– Jes.
– Sed tio ja estas malinda laboro por sinjoro kiel vi!
– Kial?... Nenia laboro estas malinda por kiu ajn. Ĉiuj homoj estas ja egalvaloraj, kaj ĉiuj metioj kaj oficoj estas same ŝatindaj, ĉar la homoj bezonas unuj la aliajn reciproke. Ekzemple: nia reĝino ne povus eliri, se ŝuisto ne farus antaŭe ŝuojn por ŝi, kaj se buĉistoj rifuzus buĉi bovojn kaj bovinojn, tiam la reĝino jam ne povus manĝi bifstekon. Mi elektos alian ekzemplon: Kio estus generalo sen soldatoj? Kio estus ŝipestro sen maristoj? Kio estus reĝo aŭ reĝino sen subuloj?... Absolute nenio. Pli multe valorus soldato sen generalo, maristo sen ŝipestro kaj subulo sen reĝo.
– Mi tamen preferus esti reĝo.
– Kial?
– Estas pli agrable esti reĝo ol subulo.
– Tio dependas de cirkonstancoj.
– Ankaŭ tio?
– Jes: Karlo la unua estis senkapigata. Ludoviko la deksesa estis senkapigata. Maria Stuart estis senkapigata same kiel Maria Antoinette . Eglo, la reĝo de la Moabitoj estis mortigata, Absalon estis pendigata per la haroj, Nadal estis mortigata de Baza , Ela estis mortigata, Atalia estis mortigata, Joaĥim , Jeĥonias kaj Sedecias fariĝis sklavoj; pereis Kresuso, Dariuso, Cezaro, Nero kaj multaj aliaj tiel nomataj eminentuloj.
– Spite tion mi prefere estus eminentulo ol simpla metiisto.
– Mi ja klarigis al vi, ke ĉiuj homoj estas egale eminentaj.
– Vi trograndigas, sinjoro.
– Tute ne; ĉiuj fakte estas egalaj. La reĝo ne volas eliri kun malpuraj botoj; sekvas el tio, ke li devas esti danka, ke purigisto de botoj ekzistas, kiu bonvolas purigi liajn botojn.
– La reĝo tamen pagas por tiu laboro!
– Vi pravas, li pagigas por tio, sed kiel li ekhavos tiun monon, per kiu li pagigas, se okaze li ne estus riĉa?
– De la subuloj.
– Trafe respondite, sed al la subuloj apartenas ankaŭ tiu botpurigisto; sekve la reĝo devas esti danka ne nur, ĉar tiu purigisto bonvolas labori por li, sed ankaŭ, ĉar li partoprenas al la pagado por tiu purigado.
– Mi neniam antaŭe pensis pri tiaj aferoj.
– Kompreneble, ĉar vi ne estas filozofo.
Sinjorino Bus ne parolis plu; la argumentoj de la ĉiam afable ridetanta ĉia-metiisto estis tiaj, ke ŝi prefere ne plu disputadis kun li. Malrapide ŝi eliris, demandante, ĉu la sinjoro deziras duan tason aŭ ion alian, kaj li respondis:
– Mi dankas, sinjorino.
Post kiam ŝi estis ferminta post si la pordon, la filozofo kviete fermis la okulojn kaj restis kuŝanta sur la kanapo du horojn. Je la dua horo li rektiĝis, eksidis, tiris paperujeton el la poŝo de sia frako, elprenis la enhavon kaj dismetis ĝin sur siaj genuoj.
Tiam li kalkulis:
– Dek, – dudek, – tridek, – kvardek, – kvindek, – sesdek..., tio estas sesdek –. Li kolektis la ses bankpaperetojn, metis ilin aparte kaj kalkulis plue:
– Cent, – ducent; tio estas kune ducent sesdek guldenoj... Estas nun la deka de la monato; mi pagis antaŭe por unu monato..., mi do povas resti ankoraŭ du monatojn en Hago... Nu, mi ja vidos, kion fari poste; ĉio aranĝiĝos per si mem.
Ridetante li enpoŝigis la paperujeton kun la bankpaperoj, ekstaris, promenadis tien kaj reen en la ĉambro, rigardis la pentraĵojn sur la muroj, fajfetis gajan arieton, iris al la librobretaro, prenis libron, refoje sidiĝis, rigardis ilustraĵojn kaj legis kelkajn paĝojn. Tiam li refoje ekstaris, relokigis la libron sur ĝian lokon, surmetis ĉapelon kaj eliris la ĉambron, ĉiam ridetante kaj fajfetante. Per dudek longaj paŝoj li malsupreniris la du ŝtuparojn, kaj trairinte la vestiblon, li malfermis la pordon kondukantan sur la straton.
