Выбрать главу

Post kiam la emiro kaj lia sekvantaro venis en la ĝardenon, li eksidas apud la arbo. Tiam la fraŭlinoj unuope devas preteriri inter li kaj la fontano. Tiun, sur kies kapon falos floro, li elektas kiel edzinon, kaj ŝi estas kronata kun honoro, kvankam li ŝin ekzekutigos ĉe la fino de la jaro.

Do, juna sinjoro, mi dubas, ĉu iu sin trovas tie ĉi, kiu povos diri, kiel rehavigi al vi Blankafloron. Antaŭ ol pasos unu monato, la emiro kunvenigos la eminentulojn por festi la geedziĝon, kaj tiam ĉiuj fraŭlinoj devos aperi en la ĝardeno. Mi ekaŭdis, ke li tiom amas Blankafloron pro ŝia beleco, ke li intencas edziĝi kun ŝi –. – Ho, mia kara gastiganto! – diris Floriso, kiu estis aŭskultinta kun malfermita buŝo kaj fariĝis mortepala, – donu al mi konsilon..., kion do mi faros? – Tiam ekparolis Doriso: – Mia juna sinjoro, mi donos al vi bonan konsilon. Leviĝu jam tre frue morgaŭ matene kaj rigardu atente la turon, en kiu loĝas Blankafloro. Tiam la gardisto demandos vin akratone, kion vi faras. Respondu al li kviete kaj dolĉtone, ke vi deziras konstrui tiajn turojn en via lando. Kiam li ekaŭdos, ke vi parolas pri tiaj gravaj intencoj, li ekkonatiĝos kun vi kaj invitos vin je ŝakludo. Kompreneble vi akceptos, sed zorgu, ke li gajnu. Reiru al li la postan tagon kaj ne nur malgajnu je la ludado, sed prezentu al li donace la pokalon, por kiu Blankafloro estis aĉetita. Li akceptos kaj pripensos pri rimedoj por kompensi vin pro la bela amikaĵo, kiun li ricevis, kaj li ĵuros al vi fidelecon kaj helpos vin kiel eble plej multe en via entrepreno.

Laŭ la konsilo de sia gastiganto, Floriso iris la sekvantan matenon al la turo. Apenaŭ li staris tie, tuj aperis la gardisto, kiu demandis akratone, ĉu li estas spiono. Sed la respondo, kiun donis Floriso, kontentigis lin kaj tuj li invitis la princon je ŝakludo. Floriso konsentis kaj eniris. La gardisto gajnis kaj invitis lin reveni la postan tagon, al kio Floriso volonte konsentis. Ankaŭ tiun tagon la gardisto gajnis, kaj kiam Floriso forlasis lin, li prezentis la belan pokalon. La gardisto estis ravita kaj ĵuris, ke li helpos sian novan amikon en ĉio, kion ajn ĉi tiu volus entrepreni. Tiam Floriso rakontis malkaŝe, ke li venis por liberigi la belan Blankafloron, ĉar li mortus pro ĉagreno, se li ne povus reakiri ŝin. Tuj kiam la gardisto tion eksciis, li pentis pri sia promeso kaj diris: – Ho, mia amiko! Viaj amikeco kaj amikaĵo min delogis. Mi timas, ke tio kostos al ni ambaŭ la vivon. Sed mi tenos mian ĵuron kaj plenumos vian deziron. Iru al la hotelo kaj revenu post tri tagoj. Tiam estos la unua de Majo. Intertempe mi kunkolektigos la plej belajn florojn troveblajn por sendi kun saluto en korbego al Blankafloro. Mi intencas portigi vin en tiu korbego al via amatino en la turon –. Floriso estis tiel emociita, ke preskaŭ li ne povis paroli. Li premis al la gardisto la manon kaj kun ĝojo reiris sian hotelon. La gardisto tuj pretigis korbegon sufiĉe grandan, por ke Floriso povu sin kaŝi en ĝi, kaj oni kolektis la plej bonodorajn florojn, sub kiuj li poste sin kaŝus.

La unua de Majo estis veninta. Laŭ la konsilo de la gardisto Floriso sin vestis per ruĝe-purpuraj vestoj, por ke la koloro de lia kostumo ne tro diferenciĝu de tiu de la ruĝaj rozoj. En la ĉambro de la gardisto li trovis la korbegon kaj eksidis en ĝi kun ĉapelo plektita el rozoj; li sin kaŝis sub la floroj, tiel ke li fariĝis tute nevidebla. Tiam la gardisto vokis al si du fortajn knabojn kaj parolis al ili: – Prenu tiun korbegon, portu ĝin supren en la ĉambron de Blankafloro kaj diru al ŝi, ke mi ĝin sendas, poste revenu al mi.

La knaboj obeis, sed mezvoje ili eligis multajn nedecajn vortojn, ĉar florojn tiel multepezajn ili neniam antaŭe portis. Malfeliĉe ili sin trompis pri la pordo de Blankafloro kaj erare metis la korbegon antaŭ la ĉambro de Klariso, kriante: – Fraŭlino Blankafloro! jen estas donaco de la turogardisto –. Klariso, rimarkinte la eraron, diris al si mem mokridante: – Mi volas ekscii, per kio la turgardisto estas surprizanta nian favoratinon –, kaj ekstarante post la pordo ŝi ordonis al la knaboj enporti la korbegon. Kiam ili estis for, ŝi admiris la korbegon kaj elprenis la plej belan rozon. Floriso, pensante ke Blankafloro staras ĉe la korbego, subite salte leviĝis. Klariso morte paliĝis pro ekteruro. Ŝi posten paŝis kaj ekkriis: – Ho, kiu elvenas el la korbego? – La aliaj pordoj ĵete malfermiĝis, fraŭlinoj alproksimiĝis kure kaj demandis: – kio okazis? – Floriso tamen jam estis malaperinta sub la rozoj kaj Klariso havis la spiritan regecon kovri lin tiel per floroj, ke neniu lin rimarkis. Ŝi subite ekpensis pri tio, ke Blankafloro multfoje parolis al ŝi pri unu juna fraŭlo, kiun ŝi amis, kiam ŝi estis ankoraŭ en Hispanujo kaj ke li similis al ŝi. Al la fraŭlinoj Klariso nun diris ridante, ke ŝi ekteruriĝis pro granda abelo, kiu neatendite elflugis el la korbego, kaj la fraŭlinoj retiriĝis en siajn ĉambrojn. Dume Floriso sidis en granda embaraso, kvazaŭ sur pingloj.

La bela Blankafloro kaj Klariso tamen estis fidelaj amikinoj.

Post kiam ŝi permesis al Floriso eliri el la korbego, ŝi zorge fermis la pordon de sia ĉambro kaj eniris en tiun de Blankafloro. Ĉi tiu laŭkutime sidis ploranta pro sia kara Floriso.

– Nu do –, parolis Klariso, – jam ne ploru kaj jam ne ĝemu! Iru kun mi kaj mi montros al vi belegajn florojn. Mi vetas, ke neniam vi vidis tiajn belegajn.

– Kara Klariso –, respondis Blankafloro, – viaj floroj ne interesas nek konsolas min, vi ja scias, ke la mezurilo de mia mizero baldaŭ estos plenigita, ĉar post unu monato la emiro min elektos kiel edzinon. Sed mi ĵuras per ĉio sankta, ke mi ne atendos tiun okazon; mi eltrovos rimedon devigi la emiron, ke li mortigos min antaŭ tiu tempo, se mi ne povos alie min liberigi el liaj manoj. Plivole mi mortos ol fariĝi malfidela al mia Floriso. Sed Klariso parolis: – Ĉesu lamentadi kaj faru, kion deziras via Floriso. Li deziras, ke vi sekvu min por admiri tiujn belajn florojn.

Blankafloro sekvis sian amikinon. Floriso estis aŭdinta, kion parolis la fraŭlinoj kaj klare li estis ekkoninta la voĉon de sia Blankafloro. Salte li kuris al la pordo. Blankafloro rekonis lin tuj kaj senparole ili ĉirkaŭbrakis sin reciproke, kisante sin tiel pasie, ke ŝajnis, kvazaŭ la kisoj neniam finiĝus.

Dume Klariso staris en granda angoro, timante la koleron de l’ emiro, sed: kiu levas la piedon, tiu devas ekpaŝi, kaj ŝi decidis helpi la geamantojn. Kaj ili manĝis kaj trinkis kaj estis feliĉaj, kaj neniu el la ceteraj fraŭlinoj eksciis tion, kio fariĝis.

Sed ho ve! unu matenon Klariso vekiĝis, kiam la suno jam staris alte sur la ĉielo. Rapide ŝi ellitiĝis kaj vokis Blankafloron, dirante, ke estas jam malfrue. – Jes, mi venas, mi venas –, respondis Blankafloro, sed tuj ŝi reekdormis. Klariso iris al la fontano, kolektis akvon en la pelvon kaj ĝin portis tremante al sia sinjoro. Trafis lin tuj, ke Blankafloro malestas. Kiam li informiĝis pri ŝi, Klariso respondis: – Sinjoro, ŝi legis la tutan nokton kaj preĝis, ke la dioj donu al vi longan vivon, poste ŝi reekdormis –. La emiro estis kontenta, li diris: – Tio estas bona kaj laŭdinda laboro; kun rajto ŝi povas fariĝi mia edzino –. Sed la postan tagon Klariso refoje vokis sian amikinon por ellitiĝi kaj kolekti akvon, ankaŭ tiam ŝi diris: – Jes, mi venas! – Sed Floriso ŝin tenis en la brakoj, ĝis kiam refoje ŝi ekdormis. La emiro suspektis kaj demandis, kial Blankafloro ne venis. Klariso balbute respondis: – Sinjoro..., mi ŝin vekis ... kiam mi preteriris ŝian ĉambron, kaj ŝi promesis tuj veni.

La emiro tamen ne tion kredis kaj apenaŭ Klariso estis for, tuj li ordonis al ĉambelano, ke li iru al la ĉambro de Blankafloro por venigi ŝin tuj antaŭ la emiron. La ĉambelano, ne sciante, ke Klariso estas malsupre, tuj supreniris en la dormejon de Blankafloro kaj ŝin ekvidis kviete dormantan en la brakoj de Floriso. Kredante tamen, ke Floriso estas Klariso, ĉar tiuj tre similis unu la alian, li reiris al sia sinjoro kaj diris: – Blankafloro kaj Klariso dormas unu en la brakoj de la alia, mi ne kuraĝis ilin veki.