Выбрать главу

Kiam Floriso tion eksciis, li malĝojis kaj petis permeson de la emiro returniri al sia patrujo. La emiro nevolonte konsentis, sed fine li cedis, donante al li la plej multekostajn donacojn el arĝento kaj oro kaj rekomendis lin al la protekto de la Dioj.

Tiel forvojaĝis Floriso kaj Blankafloro al Hispanujo, kie ili baldaŭ alvenis kaj estis akceptataj de la tuta popolo kun laŭtaj ĝojkrioj. Floriso estis proklamata kiel reĝo kaj Blankafloro kiel reĝino, kaj laŭ deziro de Blankafloro Floriso konvertis la tutan popolon al la kristanismo. Longe kaj feliĉe ili vivis kune, ekhavis unu filinon, nomitan Berta , kiu poste fariĝis la edzino de l’ reĝo Pepejn .

*   Noto (por la leganto).  Ĉirkaŭ la dektria jarcento vivis en Flandrujo, en la vilaĝo Assenede , poeto, nomita Didrik van Assenede . Ni posedas de li kavaliran romanon en versoj, titolitan: Floriso kaj Blankafloro ( Floris en Blanchefloer ), kiu antaŭ kelkaj jaroj la unuan fojon estis eldonata de Hoffmann von Fallersleben . Lia poemo ne estis originala, li nur faris imitaĵon de la franca originalaĵo: Flore et Blanchefleur , kiu jam antaŭe naskiĝis el la nature poema spirito de niaj mezepokaj prapatroj. La legendo estis tre amata en la mezaj centjaroj. Verŝajne ĝi estas jam tre malnova kaj devenis el Provence . Ĝin ankaŭ imitis Boccaccio , kaj ĝi eĉ aperis kiel greka traduko. Niaj prapatroj tamen ne kontentiĝis kun la poemo de Didrik , sed verkis el ĝi popolan romanon en prozo, kiu en ĉiuj epokoj volonte estis legata; en la lasta tempo tamen ĝi estas iom post iom forgesata. La romaneto en prozo, kies enhavon mi rakontis nur resume en ĉi tiu romano, verŝajne aperis en la 16 a  jarcento, sed neniu scias, kiu estas la verkinto.

Sesa Ĉapitro.

Neinvititaj aŭskultantojSinjoro KlajnStanislas  akompanas novan konaton eksterurben, kaj ilia interparoladoUnua lecionoStranga klakadoPri librojKoncerteto ĉe Klajn  kaj kiuj ĉeestasKion Stanislas  deziras fariĝi.

Teodoro estis aŭskultinta kun atento, kaj kvankam li komprenis nur la pli malgrandan parton, li tre sin amuzis dum la rakonto, kaj apenaŭ Stanislas  ĉesis rakonti, la knabeto kunfrapis la manojn kriante:

– Hura! tio estis belega, morgaŭ vi denove ĝin rakontu, nun ni laboru je la trapezo.

Li saltis el la veturilo kaj estis kuronta al la gimnastikilo, kiam subite li ekhaltis, ĉar antaŭ li staris du viroj, kiuj, nerimarkite de la knaboj, jam longe kaj kun ridetantaj vizaĝoj estis aŭskultintaj same atente kiel Teodoro mem.

Unu el ili estis la doktoro, la alia estis fremda, tre malgrasa, maldika kaj longa sinjoro kun pala, velkinta vizaĝo. Li estis ĉirkaŭe kvindekjara, havis nek barbon nek lipharojn, sed tre dikajn griziĝintajn brovojn, super kiuj sin montris multaj profundaj kaj longaj sulkoj. Liaj grandaj grizaj penetrantaj okuloj rigardis severe antaŭ sin kaj ĉio montris, ke li kutimadis ordoni. Lia vizaĝo, kvankam severa, tamen ne estis malafabla. Li portis kostumon el nigra ŝtofo, kiu sur kelkaj lokoj, precipe sur la genuoj, estis tre frot-eluzita. Li fumis el tre dika porcelana germana pipo, kiun li tenis per la dentoj kaj la maldekstra mano.

– Ha, ha, ha!! – ridis la bonhumora doktoro, – tio estis vere belega rakonto –, kaj sin turnante al la fremdulo, li diris plue:

– Ĉu ne vere, sinjoro Klajn ?

– Eĉ tre bela –, respondis la fremda viro.

Stanislas , kiu estis sekvinta Teodoron, rigardis kun surprizo la du ne invititajn aŭskultintojn.

– Kaj jen via nova lernanto –, diris plue la doktoro.

La fremdulo fikse rigardis al la knabo, prezentante sian manon.

– Nu, la konatiĝo estas tre agrabla –, li diris.

Stanislas  ne sciis kion diri, kaj li demandis al si: – Kiu li estas? ... kion li devas fari kun mi? – kaj liaj demandantaj okuloj sin direktis sur tiujn de la doktoro, kiu demandis:

– Ĉu vi forgesis pri mia iama promeso?

– Ke mi lernos, doktoro?

– Kompreneble; nu, estas bone, ke vi tion memoras, ĉar ĝi estas signo, ke la promeso plaĉis al vi.

– Ho jes, doktoro!

– Nu, tiu sinjoro, kiu estas lernejestro, instruos vin, kaj hodiaŭ komenciĝos la unua leciono –; tiam etendante la manon al sinjoro Klajn , li diris plue:

– Do, kiel interkonsentite!... Ĝis renkontiĝo! – Tiam li iris paŝetante al sia laborejo, dum la lernejestro eliris la veturilejon kaj signodonis al Stanislas  lin sekvi. La knabo obeis tre mirante, kien li iros.

– Mi kuniros ankaŭ! – ekkriis Teodoro, kiu jam estis sekvonta la ekzemplon de Stanislas , sed la fremdulo diris kviete, sed iom severtone:

– Ne, mia knabeto, vi ne  kuniros, vi restos hejme; Stanislas  revenos al vi je la vespero.

Kvankam Teodoro ordinare faris nur sian volon, ĉi tiun fojon la severaj grizaj okuloj de la fremdulo tiel efikis sur lin, ke li ne kuraĝis malobei. Iom surprizite li restis staranta, postrigardis sian forirantan amikon, kaj kiam tiu estis malaperinta tra la elira pordo eksterdomen, li rapidis al sia avo por informiĝi pri tiu fremda sinjoro kaj pri multaj aliaj aferoj rilate al la foriro de Stanislas . Sinjoro Klajn  kaj lia nova lernanto intertempe laŭiris kelkajn stratojn kaj post duona horo sin trovis ekster la urbo survoje al apuda vilaĝo. La instruisto marŝis per longaj gravaj paŝoj, ĉiam rigardante rekte antaŭ sin. Stanislas  marŝis ĉe lia flanko kaj miris ankoraŭ pli multe ol antaŭe, tial ke la fremda sinjoro lin kondukis eksterurben. Li tamen ne kuraĝis fari demandojn kaj atendis, ĝis lia kunulo ekparolus al li, de tempo al tempo kaŝe rigardante lin per unu rapida rigardo. La instruisto dume kviete elblovis dikajn nubojn da tabaka fumo el sia pipo. Fine li ekparolis, tamen tute ne rigardante lin:

– Ĉu mi marŝas tro rapide?

– Ne, sinjoro, mi povus marŝi pli rapide ankoraŭ; tio ne lacigas min.

– Via nomo estas Stanislas , ne vere?

– Jes, sinjoro: Stanislas Mareau .

La instruisto ĉesis fari demandojn, sed Stanislas , kuraĝiĝinte per la unua al li adresita demando, diris plue:

– Ĉu tio estas stranga nomo, sinjoro?

La instruisto ekblovis dikan nubon, pripensis momenton kaj demandis:

– Kial vi demandas tion?

– Ĉar la doktoro opinias, ke mi havas strangan nomon.

– Hm!... Jes, li opinias tiel, li ankaŭ al mi tion diris, kaj li estas prava.

Refoje elblovante kelkajn nubojn, li diris post momento:

– Ĉu tiu Mareau  estis via patro?

– Jes, sinjoro.

– Mi ekaŭdis, ke li tre malzorgis pri via eduko...

Stanislas  ne respondis, kaj la instruisto diris plue:

– Sed kun serioza volo, persistado kaj studado vi povos ankoraŭ lerni tre multe.

– Jes, sinjoro.

– Knaboj de via aĝo ordinare jam studadis kelkajn jarojn en legado, skribado, kalkulado, historio, geografio kaj aliaj fakoj. Ĉiu knabo kompreneble komencas la studadon en la unua klaso de la lernejo; sed mi opinias, ke vi ne amas sidi ĉe sesjaraj knaboj, tial mi instruos kaj instruigos vin private kaj ne en la publika lernejo, sed en mia propra domo. De nun vi ne povos plu ludadi tutajn tagojn kun la nepeto de la doktoro, ĉar la horojn, dum kiuj vi ne estos ĉe mi, vi devos pasigi hejme, farante taskojn pri skribado kaj tiel plu. Se vi estos diligenta, vi lernos multon en malmulta tempo, kaj mi esperas kaj atendas, ke vi faros vian eblon, ne pro mi, sed pro via estonto kaj pro via bonfaranto, la doktoro.