Выбрать главу

La emiro fariĝis furioza, aŭdinte tion, ĉar li komprenis, ke Blankafloro kaŝe amis aliulon. Kaj Klariso pro ektimo svenis, ĉar ŝi aŭdis, kion diris la ĉambelano.

– Donu al mi mian glavon! – ekkriis la emiro. – Mi mem iros al tiu fraŭlino; vi mensogis, ĉar Klariso estas malsupre.

Li ordonis al la ĉambelano sekvi lin al la supraj ĉambroj de la turo.

Ne koniginte sian alvenon, li eniris la ĉambron de Blankafloro, puŝmalfermis la fenestrojn, por ke la klara lumo povu lumigi la du dormantojn kaj aliris al la lito; sed kiel miris la emiro, ĉar vidante Florison, li ne sciis, ĉu tiu estas fraŭlo aŭ fraŭlino, tiel bela estis lia vizaĝo. Li ordonis al la ĉambelano sublevi la litkovrilon, kaj rimarkante, ke tie kuŝas fraŭle vestita persono, li tiel furioziĝis, ke neeble li povis eligi unu vorton. Li jam levis la glavon por mortigi ambaŭ, kiam ili vekiĝis.

Jen staris la terura emiro kun brilanta glavo.

– Kiel vi estas tiel trosentima –, li parolis, – insulti min en tia maniero? Sciu, ke via lasta horo alproksimiĝis.

– Kompaton! – diris Floriso, ŝi min amas pli ol ĉiujn vivantojn, kaj mi amas neniun krom ŝin. Nenies amo estis kiel la nia –. Kaj li petegis al la emiro, ke li indulgu ilin ambaŭ, aŭ ke li kunvoku la juĝojn de la lando, esperante, ke kompatemaj homoj troviĝus, kiuj bonvolus pledi ilian aferon.

La emiro ne eningigis sian glavon kaj igis konduki la kulpulojn en sian salonon, kie ili estus juĝotaj. La plej altaj eminentuloj kunvenus: reĝoj, dukoj, grafoj, baronoj kaj aliaj altranguloj en multenombra amaso. Ĉi tiu salono estis tiel vasta kaj tiel multekosta, ke tiu de la troja reĝo Priamuso ne povus esti komparata kun ĝi. Ĝi estis longa unu mejlon kaj same larĝa; ĉiuj kolonoj estis el pura kristalo.

Kiam la tuta korteganaro estis kune, tuj aperis la emiro. Li sidiĝis sur sia ora trono, ordonis, ke ĉiuj silentu kaj parolis:

– Aŭskultu, sinjoroj!... Mi deziras, ke vi juĝu unuope laŭleĝe kaj laŭjustece –. Granda silento ekregis en la salonego kaj la emiro diris plue:

– Miaj sinjoroj! Ĉar Blankafloro estis tie ĉi nur kvar monatojn, kaj ĉar mi ŝin aĉetis por sumo en oro dekfoje pli peza ol ŝia korpo, mi intencis edziĝi kun ŝi kaj gardi ŝin dum mia tuta vivo. Ŝi devis min servi, por ke mi povu vidi ŝin ĉiutage. Imagu mian koleron, pensu pri la honto, kiun ŝi faris al mi!... Mi ŝin trovis kun aliulo. Ambaŭ mi estis mortigonta per mia glavo, sed ili vekiĝis kaj petis esti juĝataj de la tribunalo. Ili min ofendis en mia propra palaco; sekve, miaj sinjoroj, juĝu, por ke mia ofendita honoro estu venĝata.

La tuta konsilantaro unuvoĉe kondamnis ilin al la morto, sed pri la maniero de l’ ekzekutado oni opiniis malsame. Kelkaj diris, ke la kulpuloj estu pendigataj, aliaj preferis, ke ili estu radŝirataj; unuj deziris bruligi ilin aŭ dronigi kun multpezaj ŝtonoj je la kolo, sed ĉiuj samopiniis, ke la ekzekutado estu terura.

Tiam ekstaris unu reĝo, nomita Alfas , kaj li parolis: – Estas honto, ke la ĉi tieaj konsilantoj faras tiom da bruego en ĉeesto de nia estro. Unuj krias pli laŭte ol aliaj. Mi proponas, ke nur unu difinu la juĝon. Ni eksciis la opinion de nia sinjoro; ĉu ne estas juste, ke ni aŭdu, kion Floriso kaj Blankafloro havas por respondi al tio? – – En tio mi tute ne samopinias –, parolis la araba reĝo Balziero, – se ili estas ofendintaj nian sinjoron, tiam ni havas la rajton juĝi. Ili ne havas la rajton defendiĝi.

Intertempe la emiro jam ordonis venigi Florison kaj Blankafloron. Du serĝentoj enkondukis ilin, dum ili rigardadis unu la alian per okuloj ruĝaj de ploro. Floriso unua ekparolis, dirante:

– Sinjor’ emiro, mi scias, ke mi devas morti, sed pardonu al Blankafloro. Mi sola estas kulpa. Venĝu vin nur kontraŭ mi. Se mi ne estus trokuraĝinta enŝteliĝi en ĉi tiun turon, tiam al mia amatino ne estus farita honto. Sekve, mortigu nur min.

