Li revis, revadis, dum la pendolo de la horloĝo regule svingiĝadis tiktakante de unu flanko al alia, kaj la minacanta, sed neniam frapanta glavo samtakte sin movadis supren-malsupren, supren-malsupren...
Kiam ni sidas kvietaj en nia ĉambro, ĉu legante, ĉu skribante, ni preskaŭ neniam rimarkas la regulan tiktakadon de la horloĝo, sed apenaŭ ĝi ekhaltas, ni tuj rimarkas tiun ŝanĝon en nia ĉirkaŭaĵo, kaj vole-nevole ni levas la kapon kaj rigardas al la horloĝo, mirante, ke ni ekaŭdis tiun subite ĉesantan unutonan bruetadon.
Stanislas ankaŭ mirigite levis la kapon kaj aŭskultis. La ĉiam ripetiĝanta bruo subite eksilentis... Ĝi ne estis la horloĝo, kaj sur la strato aŭdiĝis ankoraŭ la paŝoj de preterirantoj kaj la rulado de la veturiloj. Estis do io alia, kio vekis la atenton de la studanta knabo. Li plue aŭskultis kaj ekrimarkis, ke ĉio en la kuirejo fariĝis senbrua. La sitelo ne estis plu metata tien kaj aliloken, la balailo ripozis kaj eĉ la buŝo de la babilema servistino restis fermita.
– Kio okazis en la kuirejo? – demandis al si la knabo, sed li ne havis la tempon longe sin okupi pri tiu demando, ĉar la salonpordo ekknaris kaj sur la sojlo staris la sinjorino.
Stanislas ektimiĝis vidante ŝin; neniam ŝia vizaĝo estis tiel pala, tiel flave pala kiel nun, kaj ĝiaj trajtoj montris tiom da angoro, ke tuj la ekpenso, ke io terura okazis, eniris en la kapon de la knabo. Li estis parolonta, sed ne kapablis. Li rekte eksidis sur la seĝo, forpuŝis la libron kaj rigardis al la pala virino, kiu kun ŝanceliĝantaj paŝoj alproksimiĝis, lasante post si la pordon nefermita.
Stanislas fine demandis balbute:
– Kio ... fariĝis? – tiam li eksilentis, la lango algluiĝis al la palato de lia buŝo kaj kun neesprimebla miro kaj ektimo li fiksis siajn nigrajn okulojn sur la virino.
Ŝiaj sekiĝintaj manoj (kvazaŭ manoj de miljara mumio) kun nekalkulebla nombro da sulkoj pro la ĉiama purigado kun sapakvo en la kuirejo, pendis kvazaŭ velkintaj ĉe ŝiaj flankoj kaj tremetadis.
– Stanislas ... –, ŝi flustris kun premita voĉo, kaj subite ŝi ekhaltis kaj restis staranta ne malproksime de la knabo.
– Stanislas ...
– Kio estas...?
– Ho Stanislas ... –, refoje ŝi ekhaltis paroli.
– Ĉu okazis io kun la servistino?
– Ne..., ŝi eliris...; mi ŝin elirigis komisie por esti sola dum kelkaj momentoj...; ĉar mi havas ion por diri... Ĉiuj nun estas for, nur ni ambaŭ estas en la domo...
Refoje ŝi ĉesis paroli, tiam subite ŝi kovris al si la okulojn per la flavaj manoj kaj eligis subpremitan ekkrion, kiu penetris la animon de la knabo. Li volis ekstari por iri al ŝi, sed ne povis, li atendis ion teruran kaj restis sidanta senmove, la okuloj fiksitaj sur la malfeliĉulino, kiu staris antaŭ li.
– Stanislas ..., mi havas ion por diri..., por konfesi al vi... Vi estas tiel bona knabo, al vi mi kuraĝas paroli..., nur al vi...
Nerva tremo trakuris tra ŝia tuta korpo, ŝi ŝanceliĝis kaj falis surgenue antaŭ la knabo, kiu fariĝis pli kaj pli pala pro emocio.
Fine li kapablis paroli.
– Sinjorino, kio do fariĝis! ... vi ja tremegas, vi estas malsana.
– Ho ne, mi ne estas.
– Vi laboris tro multe.
– Jes, mi laboris..., ĝis nun mi havis la fortojn por labori, sed ili estas forlasontaj min...
– Sed kial tiel labori?... La servistino ja estas en la domo por labori; vi laboras tro multe...
– Ho ne, Stanislas , mi devas labori, ĉiam labori... Ho Dio ... kompatu min!
Ŝi eligis profundan ĝemon kaj rampante antaŭen ĝis Stanislas , ŝi faligis la kapon sur liajn genuojn kaj ekploris.
– Vi nepre devas ripozi, sinjorino; kredu al mi, tiu ĉiama laboro en la kuirejo mortigos vin.
– Ho ve, Stanislas ; mi ja devas labori..., mi ja ne povas ne labori.
– Sed kial? – Stanislas rigardis al la kompatinda virino. En klinita sintenado ŝi staris surgenue antaŭ li kaj ŝia tuta eksteraĵo naskis indan kompaton. Ĝis antaŭ kvarona horo ŝi estis laborinta kiel sklavino, kaj la akvo, kiu malsekigis ŝiajn botojn kaj vestojn, elgutetis el ili sur la tapiŝon kaj estis lasinta siajn postsignojn de la salona pordo ĝis la tablo.
– Kial? – ŝi respondis, – ĉar ŝi ordonis tion al mi antaŭ ol morti –. Ŝi levis la kapon kaj rigardis al la knabo.
– Ŝi freneziĝis –, pensis li, kaj ŝi tuj divenis lian penson.
– Ne pensu Stanislas , ke mi perdis la prudenton –, ŝi diris plue, – mi ja tute ne perdis ĝin...
– Sed mi ne komprenas, kio...
– Vi ne povas tion kompreni, kaj ĝuste tial mi nun venis por komprenigi al vi..., nur vi povos tion kompreni, ne la aliaj... Ho, Stanislas , se vi scius, se vi scius! ... sed mi ĝin rakontos al vi, eble vi min forpuŝos kun abomeno kiel lepran hundon, sed tion mi ja indas, ĉar mi indas pli malmulte ol lepra hundo.
– Vi?... Vi sinjorino, kiu estas tiel bona al ĉiuj!
Ŝi ekstaris kaj dum ŝiaj trajtoj kuntiriĝis konvulsie, ŝi flustris:
– Ho Stanislas ... fine mi devas ĝin eldiri ... fine vi ekaŭdos, kio mi estas, ĉar vi trompiĝis pri mi..., mi tute ne estas bona, mi estas mizerulino..., mi estas krimulino.
La miro de la knabo pligrandiĝis pli kaj pli, ŝi tion rimarkis kaj diris plue kun flustranta voĉo:
– Mi estas la plej granda krimulino en la urbo..., mi estas mortigintino.
Stanislas estis atendinta ion teruran, sed ne tion; li tamen ne kredis al la paroloj de la sinjorino, kaj ŝiaj penetremaj okuloj tion rimarkis tuj.
– Vi ne kredas al mi –, ŝi flustre diris; sed mi rakontos tion, kio okazis, kaj tiam vi kredos, ĉar ĝi ja estas vera.
Ŝi etendis la manon al la ciferplato de la horloĝo kaj diris:
– Ĉu vi vidas tiun moviĝantan glavon?... Ĝi minacadas..., nur minacadas kaj ne frapas...; sammaniere al mi minacadas jam dum multaj jaroj la du vitrecaj okuloj de mia viktimo... Preskaŭ sen interrompo ili traboras mian animon, ĉiam ili estas antaŭ mi, nokte kaj tage; eĉ dum mi dormas, ili min persekutas kaj nur tiam, kiam mi laboras, ili iom post iom foriĝas, sed tuj revenas, kiam mi volas ripozi pro laceco... Tial mi ĉiam laboras. Ĉiumatene mi purigas la kuirejon jam dum multaj sinsekvantaj jaroj. Neniu scias kial, nek la doktoro, nek la servistino, nek iu alia... Mi volis diri ĝin al neniu, ĉar tute sola mi volis porti la ŝarĝon, kiu pezas kiel plumbo sur mia konscienco. Mi volis porti ĝin, ĝis kiam ĝi rompus mian koron aŭ faligus min senrestariĝe. Sed mia koro ne rompiĝis kaj mia korpo ne falis sub mia ŝarĝo...
Ŝi parolis ĉiujn tiujn vortojn kvazaŭ en deliro kaj rigardante nur la ciferplaton, sur kiu la soldato de Salomo svingadis la minacantan glavon. Fine ŝi deturnis la okulojn de tiu loko kaj direktante ilin sur la knabon, ŝi diris plue:
– Neniam oni supozis, kial mi tiel laboradis, ĉar neniu iam eksciis tion, kio okazis kun mi kaj ŝi; neniu ekaŭdis la terurajn vortojn, kiujn ŝi parolis, kiam ŝi mortis, neniu scias, kiel ili ankoraŭ nun sonas kaj sonadas en miajn orelojn, penetras mian animon kvazaŭ per tranĉanta glavo. Tiuj vortoj formortiĝis kaj jam ne aŭdiĝas, kiam mi laboradas; sed apenaŭ mi ekripozas, ili denove resonadas en miajn orelojn. Nur miaj bruantaj balailo kaj sitelo povas silentigi la buŝon, kiu elparolis ilin.