Выбрать главу

Kvin monatoj pasis. Iun sabaton Stanislas  refoje estis ĉe Klajn , kaj tie lin atendis agrabla surprizo. La sola filo de l’ instruisto, kiu ĵus fianĉiĝis, estis hejme kun sia fianĉino kaj deziris konatiĝi kun Stanislas .

La instruisto tuj post la kursa horo enkondukis lin en la saloneton ĉe la maldekstra flanko de la koridoro, kaj tie li vidis junan viron, same longan kiel la instruisto mem. Li estis nebela kaj pala en la vizaĝo, sed havis afablan aspekton. Ĉiuj liaj movadoj esprimis modestecon kaj ĝentilecon, precipe en societo de fremduloj. Li sidis inter la tablo kaj la piano. Ĉe lia flanko, sed iom pli malproksime de tiu muzikilo, sidis la fianĉino. Ŝi estis mirinde bela fraŭlino, tre lukse vestita. Kontraŭe al sia fianĉo, ŝi kondutis tre facile kaj malĝene je ĉiu ajn kaj estis lerta parolantino, sed nur pri belaj vestoj kaj supraĵaj ĉiutagaj temoj. Ŝi tamen tuj eksilentis babiladi, kiam oni parolis pri arto kaj scienco. La pianon ŝi tute ne rigardis, ĉar ŝi ne amis muzikon. Tion baldaŭ rimarkis Stanislas , ĉar kiam li eksidis post la ordinara reciproka saluto, kaj post kiam sinjorino Klajn  refoje diris al la knabo, ke ŝia filo estas profesoro ĉe la konservatorio, kaj ke li tre tre bele kaj rave ludas sur la piano, la vizaĝtrajtoj de la fianĉino tuj diris: – Mi petas, ĉesu do paroli pri muziko, tiu temo tute ne interesas min. – La bonkora sinjorino tamen, ne rimarkante tion, diris plue: – Kaj mia filo sendube hodiaŭ vespere bonvolos ludi kelkajn muzikaĵojn, almenaŭ se Stanislas  tion ŝatas.

Stanislas  ne sciis, kion respondi. Li deziris esti agrabla al ĉiuj, kaj li sin trovis en embaraso. La pianisto ridetis ĝenate, lia fianĉino prefere ne aŭdus lin ludi; la patrino, kiu estis tre fiera pri sia filo, kompreneble deziris, ke li tamen ludu. Stanislas  mem partoprenis tiun deziron. Li ne respondis tuj, sed rigardis al sia instruisto, kvazaŭ por peti helpon. Klajn , kiu estis lerta pri karakteroj, divenis kion signifas la rigardo de la knabo, kaj li diris:

– Stanislas  tre ŝatas la muzikon, tion li jam al mi diris; mi sekve proponas, ke Oskar  ludu iom antaŭ la foriro de Stanislas .

Oskar  kapjesis, sinjorino Klajn  afable ridetis kaj refoje aŭdiĝis la stranga klaketado, la fianĉino ekĝemis, tamen ŝi ĝojis, ĉar Oskar  ne ludus la tutan vesperon; la instruisto ŝajnigis ne diveni la pensadon de sia estonta bofilino, kaj Stanislas  ŝajne sen celo rigardadis rekte antaŭ sin por eviti la rigardon de la bela fraŭlino. Intertempe sinjorino Klajn  enverŝis kafon kaj prezentis kuketojn, Klajn  fumadis el sia porcelana pipo kaj la societo babiladis pri kuvo kaj pluvo, pri vetero kaj cetero, kaj la fraŭlino estis en sia elemento; ŝia lango moviĝadis kiel klaketilo, ŝiaj belaj okuloj briladis, sed ŝi ne rimarkis, kiel terure enuis ŝia fianĉo, kiun tute ne interesis, ĉu hieraŭ pluvis aŭ ne pluvis, kaj ke pasintan vintron la ĉapeloj de la sinjorinoj estis ornamitaj per multekostaj plumoj. La pianisto volonte estus ekparolinta kun sia patro pri aliaj aferoj, sed li ne kuraĝis, timante esti malagrabla al Berta .

Je la sepa horo la leteristo alportis la gazeton kaj leteron por Oskar .

Klajn  ĵetis rapidan rigardon en la gazeton kaj Oskar  malfermis sian leteron.

– De kiu? – demandis lia patrino, scivole etendante la kolon por vidi, kiu sendis la leteron.

– De Schulze , panjo –, kaj li eklegis.

