Stanislas estis demandanta, kiu estas tiu, pri kiu la sinjorino parolis, sed ŝia vizaĝo tiel rigidiĝis en terura tordiĝo, ke li ne povis eligi unu demandan vorton. Refoje ŝi montris la soldaton sur la ciferplato, flustrante:
– Rigardu! ... tiun minacantan glavon, kiu tamen neniam ektrafos sian celon, tiun glavon ŝi fingre montris al mi, kiam ŝi kuŝis tie antaŭ la horloĝo..., kaj dum strio da sango elŝprucis el ŝia buŝo sur tiun tapiŝon, ŝi eldiris tiujn vortojn, minacantajn same terure kiel tiu glavo...
La kompatindulino tremetis kaj refoje kovris al si la vizaĝon per la velkintaj manoj.
– Kion do ŝi diris? – demandis Stanislas .
– Ŝi diris: Vi min mortigis, sed la tempo venos, kiam vi staros antaŭ via juĝanto same kiel tiu malbona virino tie staras antaŭ la sia... Kaj kiam mi genufleksis antaŭ ŝi por peti ŝian pardonon, tiam ŝi forpuŝis min kun la teruraj vortoj: Ne tuŝu min, iru for kaj laboru, ĝis kiam via koro krevos same kiel nun krevis la mia.
Ŝi eksilentis momenteton kaj rigardis al Stanislas , tiam ŝi flustris:
– Kaj mi laboris kaj laboradis por plenumi ŝian ordonon, sed mia koro ne krevis... Ho, ke ĝi krevus..., ĉar nur tiam mi trovus ripozon..., sed mi daŭrigos laboradi, ĉar tia estas ŝia volo.
– Sed kial laboradi?
La antaŭa tordiĝo reaperis sur la vizaĝo de la sinjorino.
– Mi rakontos tion, Stanislas , nur al vi mi ĝin rakontos, sed kio ajn okazos, neniam parolu pri ĝi.
Stanislas ekstaris por meti seĝon por ŝi, ĉar li timis ke ŝi falus, sed per rifuza gesto ŝi detenis la knabon.
– Ne! ... mi ne volas sidi, ĉar sidi estas ripozi. Mi volas stari, kaj starante mi rakontos... Vi pensas kaj diris, Stanislas , ke mi estas bona, sed vi trompiĝas; mi estas la plej malbona el ĉiuj virinoj, kaj iam mi estis la plej egoista kaj la plej fiera.
Stanislas , pensante pri la ĉiama laborado de la sinjorino, pri ŝia ĝentileco kaj bonkoreco al ĉiuj, kaj pri la ĉifonaj malsekaj vestaĵoj, kiujn ŝi portadis, refoje ekopiniis, ke ŝi deliras, ĉar li neeble povis kredi al ŝiaj misteraj vortoj. Se li estus iam aŭdinta, ke kelkaj homoj estas persekutataj de monomanio, tiam li sen ia dubo tuj pensus, ke antaŭ li staras monomaniulino, sed eĉ la ekzistado de tia spirita deflankiĝo ĉe la homoj estis al li tute nekonata.
Ne atendante la efikon, kiun faris sur la knabon ŝiaj vortoj, la sinjorino diris plue:
– Kiam mi estis juna knabino, mi estis kvazaŭ la estrino en mia gepatra domo. Miaj gepatroj estis tre riĉaj, kaj ĉar mi ne deziris vizitadi la publikan lernejon, mi ekhavis privatajn instruistojn, kiuj al mi instruis, kaj ĉar mi estas egoista kaj ambicia, mi volis lerni multe pli multe ol aliaj knabinoj el mia rango, nur por esti supera al ili ĉiuj. Mi lernis fremdajn lingvojn, la desegnan arton, mi lernis preskaŭ ĉiujn sciencojn kaj ankaŭ muzikon. Mi ludis mirinde bele sur la piano kaj sur la jena (ŝi fingre montris la instrumenton, kiun uzis ordinare la knabo), mi ludis la samajn muzikaĵojn, kiujn vi nun ĉiutage studadas. Mi havis talenton kaj ĉiuj min admiradis. Tio tamen ne kontentigis min, mi volis esti brilanta stelo inter ĉiuj aliaj ludantoj; mi volis esti artisto de unua rango, kaj sen dubo mi estus trafinta tiun celon, se ne io stranga kaj terura subite estus ŝovinta barilon antaŭ ĉiujn miajn intencojn kaj planojn. Mi tiam konatiĝis kun sinjoro Stuthejm . Li estis bona viro kaj havis doktoran titolon kaj ĉio tio decidigis min fariĝi lia edzino. Ni havis unu infanon, kiel vi scias, kiu estas la patrino de la eta Teodoro. Kiam mia filino estis kvinjara, mi havis du servistinojn en ĉi tiu domo, unu por la kuirejo kaj unu, kiu sin okupadis pri la ceteraj mastrumaj laboroj, ĉar mi mem laboris neniam; mi estis tro fiera por labori. Mi nur studadis kaj ludadis sur mia piano. Tiu dua servistino, speco de ĉambristino, estis tre malforta kaj iom malsanema knabino de dudek jaroj... Ŝi laboris pli multe ol povis elporti ŝiaj korpaj fortoj, sed tion mi tiam ne rimarkis kaj atentis; mi eĉ ne pensis pri io tia. Mi kontraŭe nur ŝin rapidigis, riproĉis ŝin, se ŝia laboro ne marŝis sufiĉe rapide. Unu matenon, post kiam ŝi estis laborinta en ĉi tiu salono, ŝi devis enpaki kelkajn grandajn kofrojn por parencino mia, kiu estis ĉe ni dum kelkaj tagoj kaj kiu estis forironta al Parizo. Mi ludis sur la piano kaj ŝi enpakis. Mi memoras, ke kelkfoje ŝi spiregis pro laceco, sed mi preskaŭ ne atentis tion; ŝi ja estis nur ĉambristino kaj destinita por labori. Kiam la kofroj estis plenaj, ŝi devis porti ilin en la koridoron, ĉar veturilo estis venonta por veturi ilin al la stacidomo. Kiel mi jam diris, la kofroj estis grandaj, kaj ĉar ili enhavis librojn, ili estis tro pezaj por ŝi. Kun peno kaj streĉado de ĉiuj fortoj ŝi forportis la pli malgrandajn en la koridoron, kaj ĉar ŝi sentis, ke mankas al ŝi la fortoj forporti la grandajn, ŝi demandis, ĉu mi konsentas, ke la kuiristino helpu ŝin. Mi malkonsentis, riproĉante ŝin akre, ke ŝi ĉiam interrompas mian studadon, kaj ke ŝi estas tro maldiligenta eĉ klopodi forporti la kofrojn. Ŝi mordis al si la lipojn, ĉar miaj riproĉoj estis maljustaj kaj vundis ŝian memestimon. Ŝi ne respondis kaj levis kofron. Apenaŭ ŝi faris du paŝojn, ŝi eligis krion de doloro. La kofro refalis sur la tapiŝon kaj ŝi ekpalpis ambaŭmane sian bruston, dum morta paleco kovris ŝian vizaĝon. Mi ekhaltis ludi kaj rigardis ŝin kun surprizo. Ŝi ŝanceliĝis sur siaj kruroj kaj falis surgenue, kaptante la dorson de la kanapo, ĉe kiu staris la kofro.
– Kio fariĝis? – mi demandis.
Ŝi kunpremis ankoraŭ pli forte la lipojn, rigardis min kun riproĉantaj okuloj, kaj ŝajnis, kvazaŭ ŝi estus sufokonta; ŝi devis malfermi la lipojn, sed anstataŭ vortoj elfluis el ĝi strio da sango.
– Kio fariĝis!? – mi refoje demandis.
– Ho mia brusto –, ŝi diris, premante la manon sur sian koron, – ho, mia koro, ĝi rompiĝis..., la kofro estis tro multpeza –. Mi salte leviĝis de mia seĝo por kuri al ŝi kaj por subteni ŝin, ĉar ŝia paleco fariĝis tiel terura, ke mi timis, ke ŝi tuj falos sur la plankon. Ŝi tamen etendis la manon por eviti al mi alproksimiĝi. Refoje strio da sango fluis el ŝia buŝo kaj makulis ŝiajn vestojn kaj la tapiŝon... Jen ... tie ... tie ... ho Dio, Dio!
Kun teruro Stanislas rigardis la lokon, kiun fingre montris la sinjorino. Li tamen ne vidis sangmakulon, sed tapiŝeton.
– Sub tiu tapiŝeto, Stanislas , estis iam tiu makulo. Mi volis forigi ĝin, sed tio jam ne estis ebla; tiam mi fortranĉis la makulon kaj kovris la lokon ... la truon ... per tiu tapiŝeto...
Ŝi per la piedo forpuŝis la tapiŝeton kaj Stanislas vidis kvadratan truon en la planktapiŝo.
– Tie! – ŝi diris plue, – tie fluis ŝia sango..., tie ŝi kuŝis surgenue forpuŝante min, dum ŝi kriis al mi: – Iru for, ne tuŝu min, estas tro malfrue helpi al mi..., mia koro rompiĝis – ... La doktoro ne estis hejme; mi tuj elkuris la ĉambron kaj la veturigisto venis por kuŝigi ŝin sur la kanapon. Kaj kiam poste mi staris antaŭ ŝi, petante ŝian pardonon kaj demandante, kion mi devus fari por ke ŝi povu pardoni al mi, tiam ŝi eldiris tiujn terurajn vortojn: – Vi mortigis min, sed la tempo venos, kiam vi staros antaŭ via juĝanto, same kiel tiu malvirta virino tie staras antaŭ la sia –. Ho Stanislas , ŝi mortis du tagojn poste... Mi jam ne kuraĝis reveni al la malfeliĉulino, ĉar ŝi ne volis pardoni al mi, kiu ŝin mortigis... De tiu tempo mi suferis, kiel povas suferi nur iu kun mortigo sur la konscienco... Nokte tiu pala servistino aperas antaŭ mia lito kaj riproĉas min, dirante ĉiam la samajn vortojn: “Laboru! ... laboru ĝis kiam ankaŭ via koro krevos...” Kaj mi laboris ĝis nun, sed vane; mia koro estas tiel forta, ke ĝi ne povas krevi... Neniu ĝis tiu tago komprenis, kial mi tiel laboradas, kaj neniu tion eksciis, escepte vi... Vi ne mokas min, Stanislas , pro mia laborado, vi komprenos min, ĉar vi estas inteligenta kaj bonkora, sentema knabo.