– Ne! – parolis la emiro per tondra voĉo, kiu ĉiujn tremigis. – Ne! vi ambaŭ mortos kaj eĉ per mia propra mano –. Li ekstaris kaj eklevis la glavon...

Sed Blankafloro rapidis antaŭen kaj prezentis sian kolon. Tuj kiam Floriso tion ekvidis, li rapidis antaŭen, forpuŝis sian amatinon kaj diris: – Ĉiuj min mallaŭdus, se mi tion tolerus. Vi, kiu estas virino, ne mortu pli frue ol mi –, kaj li prezentis sian kolon, dirante plue: – Ekfrapu, mi estas preta! – Siaflanke Blankafloro ekkaptis lian veston, tiris lin malantaŭen, lokis sin antaŭ la emiro kaj refoje prezentis sian kolon. Tiamaniere daŭris kelkajn fojojn; ĉiu volis morti unua.

La okuloj de la korteganoj pleniĝis je larmoj, kaj ili ekkompatis, eĉ la emiro estis kortuŝita kaj la glavo ekfalis el lia mano. Tiam unu duko, kiu deziris savi al ili la vivon, paŝis antaŭen kaj li parolis malkaŝe: – Mi opinias, ke nia sinjoro pardonu al ili ambaŭ. Lia honoro ne estus riskata pro tio. Kion ĝi al li utilus, se li mortigus ilin? Kaj se li pardonos al ili, tiam Floriso rakontu al ni, kiel li povis veni en tian fortan turon al sia amatino, por ke ni estu pli gardemaj estonte –. La emiro aŭdis kun plezuro, ke la duko probatalis pro la du geamantoj. Li promesis pardonon, se Floriso volus diri, kiel li eniris nerimarkite en la turon. – Miaj sinjoroj –, diris Floriso decidatone, – tion mi ne povas diri, kio ajn estu mia sorto, escepte, se vi antaŭe pardonos al tiu, kiu min helpis.

Tiam la emiro ekkoleris kaj ĵuris, ke neniam li konsentos en tio. La duko tamen ankoraŭ ne cedis; li sin ĵetis antaŭ la piedojn de l’ emiro kaj petegis: – Sinjoro, pardonu ankaŭ tiujn, kiuj helpis al Floriso. Viaj korteganoj ĝin petegas, ĉar kion povus utili al vi la morto de tiu helpinto? Floriso prefere rakontu sian aventuron. Estos pli bone, aŭskulti la historion pri Floriso ol vidi, ke la geamantoj mortas. Rigardu ilin, ili estas tiel belaj je korpo kaj vizaĝo, ke vane oni serĉas tian paron en la tuta lando –. Kaj ĉiuj ĉeestantoj ekkriis kvazaŭ per unu buŝo: – Sinjor’ emiro, pardonu, kaj plenumu la peton de viaj korteganoj!

Fine la emiro cedis; li pardonis ne nur al la geamantoj, sed ankaŭ al tiuj, kiuj estis helpintaj ilin. Ne estas bezone diri, kiel ĝojis la juna paro. Floriso rakontis al ĉiuj pri siaj malhelpaĵoj, malagrablaĵoj kaj ĉagrenoj de post sia naskiĝo ĝis la tempo, kiam la emiro surprizis lin en la ĉambro de Blankafloro. Tuj kiam li finis sian rakonton, al kiu ĉiuj aŭskultis kun malfermitaj buŝoj, li faris kelkajn paŝojn antaŭen, genufleksis antaŭ la emiro kaj petis, ke li redonu al li Blankafloron, pro kiu li tiom multe suferis kaj riskis, ĉar sen ŝi li ne povus vivi. La emiro donis la manon al Floriso kaj lin starigis, tiam li kaptis la manon de Blankafloro kaj parolis: – Amiko mia, mi redonas al vi ĉi tiun fraŭlinon, kaj laŭ la moroj de la lando mi kavalirigas vin.

Post kiam ĉio finiĝis tiel prospere, grandaj preparaĵoj estis farataj por belega festo, ĉar la emiro portigis Klarison procesie al la templo, kie li rangaltigis ŝin kiel sian edzinon por gardi ŝin dum tuta sia vivo. En ĉeesto de ĉiuj princoj kaj altranguloj de la lando ŝi estis kronata je reĝino. Blankafloro ankaŭ estis portata al tiu sama templo, kie ŝi edziniĝis kun sia Floriso. Belega edziĝa festeno okazis; la emiro sidis sur la plej alta loko kaj ĉe lia flanko sidis la reĝino Klariso. Flanke de tiu li sidigis Florison kaj Blankafloron kaj la aliajn, ĉiun laŭ sia rango. Okazis turniro, oni kantis, dancis kaj muzikadis kaj la festo daŭris multajn sinsekvantajn tagojn.

Al la festo partoprenis ankaŭ ambasadoroj el Hispanujo, kiuj ĵus alvenis kun la sciigo, ke la reĝo Fenuso kaj lia edzino estas mortintaj, kaj ke ĉie en la lando regis granda malordo.