Выбрать главу

La maristo respondis fremdlingve kaj grimace ridetis.

– Sprechen Sie deutsch? *  – demandis la alia.

*  Ĉu vi parolas germane?

– Ein wenig deutsch..., bin Russe * .

*  Malmulte germane, mi estas ruso.

– Ĉu vi estas Ruso?... Nu, mia rusa amiko, mi helpos al vi ekstari, venu kun mi, vi ja ne povos resti ĉi tie –, kaj kaptante lin ĉe la kolumo de lia frako, li starigis lin. Tute ne atentante la ĉirkaŭstarantojn, kiuj ne ridis plu, kaj daŭre tenante la mariston ĉe la kolumo, kiel oni tenus netaŭgan bubon, kiun oni estas punonta, li ekmarŝis per longaj paŝoj tra la placo. La maristo marŝis ankaŭ, sed ĉar lia protektanto suprentiris lin kelkfoje tro alte, la piedoj de la maristo nur de tempo al tempo ektuŝis la teron. Ĉiuj vizitantoj de la placo rigardis kun surprizo la du strangajn virojn sin direktantajn al la Vejmar strato, de tie al la Regentesse -placo kaj fine al la Daguerre strato. – –

Post kiam lia “novulo” estis elirinta, Bus  estis frote puriginta du kaldronojn, ĝis kiam ili brilis kiel oro; li estis akriginta dekon da tranĉiloj, li estis senŝeliginta sitelon da terpomoj kaj ĵus formetis la plenan sitelon, kiam subite en liajn orelojn eksonis stranga bruo sur la ŝtuparo. Li aŭskultis. Klare li aŭdis voĉon, kaj ŝajnis al li, ke ĝi estas la voĉo de la nova pensionulo; sed ĉi tiun fojon li ne supreniris la ŝtuparon per kvin longaj paŝoj, ĉar paŝon post paŝo li alproksimiĝis al la plej supra ŝtupo, kiu estis tuj apud la kuireja pordo.

Bus  aŭskultis kun streĉita atento kaj fariĝis scivola. Li ekstaris, eliris el la kuirejo kaj rigardis malsupren. Sur la mezo de la ŝtuparo li vidis la longan pensionulon, kiu supreniris malrapide. Li etendis flanken la dekstran brakon kaj portis kun si strangan objekton. Komence Bus  kredis, ke ĝi estas sako, sed streĉante la okulojn, li rimarkis, ke ĝi ne estas sako, sed speco de tiaj timigiloj, kiajn la farmistoj multfoje starigas en la ĝardenon por fortimigi la birdojn, ĉar ĝi havis mallongan korpon, neordinare longajn brakojn, pendantajn ĝis la genuoj kaj maldikajn krurojn, kiuj puŝbatadis kun bruo ĉiujn ŝtupojn, kiujn dum la suprenirado ili renkontis.

– Atentu viajn piedojn, mia kara –, diris la “novulo”, – precipe atentu la kalojn sur viaj piedfingroj..., levu la piedojn, ... atentu!

Sed la piedoj ne leviĝis, ili svingpendis ĉe la senfortaj kruroj, kvazaŭ al ili mankus ĉiuj muskoloj.

– Ki... ki... ki... –, balbutis la pensionestro.

– Kion mi kunportas?

– Jes, ... ki...

– Mian novan amikon.

– A...m...m...ikon!?

– Jes, novan amikon... Jen mi prezentas lin al vi.

Dirante tion, la longa pensionulo ekpaŝis sur la plej supran ŝtupon kaj alte levante sian ŝarĝon, kiun li ankoraŭ tenis ĉe la kolumo, li starigis ĝin vizaĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ Bus , kiu postenpaŝis kun surprizo.

– Sed tio es...s...s...

– Tio estas mia nova rusa amiko, kiu pasigos ĉe mi ĉi tiun nokton por fordormi sian ebriecon.

– Ho, ĉu li es...s...s...

– Jes, li estas ebria, tiel ebria, ke li ne povas stari sur la piedoj... Antaŭen, mia kara ... pli supren, ĉar miaj apartamentoj estas sur la dua etaĝo.

Refoje la svingpendantaj kruroj tuŝfrapadis la ŝtupojn kaj baldaŭ la stranga paro atingis la plej supran etaĝon, kie ili malaperis en la ĉambron de la pensionulo.

Bus  restis staranta ĉe la ŝtuparo kaj atendis kun malpacienco la revenon de sia edzino, kiu antaŭ kelka tempo estis elirinta por fari komision, sed estis tuj revenonta, ĉar longe ŝi forrestis neniam. Li tute ne sciis, kion pensi pri tiu rusa amiko, kiu pli similis al simio ol al viro, kaj li ĝojis, kiam lia edzino rehejmiĝis. Jam de malsupre ŝi vidis, ke io ne estas en ordo, ĉar Bus  faris tian malbelan grimacon, premfermis la ununuran okulon, displuvetigis tiom da kraĉeroj kaj faris tiom da gestoj per la dekstra mano (lia maldekstra estis kaptinta la ŝtuparan apogilon, por ke li ne falu), ke la bona virino timis, ke malfeliĉo estis okazinta. Rapide ŝi supreniris kaj ŝia koro ekbategis.

– Kara ĉielo, kio estas?... Ĉu la domo brulas?

Bus  fingre montris supren kaj balbutis:

– La no... no... n...

– Ĉu okazis io al la novulo?

– Ebria ru... ru... ru...

Ordinare ŝi tuj komprenis, kion estas dironta ŝia edzo, sed el la silaboj ru... ru... ru... ŝi neeble povis formi precizan vorton. Rapide ŝi teren metis la korbon kun la ovoj, kiun ŝi portis en la mano, ĉe la piedoj de la pensionestro, kaj plue rapidis supren al la dua etaĝo kaj eniris la ĉambron de la “novulo”.

Surprizite ŝi restis kvazaŭ najlita sur la planko. La kanapo estis turnita kontraŭ la muro kaj la longa sinjoro ĵus metis sur ĝin la ebrian mariston, kiun li tenis per ambaŭ manoj, kiel buĉisto tenas ŝafon, kiun li estas ĵetonta sur buĉtablon.

– Jen, nun dormu! – li diris; tiam li kaptis la falintan ĉapon de la maristo kaj liajn antaŭe demetitajn ŝuojn, metis ilin sub la kanapon kaj turnante sin, rigardis al sinjorino Bus  kun ridetanta vizaĝo, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta.

– Ĉielo, sinjoro, kion vi faris?

– Mi nur turnis la kanapon, por ke li ne defalu de sia dormejo.

Dirinte tion, li kviete eksidis, ĵetis unu kruron trans la alian, balancis ĝin, enpoŝigis ambaŭ manojn kaj ridetis.

– Kiun vi do enmetis tien?

– Novan amikon.

– Mi ne komprenas.

– Nek mi.

– Nek vi?

– Nek mi ... La hazardo estas io stranga, sinjorino. Kiu el ni pensus ĉi tiun matenon, ke mi renkontus hodiaŭ rusan ebrian kolegon, kaj kiu pensus, ke mi metus lin tien, por ke li kviete kaj sen danĝero povu fordormi sian ebriecon?... Kiu pensus, ke mi tirus lin tiamaniere el granda danĝero kaj malfeliĉaĵoj?

– Mi ne komprenas, sinjoro.

– Nek mi, sinjorino... La buboj tiel turmentis lin, ke mi ne povis ne protekti lin, kaj restis al mi nur unu rimedo antaŭsavi lin el iliaj manoj.

Li eksilentis, rigardis momenton antaŭ sin kun distritaj okuloj; tiam li diris plue:

– Krom tio, mi ne amus, ke policanoj ĵetus lin en malliberejon..., mi tial metis lin sur tiun kanapon.

– Kaj...?

– Kaj morgaŭ mi vidos tion, kio estos farota, ĉar tio dependos de cirkonstancoj.

– Sed ... ĉu li ne estas danĝera?

– Danĝera!?... Ne timu!... Viro, kiu estas tiel ebria, ne estas ordinara drinkulo.

– Sed mi tamen timas, ke...

– Ne timu; mi restos hejme por gardi, ĝis kiam li estos tiel malebria kiel mi mem.

– Ĉu tio ne estos enuiga?

– En realo preskaŭ nenio estas enuiga, sinjorino. Oni ja povas ĉiam iel pasigi sian tempon en agrabla maniero... Mi legos ĝis noktomezo, se la legado plaĉos al mi, alie mi legos ĝis la deka, aŭ ĝis la dekunua. Se tiam li ankoraŭ ne estos vekiĝinta, tiam li nepre daŭrigos dormadi ĝis morgaŭ matene.

– Kaj kion vi faros post via legado?

– Tio dependas de cirkonstancoj. Eble mi enlitiĝos.

– Sed se okaze li tamen vekiĝos dum via dormado?

– Nu, li vekiĝu.

Sinjorino Bus  alpaŝis al la kanapo kaj rigardis ekzamene la dormanton.

– Sed, ni ja tute ne konas lin; povas esti, ke li estas malbonfarulo aŭ krimulo, li ja povos mortigi nin ĉiujn, ĉar li aspektas kiel vera bandito.

– Jes, li estas malpura kaj tute kovrita je polvo, sed kial li mortigus?

– Kompreneble por priŝteli nin.

– Mi estas responda, nur kvietiĝu. Mi antaŭzorgos, ke li ne mortigos nin. Se bezone, mi ŝnurligos liajn manojn kaj piedojn same kiel la pigmeoj de Liliputo ŝnurligis Guliver on.