Stanislas rigardis la sinjorinon, ne sciante, ĉu li devas konsideri ŝin kiel virinon, kiu perdis la prudenton, aŭ ĉu vere tio ĉio okazis, kion ŝi estis rakontinta; sed la truo estis en la tapiŝo, la sangmakulita loko estis fortranĉita, sen dubo la sinjorino estis dirinta la veron; sed spite al tio, ŝajnis al li strange, ke ŝi per tia laborado povus silentigi sian konsciencon. Li ja estis nur juna knabo kaj ne povis tion imagi, al kio monomanio povas instigi la homojn.
– Sed, sinjorino –, li fine diris mallaŭte, timante, ke iu aŭdus liajn parolojn, – vi diras, ke vi mortigis tiun servistinon..., vi tamen tion ne faris intence.
– Jes, mi faris, ĉar mi sola estas kulpa en ĉio.
– Vi tamen ne povis antaŭvidi, ke ŝi mortus.
– Spite al tio mi estas ŝia mortigintino, kaj tial Dio min punas, ĉar Li per ŝia buŝo eldiris al mi tiujn terurajn vortojn... Sed mi obeis ilin kaj obeos ilin ĝis la fino de mia vivo, kiom ajn malfacila estos al mi tiu seninterrompa laboro; fine la tempo ja venos, kiam mi povos ripozadi..., kaj tiam Li kaj ŝi al mi pardonos. Sed tiu tempo estas eble ankoraŭ tre malproksima, ĉar kvankam miaj korpaj fortoj plimalgrandiĝas iom post iom, mia koro estas forta. Koro tiel senkompata kaj tiel malsentema kiel la mia nepre devas esti forta kaj povas kontraŭstari kaj elporti longe la pezan ŝarĝon, kiu ĝin premas... Sed fine ĝi krevos, kaj tiam mi estos liberigita de la malbeno, kiun Li paroligis al mi pere de ŝia buŝo... Mi staras antaŭ Li jam multajn jarojn same kiel tiu virino sur la ciferplato staras antaŭ sia juĝanto... Rigardu kiel tiu soldato svingadas la glavon, ne trafante. Same tiuj minacantaj vortoj estas adresitaj al mi tagon post tago, semajnon post semajno kaj jaron post jaro... Tiu soldato neniam ekfrapos, sed fine mi estos liberigata de la vortoj, kiuj minacadas min..., tiam mia koro rompiĝos, tiam mi estos feliĉa, ĉar tiam Dio kaj ŝi estos pardonintaj min.
Ŝi rigardis la ciferplaton kaj ŝiaj lipoj tremetis; tiam ŝi diris flustre: – Ho, mi havos ankoraŭ multe por suferi, sed la laboro senŝarĝigos min... – Tiam ŝi dronis momenton en pensoj.
La pordo de la veturilejo ĵetfermiĝis kun laŭta bruo kaj interrompis la silenton, kiu regis en la domo.
– Jen Maria , kiu revenas –, ŝi diris subite. – Mi refoje eklaboros.
Ŝi sin turnis por foriri.
Stanislas postrigardis la kompatindan virinon, kiu kiel vera ekzemplo de mizero kun ŝanceliĝantaj paŝoj malrapide aliris al la pordo.
Stanislas restis sola.
Minuton poste laŭta frotado de balailo montris, ke la sinjorino laboradas kiel kutime por forigi de sia koro la ŝarĝon, kiu premus ĝin eble ankoraŭ multajn jarojn.
Fino de la Tria Parto.
Kvara Parto
Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza
Unua Ĉapitro.
La Daguerrestraat kaj ĝiaj loĝantojLa geedzoj Bus La nova pensionuloKontraŭaj opinioj pri kelkaj aferojDu strataj buboj, kiuj admiras bildolibrojn, kaj kio sekvas el tioFilozofo kaj ludantaj bubojLa ĝibuloFilozofo, kiu rehejmiĝas kun stranga kamarado Bus estis surprizata same kiel lia edzinoPri acidaj haringojEtiko de Spinoza Antaŭzorgoj de filozofo.
La Daguerre strato (nomita laŭ Louis Jacq . Maudé Daguerre , pentristo kaj eltrovinto de la fotografarto) estas bela, senbrua strato en Hago. Tie staras plejparte trietaĝaj domoj kaj preskaŭ en ĉiuj loĝas homoj el la burĝa klaso. Unuj estas pensiumitaj ŝtatoficistoj, aliaj estas aktivaj oficistoj, librotenistoj, instruistoj de publikaj lernejoj kaj rentuloj. Butikojn, magazenojn aŭ publikajn konstruaĵojn oni ne trovas en tiu strato, kaj nur unu domo estas uzata kiel pensiono, kies mastro, okupinte por si mem ne pli ol unu ĉambron kaj kuirejeton, forluigas ĉiujn aliajn apartamentojn, ĉu mebloprovizitaj, ĉu sen mebloj. Tiuj apartamentoj estas okupataj de geedziĝintoj, de fraŭloj, de fraŭlinoj loĝantaj apartigitaj unu de la alia, tiel ke preskaŭ ĉiu vivas sian apartan vivon, kaj ofte okazas, ke loĝantoj de la pensiono tute ne konas sin reciproke, kvankam dum monatoj sinsekvantaj ili vivas en la sama konstruaĵo. Kelkaj el ili estas servataj de la pensionestro, kiu zorgas pri manĝaĵoj kaj cetere, aliaj kontraŭe servas sin mem.
En tiu konstruaĵo, enhavanta dekduon da forluigitaj apartamentoj, loĝis en la jaro 1912 a la geedzoj Bus kiel gepensionestroj.
Bus estis viro, kiu pasigis multajn jarojn en Hindujo kiel soldato de la holanda-hinda armeo. Post kiam li ricevis sian pasporton de eksiĝo, li reiris al sia patrujo kun nur unu okulo (la alian li perdis en batalo kontraŭ la Atjinoj), kun flaviĝinta vizaĝo, kalva kapo kaj jara pensio de kvarcent guldenoj. Bus estis sesdekjara, tre nervema homo kaj balbutis. Kiam li parolis kun fremdulo, lia parol-malperfekteco fariĝis terura, ĉar tiam li faris la plej malbelajn grimacojn, kaj preme fermante la ununuron okulon, li el sia buŝo elĵetis tiom da kraĉeroj, ke la alparolito ordinare paŝis flanken por eviti tian malbonvenan pluveton. Bus fumis de la mateno ĝis kiam li enlitiĝis el tielnomata nazvarmigilo, tio estas: el mallonga argila pipo. Tiun pipon li nur elprenis el la buŝo, kiam li estis manĝonta. La ekstremaĵo de la piptubo estis provizita de almenaŭ dudek metrojn longa fadeno, kiu, volvita ĉirkaŭe, formis molan dikaĵon por ŝirmi la sendentajn makzelojn kontraŭ la malmola argilo. Bus parolis malofte, sed lia edzino parolis ĉiam, kiam sin prezentis la okazo, kaj tiu sin prezentis oftege, ĉar ŝi devis pretigi la kafon, la teon kaj la manĝaĵon por multaj pensionuloj, kaj alportante ilin en la forluigitajn ĉambrojn, ŝi restis ĉiam kelkan tempon por konversacii pri la vetero kaj ceteraj aferoj. Ŝi estis dika, malbela, sed tre pura kaj laborema virino kaj samaĝa kiel ŝia edzo. Ŝian kapon tamen kovris belaj haroj, pro kiuj ŝi tre fieriĝis, ĉar ili estis bele blondaj kaj eĉ ne unu griza hareto ilin malbeligis. Ĝis sia kvindeka jaro ŝi estis servinta kiel kuiristino ĉe riĉa aristokrata sinjoro, kiu ĉe sia morto testamente postlasis al ŝi dek mil guldenojn. Kiam ŝi okaze konatiĝis kun la eksmilitisto, ili opiniis (ĉiu por si mem), ke estus tre saĝe geedziĝi, ĉar li havis belan pension kaj ŝi posedis renton da kvincent guldenoj, tiel ke ili ekhavus kune sufiĉan ricevotaĵon por agrable kaj senzorge vivadi. Komence ili loĝis en du-etaĝa domo en la Fronemanstraat , sed la senlabora vivo ne plaĉis al ili, tial ili malfermis cigaran butikon en la mezo de la urbo, sed ĝi prosperis malbone, ĉar Bus balbutis tro multe kaj fortimigis la klientojn per siaj kraĉeroj, kaj sinjorino Bus babilis tro multe, kiam venis klientoj en la butikon por aĉeti cigarojn aŭ tabakon; sekve de ĉio tio la butiko iom post iom fariĝis tute senklienta.
La pensiono, kiun la geedzoj tuj poste fondis en la Daguerrestraat , prosperis bonege, ĉar sinjorino Bus estis lerta kuiristino kaj tre zorgema por la enloĝantoj. Ŝia edzo ne postulis tro multe da mono por la forluigitaj apartamentoj, kaj ĉiam li estis inklina helpi siajn pensionulojn en ĉio ajn. Li ofte forportis leterojn al la poŝtejo, zorgis pri ĉiaj komisioj kaj estis servema al ĉiuj. Kaŭze de ĉio tio la enloĝantoj tre ŝatis la geedzojn Bus , kaj nur malofte unu el ili transpensioniĝis.