Выбрать главу

Monaton poste la knabino estis vendata al riĉa emiro en Babilono. Ĉi tiu emiro, trovanta ŝin belega kaj aminda, intencis edziĝi kun ŝi kaj ŝin kondukigis al la turo de la virgulinoj, kie estis dudek kvin knabinoj, kiuj devis konsoli kaj gajigi kaj instrui ŝin, ĉar baldaŭ ŝi fariĝus reĝino de la tuta lando.

Jen Blankafloro sin trovis inter fremduloj kaj en salonego, kiun ŝi ne povis forlasi. Ŝi ploris kaj diris ĝemante: – Ho, mia kara Floriso! kiu do nin disigis laŭ tia kruela maniero? Neniam mi vin forgesos. Mi scias, ke vi suferas same kiel mi, ĉar ni amas nin reciproke. Malbenita estu tiu, kiu kaŭzis al ni tiun ĉagrenon kaj doloron, ĉar sen vi mi neniam reĝojiĝos.

La reĝo Fenuso estis tre kontenta, post kiam estis foririnta la bela Blankafloro, sed la reĝino estis senkuraĝiĝinta. – Sinjoro! – ŝi diris, – kion do ni faros, kiam revenos nia filo? Li ploros ĝismorte. Donu al mi bonan konsilon.

La reĝo pripensis kaj ordonis, ke oni faru belegan tombo-monumenton el marmoro kaj kristalo; sur tiu monumento kuŝu du infanoj el oro, unu similu al Floriso kaj la alia al Blankafloro. Ambaŭ portu reĝan kronon kaj sur tiu de Floriso brilu karbunkolo disiganta nokte tiom da brilaĵo, kvazaŭ estus hela tago. Sub la du infanoj staru per oraj literoj: “En ĉi tiu tombo ripozas Blankafloro, kiun la junulo Floriso amis kun eterna amo.”

Kaj la reĝo disordonis, ke ĉiu diskonigu, ke Blankafloro estas mortinta. Post kiam ĉio tio ĉi okazis, la reĝo venigis Florison. La princo dancis pro ĝojo. En malmulta tempo li ĉion pretigis por forvojaĝi kaj baldaŭ li staris antaŭ siaj gepatroj. Li ĉirkaŭbrakis ilin kaj tuj informiĝis pri Blankafloro. Neniu kuraĝis paroli, sed li rapidis al ŝia ĉambro, kie li ne trovis ŝin.

Sed ŝia patrino sidis tie malĝoja kaj ploranta pro la kara filino. Floriso ŝin petis konduki lin al Blankafloro. Komence ŝi agis kvazaŭ ŝi ne komprenis, tiam ŝi respondis eviteme; fine ŝi ŝajnigis kredi, ke Floriso volas informiĝi pri tio, kion li jam estis sciiĝinta. – Mi opinias –, ŝi diris, – ke vi min ŝercmokas –. Ho ne! – respondis Floriso, – mi tute ne ŝercmokas. Venigu rapide mian Blankafloron, mi petas –. Tiam ŝi ne plu povis silenti. – Mi ne scias, kie ŝi estas –, diris ŝi, dum ŝi fikse direktis la okulojn sur la plankon. – Oni ja ordonis al mi, ke mi diru ... ke ŝi mortis kaj ... ke ŝi estas entombigita.

Floriso ne aŭdis la lastajn vortojn. Li svenis. La dukino ekteruriĝis kaj eligis ekkrion, kiu resonis tra la tuta kortego, ĉar ŝi kredis, ke la princo kuŝas sen vivo antaŭ ŝiaj piedoj. La gereĝoj tuj alkuris kaj ekploris. Post kelka momento Floriso rekonsciiĝis kaj oni lin kondukis al la tombo, kie li denove svenis. Rekonsciiĝinte la duan fojon, li ekkriis: Ho, Blankafloro, kial vi min forlasis! Ni naskiĝis la saman tagon kaj kune ni estis edukataj. Kial do ni ne eliris kune el tiu ĉi mondo?

Dirinte tion, li elujigis ponardeton kaj estis trapikonta sian koron, sed feliĉe lia patrino retenis la jam levitan brakon kaj kaptante la ponardeton, ŝi rapidis al la reĝo kaj diris: – Reĝa moŝto, kompatu do nian infanon. Jen la armilo, per kiu li estus mortiginta sin, se mi ne estus kaptinta ĝin en la ĝusta tempo: Kio fariĝus, se li tiel finus sian vivon!... Ni havas nur unu infanon kaj la tuta lando nin mallaŭdus. Parolu do, sinjoro! ... kion ni devas fari? – – Diru al li –, respondis la reĝo, – ke li ĝoju, ĉar Blankafloro vivas ankoraŭ.

Kiam la princo tion ekaŭdis, li diris al sia patro: – Ho patro, permesu, ke mi iru al Blankafloro, ĉar sen ŝi mi ne povas vivi.

La reĝo malĝojis kaj li malbenis la tagon, en kiu li ŝin vendis. Volonte li reaĉetus la knabinon, sed li ne sciis, kie ŝin trovi. Li sekve parolis: – Mia knabo, aŭskultu la bonan konsilon, kiun mi al vi donos. Restu ĉe mi kaj mi havigos al vi belan fianĉinon el pli nobla rango, kiu povos porti kun honoro la reĝinan kronon –. Sed Floriso respondis: – Ho ne, kara patro! Ĉar estas en la mondo nur unu, kiun mi povas ami, kaj ŝi estas Blankafloro. Permesu do al mi, ke mi iru por serĉi ŝin –. Tiam respondis la reĝo: – Nu do, iru, mi havigos al vi la bezonajn vestojn, ĉevalojn, servistojn kaj monon –. Floriso tamen diris: – Sinjor’ patro, ĉu ne estus pli saĝe, se mi vojaĝus kiel negocisto deziranta vendadi kaj aĉetadi? Dek du azenoj devas marŝi antaŭ mi, tri ŝarĝitaj kun ĉapeloj, tri kun moneroj, du kun veluro, skarlataj kaj silkaj vestaĵoj kaj orbroditaj, la kvar ceteraj portos blankan kaj grizan peltaĵaron. Ĉe la azenoj mi bezonos dek du kondukistojn. Krom tio, vi donos al mi dek du militistojn por min protektadi, unu soldatestron kaj unu saĝan korteganon. Fine min akompanados la du komercistoj, kiuj vendis Blankafloron, ĉar ili plej bone scios, kie mi devos ŝin serĉi.