– De Schulze , la orkestrestro de l’ opero?

– Jes –, kaj Oskar  legis plue; tiam li diris:

– La okan mi devos partopreni en Lohengrin .

Sinjorino Klajn  klarigis al Stanislas , ke Lohengrin  estas opero de Wagner , la fama germana komponisto, kaj ke ŝia filo kunludos en la orkestro.

– Lohengrin  estas belega –, ŝi diris plue, – mi ĝin vidis jam trifoje, sed mi dezirus vidi ĝin centfoje. Ĉu vi jam vidis operon, Stanislas ?

– Neniam, sinjorino, en la cirko oni ne prezentis operojn.

– Oni tamen muzikadas tie.

– Jes, sed ne bele, ordinare ni havis kvar aŭ kvin muzikistojn, kiuj ludis laŭtege, sed malbele.

– Vi sendube volonte aŭdos operon, ĉu ne?

– Ho jes, sinjorino.

– Nu, eble mia filo povos havigi al vi invitilon por la estonta opero.

– Kun plezuro –, diris Oskar .

– Mi ne scias, ĉu la doktoro trovos tion bona –, mallaŭte diris la knabo, kaj li refoje rigardis al la instruisto.

Klajn  komprenis, kion demandis la okuloj de Stanislas , kaj li respondis:

– Kompreneble li trovos tion bona, la doktoro estas amanto de muziko; estas tamen bedaŭrinde, ke li ne havas la tempon ĝui ĝin.

– Oni diras, ke la muziko plinobligas la morojn –, diris la sinjorino.

– Vi pravas, ĝi vere plinobligas la morojn kaj la animojn, almenaŭ se la animo estas sufiĉe influebla je muzikaj impresoj.

Berta  silentadis, ŝia rapidmova lango ripozis de la tempo, kiam oni parolis pri arto. Indiferente ŝi rigardis antaŭ sin, fiksante la belajn okulojn sur pentraĵo, kiu pendis kontraŭ ŝi sur la muro kaj prezentanta balsalonon kun bele vestitaj gesinjoroj. Sinjorino Klajn  estis respondonta ion, sed anstataŭ respondi ŝi palpebrumis kelkajn fojojn, tiris supren la supran lipon, subite ternis, kaj je la granda teruro de Stanislas  la ebure blanka dentaro de la ternintino saltis el ŝia buŝo kaj falis tintante sur la tablon meze de la tasaro.

– Oj, miaj dentoj! – ŝi ekkriis kaj rapide kaptante ilin, ŝi per unu sola movo remetis ilin en la buŝon.

– Berta  estis ekridegonta, sed ŝi kovris al si la buŝon kaj retenis la ridegon; ŝiaj brilantaj okuloj tamen esprimis klare, kiun impreson faris sur ŝin tiu intertempa okazintaĵo.

Vidante kun kia facileco la sinjorino remetis la dentaron, kaj ke nenio danĝera aŭ terura estis okazinta, Stanislas  baldaŭ rekvietiĝis, sed ankoraŭ kelkan tempon la pala koloro, kiun kaŭzis tiuj dentoj, postrestis sur liaj vangoj. Tiajn dentojn li neniam antaŭe vidis, li eĉ ne sciis, ke ili ekzistas kaj subite la enigmo de la klaketado fariĝis al li klara kaj solvebla.

Oskar  kaptis kelkajn muziklibrojn, foliumis dum du aŭ tri minutoj kaj fine elektis muzikaĵon por ludi. Per tio oni baldaŭ forgesus la okazintaĵon pri la dentaro de lia patrino, kaj krom tio li estis promesinta al Stanislas , ke li ludos.

– Kion vi elektis, Oskar ?

Un Orage  –, panjo.

– Ho, tio estas bela, sed klarigu antaŭe la enhavon, por ke Stanislas  pli bone komprenu.

Oskar  klarigis:

– “ Un Orage ”, aŭ “ Uragano ”, estas bela, sed simpla salona muzikaĵo de Weber , kaj la enhavo estas la jeno: Paŝtisto rehejmiĝas kun sia ŝafaro. Dume li fajfas arion sur la fluto. Iom post iom aŭdiĝas de malproksime la bruo de fulmotondro. Ĝi alproksimiĝas pli kaj pli; ekpluvas, la vento ekblovegas tra la branĉoj de la arboj, kaj fine furiozas terura uragano. Ĉie oni aŭdas ekkriojn de angoro kaj sonorilojn de vilaĝaj turoj. Poste iom post iom rekvietiĝas la naturo.