– Mi faros mian eblon, sinjoro.
– Ni vidos.
Ĉiam elblovante nubojn, la instruisto grave promenis plue, dum li faris ĉiajn demandojn al Stanislas pri liaj gepatroj, pri liaj vojaĝoj en Germanujo, en Polujo, en Holandujo kaj en aliaj landoj. Li ne informiĝis pri tio pro scivolemeco, sed por ekscii, kiel lia nova lernanto sin esprimos, por formi al si supraĵan opinion pri lia intelekto. Fine ili alvenis al aro da dometoj, formantaj la komenciĝon de la vilaĝo, kie staris la lernejo de Klajn . Tiu dometaro apartenis plejparte al laboristoj.
Ili preteriris kelkajn dometojn kaj tiam alvenis ĉe malnova preĝejo kaj dikega malalta turo, ĉirkaŭita de burĝaj konstruaĵoj. Unu el ili estis la domo de Klajn , apud kiu staris la publika lernejo. La instruisto eniris sian loĝejon kaj lin sekvis Stanislas . Ili ekhaltis en koridoro kun pordo ĉe ĉiu flanko kaj unu ĉe la fino. La lasta malfermiĝis en ĝardenon kuŝantan post la domo. Ĉe la dekstra flanko de la koridoro estis la ĉambro, en kiun eniris la instruisto kaj Stanislas . Tuj post ilia eniro venis al ili renkonte ruĝvanga, malgranda, sed dika, kvindekjara virino. Kvankam ŝi estis nebela, ŝi havis agrablan, tute rondan vizaĝon kun bluaj okuloj, esprimantaj bonkorecon. Ŝiaj dentoj, kiujn ŝi ĉiam montris, kiam ŝi parolis aŭ ridetis, estis tiel blankaj, ke Stanislas miris pri ili. Tiu virino, kiu sin prezentis al Stanislas , estis la edzino de l’ instruisto. Afable ŝi etendis la manon al la knabo kaj montris al li seĝon por eksidi.
– Ĉu Oskar ankoraŭ ne rehejmiĝis? – demandis la instruisto.
– Ne ankoraŭ –, kaj sin turnante al Stanislas , ŝi diris al li:
– Oskar estas nia filo; li estas muzika profesoro ĉe la konservatorio en la urbo.
Stanislas estis malfermonta la buŝon por responde ion diri, sed ne sciante kion diri, li tusetis.
– Li estas pianisto kaj tre lerta pri la muziko –, diris plue la instruist-edzino... – Ĉu vi ankaŭ amas muzikon?
– Jes, sinjorino, tre multe.
– Ĉu vi jam studadis muzikon?
Stanislas ruĝiĝis; li hontis pensante pri tio, ke li studadis ankoraŭ tute nenion.
– Eble Stanislas poste ĝin studados, almenaŭ se li havas muzikan talenton –, diris Klajn , kiu rimarkis la malĝojigan situacion, en kiu sin trovis la knabo.
– Volonte, sinjoro.
– Kial li ne havos talenton? – demandis la sinjorino, – ĉar li amas muzikon, li ja ankaŭ havos talenton.
– Ni vidos –, mallonge respondis Klajn .
La interparolado ne daŭris longe; la instruisto donis signon al sia edzino retiriĝi kaj ŝi foriris ridetante. La rideton sekvis stranga klaketado kvazaŭ de sonserpento; tia serpento tamen nenie estis videbla kaj Stanislas ekmiris, de kie venis tiu stranga bruetado. La instruisto nun altabliĝis; kaj sidigante la knabon ĉe sia flanko, li tuj komencis la unuan lecionon, kiu daŭris du horojn. Ĝi estis interrompata nur unu fojon, kiam la sinjorino enportis du tasojn da kafo, unu por la edzo, unu por la lernanto. Kiam ŝi metis ilin sur la tablon, Stanislas refoje aŭdis la strangan klaketadon kaj nun li opiniis, ke ĝi devenas de la tasetoj, sed ili staris senmove sur la teleretoj. Kiam la sinjorino foriris, Stanislas refoje aŭdis tiun bruetadon kaj vole-nevole lin trafis la ekpenso, ke la blankaj dentoj aŭdigis tiun klaketadon; li tamen ne povis longe pensi pri tio, ĉar la instruisto jam daŭrigis la lecionon.
Kiam la du horoj finiĝis, Klajn ekstaris, malfermis pordon flanke de la spegulo kaj aperigis sep bretojn, ĉiuj plenŝarĝitaj per libroj. Li vokis al si la knabon kaj demandis lin:
– Kion vi vidas sur tiuj bretoj, Stanislas ?
– Librojn, sinjoro.
– Jes, sed kio estas libro?
– Oni legas ilin, sinjoro.
