Выбрать главу

La knabeto kapjesis.

– Ezopo!?... Sed mi timas, ke tiu libro ne taŭgas por vi; prefere elektu tiujn rakontojn de Grimm  –, kaj malfermante dikan lukse ilustritan libron, la longa sinjoro vidigis kelkajn ilustraĵojn, elverkitajn de Gustave Doré ; inter ili sin trovis “La lupo kaj la sep kapridoj”.

– Jes, tiun, diris la bubeto.

– Bonege, nu prenu kaj foriru kun via biblioteko.

La knabetoj eliris la butikon feliĉaj, kaj post kiam la aĉetinto pagis, li same eliris, direktante siajn paŝojn plue al la bela Koningsplein . Tiu plein  (= placo), ornamita de multaj florbedoj, altaj arboj kaj dudeko da benkoj por la promenantoj, estas ĉiam multvizitata, precipe de infanvartistoj kun infanoj, de maljunaj pensiumitaj oficistoj, kiuj abundas en Hago, kaj cetere. Ĉiu trovas tie belan kvietan lokon por ripozi, kaj ŝajnis, kvazaŭ la pensionulo de Bus  ankaŭ kelkfoje sidis tie, ĉar li tuj sin direktis al angulo de la placo, kie staris du benkoj. Eksidante sur unu, li rekte etendis la longajn krurojn antaŭ sin, enpoŝigis la manojn kaj kviete rigardis ĉirkaŭe por ĝui la belan ĉirkaŭaĵon, en ĉi tiu momento sin banantan en la radioj de la suno.

Je kelka distanco ludis kvar knaboj. Gaje babilante du el ili per argilaj globetoj ludis kaj laŭvice ĵetis kelkajn tiajn globetojn en kaveton. Tiu globet-ludado estas speco de hazardludo, kiu tamen estas sen danĝero por la ludantoj, ĉar la ludiloj kostas tiom malmulte, ke la ludantoj riskas preskaŭ nenion. Spite tion, la knaboj plenatente sin dediĉis al la ludado, kaj post ĉiu ĵetado en la kaveton klare iliaj vizaĝoj montris, kiu gajnis aŭ malgajnis.

Ridetante la longa sinjoro rigardis al la knaboj. Sendube la ludado rememorigis al li lian propran junecon, kiu estas ĉe preskaŭ ĉiuj homoj la plej feliĉa tempo de la vivo.

La tria knabo havis zumturbon, kiun li kun lerteco manuzis. Zumante la turbo priskribis la plej graciajn cirklojn sur la sablo, kaj de tempo al tempo la knabo, ĵetante sian ŝnuron ĉirkaŭ la ludilon, suprenĵetis ĝin kaj per rapida movado de la mano rekaptis ĝin sur la manplaton, kie ankoraŭ kelkajn sekundojn ĝi turniĝis.

La kvara knabo, kun ŝirita pantalono, por li multe tro grandaj ŝuoj, kiujn li sendube iel donace ekhavis, apogis sin kontraŭ arbo, rigardadis momenton silente; subite li diris:

– Karlo, permesu do, ke mi foje ĵetstarigu vian turbon.

– Ĵetstarigi mian turbon?... Aĉetu mem turbon!

– Mi ja ne havas monon.

– Iru al via patrino pro mono.

– Ŝi ja estas malsana kaj ne havas monon.

Karlo estis respondonta ion alian, sed voĉo venanta de la apude staranta benko, diris:

– Jen, prenu por aĉeti novan turbon.

Ĉiuj kvar knaboj turnis la kapon por vidi, kiu parolis. Guldeno trembriladis en la suna aero, kaj la knabo, kies patrino estis malsana, divenante, ke la monero estis destinita por li, kaptis ĝin ambaŭmane; tiam danke li ektuŝis sian ĉapon, ekridetis, montrante du vicojn da ebure blankaj dentoj, kaj pafis sin for. La aliaj knaboj lin postrigardis, ili estis ĵaluzaj pro la belega turbo, kiun li povus aĉeti por tiom da mono.

Ordinare infanoj estas senkompataj kaj egoistaj pro manko de sperto. Ili ja estas tro junaj por sin okupi pri ĉagrenoj de aliuloj kaj ne povas imagi, ke ekzistas altruismo.

La longa sinjoro, kiu estis altruisto en la plej alta grado, ne pensante pri la ĵaluzo, kiun li naskis ĉe tiuj tri knaboj, nek pri la feliĉo de la kvara, denove enpoŝigis la manon kaj daŭrigadis rigardi rekten, dekstren kaj maldekstren, kaj la tri knaboj siaflanke ekludis plue. Apenaŭ pasis dek minutoj, kiam subite la kvara knabo revenis kurante. Li tenis en unu mano belegan turbon kun ŝnureto. Atinginte la benkon, kie sidis lia bonfarinto, li ekhaltis kaj diris:

– Mi jam aĉetis unu..., jen kio restis de la guldeno. – Li etendis la manon, sur kies plato kuŝis kelkaj moneroj el arĝento kaj el kupro. La sinjoro ŝajne ne estis atendinta tion, ĉar li demandis:

– Nu, ĉu vi ne volas gardi tiun restantan monon?

– Mi pensis, ke mi devas realporti la restaĵon, sinjoro.

– Vi estas honesta knabo; gardu la restaĵon por vi mem.

– Dankon, sinjoro. – Refoje li ektuŝis sian ĉapon.

– Kion vi aĉetos plue?

La knabo pripensis, tiam li respondis:

– Ovojn por mia patrino.

– Jen kio estas bona, sed por tiu mono vi povos aĉeti nur malmultajn ... atendu...

Liaj montra kaj granda fingroj malaperis en la veŝta poŝo kaj reaperis el ĝi kun riksdaldero * . Prezentante ĝin al la surprizita knabo, li diris plue:

*  arĝenta monero valoranta 2½ guldenojn.

– Per tiu mono vi povos aĉeti ovojn por via malsana patrino.

– Mi dankas, sinjoro.

Por la tria fojo la knabo tuŝis sian ĉapon kaj rapidis for.

La ĵaluzeco de la tri aliaj knaboj fariĝis ankoraŭ pli granda, sed tion ne rimarkis la bonfarinto. Kviete li ekstaris kaj per longaj paŝoj ekpromenis, intencante eliri el la placo. Ĉe ĝia fino li tamen ekhaltis. Tie staris amaso da homoj, inter kiuj estis kelkaj knaboj kaj knabinoj, kaj ĉiuj kun atento rigardis teren, kie sin trovis la objekto de ĉies atento. Laŭtaj ridoj sonis, interrompataj de strangaj raŭkaj krioj. La longa promenanto aliris al la ĝoja aro, kaj, ĉar lia kapo elstaris super la ceteraj rigardantoj, li tuj rimarkis, pro kio oni tiel multe sin amuzadis.

Sur la sablo, kaj apogante la dorson kontraŭ arbo, sidis simiaspekta viro. Li estis dimanĉe vestita; liaj senordaj haroj dispendis ĉie el sub la posten ŝovita ĉapo. Unu el liaj manoj, per kiu li tenis bastonon, estis tatue ornamita per blua inko. Liaj ŝultroj estis tiel altaj, ke ili tuŝis la orelojn. Tiu viro, kiun ĉiuj mokridis kaj turmente incitetis, estis tiel ebria, ke liaj piedoj ne povis plu lin porti. Li eligis vortojn en fremda lingvo, kiun neniu el la ĉirkaŭstarantoj komprenis, kaj ĉiufoje, kiam unu el la mokantaj knaboj alproksimiĝis por lin tiri ĉe la piedoj, li frapis per la bastono, sed ĉar la knaboj estis pli viglaj ol la ebria viro, la bastono trafis nur la sablon.

– Demetu liajn ŝuojn, Jakobo –, kriis unu el la knaboj.

Jakobo kurbiĝis, rampis singarde kelkajn futojn antaŭen kaj nerimarkite de la ebria viro etendis la manon por kapti ŝuon, sed apenaŭ la viro sentis, ke iu tuŝas lian piedon, li levis la bastonon. Sed anstataŭ frapi la tirantan manon de la knabo, li trafis sian propran ŝuon, post kio eksonis laŭtega ridado.

Alia knabo, vidante, ke estas tro malfacile demeti la ŝuojn de la viro, faris maŝon ĉe la fino de ŝnureto kaj klopodis ĵeti ĝin ĉirkaŭ la ŝuon. Ŝajne tio estis sufiĉe facila, ĉar la ŝupintoj de la sidanto prezentis tre bonan celon. La maŝo tamen kelkajn fojojn maltrafis, sed la knabo persistis kaj fine trafis. La ĵetinto tiris al si la ŝnuron kaj samtempe la kruron de la viro, kiu estis maristo. Vane ĉi tiu batis per la bastono por liberigi sin, ĉar li sentis, ke li estas tuj fortirota de la arbo kaj ke li perdos per tio sian egalpezon. Li blekis kiel frenezulo kaj batis kiel furiozanta diablo; dume la rigardantoj ridis el plena gorĝo.

Subite la ĝenerala ridado ĉesis. La longa fremdulo, kiu ĝis tiu ĉi momento staris kviete post la homamaso, ĵetis flanken kelkajn ridantojn, kurbiĝis kaj tratranĉis la ŝnuron. Tiam li sin levis, turnis sin kaj ekkriis:

– Kiu ajn el vi refoje tuŝos aŭ turmentos tiun mariston, havos aferon kun mi!

Ĉiuj silentis kaj rigardis al la longa viro, kiu tiel neatendite sin prezentis por protekti la ebrian viron.

La maristo klopodis ekstari, sed liaj kruroj estis tro malfortaj; li parolis kelkajn nekompreneblajn vortojn kaj refoje faleksidis ĉe la piedo de la arbo.

La fremdulo kurbiĝis super li kaj diris:

– Ĉu mi helpu al vi ekstari?