– Ho ne, oni ne pensiumas la maljunajn fiŝkaptistojn en nia lando. Se ili ne dronas kaj fariĝas tiel multaĝaj, ke la ŝipmastro jam ne povas ilin uzi, nu, tiam ili ekhavos lokon en la malriĉulejo.
– Ĉu la ŝipmastroj estas tro malriĉaj por subteni vin kaj la aliajn maljunajn kaptistojn?
– Ĉu ili estas malriĉaj?... Riĉaj ili estas, riĉaj kiel nia reĝino.
– Kial do ili ne pensiumas vin?
– Ĉar ili volas fariĝi ankoraŭ pli riĉaj... Mi vidas, ke vi tute ne konas la holandajn ŝipo-posedantojn.
– Ĉu neniu estas pensiumata ĉi tie?
– Jes, la ministroj kaj aliaj eminentaj sinjoroj. – La grizulo lange ĵetis la maĉaĵon kontraŭ la dekstra vango, kraĉis refoje kaj eksilentis.
– Ĉu vi havas infanojn? – demandis Ivan .
– Mi havis ..., du filojn...; ambaŭ estas ĉe nia Sinjoro.
– Ĉu ili mortis?
– Ambaŭ dronis. – La maljuna ekskaptisto de fiŝoj emociiĝis, kaj liaj okuloj malsekiĝis. Ivan kompatis la viron kaj li ekpensis refoje pri sia perdita monujo, tiam li demandis:
– Ĉu via edzino vivas?
– Jes, ni estas kune en la malriĉulejo.
– Ĉu ŝi jam vidis la ekspozicion?
– Ŝi!?... Ho ne, ŝi estas duone lama kaj preskaŭ ne povas marŝi.
– Ĉu ŝi ne povas plu labori?
– Mi laboras hejme por ŝi, kaj ŝi sidas la tutan tagon ĉe la fenestro kaj rigardas eksteren.
– Nenion farante?
– Ŝi amus legi sian biblion, sed ŝiaj okuloj fariĝis tro malfortaj.
– Ŝi uzu okulvitrojn, kamarado.
– Okulvitrojn!... Ili rompiĝis kaj la okulvitroj, per kiuj ŝi povus legi, kostas tro multe..., tial ŝi jam ne legas sian biblion, sed rigardadas eksteren.
Ivan komprenis ĉion, kion diris la grizulo; li pensis: Se mi do havus mian monujon, tiam mi tuj donus al li por aĉeti okulvitrojn por lia edzino.
En tiu momento Johano alproksimiĝis, kaj Ivan diris al li:
– Mi petas, pruntedonu al mi iom da mono.
– Kiom multe?
– Kiom kostas tiaj okulvitroj, kamarado? – demandis Ivan la maljunan mariston.
Ĉi tiu, pensante, ke la demando estis farita pro scivolemo, kraĉis sur la plankon kaj respondis indiferente:
– Kvar guldenojn.
– Pruntedonu al mi dek –, diris Ivan al Johano.
La filozofo elpoŝigis bankbileton kaj estis enmanigonta ĝin al la kuiristo, sed ĉi tiu diris:
– Nur donu al mia nova kamarado, lia lama edzino bezonas okulvitrojn, sed la mono mankas.
La “nova kamarado” ridetis, ĉar li kredis, ke la du fremduloj volas moki lin, sed vidante, ke ili ne ŝercis, li hezite akceptis la monon, deprenis la ĉapon kaj diris konfuzite:
– Mi dankas, sinjoroj... Nia kara Sinjoro rekompencu vin ambaŭ –, kaj jam ne pensante pri la riĉaj ŝipo-posedantoj, sed nur pri la feliĉo, kiun kaŭzos la novaj okulvitroj, li surmetis la ĉapon, maĉadis sur sia tabaka maĉaĵo kaj ĝoje eliris la konstruaĵon de la ekspozicio.
Liaj bonfarintoj promenis plue, rigardis la ekspoziciitajn objektojn, kaj post du horoj forlasis la ekspozicion por laŭiri la marbordon, tiel faman pro sia beleco. Ĉe la fino de la larĝa promeneja vojo, kuŝanta paralele kun la marbordo, staras la lumturo. Ili ĝin supreniris por ĝui la belan panoramon sin etendiĝantan ĉiuflanke malproksimen, kaj malsupren irinte la turon, ili ekpromenis tra la Keizer strato, unu el la plej malnovaj stratoj de Scheveningen , kondukanta de la marbordo ĝis la belega Scheveningen a vojo. Tiu fame konata vojo, konsistanta el ses unuopaj vojoj, unu flanke de la aliaj, kuŝas ĉe la okcidento de la hagaj arbaretoj kaj formas kun ili unu el la plej ĉarmaj lokoj de la urbo Hago.
Johano, kiel bona promenanto, kiu ne amis sidi en tramvagono, ekmarŝis sur la plej maldekstra vojo, ĉe kies du flankoj kreskas altaj arboj, ĉiam protektantaj la promenantojn kontraŭ la brulantaj radioj de la suno.
– Ni promenos returnen, ĉu ne? – li diris al la kuiristo.
Ĉi tiu, pripensante pri la longa promenado al Patersburgo, jese kapklinis, dirante:
– Jes, ĉar estos por mi bona antaŭ-ekzercado por nia promenado al Rusujo –; tamen la esprimo sur lia vizaĝo nerefuteble klare kontraŭparolis liajn vortojn; prefere li estus enirinta la tramvagonon, ĉar li jam laciĝis.
Johano ekridetis kaj malsupren rigardis sur sian kamaradon, kiu kiel pigmeo marŝis ĉe lia flanko. Vole-nevole li rimarkis, ke la preterpasantoj rigardis lin kaj la “pigmeon”, ĉar li konsciis, kian strangan kontraston li faris kun la ĝibhava kuiristo.
– Kuraĝon, mia amiko! – li diris, – kuraĝon kaj ĉio finiĝos bone.
Ivan elspiris profundan spiregon, sed li ne respondis.
– Kuiru ilin, mia kara, kuiru ilin; agu kiel mi, kaj aranĝu vin laŭ la cirkonstancoj.
Kiam ili atingis la “Promenejon”, la tiel nomatan restoracion, starantan duonvoje inter Scheveningen kaj Hago, Johano aŭdis, ke Ivan komencis spiregadi kiel laca ĉevalo.
– Ĉu vi laciĝis, kamarado? – li demandis.
– Jes.
– Kaj vi volas marŝi kun mi al Patersburgo?
– Mi ja kutimiĝos al la marŝado.
– Mi opinias, ke ne; viro kun tia malforta brusto, kian vi havas, ne povas alkutimiĝi al tio.
– Kion do fari? – melankolie demandis Ivan .
– Ni kompreneble ne promenos al Patersburgo.
– Kiel do ni aliros al Jafet ?
– Tio dependas de cirkonstancoj..., eble vagonare.
– Sed mankas al ni la bezona mono... Ho ve, mia perdita monujo.
– Ni povos perlabori antaŭe tiun bezonan monon.
– Perlabori?
– Jes, kiel promenantaj reklamiloj. Mi jam pripensis tion... Ĉu vi scias, kiuj estas Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza ?
– Mi ne konas ilin, ... neniam mi aŭdis pri ili.
– Nu, mi aŭdis kaj legis pri ili. Ni imitos tiujn du hispanajn virojn. Nur atendu, vi ja ekvidos... Ĉu mi marŝas tro rapide? – li demandis post momento.
– Jes, tro rapide, viaj kruroj estas tiel longaj..., mi laciĝis...
– Ni eniru la tramvagonon, kaj reveninte en mian ĉambron, mi klarigos al vi miajn planon kaj intencon; ili nepre plaĉos al vi.
Tria Ĉapitro.
Sinjorino Bus estas surprizita, kaj Ivan melankoliaPromenado de JohanoRefoje Spinoza sed ... el bronzo, kaj liaj malamikojServema sinjorinoLa luotaj apartamentojJohano siavice estas surprizitaLa nimfoEdzo, kiu malkontentiĝis pri la konduto de sia edzinoLa minacanta revolvero kaj kiel seĝo ŝanĝiĝis en malliberejonKiel Johano faras al si elirejon el ŝlosita domoPri policanoj, fotografilo kaj teatraj objektoj.
Ivan kaj Johano sidis komforte ĉe la tablo kaj manĝis. Apude, kun brakoj krucitaj unu sur la alia, sinjorino Bus staris kaj aŭskultis kun surprizo, kion diris Johano.
– Kaj tial –, li diris plue, – kaj tial, sinjorino, ni ne povos loĝi ĉe vi pli longe. Restas al mi nur tiom da mono por aĉeti kavaliran vestaron.
– Kian vestaron?
– Mi ankoraŭ ne parolis al vi pri tio, sinjorino Bus ; vi scias, ke ni devas perlabori tiom da mono por vagonare vojaĝi al Patersburgo. Tio estas longa kaj multekosta vojaĝo. Vi scias ankaŭ, ke mi estas aktoro, sed nuntempe la teatro restos fermita dum du semajnoj, kiel mi ekaŭdis; mi do ne povas proponi nun miajn teatrajn servojn al iu ajn direktoro. Sekvas el tio, ke ni alimaniere devos perlabori nian vojaĝmonon. Ni (mia amiko Ivan kaj mi) tial devas serĉi laboron ĉe fama komercisto aŭ firmo, kaj tiu laboro konsistos el reklamado, ĉar eksciu, sinjorino, ke la reklamo estas la plej forta armilo de komercistoj por superi siajn kolegojn... Ni do fariĝos promenantaj reklamiloj.