– Kiom vi jam lernis?
– Mi lernis rajdi...
– Tion mi ne celas... Ĉu vi facile lernis kalkuli?
– Mi ne scias; neniam oni instruis al mi tion?
– Sekve vi ne lernis la matematikon!
– Ne, sinjoro.
– Ĉu geografion aŭ historion?
– Nek tion, sinjoro.
La doktoro ekscitiĝis, sed li sin retenis.
– Ĉu vi scias skribi sen gravaj eraroj?
Stanislas konfuziĝis en terura maniero kaj estis ploronta pro honto, li tamen kontraŭbatalis la larmojn kaj balbute respondis:
– Mi ... mi tute ne scias skribi...
– Kion!? – kriis la doktoro, – vi ne scias skribi!!
– Ne, sinjoro.
– Vi tamen scias legi, ĉu ne vere?
Stanislas ne respondis, kaj kovrante la okulojn per ambaŭ manoj, li ekploris, dum grandaj larmoj fluis el inter liaj fingroj, kaj fine li balbute diris:
– Ne, sinjoro..., mi eĉ ne scias tion..., mi lernis nenion!
– Sed tio estas terura!
– Mi ne estas kulpa, sinjoro; mi deziris lerni, sed mia patro ne konsentis..., ĝi kostus tro multe da tempo kaj tro multe da mono.
– Fi do!!... Nu, ĉesu plori, jam ne pensu pri ĝi, ĉar post sufero venas prospero. Ne estas ankoraŭ tro malfrue, se vi estos nur diligenta.
– Mi estos, sinjoro.
– Pri tio mi ne dubas, vi lernos. Eble vi fariĝos eĉ doktoro aŭ profesoro same kiel Teodoro; ĝi dependos de vi mem.
Stanislas estis kaptonta la manon de sia protektanto por kisi ĝin el dankemo, sed la doktoro sin turnis kaj rapide eliris la salonon.
Je la vespero de tiu tago haltis antaŭ la domo veturilo. Tri viroj eltiris el la veturilo longan ĉerkon, kiun ili portis en la veturilejon. Kelkajn minutojn poste tiuj viroj, helpate de Mikelo, reportis la ĉerkon kun la kadavro de la mortinto eksteren, kaj for ĝi veturis al la mortintejo, kie ĝi por ĉiam malaperis en izolita kaj neniam retrovebla fosaĵo.
Kvina Ĉapitro.
Stanislas kaj TeodoroPri fabeloj kaj: La Historio pri Floriso kaj Blankafloro(Tiu historio havas nenion komunan kun la herooj de ĉi tiu romano, tial la legantoj ne bezonas legi ĝin, se ili ne amas legi rakontojn el jam longe pasinta tempo).
Dank’ al la korpa konstitucio de Stanislas lia kruro en tre mallonga tempo resaniĝis tiom, ke la knabo povis marŝi kun helpo de bastono. Akompanate de sia nova amiketo, la juna Teo, kiu preskaŭ neniam lin forlasis, li faris mallongajn promenadojn sur la strato, kaj post tri monatoj li sentis, ke la kruro estas sufiĉe forta, por ke li povu marŝi kiel antaŭe. De tiu tempo li faris sian eblon esti utila al ĉiuj siaj samhejmanoj. Matene li helpis alportadi sitelojn kun pura akvo, ĉar la sinjorino ankoraŭ ĉiam purigadis kaj frotadis, kaj laŭeble la knabo helpis al ŝi, precipe kiam la doktoro estis eksterdome kun sia veturilo por viziti la malproksimajn pacientojn en la vilaĝoj kaj tre malsanajn en la urbo. Kiam la veturilo refoje staris en la veturilejo kaj Stanislas estis kondukinta la ĉevalon en la ĉevalejon, li ordinare eniris la laborejon por vidi, ĉu li povus esti agrabla aŭ utila al sia protektanto, kaj preskaŭ ĉiufoje la doktoro trovis kialon por teni la knabon apud si, ĉar li ne amis, ke ĉi tiu kiel servisto helpis purigadi la kuirejon, tiom pli, ĉar tiun ĉiutage ripetatan purigadon la doktoro konsideris kiel senutilaĵon kaj kiel ion tute superfluan. La doktoredzino laŭ sia deziro povis laboradi, ŝia edzo jam ne kontraŭstaris; sed li opiniis, ke Stanislas pli bone povas pasigi alie sian tempon. Okazis kelkfoje, ke la knabo estis helponta la sinjorinon, kiam subite la doktoro lin vokis al si. Stanislas , kiu penadis esti ĉies helpanto kaj amiko kaj volonte servis al kiu ajn, sin trovis tiam en granda embaraso, el kiu la sinjorino lin ordinare eltiris, dirante:
– Nu iru, Stanislas , post la forveturo de la doktoro vi ja povos reveni al mi.
Teodoro sekvis sian amikon kiel ombro. Ili dormadis en la sama ĉambro, ĉar tion la knabeto nepre deziris; ili ludadis kune en la veturilejo, kie la eksakrobato estis farinta trapezon por plaĉi al sia amiketo, kaj sur ĝi li de tempo al tempo “laboris”.
La cirka veturilo staris post sia alveno en angulo kaj restis tie. La du knaboj ofte ludis en tiu iama loĝejo, post kiam Stanislas estis puriginta ĝin ĉiuflanke. La matraco kaj la litaĉo jam ne kuŝis sur sia loko, sed estis forĵetitaj, kaj nur la tablo kun paro da kadukaj seĝoj estis la tuta meblaro. En la tirkesto de la tablo kuŝis jam dum jaroj speco de lukse bindita kaj preskaŭ plenskribita kajerego. Stanislas memoris, ke lia patrino ofte legis en ĝi, sed nur, kiam la patro forestis. Ŝajnis al la knabo, ke lia patrino tre ŝatis tiun libron kaj tial li ĝin gardis kiel karan memoraĵon. Strange estis tamen, ke la doktoro, kiu laŭ la opinio de Stanislas estis tre klera viro, estis skuinta la kapon, kiam li foliumis tiujn skribitajn paĝojn, dirante:
– Tion eĉ la diablo ne kapablas legi, tio ne estas franca, ne germana, ne angla, ne latina nek greka..., do forĵetu, ĝi valoras neniom!
Stanislas tamen ne forĵetis, sed gardadis la memoraĵon, esperante, ke poste li renkontus personon pli kleran ol la doktoro, kiu povus diri, kion ĝi enhavas.
La ĉevalo de Mareau estis vendita kaj la doktoro gardadis la monon por Stanislas .
Ok semajnojn post sia alveno en la domo de la doktoro, Stanislas iun posttagmezon sidis kun Teodoro en la cirka veturilo. Ili estis “laborintaj” sur la trapezo, iom laciĝis kaj nun ripozis.
– Stanislas , rakontu do ankoraŭ fabelon! – diris Teodoro.
– Pri kio?
– Pri Blua Barbo.
– Mi jam centfoje ĝin rakontis, elektu alian.
Teodoro pripensis, tiam li diris:
– Rakontu fabelon, kiun mi ankoraŭ ne aŭdis.
– La cirka burleskulo iam rakontis al mi tre longan rakonton pri Floriso kaj Blankafloro, sed mi timas, ke ĝi estas tro longa por vi kaj ke vi ne povos kompreni tiun rakonton.
– Ho jes, mi komprenos tamen; mi ja ĉiam komprenis viajn fabelojn.
Kaj Stanislas rakontis:
La Historio pri Floriso kaj Blankafloro * .
* La leganto legu la noton * sub la fino de la rakonto paĝo 331a.
Antaŭ pli ol mil jaroj vivis en Hispanujo idolana reĝo. Iun tagon tiu reĝo transiris la maron kun granda armeo, albordiĝis en kristana lando kaj ruinigis tie multajn urbojn kaj kastelojn, forbruligis preĝejojn kaj monaĥejojn kaj en la daŭro de tri tagoj tiel rabodezertigis ĉion, ke nek domoj, nek homoj troviĝis je tridekmejla distanco de la maro.
Li plenŝarĝigis siajn ŝipojn kun ĉio, kion li estis rabinta kaj dissendis kvardek armitajn virojn por spionadi kaj elrabi la pilgrimantojn, kiuj preteriris. Inter tiuj pilgrimantoj sin trovis duko el Francujo; li havis kun si sian filinon, kiu estis fariĝonta patrino. Ŝia edzo estis mortigita en batalo antaŭ mallonga tempo, tiel ke nur la duko povis protekti ŝin. Li sin defendis kuraĝe kontraŭ la idolanoj, sed fine li estis venkata kaj lia filino estis forkondukata kiel kaptitino. La hispana reĝo tiam rapide returnis sin al sia reĝolando, kie liaj subuloj salutis lin kun ĝojkrioj, kaj la rabitaĵo estis partigata kaj disdonata al la soldatestroj. La reĝino tre ĝojis, ke ŝia edzo estis kunportinta kristanan virinon; jam longe ŝi petis al li tian virinon kiel korteganinon; nun ŝia deziro estis plenumita kaj ŝi konsentis, ke la nova korteganino restu kristanino. La malfeliĉa vidvino estis pro tio tre danka; ŝi servis la reĝinon de la frua mateno ĝis la malfrua vespero, instruis al ŝi la francan lingvon kaj baldaŭ la kristanino estis amata de la tuta korteganaro. Okazis, ke la reĝino kaj ŝia kristana korteganino en la sama tago, nome dum palmofesto, naskis po unu infaneton. Al la reĝino naskiĝis filo kaj al la dukino naskiĝis filino. La filino estis baptata per la nomo Blankafloro kaj la juna princo estis nomata Floriso. La reĝo estis tre ĝoja, kiam li eksciis, ke naskiĝis princo, kaj en la palaco fariĝis granda festo, kiun devis partopreni ĉiuj korteganoj. Li konsentis, ke la princo estis konfidata al la zorgoj de la dukino, sed idolana virino devis suĉigi la infanon. La kristanino kore amis ambaŭ infanojn, kiuj poste ĉiam estis kune, tiel ke ili ne povis vivi unu sen la alia. Tuj kiam la reĝo rimarkis, ke lia filo estas sufiĉe aĝa por studadi, li diris: Mi konfidos vin al la zorgoj de l’ instruisto Gorbur . Floriso tamen tre malĝojis; li ekploris dirante: Ho patro, mi povos nek lerni, nek skribi, nek legi, nek ion alian, se Blankafloro ne akompanos min al la lernejo. La reĝo tial promesis, ke ili kune iru al la edukpensiono. Tie ili ĉiam studadis kune, sin ekzercadis en la latina lingvo kaj faris tiajn progresojn, ke ili povis skribi unu al la alia latinajn leteretojn, kiujn la aliaj ne povis kompreni. Tiel ili fariĝis pli aĝaj kaj pli grandaj kaj enamiĝis unu en la alian ĉiam pli kaj pli. Tio tamen tute ne plaĉis al la reĝo kaj li pripensadis rimedojn por disigi la du infanojn. Iun tagon li diris al sia edzino, ke li intencas ekzekutigi Blankafloron, se la princo ne forlasus sian malsaĝan enamiĝon, ĉar estus tro ridinde edzigi princon kun filino de kristana sklavino. La reĝino tamen kontraŭstaris kun ĉiuj fortoj, timante ke Floriso pro malespero memmortigus sin, se Blankafloro estus ekzekutata. Tial ŝi pripensis alian planon. Al la instruisto estis ordonite, ke li ŝajnigu sin malsana, tiel ke Floriso devus aliri alian edukpensionon en Mentorujo. Tie tiutempe estis multaj infanoj de nobela naskiĝo kaj inter ili belegaj knabinoj, kaj la reĝo esperis, ke lia filo baldaŭ forgesus pri Blankafloro. Sed Fenuso sin trompis, kiel ni vidos. Kiam Floriso estis forvojaĝonta, li petis al sia patro, ke Blankafloro kuniru al Mentorujo. – Ne –, diris la reĝo, – ŝi devos resti tie ĉi por flegi vian patrinon, kiu fariĝis malsana –. Oni povas imagi, kiel malĝojis la princo, kiam li eksciis tion. Kiel frenezulo li vagadis tra la palaco, dirante, ke li volus neniam aliri Mentorujon, se Blankafloro ne akompanus lin. La gereĝoj ne sciis kiel rekvietigi la princon, kaj ili nur sukcesis en tio, post kiam ili promesis al li, ke Blankafloro sekvus lin post du semajnoj. Kordeŝira estis la adiaŭo de la du gejunuloj. Al Fenuso tio tute ne plaĉis, sed kion li devus fari? Kun flataj vortoj kaj ĉiaj donacoj li fine irigis la princon al Mentorujo, kie lin feste akceptis la duko Goraso, la dukino Zeŭte kaj ilia filino. La postan tagon li vizitis la lernejon, kie estis multaj nobelaj fraŭlinoj, sed tio efikis nenion, ĉar kiun ajn vidis Floriso, kaj kion ajn oni faris, ĉiam li pensis pri Blankafloro. Jen li silente sidadis droninta en pensoj, jen li iradis ĉirkaŭe kun ĝemoj kaj plorante, kaj kiam post la du semajnoj ne venis al li Blankafloro, tiam li jam ne sciis, kien sin movi kaj sin ŝovi. Li ektimis, ke ŝi estis mortinta; li volis nek manĝi nek trinki, nek dormi kaj fariĝis malsana. La kortegano akompananta la princon sciigis pri tio al la reĝo kaj granda konsterno estiĝis en la kortego. La reĝo venigis la reĝinon kaj diris: – Kara edzino, mi ne scias, kion fari kun mia filo. Blankafloro sendube ensorĉis nian infanon. Mi tuj ŝin ekzekutigos, tiam li nepre forgesos pri ŝi –. Sed la reĝino respondis: – Sinjoro, tio ne estus saĝa. Blankafloro ne ensorĉis nian infanon, ĉar ŝi lin amas tro multe. Post lia forvojaĝo Mentorujon ŝi ne travivis eĉ unu feliĉan momenton. Daŭre ŝi ploradis kaj suferadis. Estus peko kaj honto mortigi ŝin, ĉar ŝi ne estas kulpa. Pretere kondukigu ŝin al Nicea por vendi kiel sklavinon, tiam ni jam neniam aŭdos pri ŝi –. La reĝo sekvis la konsilon de la reĝino; li venigis du aziajn komercistojn kaj ordonis, ke ili plenumu la deziron de la reĝino.