La reĝo konsentis en ĉio kaj pretigis belan ĉevalon, sur kiu lia filo povos rajdi, kaj jen li rajdis for por serĉi Blankafloron. Li iris kun sia sekvantaro Niceon, kien la komercistoj estis kondukintaj ŝin. Post prospera vojaĝo ili ekloĝis tie ĉe riĉa viro, ĉe kiu ili ĉion trovis, kion ili bezonis, kaj kie ili pasigis kelkajn ĝojajn tagojn. Floriso tamen ne partoprenis en la ĝenerala ĝojo; li nur pensadis pri sia karulino, kaj kiam li sidadis ĉetable, li fakte ne sciis, ĉu li enbuŝigis panon aŭ viandon.
Kiam la gastigintino tion rimarkis, ŝi diris al sia edzo: – Sinjoro, ĉu vi ne vidas, kiel malĝoja estas tiu juna fraŭlo? Ĉiam li dronas en pensoj, ĉiam li rigardas sencele kaj fikse antaŭ sin. Kvankam ili pretendas esti negocistoj, mi supozas, ke ili alvenis aliacele.
Unu tagon ŝi jam ne povis kontraŭbatali sian scivolon, kaj ŝi diris al Floriso: – Mi rimarkis, juna fraŭlo, kiom malmulte vi manĝis, kaj ke viaj pensoj disvagadas. Laŭ viaj manieroj vi estas simila al juna fraŭlino, kiu antaŭ nelonge estis tie ĉi kaj kiu, same kiel vi, seninterrompe ĝemadis kaj pripensadis. Ŝi nomiĝas Blankafloro. Multfoje ŝi ploris pro sia amato, nomita Floriso, kaj pro kiu ŝi estis vendita kiel sklavino.
– Kien ŝi forvojaĝis? – Floriso demandis.
– Al Babilono –, respondis la virino.
Post kiam ĉiuj estis manĝintaj, ili enlitiĝis. Jam frue la sekvantan matenon Floriso vekis sian korteganon kaj li ordonis, ke li veku la tutan sekvantaron, ĉar li deziris tuj ekvojaĝi. Baldaŭ ili alvenis riveron, nomitan Serio. Ponteto por piedirantoj kuŝis trans tiun riveron, sed, ĉar la princo havis kun si azenojn kaj multe da komercaĵoj, li ne povis ĝin transiri. Ĉe la ponteto elstaris el la tero cipresbastonego, sur kiu pendis ebura trumpeto; ĉiu kiu bezonis la pramiston por esti transkondukata, devis blovi sur tiu trumpeto. Floriso ekblovis kaj la pramistoj alvenis; ili plenŝarĝis la pramojn kaj Floriso prenis lokon en la pramo de l’ pramestro. Ĉe tiu rimarkis, ke Floriso aspektas malĝoja. – Kien vi deziras vojaĝi, kaj kial vi aliras nian landon? – demandis li. – Ni estas komercistoj –, respondis Floriso, – ni intencas vojaĝi Babilonon. Sed estas jam malfrue por ekvojaĝi hodiaŭ. Ĉu troviĝas ĉe vi hotelo por niaj ĉevaloj kaj azenoj? – La pramestro respondis: – Sinjoro, mi posedas bonegan gastejon. Sed mi volas diri al vi, kial mi vin alparolas. Antaŭ tri monatoj mia pramo transportis fraŭlinon, kiu estas tre simila al vi –. – Kien ŝi iris? – demandis Floriso. – Al Babilono.
Floriso kaj lia sekvantaro pasigis la nokton ĉe la pramestro, kaj jam frumatene la sekvantan matenon ili estis pretaj refoje ekvojaĝi. Antaŭ ol foriri, Floriso demandis al la pramisto, ĉu li havas en Babilono amikon, kiu povus gastigi kaj helpi lin se bezone. – Mi havas –, respondis la pramisto. – Antaŭ ol alveni tie, vi renkontos larĝan riveron, trans kiu kuŝas ponto; la viro, kiu ricevadas la transirmonon, estas mia plej bona amiko. Li posedas en la urbo domojn kaj loĝejojn, tiel ke li volonte loĝigos vin. Prenu mian ringon kaj montru ĝin kiel signon, ke mi irigis vin al li.
Floriso adiaŭdiris la gastiginton kaj alvenis tiun saman matenon antaŭ la rivero, pri kiu oni estis parolinta. Li montris la ringon al la amiko de la pramestro, kaj ĉi tiu kondukis lin kaj lian sekvantaron al unu el siaj hoteloj. La postan matenon, dum li faris promenadon kaj admiris la grandan povon kaj la fortan kastelon de la emiro, li preskaŭ freneziĝis kaj parolis al si mem. – Nun mi estas tie, kie estas Blankafloro, sed kion tio al mi utilas? Mi agis malsaĝe forlasante mian patrujon. Ĉu ne estus pli bone revojaĝi? Ĉi tie mi konas neniun, al kiu mi povus konfidi la celon de mia vojaĝo, kaj se la emiro ekscios pri mia celo, li sen dubo kaptos kaj senkapigos min –. Tiel pensante kaj parolante al si mem, li reiris al sia gastiginto kaj ĉi tiu diris: – Ho, mia amiko, pri kio vi do pensas; vi aspektas tiel malĝoja! Ĉu estas io en mia hotelo, kio ne plaĉas al vi? – – Ne, sinjoro –, respondis Floriso, – tute kontraŭe, mi eĉ esperas vivi sufiĉe longe por poste danki vin pro ĉio bona, kion vi al mi faris. Sed mi timas, ke tio neniam okazos. – – Kuraĝon! – diris la gastigisto, – mi ja povos trovi rimedojn por helpi vin.
Dum la manĝado Floriso alportigis pokalon kaj ordonis, ke oni ĝin plenigu je vino. Ĝi estis tiu sama pokalo, por kiu Blankafloro estis vendita; la hotelisto tuj ĝin rekonis. Floriso intertempe malĝojis kaj larmoj elrulis el liaj okuloj. La edzino de la hotelisto tion rimarkis kaj ŝi diris al sia edzo: – Ni formetu la manĝaĵon, ĉar tiu juna sinjoro tute ne havas bonan apetiton kaj li manĝis neniom. Ni lin konsolu.
La manĝaĵoj estis forprenitaj kaj la hotelisto parolis: – Juna sinjoro, diru al mi: kio faras vin tiel malĝoja? – Floriso respondis: – Mi diros al vi la veron. Mi estas la filo de la hispana reĝo; mi serĉas mian karan Blankafloron, kiun oni de mi forŝtelis. Se vi povos doni al mi bonan konsilon por reakiri ŝin, tiam mi vin rekompencos per tiom da mono, kiom vi deziras. Antaŭ ol monato estos pasinta, mi nepre devos rehavi ŝin, se ne, mi mortos pro ĉagreno –. – Estus terure, juna sinjoro, sed mi vere ne scias, kiamaniere vi sukcesos reakiri ŝin. Neniu ĉi tie kuraĝos vin helpi, ĉar la emiro estas tiel potenca, ke kvindek reĝoj staras sub lia ordono. Krom tio, la urbo Babilono estas dudek mejlojn larĝa kaj dudek mejlojn longa, la muregoj de la urbo estas mirinde dikaj kaj altaj kaj konstruitaj el tiel malmolaj ŝtonoj, ke ili povas kontraŭstari ĉion, tiel ke ni timas neniajn malamikojn. En la urbmuregoj estas tridek tri metalaj pordegoj kaj el ili elstaras sepcent altaj turoj. En tiuj turoj loĝas sepcent eminentaj sinjoroj, kiuj defendas la urbon. Ĉiu el tiuj eminentuloj estas tiel potenca, ke neniu devas cedi pro kiu ajn reĝo. Mi opinias, ke via entrepreno estas granda malsaĝaĵo. En la mezo de la urbo staras kolosa kastelo, enhavanta kvar loĝejojn, en la kvara kaj plej alta loĝas Blankafloro kun sep aliaj fraŭlinoj, ĉiu en belega salono kun fenestroj el bonodora mirta ligno kaj ebonaj pordoj, kiuj neniam forputriĝos kaj kiuj estas nebruleblaj. Tiu turo nomiĝas la virgulinejo. En la mezo de la virgulinejo staras kristala kolono, ĉe kiu sin trovas fontano, kies akvostrioj altiĝas ĝis la plej alta fenestro. Flanke de tiu kolono estas ŝtuparo, laŭ kiu malsupreniras la fraŭlinoj en la salonon de la emiro, ĉar du fraŭlinoj devas lin servadi dek kvar tagojn, matene kiam li ellitiĝas kaj vespere, kiam li enlitiĝas. La turgardisto estas tre severa. Kiu ajn alproksimiĝas al tiu turo sen sufiĉa kialo, tiun li mortigos. Plie sin trovas tie dek ses viroj, kiuj ne scias pri kompato; ili gardadas la loĝejojn de la turo kaj dormas nek tage nek nokte. Fine mi devas rakonti pri io mirinda. La emiro kutimas edziĝi ĉiujare kun alia virino. Je la fino de la jaro li venigas al si ĉiujn eminentulojn de la lando, kaj kiam ili estas kune, li ordonas, ke ĉiuj virinoj venu antaŭ lin. Tiam ekzekutisto senkapigas ilin unu post alia. Tiu, kiu fariĝas lia edzino, devas ĉiam pagi tiun honoron per sia kapo. Kiam tio estas finiĝinta, la fraŭlinoj devas malsupreniri la turon kaj kunveni en ĝardeno. Ĉe tiu okazo ili havas mienon tre malĝojan, ĉar neniu deziras havi la honoron fariĝi reĝino, sciante, ke tiam restos al ŝi nur unu jaro da vivo. Ĉirkaŭ tiu ĝardeno, kie la tutan jaron kreskas la plej belaj fruktoj, estas muro el oro kaj lazurŝtono. En la mezo de tiu ĝardeno ŝprucas klara fontano kaj super tio disetendas alta arbo siajn ĉiam fruktojn portantajn branĉojn. Tuj kiam defalas unu frukto, alia ekfloras sur tiu sama loko.