Выбрать главу

Diboĉemo , estas malmodera deziro aŭ dezirego al bongustaj manĝaĵoj.

Drinkemo , estas malmodera deziro al alkoholaĵo...”

Li denove pripensis kaj vole-nevole direktis la okulojn al la kanapo, kiu en tiu momento komencis tremeti, kaj tuj poste ekaperis super la apogilo la altaj ŝultroj kaj la ĉiuloken disstarantaj haroj de la ĵus vekiĝinta maristo. Lia vizaĝo estis kaŝita post la ŝultro, ĉar li rigardis rekte antaŭ sin. Post momenteto li diris kelkajn vortojn en rusa lingvo. La filozofo, kvankam ne komprenante ilin, tuj konjektis, ke tiuj vortoj signifas: “Kie mi estas?”, ĉar tion ordinare ĉiu demandas, vekiĝante en la cirkonstancoj, en kiuj sin trovis la maristo. Li tial responde diris germane:

– En bona haveno.

La maristo, aŭdante ĉe sia flanko nekonatan voĉon, turnis la kapon dekstren, kaj ekvidante post tablo nekonatulon, kiu rigardis lin ridetante, li kredis sonĝi.

– En bona haveno!? – li diris post momento... Sed kie?

Tiam vidante la ŝnuron, per kiu estis ligita lia kruro, li demandis germane:

– Kial oni ŝnurligis min?

– Ĉar sinjorino Bus  timis, ke vi mortigus dum la nokto ĉiujn ŝiajn samhejmanojn.

– Ke mi mortigus...!?

– Jes, tion ŝi timis... Nu, rigardu vin en la spegulo kaj vi ekvidos, ke vi aspektas kiel vera mortigisto kaj bandito. Mi tial ligis vin kiel la pigmeoj de Liliputo ligis Guliver on, sed mi ne uzis tiom da ŝnuroj kiom ili, ĉar mi opiniis tion superflua.

– Mi ne konas Guliver on, nek ankaŭ Liliputon...

Dirante tion, li refoje rigardis al la ŝnuro, poste al la ĉe la tablo sidanto kvazaŭ por peti klarigon, sed ĉar la sidanto nur ridetis, li fine malligis la ŝnuron kaj demandis konfuzite:

– Nu, sinjoro; diru al mi, mi petas, kiel mi venis ĉi tien.

– Ĉu vi ne memoras?

– Ne, mi nur memoras, ke netaŭgaj buboj turmentetis min, kiam mi volis ripozi momenton ĉe arbo en ... tiu parko...

– Kial ili vin turmentetis?

– Mi ne scias..., eble mi trinkis glaseton tro multe da brando..., tiam mi perdis la vojon al ... mia ŝipo...; mi laciĝis..., mi sidiĝis por ripozi momenton ... ĉe tiu arbo...

– Vi tamen elektis strangan lokon por ripozi.

La maristo, kiu, kiel ni scias, estis ruso kaj parolis la germanan lingvon nur kriple, pripensis por serĉkolekti ĝustan esprimon, per kiu li povus senkulpigi sin; li tamen serĉis vane, ĉar li eligis nur kelkajn malklarajn frazetojn, en kiuj li uzis almenaŭ dekfoje la adverbon germanan “ da ”, signifantan “ tiam ”. Estis klare, ke li hontis pro sia konduto, kaj la filozofo, rimarkante tion, tiris lin el la embaraso, dirante:

– Kompreneble; vi trinkis tro multe.

– Jes, kaj tiam mi ekripozis..., kaj tiam la buboj venis...

Refoje li eksilentis, kaj kiel eble plej bone ordigante siajn harojn per la fingroj, li subite diris:

– Kaj forŝtelis de mi mian ĉapon.

– Vi eraras, via ĉapelo kaj viaj ŝuoj kuŝas sub la kanapo.

– He! ... vere!?... Nu, tiam mi eraras, ... pardonu al mi.

La maristo rigardis ĉirkaŭe; post momenteto li diris, klakinte la lipojn:

– Sinjoro, ne ofendiĝu ... mi soifas terure.

– Kompreneble; post ebrieco sekvas soifo. Ĉu vi deziras tason da kafo?

La maristo rigardis antaŭ sin, tiam li respondis konfuzite:

– Mi preferas akvon.

– Bone, vi trinkos akvon, kaj se vi havas apetiton, vi povos manĝi la jenajn haringojn.

– Ĉu haringojn!? ... ho, volonte.

– Bonege, do leviĝu; lavu vin en mia dormejo jen post mi; kombu al vi la harojn per mia kombilo, trinku tiom da akvo kiom vi deziras, ĝi staras en karafo sur la tablo, tiam eksidu tie antaŭ mi kaj agu kvazaŭ vi estus hejme.

La maristo rampis kiel simio trans la apogilon de la kanapo kaj eniris la montritan dormejon. Kiam post kelka tempo li revenis kun purigitaj vizaĝo kaj manoj kaj kombitaj haroj, li alpaŝis al la kanapo, kaptis la ŝuojn kaj almetante ilin, li diris:

– Mi nun ekmemoras, ke vi forpelis tiujn bubojn... Kara Josefo! kiel mia pantalono estas kovrita per polvo... Ĉu vi havas broson?

– Vi bone ekmemoras... Broso estas en la brosingo flanke de la kanapo.

La maristo purigis sian pantalonon, dirante:

– Jes, mi nun memoras..., vi forpelis ilin; tiam vi helpis al mi ekstari; kaj tiam ni duope eliris tiun parkon, kaj tiam..., tiam, nu tiam... Sinjoro, mi ne memoras, kio okazis poste, sed mi dankas vin pro via helpo; ... vi estas bona viro... –. Dirinte tion, li donis la manon al sia protektinto, kiu respondis:

– Ĉu vi opinias min bona viro?

– Jes, tre bona viro.

– Nu, vi ne samopinias kun Spinoza , ĉar Spinoza  opinias laŭ filozofia vidpunkto, ke mi ne estas bona viro.

– Spinoza ...!? Mi ne konas Spinoza , sed se li opinias tiel, ... tiam li estas azeno.

– Ni nun ne disputu pri tio... Prenu seĝon, eksidu tie tuj antaŭ mi kaj manĝu viajn haringojn.

La maristo obeis, manĝis la haringojn kaj diris:

– Sinjoro, mi refoje dankas.

– Kaj kiel vi nun sentas vin?

– Bonege!

– Vi estas maristo, ĉu ne vere?

– Rusa maristo. Kiel vi divenas, ke mi estas maristo?

– Rigardu nur vian manon, ĝi estas tatuita. Ĉu vi estas jam longan tempon en ĉi tiu urbo?

– Mi alvenis hieraŭ posttagmeze.

– Mi proponas, ke vi estu mia gasto hodiaŭ; vi eble dezirus viziti la vidindaĵojn de la urbo?

– Mi tre dezirus, sed je la deka mi devas esti surŝipe.

– Surŝipe!?

– Jes, mia ŝipo forvojaĝos la dekunuan horon.

– Kien? – La gastiganto ridetis mistere, kiam li demandis tion.

– Patersburgon * .

*  La leganto ne miksu Patersburgon kun Petersburgo.

– Sed diru, mia kara rusa amiko, kie do estas via ŝipo?

– Sur Y . *

*   Het “Y”  (elparolu Ej ) estas haveno en Amsterdamo .

– Sur la Y .!?... En Amsterdamo?

– Ho ne, mi trompiĝas, la pasintan jaron ĝi kuŝis tie.

– Kaj nun?

– Ĉe Feyenoord * , en Roterdamo.

*  Haveno en Roterdamo.

– Sed, ĉu vi opinias esti nun en Roterdamo?

La maristo surprizite rigardis al sia gastiganto kaj demandis:

– Kie alie?

– Nu, mia kara, vi ne estas en Roterdamo, sed en Hago kaj estas neeble al vi esti surŝipe je la deka.

La maristo salte leviĝis kun terurigita vizaĝo, ekkriante:

– Kion vi diras!?... Mi ne estas en Roterdamo!?

– Vi estas en Hago.

– Ho, kara Josefo! ... mi venos tro malfrue, la ŝipo foriros sen mi... La konduktoro de la vagonaro informis min malbone; li diris: “Vi estas en Roterdamo”. Mi do eliris el la vagonaro..., eniris la urbon por trinki glaseton da brando..., tiam...

– La ceteron mi jam scias.

– Sed kion mi faros!?... La ŝipo foriros sen mi...

– Nu, ĝi foriru!... Kio fariĝis, tio jam ne refariĝos kaj kio pasis, tio ne revenos...

La maristo iris tien kaj returnen en la ĉambro kaj aspektis tiel malesperanta, ke lin kompatis la filozofo, kiu tamen restis kvieta kaj diris plue: