– Neeble! – diris mia patro, kaj post tiu unu tre klara vorto li sidiĝis sur la kvara seĝo de nia ĉambro.
– Kial neeble? – diris la fremdulo.
– Ĉar mi ŝipiras nur unufoje po monato al la Vilaĝo!
– Tamen vi povos iri tien pli ofte, se vi deziras.
– Ne, ĉar mi estas ŝtata kolektisto de ŝipruinaĵoj.
– Nu?
– Nu, mia regularo permesas al mi, ke mi nur unu fojon po monato iras vilaĝon pro deĵoraj aferoj.
Surprizite mi ekrigardis mian patron. Neniam li estis dirinta tiom da vortoj per unu fojo.
Nia gasto ridetis afable; ŝajnis al mi, ke li estas ĉiam ridetanta homo.
– Mi sekve estos devigata resti ĉi tie tutan monaton? – li diris.
– Vi povos tion –, respondis mia patro.
– Sed mi havas nenion ĉe mi por pagi.
– Estos senpage –. Mia patro post tiu mallonga respondo prenis botelon kaj glasetojn el ŝranko kaj metis ilin sur la tablon.
– Mi dankas pro via afableco –, diris la fremdulo.
– Sed ne estas lito por vi en mia domo.
– Tio ja tute ne estas malhelpaĵo, mi povas dormi sur pajlo, se pajlon vi havas.
– Mi havas –, diris mia patro plenigante tri glasetojn per brando. Fariĝis malgranda paŭzo, kiun mi utiligis por esprimi ke ne nia gasto, sed mi volas dormi sur tiu pajlo.
– Li (mi montris la mariston, kies nomon mi ja ne konis) povas dormi sur mia lito –, mi diris.
– Vi estas bona knabo –, respondis la fremdulo, frapetante amike mian ŝultron –, sed mi ne akceptas tiun proponon; mi dormos sur la pajlo, kaj vi dormos kiel kutime sur via lito.
– Nu bone! – diris mia patrino, prezentante vestojn al la maristo. – Jen vi havas por vesti vin dece.
Li akceptis dankante kaj surmetante ilin (ŝtrumpojn, botojn, ĉemizon kaj jakon) li diris: – Mi ĝis nun ne diris mian nomon; mi nomiĝas Johano.
– Go til fanen! – subite ekkriis la papago.
La maristo ridis laŭte kaj demandis: – Kiu el vi, krom la birdo, povas paroli tiel bone dane?
– Ĉu tio estas dana? – demandis mia patrino.
– Jes, tio estas dana.
– Kion ĝi signifas? – diris plue mia patrino.
Johano estis klarigonta, sed mia patro interrompis lin demandante: – Ĉu vi ne malsatas?
– Ho, tute ne; mi manĝis antaŭ tri horoj.
Mi silente admiris la mariston, kiu ĉiam tiel afable sin kondutis kaj ĉiam ridetadis; li ja estis por mi io tute nova, kaj la unua homo (krom miaj gepatroj) kiun mi vidis ĝis nun. Mi trovis lin tre bela kaj jam kutimis, ke li ne havis mentonharojn; mi sentis, ke mi amos lin pli ol miajn gepatrojn, se li povus restadi sufiĉe longan tempon ĉe ni. Bedaŭrinde li volis forŝipiri post monato por vojaĝi Londonon. Mi deziris akompani lin, sed mia patro ne konsentus, ĉar mi estis ankoraŭ tro juna. La maristo parolis multe, precipe al mia patrino, kiu estis pli babilema ol ŝia edzo, kaj mi aŭskultis kun malfermita buŝo, ĉar li rakontis pri Hamburgo, pri tiu bela grandega urbo, kiun li vizitis jam multfoje. Li rakontis pri multaj aferoj (pri kiuj eĉ neniam legis mia patrino el “Mil kaj unu noktoj”) al mi tute nekonataj. Ho! kiom volonte mi vizitus ankaŭ Hamburgon kaj certe mi volus iri tien, kiam mi estus sufiĉe aĝa kaj maristo, kiel Johano.
– Ĉu via Insulo estas malgranda? – fine li demandis.
– Mi volas montri al vi la Insulon –, mi diris, kaj mi sentis min feliĉa, ĉar mi povus fari al li servon.
– Nu bone! – diris mia patrino.
Johano siavice estis respondonta al mi, sed mia patro interrompis, prezentante al li paperan saketon. Johano sin turnis al li kaj preninte la saketon rigardis en ĝin; tiam li kun afabla rideto redonis la saketon kaj diris: – Mi tre dankas ..., mi neniam maĉas tabakon ..., neniam maĉis. – Silente mia patro reprenis la saketon, eltiris el ĝi plenmanon da tabako, kiun li enbuŝigis, kaj metinte la paperan tabakujon en la poŝon, komencis maĉadi kvazaŭ sur peco da pano, kaj tuj poste kraĉis dekstren kaj maldekstren (ne antaŭ sin, ĉar tie sidis Johano) kaj trastrekis la plej belajn literojn el sablo, kiujn mia patrino en la mateno estis ŝutpentrinta sur la planko. La fremdulo tute ne atentis ĝin, li ĉiam montris gajan ridetantan vizaĝon kaj fariĝis pli kaj pli babilema, rakontis senhalte kaj nur de tempo al tempo estis interrompata de mia patrino. Mia patro tamen nur aŭskultadis kaj al demandoj, kiujn al li faris kelkfoje Johano, li respondis nur per “jes” aŭ per “ne”.
Mi estis ravita kaj trovis, ke Johano parolas tre lerte; ŝajnis al mi, kvazaŭ li rakontus fabelojn kaj la tempo pasis tiel rapide kiel ankoraŭ neniam. Li rakontis pri vojaĝoj, pri urboj, pri teatroj, pri ĉio, kaj laŭ lia diro, li estis la plej feliĉa homo, kiu iam vivis.
– Ĉu vi estas jam longan tempon maristo? – mi fine demandis.
– Ne, mia knabo –, li respondis, – mi estas maristo nur dum du jaroj.
– Kio do vi estis antaŭ tiu tempo? – diris mia patrino, kiu refoje sin montris pli scivola ol ŝia edzo.
– Mi rakontos tion –, li diris, kaj atendante belan rakonton aŭ fabelon, mi atente aŭskultis.
La fremdulo ĵetis unu kruron trans la alian, krucigis la brakojn sur la brusto kaj komencis ridetante:
– Mi estas nun maristo, sed antaŭe mi estis ĉio, kion vi povas imagi. Mi spertis multajn kontraŭaĵojn, sed spite tion mi estis kaj mi estas ankoraŭ nun kaj mi restos ĉiam la plej feliĉa el ĉiuj homoj. Fakte mi estas filozofo, almenaŭ tion oni certigis al mi.
– Kio estas filozofo? – mi demandis.
– Mi klarigos –, li diris. – Filozofo estas ĉiam kontenta homo. Filozofo estas viro, kiu ĉiam kuiras siajn pizojn, kaj mi kuiradis ilin ĉiam. Filozofo estas persono, kiu ne havas malamikojn kaj kiu estas la malamiko de neniu. Filozofo estas persono, kiu rezignacias je ĉiuj kontraŭaĵoj, kiuj povus sin prezenti sur lia vojo, kaj kiu spite ĉion povas esti ĉiam kontenta kaj sekve ĉiam feliĉa. Unuvorte, ĝi estas homo, kiu ĉiam kuiras siajn pizojn.
– Glason da brando? – subite kaj lakone interrompis mia patro.
– Malgrandan glason mi akceptos –, diris la maristo, kaj dum mia patro ŝovis antaŭ sian gaston plenan glason, la filozofo diris plue:
– Kiam mi estis juna knabo, miaj gepatroj (ili jam ne vivas) loĝis en “la Urbo”. Ili havis grandan magazenon kaj vendis pretigitajn vestojn. Komence ili volis fari el mi klerulon, sed ĉar mi devis lerni tro multe por fariĝi klerulo, mi prefere helpis en la magazeno, kaj tion mi faris ĝis mia deksepa jaro. Miaj gepatroj volis, ke mi ĉiutage staru post la montrobenko de la oka horo matene ĝis la dekunua vespere, sed tion farante mi preskaŭ neniam povus eliri, kaj mi amis eliri por ĝuadi la belan veteron kaj por promenadi; mi tial deziris fariĝi soldato, kaj soldato mi fariĝis.
– Kun lanco? – mi demandis, pensante pri la soldato, kiu arestis Vilhelmon Tell .
– Ne, mia knabo, kun pafilo –, kaj li rakontis plue: – Mi tamen baldaŭ spertis, ke la soldata vivo konsistas ne sole el promenadoj kaj fari malmulton, sed ke tiu vivo kaŭzas kelkfoje malagrablajn momentojn. Mi tamen ne murmuris pro tio; mi kuiradis miajn pizojn kaj estis kiel eble plej kontenta. Se aliaj soldatoj marŝadis kun plenplena peza dorsosako, mi enlokis mian brosilon, kiun mi metis tiel de unu larĝa flanko al la alia, ke ĝi elstaris kiel la plej plena sako el ĉiuj de miaj kamaradoj. Aliaj soldatoj marŝadis kaj fariĝis lacaj pro la pezaj sakoj sur siaj dorsoj, sed mi marŝadis kiel la monaĥo, kiu kuiris antaŭe siajn pizojn, kaj min ne doloris miaj ŝultroj, nek la dorso. Kiam miaj kamaradoj deziris eliri vespere dum deĵoro, ili petis permeson por eliri kaj kelkfoje ricevis rifuzan respondon kaj devis restadi en la kazerno. Sed mi eliris ĉiam, neniam petante permeson; mi metis soldate vestitan balailbastonon en mian liton kaj eliris laŭ la dekstra flanko de la gardisto, kiam li rigardis maldekstren, aŭ laŭ lia maldekstra, kiam li rigardis dekstren. Kelkfoje oni ekkaptis min kaj mi estis arestita por pasigi du aŭ tri tagojn en malliberejo. Tio estis malagrabla, sed mi ĉiam kuiris miajn pizojn, kaj, ĉar miaj kamaradoj min amis, ili kaŝe englitigis en mian malliberejon tiom da cigaroj, tiom da manĝaĵoj kaj tiom da libroj, kiom mi nur deziris por forpeli la enuon. Mi tamen ne studadis por gradaltiĝi, ĉar tio kostus al mi tro multe da libera tempo, krom tio, mi ne volis restadi soldato ĝis mia morto; mi do ne studadis, sed marŝadis kun malplena dorsosako, eliris, kiam mi deziris eliri kaj amuzadis min. Kiam mi fine ricevis mian pasporton, mi fariĝis kelnero, sed, ĉar mi eliris tro multe, mi ricevis tiom malmulte da trinkmono, ke mi ne povis pagi la lupagon de mia ĉambreto kaj kiam mi estis forlasinta mian oficon, kiu malebligis al mi promenadi kaj ĝuadi la sanigan aeron, min ekkaptis la ideo fariĝi aktoro. Tamen, ĉar bona aktoro devas multe studadi por lerni parkere siajn rolojn, mi kontentiĝis kun roletoj, tiel ke mi bezonis diri nur du aŭ tri frazojn dum la tuta prezentado. Kiam estis ludata ekzemple la dramo de Vilhelmo Tell , mi estis en la unua akto la soldato, kiu arestis Vilhelmon. En la dua mi estis unu el la rigardantoj, kiam Vilhelmo forpafis la pomon de la kapo de sia filo, kaj bezonis diri tute nenion. En la sekvanta akto mi estis unu el la konspirantoj kaj vokis nur la vortojn: – Mi ĵuras!! – Tiel ludante, mi ne bezonis studadi kaj povis promenadi la tutan tagon, dum nur en la vesperoj mi ludadis kaj per tia laboro mi perlaboris multe pli ol mi elspezadis. Oni tamen ne povas ĉiam esti aktoro, kaj kvankam aliaj aktoroj tre min amis, mi fine devis forlasi la teatron, post kiam mi dum la prezentado de Hamleto estis ludinta tro nature, eĉ tiel nature, ke ĉiuj rigardantoj aplaŭdis min, anstataŭ la aktoron, kiu fakte estis meritinta tiujn aplaŭdojn. Mi rakontos, kiel tio okazis. La aktoro estis duelonta, kaj mi devis alporti al li la spadon. Mi ĝin alportis kun teatra gesto, sed malfeliĉe la princo Hamleto (tiu estis la aktoro) ne povis eligi la spadon el la spadingo. Rimarkante, ke mi estis doninta rustitan spadon, mi aliris helpi al li, laŭte dirante: – Atendu, sinjoro Májer (la aktoro nomiĝis Májer ), mi helpos al vi eltiri la spadon, ĝi rustaliĝis al la spadingo. – Post tiuj vortoj, kiuj ne staris en mia rolo, sed kiujn mi eldiris tre nature, ektondris tia aplaŭdado, ke ŝajnis, kvazaŭ la tuta teatro eksplodas. Neniam aktoro havis tian sukceson kiel mi, kaj sinjoro Májer , kiu verŝajne fariĝis ĵaluza, rigardis min furioze, kaj post tio la aplaŭdoj iĝis ankoraŭ pli bruaj. Kelkaj rigardantoj ekkriis “biz!!” Mi sentis min tre flatita pro la honoro, kiun la aŭskultantaro al mi faris, kaj turnante min al ĝi, mi faris profundan riverencon. Tiam la aplaŭdadoj rekomenciĝis, kaj, ĉar ili tute ne finiĝis, la reĝisoro igis malsupreniri la kurtenon. Dek minutojn poste mi staris kun miaj akiritaj laŭroj ekster la teatro, ĉar la direktoro estis eksiginta min pro la skandalo, kiun mi, laŭ lia diro, estis kaŭzinta dum la prezentado de Hamleto. Kvankam mi estis ludinta ĉe li du plenajn jarojn, li neniel pardonis al mi mian konduton. Refoje mi staris sen salajro, kaj baldaŭ poste sen subtegmenta ĉambreto por dormi. Sed, ĉar mi kuiras ĉiam miajn pizojn, mi ankaŭ tiam faris tion, pasigante la dumnoktajn horojn sub granda ponto, kie mi dormis tre bone, ĉar la vetero ne estis ankoraŭ malvarma. Mi tamen ne ĉiam povis dormi tie, kaj kiam la malbona vetero komenciĝis, mi iun vesperon kaŝis min sub velo, kuŝanta sur la ferdeko de skuno, kiu la sekvantan matenon devis ŝipiri al Hamburgo. En la mezo de la maro mi subite rampis el mia kaŝejo, kaj, ĉar la skuno ne povis returnen iri pro mi, mi restis sur ĝi, laborante por la maristoj, ĝis kiam mi alvenis Hamburgon. En tiu urbo mi restis kelkan tempon, laborante tie ĉi kaj tie, ĝis min tedis la laborado, kaj mi fine fariĝis maristo. La lasta ŝipo, sur kiu mi servis, estas la skuno “La Fantazio”, kiu ĉi tiun matenon luvadis proksime de via Insulo.