La bela Berta , preskaŭ ne aŭskultante tiujn klarigojn, moke pintigis la buŝon kaj indiferente ĵetis siajn rigardojn al la balsalono. Stanislas kontraŭe aŭskultis kun streĉita atento; la klarigo de Oskar lin interesis pli ol ĉiuj temoj, ĝis tiam pritraktitaj de la eta societo, kaj li estis scivola, kiel Oskar kapablos esprimi tiujn samajn klarigojn pere de sia piano. Oskar sidiĝis antaŭ la muzikilo kaj ekludis. Estis, kvazaŭ li subite fariĝis tute alia viro. Lia ĝeneco ekmalaperis kaj ŝajnis, kvazaŭ lin tuŝis mistera magia bastono. Senĝene li sidis; rapide kiel fulmo la fingroj de l’ artisto sin movadis super la klavoj, kaj ĉiu lia ektuŝo naskis tonon tiel belan, ke Stanislas , kiu neniam antaŭe aŭdis bonan pianiston, estis ravita. La knabo aŭskultis senmove kaj kun retenita spiro. Li komprenis ĉion, kion ludis la pianisto kaj kun miro rigardis lin kaj la rapide moviĝantajn fingrojn. Kvankam li ne ĵetis eĉ unu rigardon al Berta , li tamen vidis ŝin sidantan kun la moke pintigita buŝo, kiu ne nur ĝenis la knabon, sed indignigis lin. Li ĝojis, ke la fianĉo ne povis rimarki la sintenadon kaj la konduton de sia karulino, ĉar sendube li estus ofendita, se li povus ilin vidi. La pianisto, rimarkante nenion, sed nur sin donante al la muziko, majstre daŭrigis ludi. Lia patrino kun mieno, kiu esprimis feliĉon kaj fierecon pro la filo, sidis silente kaj ĝojis pro la talento de sia filo, kiu en la tuta urbo estis konata kiel unu el la plej famaj profesoroj de la konservatorio.
Klajn kviete fumadis, kaj aŭskultante, li, kiel vera pedagogo, ekzamenis la mienon de Stanislas .
– Li amas la muzikon –, li diris al si mem, – tion mi klare vidas, la muzikaĵo parolas al lia koro; se li havos talenton por studadi kun sukceso la muzikon, tiam mi proponos al la doktoro, ke la knabo sekvu la kursojn de la muzika lernejo.
Fine “la Uragano” kvietiĝis, la paŝtisto estis rehejmiĝinta kun la ŝafaro kaj Oskar ĉesis ludi.
La bela Berta eligis ĝemeton, ĝojante ke ŝi povos refoje babiladi pri ĉiutagaj temoj, pri belaj ĉapeloj kaj cetere; sed ho ve, Oskar ekfoliumis en la muzika libro, kaj elektinte duan numeron, li ekludis “la Kalifo de Bagdado”. Tiu muzikaĵo, kiu estas pli longa ol la antaŭa, tedis la fianĉinon en terura maniero. Ŝi tamen devis silente atendi ĝis la fino. Kiam post “la Kalifo de Bagdado” Oskar estis serĉonta trian numeron, ŝi ne povis pli longe deteni sian senpaciencon, kaj por la unua fojo dum la tuta vespero ŝi turnis sin al la iama cirka knabo kaj demandis:
– Ĉu vere vi amas muzikon?
– Ho jes, fraŭlino, precipe tian muzikon.
– Ĉu vi dezirus fariĝi pianisto? – subite demandis Oskar , turnante sin sur sia seĝo kaj rigardante al la knabo.
– Jes, sinjoro, se nur konsentus la doktoro.
Oskar rigardis al sia patro; ĉi tiu prenis la pipon el la buŝo, blovis antaŭ sin du nubegojn da fumo kaj respondis:
– Nu, mi parolos pri tio kun la doktoro.
La instruist-edzino diris nenion, ridetante kaj de tempo al tempo klaketante la blankajn dentojn, ŝi enverŝis kafon, prezentis kuketojn, kaj kiam la kamena horloĝo ekbatis la okan horon, Klajn diris:
– Stanislas , estas la oka, mia amiko, la tempo de via foriro alproksimiĝis.
Stanislas ekstaris, kaj dankinte la pianiston pro la ludado kaj salutinte la societeton, li eliris kaj survojiĝis al la urbo.
Strangaj pensadoj amasiĝis en lia kapo. Multfoje li estis aŭdinta muzikon en la cirko, sed la tieaj muzikistoj neniam al li plaĉis; la ludado de Oskar tamen estis farinta sur lin tian impreson, ke li ne povis forigi ĝin el sia animo, kaj tiun vesperon li enlitiĝis kun la deziro, ke lia instruisto baldaŭ parolu kun la doktoro kaj ke ĉi tiu konsentu la proponon, kiun Klajn estis aludinta tiun vesperon.
Sepa Ĉapitro.
La moviĝanta, minacanta glavoPri Paganini La bruado en la kuirejo silentiĝasSinjorino Stuthejm faras teruran konfesonKial ŝi sen interrompo laboradas.
Tri jaroj pasis. Stanislas sidis en la salono de la doktoro Stuthejm kaj studadis.
Estis dimanĉo kaj en la mateno; la doktoro ĵus eliris veturile kun Mikelo kaj en la domo estis nur Stanislas , la servistino kaj la doktoredzino. Teodoro estis irinta al kamarado kaj ankoraŭ ne rehejmiĝis.
Ĉio estis silenta en la salono, oni aŭdis nur la unutonan tiktakadon de la staranta horloĝo, sur kies ciferplato la glavo de la soldato seninterrompe kaj kun mirinda reguleco moviĝadis supren-malsupren, supren-malsupren laŭ tio, ke la pendolo svingiĝis dekstren-maldekstren, dekstren-maldekstren ...
Stanislas tamen ne aŭdis la tiktakadon, nek vidis la glavon de la soldato. Lia atento ne estis interrompata eĉ de la bruo en la kuirejo, kie la sinjorino kiel kutime laboradis kaj purigadis, nek de la preterrulantaj veturiloj ekstere sur la strato. Kun streĉita atento li studadis la historion pri la muziko kaj pri la vivo de famaj muzikistoj kaj komponistoj.
Por ordinara knabo, kiu studadis nur tri jarojn, tiu studado estus multe tro malfacila, sed Stanislas ne estis ordinara lernanto. Li sentis jam ĉe la komenco de la kurso, kiun al li donis la instruisto Klajn , ke li devus lerni pli multe ol alia komencanto, ne nur, ĉar li estis pli aĝa ol aliaj komencantaj lernantoj, sed precipe pro la multo, kiu restis al li por studadi. En malmulta tempo li sekve lernis tiom, kiom aliaj knaboj lernas en ses aŭ sep jaroj, tolerante al si mem preskaŭ neniun liberan tagon. Dank’ al sia korpa kaj spirita forteco li povis elportadi tiun streĉitan studadon, kaj liaj progresoj estis tiaj, ke li post tri jaroj kapablis studadi la samajn fakojn, kiujn ordinare studadas lernantoj post sepjara studado. Li do estis studatinginta samaĝajn knabojn, vizitadis nun la publikan lernejon en la urbo kaj dum kelkaj vesperoj en la semajno la kursojn de piano en la konservatorio sub la gvidado de profesoro Klajn , kies plej bona lernanto li estis. Kvankam li partoprenis nur porpiano-kursojn, li tamen devis studadi la vivojn de ĉiuj famaj muzikistoj kaj komponistoj.
Klinita super sia libro, apogante la kubutojn sur la tablo, antaŭ kiu li sidis, kaj ripozigante la kapon sur ambaŭ manplatoj, tiel ke la fingroj estis tute kovritaj de la luksaj, belaj harbukloj pendantaj sur la alta frunto de la knabo kaj ĉiuloke ĉirkaŭ lia kapo, li ĵus legis kelkajn specialaĵojn pri Paganini .
Li legis, ke strangaj rakontoj pri tiu fama violonisto diskuris la mondon. Kelkaj certigis, ke Paganini mortigis sian propran patrinon kaj ke li ĝemadis multajn jarojn en malliberejo, kie la gardisto konsentis, ke la artisto sin dediĉis al sia arto. La violonisto, por pasigi la tempon kaj kontraŭbatali la enuon, ludis kaj ludadis sur sia violono, ĝis kiam restis sur ĝi nur unu kordo, kaj ĉar neniu zorgis pri novaj, li fine pristudadis sur tiu sola restanta G-kordo multajn muzikaĵojn. Jam antaŭe, kiam sur la instrumento troviĝis nur la G- kaj la E-kordoj, li komponis en la malliberejo la fame konatan muzikan interparoladon inter du geamantoj. La alta E-kordo prezentis la amatinon kaj la alia la amanton. Stanislas legis pri tio, pri la avareco de Paganini , pri la amo, kiun li sentis por sia sola fileto kaj ĉio tio ĉi tre lin interesis. Li do ne rimarkis kun kiom da bruado la sitelo en la kuirejo estis metata kaj remetata sur la kahelojn, kaj kun kia furiozeco la balailo frotadis tuj poste tiujn samajn kahelojn. Li legis kaj legadis, image sekvante la vivon de Paganini , pri kies arto li miris kaj kies muzikan karieron li mem tiel volonte laŭirus, ĉar Paganini , vivante nur por sia arto, estis feliĉa en sia arto, kaj li ( Stanislas ) same deziris vivi por sia arto. Li sciis, ke li posedas la bezonajn talentojn, li sciis ankaŭ, ke lia muzika instruado estas bonega, ke lia profesoro estas kontenta pri li; kial do li mem ne fariĝus fama artisto?...