mi ja volonte volas esti via veturigisto, mi povas...

– Mi havas bonan veturigiston kaj ne bezonas du.

– Mi eble povos servi alie.

– Nu, mia knabo vi povas resti, sed ne por servi al mi aŭ al iu alia en mia domo; mi pensis pri tio jam antaŭ ol mia nepeto demandis tion... Ĉu vi facile studadas?

– Mi ne scias, sinjoro; sed mi povas klopodi.