Li estis ekstere kaj ekpromenis. Malrapide, sed per longegaj paŝoj li laŭiris la Daguerre straton. Ĉi tiu estas mallonga, tiel ke li baldaŭ atingis ĝian finon; tiam turnante sin dekstren, li laŭiris la Regentesselaan ĝis la placo, en kies mezo staras la monumento konstruita por memoro de la reĝino Emma , vidvino de la reĝo Vilhelmo la tria. Tiu monumento, ĉirkaŭita de florbedoj kaj fera kadreto, estas speco de obelisko, antaŭ kiu staras virino alte tenanta pacobranĉon. Li jam vidis multfoje tiun monumenton kaj ne ĝin atentante, turnis sin maldekstren kaj eniris la Vejmar straton. Post cento da longaj paŝoj li ekhaltis antaŭ butiko de librovendisto. Post la granda vitro de la elmetejo kuŝis multaj libroj, kiujn avide rigardis du ĉifone vestitaj knabetoj. La pli granda, okjara blondulo fingre montris al sia kunulo malfermitan bildolibron.
– Rigardu Klaas , tio estas la Botvestita Kato, kaj jen la Blua Barbo... Bela, ĉu ne?
– Jes, kaj kio estas tio?
– Kaleŝo de la reĝo.
– Kaleŝo?
– Jes, veturilo, ĝi estas de la reĝo.
– Kion do faras tiu kato en botoj?
– Ĉu vi ne scias?... Ĝi krias: “Helpon! ... helpon! ... la markizo de Karabaso estas dronanta!...” Sed tio ne estas markizo, sed nur filo de muelisto.
La pli malgranda knabo rigardis atente, sed li ne klare komprenis, kion diris lia kamarado. Subite en la vitro kvazaŭ en spegulo super la bela libro ekaperis la figuro de longa viro.
La knaboj estis forkurontaj, sed la viro, staranta post ili, ridetis tiel amike, ke ili restis starantaj. Ili tamen sin turnis kaj levis la kapojn, kiuj atingis nur ĝis la veŝto de la fremdulo.
– Ĉu vi amas librojn, miaj bubetoj?
– Jes sinjoro –, respondis la pli aĝa.
– Ĉu vi povas legi tian bildolibron?
– Jes, mi povas; mi sidas en la kvara lerneja klaso.
– Vere? ... kaj via frateto, kie li sidas?
– Li ne estas mia frateto; li estas mia kamaradeto.
– Ĉu li povas legi?
– Iomete; li sidas en la dua.
– Ĉu vi havas multajn bildolibrojn?
– Ni havas nenian.
– Ĉu vi volus havi tiun?
La knabetoj, pensante, ke la ridetanta sinjoro mokas ilin, rigardis unu la alian, sed ne respondis.
– Nu?... Ĉu mi aĉetu ĝin por vi?
Refoje la knabetoj silentis, sed la longa sinjoro faris unu paŝegon flanken, malfermis la pordon de la butiko, dirante:
– Eniru kun mi.
Ili eniris, refoje rigardante sin reciproke per tiaj okuloj, kiajn direktus sur nekonatulon plenkreska almozulo, se tiu nekonatulo neatendite dirus al li: ”Jen ricevu! mi donacas al vi bankpapereton de mil guldenoj!”
Estis klare, ke la knabetoj ankoraŭ neniam ekhavis bildolibron, kaj ke ili rigardis ĝin kiel neakireblan trezoron, kiu estas destinata nur por riĉaj infanoj.
Post la butika tablo staris fraŭlino. Ŝi kun miro rigardis al la strangaj klientoj.
– Fraŭlino, bonvolu montri al ni kelkajn belajn librojn.
– Kiajn, sinjoro?
– Bildolibrojn por ĉi tiuj bubetoj.
La fraŭlino dismetis sur la montrotablo dekon da diferencaj ekzempleroj, sed la rakontoj de Perault ne estis inter ili.
– Ankaŭ tiun, fraŭlino –. La fremdulo fingre montris la botvestitan katon en la elmetejo. Ŝi prenis kaj metis ĝin al la aliaj sur la tablon, kaj la kliento diris:
– Nu, buboj, elektu!
La pli aĝa hezite tuŝis la katon en botoj, sed tuj retiris la fingrojn kvazaŭ timante preni sian trezoron.
– Tiun? – demandis la sinjoro.
– Jes, ... se plaĉas al vi.
– Nu, prenu, ĝi estas via –, kaj al la alia knabeto li diris:
– Kaj vi?... Vi ja ankaŭ amas librojn, ĉu ne vere?
La pli juna trafe maltrafe montris “Fabelojn de Ezopo”.
– Ĉi tiun?