Bus , maĉante la ekstremaĵon de sia pipo kaj fumante malrapide, sidis en la kuirejeto kaj muelis kafon; dume li klinis la kapon dekstren por aŭskulti, ĉu iu supreniras la ŝtuparon. Lia edzino staris antaŭ la forno kaj kirladis la enhavon de brilanta kupra kaldrono, el kiu eliris agrable odoranta vaporo.
– La “novulo” forrestas longe hodiaŭ –, ŝi diris kvazaŭ al si mem.
La “novulo” estis luanto, kiu antaŭ kvin semajnoj luis du ĉambretojn de la plej supra etaĝo.
Bus jese kapklinis, sed ne respondis.
– En aliaj tagoj li preskaŭ ĉiam rehejmiĝis multe pli frue.
Refoje Bus kapklinis kaj refoje li silentis.
– Ŝajnas al mi, ke li tre amas promenadi, ĉar kelkfoje li eliras eĉ dum pluveta vetero.
Bus triafoje kapjesis, kaj ĉar la kafo estis muelita, li metis la muelilon sur tableton, eltiris la tirkesteton el la muelilo kaj ŝutis la enhavon en kafpoton. Formetinte la muelilon en ŝrankon, li verŝis bolantan akvon en la poton, kaj kiam ĝi estis plena, li ĝin starigis sur petrolan varmigilon, eksidis, gratis al si la kalvan kapon, fumis, interplektis kviete la manojn, kaj atendante, ke la moviĝema edzino ekparolus, por ke li kiel kutime povu responde kapjesi aŭ kapnei, (ĉar alimaniere li nur respondis tre malofte), li rigardis sencele antaŭ sin. Kiam lia edzino ekvidis, ke li kviete fumetas, farante nenian laboron, ŝi enmanigis al li kupran kaldronon kaj viŝtukon. Bus kiel obeema edzo tuj frotadis la kaldronon, kaj ŝi diris plue:
– Sed mi ne komprenas, kial li tiel ofte vizitas la “Reĝan”.
La “Reĝa” estis la fama Reĝa Biblioteko, unu el la plej grandaj kaj belaj en la mondo. Sinjorino Bus tamen neniam ĝin vizitis, kaj ne povis formi al si ĝustan opinion pri tiu konstruaĵo. Ŝi ekaŭdis iam, ke tie sin trovas nur libroj, manuskriptoj kaj moneroj el antikvaj tempoj, kaj tiajn objektojn ŝi tute ne ŝatis. Bus , kiu bone sciis, kio estas la “Reĝa”, haltigis sian frotadon, preme fermis la ununuran okulon, faris malbelan grimacon kaj balbutis:
– Kom... kom..pren... en..en..eble li le..le..le...
– Jes, mi komprenas, li legas tie; sed mi pli amus legi novajn librojn.
Bus volonte dezirus klarigi, ke en la “Reĝa” sin trovas ĉiuj libroj, antikvaj kaj modernaj; sed, ĉar tiu klarigado kostus al li tro multe da peno kaj tro multe da kraĉeroj, kaj ĉar la temo ne indas tion, li ne respondis, sed altigis la ŝultrojn kvazaŭ por diri, ke lia edzino estas prava, kaj li ekfrotis sian kaldronon, ĉiam klinante la kapon por aŭskulti, ĉu iu supreniras la ŝtuparon.
– Plej plaĉas al mi, ke “la novulo” pagas antaŭe –, diris plue sinjorino Bus ; – preskaŭ neniu pagas antaŭe, kvankam tio estus bona regulo en la domo, ĉar se ili antaŭpagus, tiam estus neeble, ke ili malaperas ŝtelire kaj ne paginte, kiel kelkfoje okazas en pensionoj. Feliĉe tio neniam okazis ĉe ni.
Ĉiam babilante laŭ la sama maniero, ŝi kirladis ankoraŭ momenton, kiam subite la okulo de Bus fikse rigardis antaŭ sin, dum kelkaj sulketoj sur lia flava frunto montris, ke li atente aŭskultas. Lia kapo sin klinis ankoraŭ pli multe dekstren al la koridoro, kaj premfermante la okulon, li balbutis:
– J..j..jen la no... no... no...
– Jes, estas “la novulo”.
Iu supreniris la ŝtuparon kaj la maniero, laŭ kiu li faris tion, indikis al la aŭskultanta pensionestro, ke longaj piedoj supreniris, ĉar kvankam la ŝtuparo konsistis el tridek ŝtupoj, la novevenanto atingis la supron en ses sekundoj. Liaj piedoj sekve tuŝis nur ĉiun kvinan ŝtupon. Post tiuj ses sekundoj la samaj longaj piedoj haltis momenteton kaj refoje supreniris, tiel ke ili post aliaj ses sekundoj atingis la duan etaĝon. Pordo super la kuirejo ĵetfermiĝis, kaj ĉio fariĝis kvieta kaj senbrua kiel antaŭe.
