Выбрать главу

– Drinku fojon –, interrompis mia patro, kiu mem jam estis malpleniginta sian glaseton.

La ĉia-metiisto, kiun mi admiris ankoraŭ pli multe, post kiam mi eksciis, ke li ludis en Vilhelmo Tell , malrapide eltrinkis la brandon, kaj lian ekzemplon sekvis mia patrino. Ŝi tamen estis ŝutinta antaŭe sukeron en sian glaseton. Ne estis permesate al mi trinki brandon, sed mia patrino, trinkinte glaseton da tia likvoro, kio okazis malofte, ĉiam donis al mi la restintan sukeron, kiun pro la dolĉeco mi trovis tre delikata. Ankaŭ nun ŝi regalis min tiamaniere. Mia patro kutimis trinki du glasetojn kaj li estis plenigonta la glaseton de Johano, sed ĉi tiu kovris ĝin per la mano, dum li diris ridetante, ke li trinkis nur por fari honoron al miaj gepatroj, je kies konatiĝo li volonte malplenigis unu glaseton.

Mia patrino, verŝajne pensante al la kuiritaj pizoj de la maristo, subite demandis al li, ĉu li estas ŝipa kuiristo.

– Ho ne! – li respondis, – mi estas nur ordinara maristo, kial do mi estus kuiristo?

– Ĉar vi ĉiam kuiras pizojn –, ŝi diris.

La maristo laŭte ekridis, tiam li diris:

– Jes, vi estas prava, mi ĉiam kuiras ilin, sed laŭ simbola senco. Mi klarigos tion. Estis iam du monaĥoj, kiuj devis fari pilgrimadon al sankta loko por esti senpekigataj, kaj ĉar iliaj pekoj estis gravaj, la monaĥoj devis pilgrimi kun pizoj en la ŝuoj, por ke ilia irado estu kiel eble plej doloriga. Ili tamen ekpilgrimis. Unu el ili iradis kun granda peno, ĉar la malmolaj pizoj en la ŝuoj tre doloris liajn piedojn. La alia tamen marŝadis kun ĝoja vizaĝo kaj kvazaŭ la pizoj ne estus en liaj ŝuoj. Post longa pilgrimado ili alvenis al sia celo kaj tie ili povis demeti la ŝuojn kaj forĵeti la pizojn. Nun la monaĥo, kiu estis marŝinta kun tiom da doloro, ekvidis, ke lia kunulo elĵetas el siaj ŝuoj platiĝintajn pizojn, kaj li demandis al li klarigon. “Ho”, diris la ĝoja monaĥo, “mi devis kiel vi, pilgrimi kun pizoj en miaj ŝuoj, sed mi kuiris ilin antaŭ ol meti ilin en la ŝuojn. Post kiam mi tiel estis aginta, la pizoj fariĝis molaj kaj ne ĝenadis min dum mia marŝado al ĉi tiu sankta loko.” Vi komprenas sendube mian fabelon. Mi agas ĉiam kiel la ĝoja praktika monaĥo, kaj ĉiam kuiras miajn pizojn, neniam plendante pri mia sorto, sed ĉiam agante laŭ cirkonstancoj. Soifante, mi trinkas puran akvon, se mi ne havas monon por aĉeti bieron, kaj malsatante, mi manĝas nigran panon, eĉ sen butero aŭ sen fromaĝo, se mi ne posedas monon, sed kiam mi havas sufiĉan monon por havigi al mi pli bongustan manĝaĵon, mi aĉetas ĝin. En realo ĉio estas egale delikata, tio dependas nur de tio, ĉu oni malsatas aŭ ne. Sekve: se vi volas manĝi kun bona apetito, tiam atendu, ĝis kiam nigra pano estos laŭ via gusto. Nur kuiru viajn pizojn kaj vi neniam estos malkontenta nek malfeliĉa, eĉ ne malriĉa. Neniam mi posedis multan monon, tamen neniam mi estis malriĉa.

Dum Johano tiel rakontis, la tempo de tagmanĝo alproksimiĝis, kaj ni tagmanĝis. La manĝaĵo konsistis kiel ofte, el terpomoj, viando, rizo. Legomojn ni preskaŭ neniam manĝis, ĉar estis tro maloportune por mia patro kunporti ilin de la Vilaĝo, sed anstataŭe mia patrino pretigis manĝaĵojn preparitajn parte el lakto. Laŭkutime mia patro malkovris sian kapon por preĝi, kaj ni ĉiuj preĝis. Johano verŝajne ne kutimadis meti la ĉapon antaŭ sian vizaĝon; li pendigis ĝin sur la dorson de sia seĝo kaj kun plektitaj manoj rigardis rekte antaŭ sin al la bildoj de Vilhelmo Tell , kiuj laŭ mia opinio devis interesadi lin en alta grado, ĉar li iam ludis teatraĵon pri tiu heroo. Dum la manĝado Johano parolis multe kaj mi miregis, ke li tiel bone povis manĝi kaj rakonti en la sama tempo. Post la manĝado mia patro eklegis la gazetojn, donante ankaŭ unu al sia gasto. Ĉi tiu metis ĝin antaŭ sin sur la tablon, sed ŝajne li ne estis inklina legadi, ĉar la novaĵoj interesis lin nur malmulte. Mi sidiĝis ĉe lia flanko.