– Vi pravas, sed vi ne respondis al mia demando... Libro estas en realo multaj folioj da papero, kunligitaj en unu tuton. Ekzistas multaj specoj de libroj. Tie antaŭ vi staras libroj, kiuj nin instruas pri historio, geografio, matematiko kaj cetere. Oni nomas ilin studolibrojn. Krom ili vi vidas tie librojn, utilantajn al ni por pasigi la tempon laŭ agrabla maniero; ili estas la literaturaj verkoj. Unuj estas tre simplaj, aliaj kontraŭe malsimplaj. Unujn ĉiu povas facile kompreni, aliajn tamen komprenas nur personoj, kiuj studadis kaj legadis multajn simplajn verkojn. Estas literaturaj verkoj, nomataj romanoj. Romano estas literatura verko, penetranta la homan vivon kaj havanta ordinare kiel temon la amon de du personoj. Aliaj literaturaj verkoj enhavas dramojn. Dramon oni povas legi kaj ludi. Poste mi parolos al vi pli detale pri tio. Memoru nun tion, kion mi ĵus diris; mi volas aldoni la jenon. Libroj ĝenerale estas la plej bonaj, kaj se ili ne estas bonaj, ili tamen estas la plej seriozaj amikoj, kiujn ni posedas. Libroj neniam estas kapricaj, nome: ili ĉiam diras al la leganto tion saman, kaj neniam ŝanĝiĝas pri opinio, eĉ se oni forbruligus ilin. Estu rilate al tio simila al libroj.
Se vi lernos diligente, vi post kelkaj monatoj estos kapabla legi ĉiujn verkojn, kondiĉe ke ili estas redaktitaj en la germana lingvo; ĉar sur tiu tria breto staras libroj, kiujn malmultaj germanoj povoscias kompreni, eĉ se ili funde studadis sian gepatran lingvon. La libroj sur tiu tria breto estas francaj, kaj tiuj sur la kvara estas anglaj verkoj. Eble vi neniam lernos sufiĉe por legi ĉiujn tiujn verkojn, sed tio ne estas grava; la ĉefa afero estas por vi studadi tiom, ke vi estas kapabla legi la germanajn. Sur la kvina, sesa kaj sepa bretoj staras germanaj libroj. Mi nomas kelkajn tre klerajn homojn, kiuj verkis ilin. Jen estas la verkoj de Goethe , jen tiuj de Schiller . Memoru tiujn du famajn poetojn, ĉar poetoj ili estis, kaj memoru ĉion, kion mi rakontis pri libroj en ĝenerala senco, kaj mi estos kontenta. Kaj nun vi povas reiri al la doktoro. Faru zorge la taskojn, kiujn mi donis al vi kaj lernu diligente, por ke vi poste povu legi, skribi kaj kalkuli kiel decas. Estas hodiaŭ sabato, kaj ĉar ĉiusabate mia lernejo estas fermita en la posttagmezo, mi mem povis nun instrui vin; tion mi tamen ne povas ĉiutage. Morgaŭ vi povos ludi kun la nepeto de la doktoro, sed lundon vi devos studadi la tutan matenon kaj la sekvantan posttagmezon mi atendos vin tie ĉi je la tria horo. Unu el miaj lernantoj, estonta instruisto, daŭrigos kun vi la de mi komencitan kurson; ĉiusabate mi mem prenos sur min la gvidadon pri viaj studoj, kaj ĉe tiuj okazoj mi ekscios, kiom da progresoj vi faris dum la semajno, sekve atentu kaj studadu diligente.
Klajn fermis la pordon de sia librobretaro, Stanislas prenis la kajerojn kaj la librojn, kiujn li bezonis, kaj iris for. En la koridoro lin renkontis la sinjorino. Ŝi ridetis afable al li, montris la ebure blankajn dentojn, malfermis por li la pordon kaj diris:
– Ĝis revido, mia amiko.
Stanislas salutis kaj survojiris hejmen, dum la domopordo fermiĝis post li. En tiu sama tempo aŭdigis refoje la sama antaŭa klaketado en la koridoro.
Dum lia promenado al la urbo Stanislas pensis pri la instruisto kaj pri tio, kion ĉi tiu estis instruinta al li, kaj li ekpensis pri la libro de sia patrino. Eble li povus legi ĝin poste. Subite li memoris, ke la doktoro estis dirinta: – Do forĵetu, neniu povas legi tion –. Ŝajnis al li tamen, ke sinjoro Klajn kapablas legi ĝin, kaj li decidis montri la patrinan memoraĵon al sia instruisto; povus ja esti, ke li komprenas la lingvon, en kiu lia patrino skribis la kajeron.
Stanislas estis promesinta, ke li studados diligente, kaj li plenumis sian promeson. Klajn estis kontenta kaj kompreneble ankaŭ la doktoro. Malkontenta tamen estis Teodoro, ĉar de post kiam Stanislas studadis, la knabeto perdis sian kunludanton, sed la doktoro baldaŭ trovis rimedon kontentigi sian nepeton: li promesis al li, ke li akompanos la avon, kiam ĉi tiu veturile vizitos la pacientojn. Ĉe tiaj okazoj Mikelo, kiu sidadis flanke de la knabeto, enmanigis al li la ekstremaĵojn de la kondukiloj, kaj Teodoro, imagante, ke li kondukas la ĉevalon, tre sin amuzadis kaj ne pensis plu pri Stanislas , kaj ĉar jam alproksimiĝis la epoko, kiam Teodoro mem devus iri lernejon, Stanislas libere kaj senĝene povus dediĉi sin al sia studado.