– Ĉu vi a-a-alport...?
– Jes, mi alportos al li kafon –. Kaj verŝinte kafon en tason, kie jam la lakto kaj la sukero troviĝis, sinjorino Bus eliris kun ĝi la kuirejon kaj supreniris la tridek ŝtupojn al la duaetaĝa ĉambro, sur kies pordon ŝi frapis. Ne atendante ĝis kiam la loĝanto permesis al ŝi eniri, ŝi malfermis la pordon kaj eniris lukse meblitan ĉambron.
Sur kanapo kuŝe ripozis longa, tre longa viro; li estis sinjore vestita, sed ĉio montris, ke li ne apartenas al la aristokrataro. Afabla rideto ekludis sur lia nebela, sed agrabla vizaĝo, kiam sinjorino Bus metis antaŭ lin sur tableton la kafon, kaj li diris:
– Mi dankas.
– Ĉu vi laciĝis, sinjoro?
– Ne.
La longa sinjoro eksidis malrapide, prenis la tason kaj trinketadis la kafon.
– Ĉu ĝi estas bona, sinjoro? – demandis sinjorino Bus , dum ŝi rigardis la fumantan tason.
– Kompreneble ... Kafo ĉiam kaj ĉie estas bona.
– Ĉiam kaj ĉie!? – Sinjorino Bus krucis la brakojn sur la brusto kaj kun miro rigardis la pensionulon.
– Kompreneble , sinjorino.
– Estas tamen diferenco, mi opinias, inter bona kaj malbona.
– Tio dependas de cirkonstancoj.
– Malbona tamen neniam samtempe povas esti bona.
– Tio dependas de cirkonstancoj, kiel mi ĵus diris. Ju pli mi soifas, des pli bongusta estos al mi la kafo. Se mi trinkis du tasojn da bona kafo, tiam la tria jam ne plaĉos al mi, sekve: tiu sama kafo, kies unua taso estis al mi bongusta, jam ne estos tia, post kiam mi trinkis du tasojn. Sekvas el tio, ke la kvalito de la kafo devas dependi de cirkonstancoj.
– Nu, sinjoro, ne ofendiĝu, sed tio estas stranga opinio.
– Ĝi ne estas stranga, se oni ĝin konsideras el filozofia vidpunkto.
Sinjorino Bus , kiu neniam ekaŭdis pri filozofiaj vidpunktoj, ridetis, kaj ĉar ŝi ne amis disputi pri al ŝi nekonataj temoj, ŝi ŝanĝis la interparoladon demandante:
– Ĉu mia edzo refoje rezervos por vi sidlokon por la morgaŭa teatraĵo?
– Kion oni ludos?
– “La du orfojn.”
– Mi ne amas “La du orfojn,” tio ja estas fiteatraĵo. Mi amas nur klasikajn teatraĵojn kiel ekzemple: Vilhelmo Tell , Hamleto kaj tiel plu.
– Ĉu vi vidis Vilhelmon Tell kaj Hamleton, sinjoro?
– Mi eĉ kunludis en tiuj dramoj kiel aktoro.
Sinjorino Bus kunfrapis la manojn, ekkriante:
– Vi estas aktoro!?
– Mi estis aktoro.
– Ho, mi ne sciis tion.
– Jes, mi estis aktoro, sed ho ve! ... kun tro multe da talento.
La sinjorino rigardis al la iama aktoro kun neesprimebla surprizo; ŝi ne povis kompreni, ke aktoro povas havi tro multe da talento, kaj ŝiaj okuloj klare petis klarigon.
La eksaktoro malplenigis la tason, ĝin remetis sur la tableton, kaj etendiĝante kviete sur la kanapo, li diris:
– Miaj talentoj estas tiaj, ke la aŭdantaro aplaŭdis nur min, kaj la aliaj aktoroj pro tio ĉiam fariĝis tiel ĵaluzaj, ke ili rifuzis ludi plue, se mi restus pli longe sur la scenejo. Tial mi eksiĝis kaj fariĝis maristo.
– Ŝipestro?
– Ne, simpla maristo.
– Simpla maristo!? – Refoje ŝi kunfrapis la manojn.
– Jes, kaj poste promenanta reklamilo.
Sinjorino Bus jam ne kredis al siaj oreloj kaj ŝi demandis:
– Vi certe ne promenadis tra la stratoj kun reklamilo sur la ŝultro?