Выбрать главу

– Li povas mordrompi la ŝnurojn.

– Tion li eble povos... Nu, mi pripensos la bezonajn antaŭzorgojn.

Daŭre rigardante la viron sur la turnita kanapo, ŝi diris post momento:

– Kiel vi eksciis, ke li estas maristo?

– Rigardu al lia mano, ankro estas tatuita sur ĝi kaj tion ni vidas nur ĉe maristoj.

– Ŝajnas al mi, ke li havas ĝibon.

– Li havas, ĉiu homo havas sian specialaĵon. Ekzemple vi havas belajn harojn.

La sinjorino sin sentis flatata kaj ridis.

– Vi estas stranga sinjoro –, ŝi diris bonhumore.

– Vi pravas; tio estas mia specialaĵo, kaj la maristo, kiu nun estas mia gasto, havas korpan specialaĵon, nomitan “ĝibo”... Vi vidas: ĉiu havas siajn ecojn kaj aĵojn, kaj tio estas feliĉiga, ĉar se ĉiuj virinoj posedus tiajn harojn, kiajn ekzemple vi, tiam ja tute ne ekzistus “belaj” haroj, ĉar la belaj ekzistas nur tial, ĉar ankaŭ malbelaj troviĝas sur la homaj kapoj.

– Ĉu li restos provizore tie ĉi?

– Tio dependos de cirkonstancoj. Morgaŭ matene ni priparolos tion plue. Mi petas: veku min je la sepa horo, se tiam mi ankoraŭ ne estos leviĝinta, kaj alportu tiam teleron kun tri acidaj haringoj kaj pecon da pano por li, kaj la ordinaran matenmanĝaĵon por mi.

– Tri acidaj haringoj!?

– Jes; ĉiu viro, kiu vekiĝas, post kiam li ebriiĝis, tre amas acidajn haringojn kun peco da pano.

– Nu, mi ĝin alportos –, kaj turnante sin, la sinjorino eliris kaj malfermis post si la pordon de la ĉambro.

La du viroj restis solaj. La maristo dormis kaj ronketis de tempo al tempo, la alia prenis libron kaj eklegis el “Etiko” de Spinoza .

Tiu libro, originale verkita en la latina lingvo, estas tradukita en preskaŭ ĉiujn lingvojn de Eŭropo.

Li legis el la kvara parto de la holanda eldono. Tie staras sub la 57 a  tezo:

“Vanta homo amas esti ĉirkaŭita de parazitetoj kaj flatistoj, sed li evitas la renkontiĝon de nobele-pensantoj, ĉar: Tromemfido estas ĝojo, naskita el tio, ke iu sin mem pli multe fidas ol li indas. Vanta homo kiel eble plej multe klopodas plifortigi sin en tiu falsa opinio. Tial li ŝatos la akompanon de parazitoj kaj flatistoj (ne estas bezone difini pli klare, kio ili estas, ĉar ĉiu konas ilin) kaj evitas la akompanon de nobele-pensantoj, kiuj ŝatas lin laŭ lia indeco...”

Li pripensis pri tiu tezo dum kelka tempo; tiam li legis plue kun atento, jen kapjesante, jen kapskuante nee, ĉar kelkaj tezoj estis al li tiel malfacile kompreneblaj, ke li multfoje devis relegi ilin. La maristo dume ronketadis tute ne turmentante sian cerbon pri filozofiaj tezoj kaj problemoj, nek pri la Etiko de la fama holanda filozofo Spinoza .

Horoj pasis, kaj kiam fine la naŭa eksonis, la leganto formetis sian libron, ekpromenis tien kaj reen en la ĉambro, eksidis antaŭ la fenestro por postrigardi la homojn, kiuj sub li sur la strato preteriris; kaj kiam li pasigis tiel pluan horon, li refoje ekstaris kaj alpaŝis al sia gasto, kiu ronketis kaj kuŝis tiel kviete, kvazaŭ li jam neniam ekvekiĝus. Tiel (sed ne ebria) kuŝis ankaŭ Guliver , kiam la loĝantoj de Liliputo lin trovis.

La Liliputanoj ŝnure ligis la dormanton, ĉar ili timis lin.

Ŝajnis tamen ridinde al la longa pensionulo, ŝnurligi tiun ĝibhavan viron, kiu aspektis tiel sendanĝera.

Li ekpensis momenton. Tiam li tiris el la tirkesto de la tablo ŝnur-volvaĵeton kaj ligis la ekstremaĵon ĉirkaŭ unu el la kruroj de la maristo. Farinte tion, li laŭirigis la ŝnuron trans la kanapan dorson malsupren, tiam laŭ post la kanapa piedo kaj de tie al la pordo kontraŭ la kanapo. Malferminte tiun pordon, li eniris malgrandan ĉambron, utilantan kiel lia dormejo. Li kuŝiĝis, demetinte nur ŝuojn, jakon kaj veŝton, ektiris la ŝnuron, ĝis kiam ĝi estis streĉita kaj ligis ĝin sur sian pulson.

La du kuŝantoj nun estis kvazaŭ telegrafie unuigitaj unu al la alia, tiel ke la plej malgranda movo de la maristo nepre devus veki lian gastiganton, kaj ĉi tiu, konvinkite, ke ĉio aranĝiĝos plue per si mem, fermis la okulojn kaj baldaŭ ekdormis.

Dua Ĉapitro.

Vekiĝo de l’ gastigantoEtiko de Spinoza Vekiĝo de l’ gastoAcidaj haringojHago anstataŭ RoterdamoMalgraŭvola ŝipforkurintoLa rakonto de la rusoLa horloĝa ĉenoJohano, Ivan  kaj la InsulanoPri perdita monujo kaj belaj fraŭlinojFarota promenado al PatersburgoLa ekspozicioLa eksfiŝkaptisto kaj kiel lia edzino akiris okulvitrojnLumturo kaj bela vojoPri promenantaj reklamiloj Don  Kiĥoto kaj Sanĉo Panza .

La postan matenon, kiam apenaŭ la kamena horloĝo sonigis la sepan, la longa dormanto vekiĝis. Li malfermis la okulojn kaj tuj ekpalpis al si la pulson, ĉirkaŭ kiu la kordo estis ligita. Tiam li eksidis malrapide. La kordo, ankoraŭ streĉita kiel telegrafia interligilo, sin etendis, kiel la antaŭan vesperon, de la lito ĝis la kanapo; la ĝiba dormanto sekve devis kuŝi ankoraŭ en la sama sintenado, en kiu lin lasis lia gastiganto. Ĉi tiu senbrue leviĝis, ekstaris sur la plankon, malligis la ŝnuron de la pulso kaj ĵetrulis la kordbuleton sub la kanapon. Tiam li iris sur la piedfingroj al sia gasto, klinis sin super la dorson de la kanapo kaj rigardis la mariston, kiu kuŝis ankoraŭ surdorse. Kviete la ruso spiris, kaj ŝajnis, kvazaŭ li tute ne sin movis dum la nokto.

– Li vekiĝu per si mem –, pensis la filozofo, kaj li iris returne al sia dormejo, almetis la ŝuojn kaj la veŝton, sin lavis, kombis al si la harojn kaj eksidis antaŭ la tablo kun la vizaĝo turnita al la kanapo.

– Li ja vekiĝos per si mem –, li diris, – mi atendos –, kaj li atendis, enpoŝigis ambaŭ manojn, rekte etendis la krurojn antaŭ sin, tiel ke ili elstaris malproksime el sub la alia flanko de la tablo. Tiam li enprofundiĝis en pensojn, el kiuj lin fine vekis sinjorino Bus . Ŝi eniris kun la matenmanĝaĵo por sia pensionulo kaj kun la haringoj por la fremda maristo.

– Bonan matenon, sinjoro; vi jam leviĝis?

– Jes, sinjorino.

– Kaj li? – La sinjorino ĵetis rigardon al la kanapo.

– Mia gasto?... Ho, li dormas, ne mortiginte vin, nek vian edzon, nek iun alian en la domo.

– Ĉu vi ne vekos lin?

– Ho ne!... Oni ne veku ebriiĝintan viron. Estas plej bone, se li tute fordormas sian ebriecon.

La sinjorino metis la manĝaĵojn sur la tablon kaj diris:

– Mi tuj alportos la kafon, sinjoro.

– Mi ekmatenmanĝos, kiam mia gasto estos vekiĝinta; li eble manĝos nur la haringojn. Se mi deziros kafon, vi alportu ĝin poste; mi sciigos tion, se bezone.

Sinjorino Bus , scivola kiel ĉiuj virinoj, alpaŝetis al la kanapo, rigardis la dormanton kaj suprentiris la nazon kvazaŭ por diri, ke la maristo aspektas malpura, tiam ŝi eliris la ĉambron, ĉar la vizaĝo de la filozofo esprimis klare, ke li ne sentis inklinon al babilado. Ŝi malsupreniris al sia kuirejo, lasante la pensionulon kaj la fremdulon kun la matenmanĝaĵo solaj.

La pensionulo manĝis, prenis “Etiko” de Spinoza  por agrable pasigi sian tempon kaj legis:

Ambicio  estas trograndigata deziro al gloro. Klarigo.  Ambicio estas la deziro, per kiu ĉiuj emocioj estas instigataj kaj plifortigataj; kaj tial ĉi tiu emocio povas esti regata tiel malfacile. Ĉar tiel longe, kiel la homo estas regata de ia deziro, li samtempe estas animata de ĉi tiu deziro. Cicero diras: La plej bonaj homoj plej amas la gloron. Eĉ filozofoj skribis siajn nomojn sur verkoj, traktantaj pri la malkonfesado de la gloro, kaj tiel plu.”

La leganto sencele rigardis antaŭ sin pensante: Mi sekve ne  estas bona homo, ĉar mi tute ne amas la gloron..., nu, mi ne estas kulpa en tio, tiel mi naskiĝis, tiel mi mortos, kaj li legis plue: