Выбрать главу

– Rekvietiĝu, mia amiko, kontraŭ faro farita ne helpas medito...

– Sed la kapitano ... la ŝipestro konsideros min kiel forkurinton... Ho Dio! kion fari?

– Kuiru viajn pizojn, mia kara; kuiru viajn pizojn! Ĉio fariĝos bona kaj ĉio aranĝiĝos per si mem.

La maristo iris al la kanapo, klinis sin por ekkapti sian ĉapelon; tiam pendigante ĝin sur sian pugnitan manon, li svingis la alian en malespero kaj diris:

– Kion do fari!?... La ŝipo foriros sen mi!...

– Jes; post unu horo, kaj ne estas rimedo kuratingi ĝin. Mi do konsilas al vi denove: Kuiru viajn pizojn, sidiĝu, rekvietiĝu kaj restu provizore mia gasto... Ĉio aranĝiĝos per si mem.

La konsternita ruso, komprenante nur malmultajn el la al li adresitaj vortoj, eksidis kaj diris:

– Mi povos esplori, ĉu aliaj ŝipoj iros Patersburgon.

– Vi povos, sed restu ĉe mi hodiaŭ kaj tiel longe, kiel estos necese; morgaŭ ni aranĝos viajn aferojn, kaj nun rakontu al mi kviete, kiel ĉio fariĝis.

– Nu, mi rakontos...

Li pripensis momenton, turnadis la ĉapelon sur la pugnita mano kaj ekrakontis:

– Mia ŝipo venis el Londono la dekduan de tiu ĉi monato; ni aliris al Roterdamo, kie ĝi devis resti tri tagojn... Mi diris al mi: Ivan , mi diris, vi uzos tiujn tagojn por rigardi ankoraŭ unu fojon Amsterdamon kaj Roterdamon, ĉar pasis jam kvin jaroj, kiam mi estis en Amsterdamo... Nu, tiam mi unue iris Amsterdamon kaj rigardis ĝin..., tiam mi reiris Roterdamon, kaj kiam mi kredis esti en la stacidomo de ĉi tiu urbo, mi demandis la konduktoron, ĉu mi estas en Roterdamo. Jes, li diris...; nu, tiam mi eliris la vagonon kaj la stacidomon, kaj promenis en la urbon... Mi pensis: la urbo aspektas iom alie ol antaŭe, sed ĉar mi trinkis kelkajn glasetojn, mi ne multe pensis pri tio..., tiam mi ekpromenis kaj promenadis..., tiam mi eniris trinkejon... Multaj fraŭlinoj estis tie..., belaj fraŭlinoj, ho, tre belaj!... Mi regalis ilin..., ili estis gajaj; mi same estis gaja kaj ekkantis kaj mi amuziĝadis bone...; tiam mi trinkis ankoraŭ kelkajn glasetojn da brando ... vera Skidama brando...; tiam la belaj fraŭlinoj lasis min sola kaj mi eliris la trinkejon kaj promenadis tra multaj stratoj...; tiam mi venis en tiun parkon ... mi eksidis ĉe tiu arbo por ripozi...; tiam la buboj mokridis kaj turmentetis min..., kaj tiam...

– Tiam mi venis por malebligi, ke policanoj arestus vin por ĵeti en malliberejon.

– Jes, same kiel okazis al mi antaŭ kelkoj jaroj en Patersburgo.

– Ĉu tio sama okazis jam antaŭe?

– Feliĉe, jes, ... ĉar tiam mia ŝipo, kun kiu mi devus forveturi, pereis kaj fundiris, kaj mi ne dronis kiel la aliaj maristoj ... do, estis feliĉe, ke tiam mi trinkis iom tro multe, ĉar pro tio la policanoj ĵetis min en malliberejon.

Ĉe tiuj vortoj li rigardis dekstren kaj maldekstren al la piedoj de sia seĝo, kie kelka brueto altiris lian atenton; vidante, ke ambaŭflanke de la seĝo elstaris el sub la tablo longa kruro, li subite demandis:

– Kio estas tio...?

– Nur miaj kruroj.

– Ho jes, viaj kruroj..., ili estas tro longaj por meti sub la tablon... – Tiam li rigardis ĉirkaŭe kaj diris plue:

– Ne ofendiĝu, sinjoro; sed vi havas belegan ĉambron kaj belegan domon.

– La domo ne estas mia, kaj ĉi tiujn apartamentojn mi luis.

– He! ... do vi ne estas la posedanto?

– Mi estas maristo, aktoro, promenanta reklamilo kaj cetere.

– Maristo!?...

Subite stranga rideto aperis sur la vizaĝo de Ivan  (la leganto sendube jam rekonis lin), kaj direktante la okulojn sur la ventron de sia gastiganto, li forĵetis la ĉapelon ankoraŭ pendantan sur lia pugno, kaj svingante kelkfoje la manojn supren, kvazaŭ li supren ĵetus kaj rekaptus du pilkojn, li ekkriis:

– Sinjor’ kolego! ... mi petas ... ekstaru! ... ekstaru!!

– Kial ekstari?

– Mi tuj diros tion...; ekstaru, mi petas! ... ekstaru!!

– Nu, se mi povas fari al vi plezuron per tio, mi ekstaros.

La longa maristo, aktoro, promenanta reklamilo kaj cetere, tiris al si la krurojn, posten ŝovis la seĝon kaj ekstaris.

La okuloj de Ivan  denove sin fiksis sur lian ventron kaj jen pendis de la veŝtopoŝo ĝis butontruo, ĉeno farita el brilantaj moneroj. La rideto de Ivan  ŝanĝiĝis en esprimon, kiu montris grandan surprizon kaj ĝojon; li same ekstaris, altigis ambaŭ manojn kaj ekkriis:

– Mi trovis!... Mi trovis!... Vi estas Johano!

– Jes, mia kara, mi estas Johano; sed kiel vi eksciis tion?

– Per la ĉeno..., la ĉeno de la moneroj, kiujn donis al vi Jafet .

– Jafet !?

– Jafet , via amiketo de la insuleto, kies nomon mi ne konas.

– Ĉu vi  konas tiun knabon?

– Ĉu mi  lin konas!?... Ĉiu en Patersburgo lin konas.

– Li do estas en Patersburgo?

– Jes!... Ho, tio estas stranga historio...; mi rakontos ĝin ... eksidiĝu, mi petas, kaj mi rakontos... Ho, kiel li ĝojos!

Ili eksidis kaj Ivan  rakontis:

– Mi estis surŝipe de “Petro la Granda”, kaj sur la maro ne malproksime de la holanda marbordo. Mi estis kuiristo kaj okaze enrigardis en la maron. Tiam mi ekvidis boaton. Mi diris al mi: Ivan , mi diris, io neordinara estas kun tiu boato, ĉar mi ne vidas maristojn en ĝi. Tiam mi rigardis pli atente..., neniu homo videbla. Tiam mi diris al mia kuireja servisto: Petro, mi diris, iru al la ŝipestro kaj diru, ke malplena boato naĝas en la maro. Tiam la ŝipestro venis kaj mi montris la boaton. Tiam li prenis la vidilon kaj ekzamenis... – Ĝi estas senhoma –, li diris. Tiam du maristoj alremis per boato al tiu boato kaj revenis kun ĝi. Tiam ĝi estis supren tirata sur la ŝipon kaj en la boato kuŝis knabo kaj kesto... Sub la kesto estis mortinta hundeto. La knabo estis duone mortinta, sed rekonsciiĝis poste. Li estis bela knabo ... buklaj brunaj haroj ... nigraj okuloj ... sed li parolis tian strangan lingvon, nek holandan, nek germanan, nek anglan, nek francan, nek alian konatan... Neniu el la maristoj povis paroli kun li. Tiam li ŝipiris kun ni al Patersburgo. Tie ni duope (li kaj mi, ĉar ni estas bonaj amikoj) iris surborden; li deziris vidi la urbon. Tiam ni eniris trinkejon kaj mi trinkis glaseton tro multe... Tiam ni plue promenadis sur la stratoj kaj la bubaĉoj mokis kaj turmentetis min. Tiam mi volis forpeli ilin, sed falis tra vitro de butiko. Tiam policanoj arestis min kaj ĵetis en malliberejon, kaj kiam mi forlasis ĝin post kelkaj tagoj, la knabo estis malaperinta. Tiam mi lin serĉis, sed ne trovis. Tiam mi reiris maron sur alian ŝipon, ĉar “Petro la Granda” estis forveturinta sen mi, sed ĝi pereis kaj fundiris, kiel mi jam diris. Post kelkaj jaroj mi revenis Patersburgon kaj unu vesperon mi iris al koncerto kaj aŭdis la faman violoniston Romeskaŭ . Tiam mi refoje trinkis dum la paŭzo tro multe da brando kaj kolegoj rekondukis min surŝipen. La postan tagon vizitis min en mia ŝipa kuirejo tiu sama violonisto, kaj je mia ĝojo mi eksciis, ke li estas mia malaperinta bubo Jafet . Tiam li parolis flue la rusan lingvon kaj li rakontis pri siaj aventuroj kaj pri sia amiko Johano. Tiam mi promesis al li serĉi lian amikon, ĉar tiu amiko sola scias, kie Jafet  naskiĝis, ĉar Jafet  ĝis nun ne scias, kie loĝas liaj gepatroj, nek kie kuŝas la insuleto, sur kiu li naskiĝis. Sed nun per vi li ekscios tion... Do, dank’ al la glaseto, kiun mi trinkis tro multe, vi trovis min en tiu parko, mi trovis vin per la ĉeno kaj Jafet  retrovos siajn gepatrojn... Sekve: Vivu la brando!!

Dum Ivan  rakontis, Johano aŭskultis kun ĉiam pligrandiĝanta miro, kaj kiam la rakonto finiĝis, li demandis: