– Ĉu tiu knabo fariĝis violonisto!?
– Jes, kaj tre fama, sed spite tion li ne fariĝis fiera; li tamen bedaŭras, ke li ne scias, kiuj estas liaj patro kaj patrino kaj kie ili estas.
– Nu, mi sciigos tion al li. Liaj gepatroj eble vivas ankoraŭ. Ĉu vi scias la adreson de la knabo?
– Jes, ĝi sidis en mia monujo.
Ivan enpoŝigis la manon por aperigi la monujon, li tamen enpoŝigis la malĝustan manon, ĉar la dekstra poŝo estis malplena. Li sekve enpoŝigis la maldekstran manon kaj ... ekpaliĝis, dum li murmuretis kelkajn vortojn en al Johano nekonata lingvo, sed kiujn tiu tuj divenis.
– Ĉu vi perdis la monujon? – li demandis.
– Jes, mi ĝin perdis..., ho sankta Josefo! – kaj li estis ploronta, sed retenis la larmojn.
– Eble la belaj fraŭlinoj de la trinkejo ĝin forprenis, ĉar fraŭlinoj en tiaj trinkejoj ne estas tre honestaj kaj fidindaj.
– Diablo! Mi tuj aliros tien; en la monujo sin trovis ne nur la adreso de Jafet , sed ankaŭ cent holandaj guldenoj...
– Kiujn vi neniam reakiros.
– Tiam mi plendos ĉe la policestro.
– Kiu mokridos vin.
– Kial?
– Ĉar neniu havas aferojn ĉe tiuj belulinoj.
– Kion do fari?
– Kuiru viajn pizojn!
– Kion?
– Mi pripensu fojon... Via mono estas neakireble perdita, same kiel la adreso de nia amiko. Sed diru, mi petas: Kial li forlasis boate kaj tute sola la insulon de siaj gepatroj?
– Ĉu vi ne scias!? ... por serĉi vin .
– Por serĉi min ?
– Tion li diris al mi, sed kompreneble li ne trovis vin, ĉar vi ne estis en Patersburgo, sed en Hamburgo.
– Se li intencis min serĉi, tiam estas nun mia devo, serĉi lin reciproke, kaj mi iros Patersburgon.
– Per ŝipo?
– Tio dependas de cirkonstancoj. Eble mi ne iros per ŝipo, ĉar provizore mi ne volas refariĝi maristo. Se restos al mi sufiĉa mono, mi iros vagonare; sed tio estos tro multekosta..., nu, tiam mi iros piede.
– Piede al Patersburgo!?
– Jes.
Ivan rigardis sian gastiganton kaj diris:
– Ni iru kune!
Johano ridetis, dirante:
– Ĉu vi ne scias, ke tio estas por vi eble tro longa promenado kaj ke oni nepre devas esti bona marŝanto por tion elporti.
– Ho, mi estas bona marŝanto, sed ni povos eviti la promenadon. Vi skribu leteron al Jafet Romeskaŭ , violonisto en Patersburgo; tio sufiĉos, ĉar ĉiu lin konas tie.
– Tion mi povus, sed prefere mi volas lin surprizi.
– Nu, ni surprizu lin duope.
– Bone, ni faru tion... Kiam ni ekvojaĝos?
– Tuj kiam vi deziros.
– Antaŭe mi tamen montros al vi Scheveningen ; nokte vi povos dormi sur tiu kanapo... Unu promeson vi antaŭ ĉio devas fari al mi.
– Mi promesos ĉion, kion vi deziras.
– Dum la tempo, kiam ni estos kune, vi ne trinku brandon, eĉ ne unu solan glaseton.
– Mi promesas... Jen mia mano.
Johano premis la manon de la kuiristo, ekstaris kaj almetante la frakon kaj la ĉapelon, li diris:
– Ni tuj sciigos al la rusa konsulo, kial estis al vi neeble forvojaĝi per via ŝipo, por ke la ŝipestro ne povu konsideri vin kiel forkurinton; poste vi rigardos la vidindaĵojn de Hago kaj Scheveningen , kaj post du aŭ tri tagoj ni ekpromenos Patersburgon.
– Sed kie ni restos nokte dum nia promenado?... kaj kiel ni manĝos sen mono?
– Mi posedas ankoraŭ kelkan monon, kaj ĉar la vetero estas bona, ni trovos ĉie taŭgan lokon por pasigi la noktojn, kaj se necese, ni laboros dumvojaĝe.
– Labori dumvojaĝe? Sed kiel mi laboros? Mi ne lernis metion.
– Ni laboros laŭ cirkonstancoj; mi povos ludi en teatro kaj vi povus fariĝi promenanta reklamilo.
– Kio estas tio?
– Mi montros al vi hodiaŭ promenantajn reklamilojn sur la stratoj en la urbo, tiam vi ekscios, kio estas tio. Ĉiu, kiu povas marŝi, povas fariĝi promenanta reklamilo, vi ankaŭ.
Ivan ekstaris, ekkaptis sian ĉapelon, kiu estis ruliĝinta malproksimen, surmetis ĝin kaj la du amikoj malsupreniris la ŝtuparon, Johano ĉiam babilante pri sia knabo, la insulano, liaj gepatroj kaj cetere. Ili iris kune al Maŭritshuis , al Panoramo de Mesdag , kie ili admiris la pentraĵojn, kaj je la tria horo en la posttagmezo ili iris al Scheveningen , kie okazis granda internacia ekspozicio pri komerco, fiŝkaptado kaj sporto. Ĝi estis aranĝata en speciala tentforma konstruaĵo, sude de la Kurhaŭs . La ekspozicio daŭris jam du monatojn kaj estis finiĝonta post unu monato.
En preskaŭ ĉiuj ekspozicioj la elmetitaj objektoj ne ĉiam rilatas la celon, por kiu la ekspozicio okazas, kaj same la granda konstruaĵo por la ekspozicio de komercaĵoj, fiŝkaptaĵoj kaj sportaj aferoj ne nur enhavis objektojn koncernantajn tiujn tri aferojn, sed ankaŭ multajn aliajn, kiel ekzemple pentraĵojn, antikvaĵojn, librojn, kaj tiel plu. Sekve, por ĉiuj homoj sin troviĝantaj tie, kaj ankaŭ por niaj du amikoj, estis tie multaj interesaĵoj, tiel ke ili pasigis kune tie longan tempon en agrabla maniero.
Ivanon interesis plej multe la miniaturaj ŝipoj, ekspoziciitaj de la Schevening aj fiŝkaptistoj. Ivan admiris la malbelformajn ŝipojn, nomitajn “bomoj” kaj metitajn sur grandaj kuŝantaj speguloj, kiuj prezentis la maron. Tiuj “bomoj” montris, kiel la haringoj estas kaptataj. Retoj etendiĝis de la ŝipa bordo ĝis la akvo, kaj amaso da haringoj pendis kun la kapo en la maŝoj. La maristoj (pupoj, vestitaj kiel Schevening aj fiŝkaptistoj, sed multe tro grandaj en komparo kun la ŝipo) tiris al si la retojn. Sur la ŝipo sin trovis ĉio, kion oni bezonas sur la veraj ŝipoj, kaj Ivan kun atento ekzamenis la kaptadon, tute ne pensante pri Johano, kiu staris je kelka distanco ĉe ekspoziciitaj libroj, kiuj kuŝis malfermitaj sur du longaj tabloj. Frapeto sur lia brako altiris la atenton de la ruso, kaj sin turninte, li staris vizaĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ bela fraŭlino, kiu prezentis al li papereton. Ŝi ridetante montris al li du vicojn de tiaj blankaj dentoj, kaj rigardis lin tiel afable per du brilantaj bluaj okuloj, kiuj harmoniis mirinde bele kun la blondaj haroj, kovritaj de koketa ĉapeleto, ke Ivan , pensante, ke ŝi deziras vendi la montritan papereton, kiun li konsideris kiel enirbileton de ia aparta amuzejo en la konstruaĵo, bedaŭris, ke li ne povas plenumi tiun deziron, kaj kun ĉagreno li memoris sian perditan monujon. Li turnis la internon de siaj pantalonaj poŝoj eksteren por montri, ke li estas tute senmona, tiam li grimace ridetis, altigis la ŝultrojn kaj reordigis la poŝojn; tiam la fraŭlino foriris. Ivan refoje turnis la atenton sur la ŝipojn.
– Belaj ŝipoj, kamarado –, li diris al maljuna maristo staranta apude kun la manoj en la poŝoj.
La “kamarado”, kiu havis dikan tabak-maĉaĵon en la buŝo, tiel ke lia vango elstaris rondforme, jese kapklinis, ĵetis per la lango la maĉaĵon al la alia vango kaj diris:
– Tiel ni kaptas la haringojn. Mi faris tion dum kvindek jaroj... Ĉu vi estas ankaŭ maristo?
– Jes, rusa maristo, ... ŝipa kuiristo.
– Mi estis dum dudek jaroj “ Schipper ” * .
* Elparolu sĥiper = kapitano de ŝipo = ŝipestro.
– Skipper ?... Mi ne komprenas.
– Kapitano de fiŝkapt-ŝipo.
– Ho, kapitano..., kaj nun “ pensioniert ” * ?
* pensiumita.
– Pensioniert !? – La grizulo laŭte ekridis, kraĉis sur la teron kaj diris: